Saturday, June 20, 2015

LA PLEJ GRANDA AMO DE PATRO

Estimataj, LA PLEJ GRANDA AMO DE PATRO "Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. Pro tio la mondo nin ne konas, cxar gxi Lin ne konis" (1 Johano 3:1). Regxo Davido estis tia amema patro. Li amis siajn infanojn tiel ke li ne volis ke io malbona trafu ilin, ecx kiam la infanoj estis ribelaj kaj celis ke li mortu. La kazo de Absxalom estas bona ekzemplo pri tio. Jen filo kiu volis renversi sian patron kaj ecx ne zorgis se la patro mortis (vidu: 2 Samuel 15). Malgrau tio, Davido ankorau zorgis pri li kaj ordonis al siaj militestroj prizorgi la vivon de Absxalom en la sekva civila milito (vidu: 2 Samuel 18:5). David ploris amare kiam li lernis pri la eventuala morto de Absxalom kaj deziris ke li (David) mortus anstataux Absxalom (vidu: 2 Samuel 18:28-33). Kia granda amo de patro! Tamen, estas plia la amo pruvita de nia cxiela Patro. Dio, la Kreinto de la Universo amas homon tiel ke Li faris lin la krono de Sia kreado. Li kreis la homon por regi super cxiuj kreitajxoj (vidu: Genezo 1:28-30; Psalmo 8:5-7). Malgrau tio, homo malobeis Dion kaj falis el favoro kun Dio. Dio elpelas homon el Sia gxardeno (vidu: Genezo 3). Tamen, Dio rapide komencis vojon de savo por homo (Genezo 3:15, 21). Malgrau tio, homo daurigis sian ribelecon (Genezo 6:5-7), Dio ne forlasis la homon plene. Li ankorau konservis restajxon je la persono de Noa kaj renovigis Sian interligon kun homo (Genezo 9). Dio vokis Abrahamon el liaj parencoj kaj establis nacion tra liaj posteuloj. “El lia idaro Dio lau promeso venigis al Izrael Savanton, Jesuon" (Agoj 13:23). Jesuo Kristo venis en la mondon kaj pagis la finfinan oferon pro la peko de homaro. Kiel zorga kaj amanta Patro, Dio faris cxion tion kiam homo daurigis esti ribela. Apostolo Paulo resumis tiel: "Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankorau estis pekuloj, Kristo mortis por ni" (Romanoj 5:8. Vidu ankau: Johano 3:16; 15:13; Romanoj 3: 5, 5:6-7; 8:39; 1 Johano 4:10). Al cxiu, kiu kredas en Jesuo Kristo, estas donita la rajto farigxi infano de Dio (vidu: Johano 1:11-13). Ne mirinde, Apostolo Johano povis ekkrii: "Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas" (1 Johano 3:1). Kia pli granda amo de nia cxiela Patro! La cxiela Patro pruvis tian grandan amon por ni ecx dum ni ne meritas gxin. Cxu vi proprigis tiun amon en via vivo ricevante Jesuon Kriston kiel vian personan Savanton kaj Sinjoron? Kiel patro, cxu vi amas viajn infanojn malgrau tio kio ili estas au kion ili faras al vi? Felicxan Tagon de Patro! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke patroj povos ami siajn infanojn malgrau cxiu antauvideblajxo.

No comments:

Post a Comment