Saturday, November 19, 2016

GRANDA ESTAS MIA DIO!

Estimataj, GRANDA ESTAS MIA DIO! “Grandaj estas la faroj de la Eternulo, sercxataj de cxiuj, kiuj ilin amas. Bela kaj majesta estas Lia verko, kaj Lia justeco restas eterne” (Psalmo 111:2-3). Oni ne povas troe emfazi la grandecon de nia Dio, precipe la grandecon de Liaj faroj. Mi ne scias pri iu ajn alia persono, sed Dio jam montras Sian grandecon en mia vivo kaj mia familio. Ekde la komenco de mia vivo gxis nun, mi povas travivi la grandecon de Dio. Dum cxi tiu jaro kuras al fino, mi retrorigardas kaj vidas, kiel granda Dio estas en mia vivo. Malgrau cxiu prognozo, Dio estas granda en mia vivo. Li faris tiele por MI. Mi ne scias cxion. Mi altigos la Eternulon Dion tutkore inter la vivantoj. Granda estas mia Dio! Mi daure proklamas Lian grandecon. Mi daure laudos Li por kiu Li estas kaj dankos al Li pro tio kion Li faras en mia vivo. La grandeco de Dio estas la antauenpuƝo de Psalmo 111. La psalmisto deklaris ke li gloras la Eternulon per sia koro inter la piuloj kiuj placxas je Dio. Li listigis la glorajn kaj majestajn farojn de Dio jene: Dio provizas mangxajxon por tiuj kiuj timas Lin; Li memoras Sian interligon eterne; Li montras al Sia popolo la potencon de Siaj faroj donante al ili la heredon de gentoj; Li provizis elacxeton por Sia popolo; kaj Li arangxis Sian interligon eterne. Pro tio, la faroj de Liaj manoj estas faritaj en fideleco kaj pieco kaj ili staras eterne. Cxu vi ankau pensis pri la grandeco de Dio en via vivo? Cxu vi pensis pri cxio kion Li jam faris por vi cxi-jare? Cxu Li ne montris Sian grandecon en via vivo? Cxu vi listigas tion, kion Li jam faris, kaj ankorau faras, en via vivo? Dio ja estas granda kaj grandaj estas Liaj faroj! Kiel la psalmisto, ni devas ankau agnoski Lian grandecon en niaj vivoj adorante Lin pro Tiu kiu Li estas kaj dankante Lin pro tio kion Li faras por ni. Efektive, “Granda estas la Eternulo, kaj tre glora en la urbo de nia Dio, sur Lia sankta monto”(Psalmo 48:1). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi povu alte aprezi la grandecon de Dio en via vivo.

Saturday, November 12, 2016

NUN DION DANKU NI

Estimataj, NUN DION DANKU NI “Kaj nun, ho nia Dio, ni dankas Vin, kaj ni gloras Vian majestan nomon” (1 Kronikoj 29:13). “Danko estu al Dio pro Lia neesprimebla donaco” (2 Korintanoj 9:15). Tipa joruba baptisto ne povas facile forgesi la himnon, “A F’Ope F’Olorun.” La himno estas unu el la plej popularaj himnoj cxe la jorubaj baptistoj precipe dum la ceremonio de nomado de nova infaneto. Oni kantas gxin por danki Dion pro la nove naskita infaneto. Tamen, la himno – originale verkita en la germana de Martin Rinkart (1586–1649) titolita “Nun dank­et al­le Gott” kaj tradukita en la anglan de Catherine Winkworth (1827–1878) antau ol oni tradukis gxin en joruban [Montagu Christie BUTLER esperantigis gxin] – estas pli ol himno de la ceremonio de nomado de nova infaneto. Gxi estas himno kiu atestis pri la boneco de Dio precipe je la tempo de milito. La vortoj de la himno atestas pri cxi tio. Strofo Unua estas plena de dankoj al Dio “per mano, vocxo, koro.” La kialo estas ke Dio jam faris bonfavoron benante nin sen fino de nia frua infaneco gxis nun. Je la Strofo Dua, la verkinto de la himno pregxis ke cxi tiu abundo-hava Dio apudestu tra niaj vivoj gardante nin per Sia ama forta mano, kaj savante nin el cxiuj malbonoj en cxi tiu mondo. Dume, Strofo Tria daurigas laudegi Dion. Gxi donas profundan ideon pri Dio kiel la unu sola eterna Dio kiu montras Sin kiel la Patron, la Filon, kaj la Sanktan Spiriton. Li estas Tiu kiun la tero kaj la cxieloj daurigos adori ambau nun kaj eterne. Amen. Malgrau la cirkonstanco kiu kondukis al la verkado de cxi tiu himno, la himno estas plena de laudoj pri kaj dankoj al Dio. Kio estas via cirkonstanco nuntempe? Lernu laudi Dion pro tio, kiu Li estas, kaj danki Lin pro tio kion Li faras je via vivo. Paulo konsilis la Tesalonikanojn, “...pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi” (1 Tesalonikanoj 5:18). Ni ja povas danki Dion ecx dum niaj plej malfacilaj tempoj. Dank’ al Dio!  Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Eternulo, help al mi povi danki Vin ecx dum miaj plej malfacilaj tempoj.

Saturday, November 5, 2016

FORTIKIGXU PER VIRTECO (resendita)

Estimataj, FORTIKIGXU PER VIRTECO (resendita) Per [virteco] vi fortikigxos; estu malproksima de premiteco, cxar vi ne bezonas timi, kaj de teruro, cxar gxi ne alproksimigxos al vi" (Jesaja 54:14). Iam, mi estis kondukita uzi Jesaja-n 54:14-17 kiel la pregxojn de mia familio por homoj en mia reta servo. Mi poste dissendis kvar-partan serian predikon bazitan sur cxi tiuj versikloj je miaj semajnaj predikoj. Mi estas kondukita resendi la unuan parton de la prediko cxisemajne. La bazo de la profetajxo en cxi tiuj versikloj kiuj estis turnitaj al pregxoj estas virteco. Dio promesis ke Li fortikigos Sian popolon per virteco. Multaj kleruloj pri la Sankta Biblio interpretas cxi tiun profetajxon al diversaj aroj da homoj. Kelkaj el ili aplikas gxin al la Judoj kiuj revenis el la ekzilo. Kelkaj opinias ke gxi estas aplikata al la judaj kristanoj, dum ili etendas la aplikon al cxiu kristano de cxiuj generacioj kaj nacioj. Kelkaj ecx aplikas gxin al la estonta Regno kiun Dio establos je la lastaj tagoj kaj la homoj en tiu regno. Kiu ajn la prava interpreto, la grava afero estas ke la homoj kiuj estis (au estos) fortikigitaj estis (au estos) fortikigitaj per virteco. Esti virta, esti senkulpa, more honesta, kaj havi pravan rilaton kun Dio. Iu sinonimo de la vorto "virteco" estas justeco: esti justa, senpartia kaj honesta. Tiu volas ke premiteco kaj teruro ne alproksimigxu al li kiu estas virta. Li devas permesi al Dio reale fortikigi lin en ago de virteco kaj li devas resti en gxi. Permesu al Dio fortikigi vin per virteco alproksimigxante al Li je pregxado kaj meditado de Liaj vortoj. Estu justa al homoj cxe vi. Havu pravan rilaton kun via Dio. "Virto altigas popolon; sed peko pereigas gentojn" (Sentencoj 14:34). Tiam, premiteco kaj teruro ja ne alproksimigxos al vi. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Eternulo, helpu al mi alproksimi al Vi je pregxado kaj meditado de Viaj vortoj por ke Vi povu fortikigi min per Via virteco. PS: Se vi volus havi la ceterajn partojn de la prediko (se vi ne jam havis ilin), sendu privatan mesagxon al mi cxe spiritualdigest@yahoo.com. Dankon.

Saturday, October 29, 2016

ANTAU OL GXI ANKAU ESTAS LEGALIZITA...

Estimataj, ANTAU OL GXI ANKAU ESTAS LEGALIZITA... "Kaj kun nenia bruto kusxu, malpurigxante per gxi; kaj virino ne starigxu antau bruto, por kunigxi: tio estas fiajxo"(Levidoj 18:23). Antau ol mi dormas cxiunokte, mi rutine kontrolas miajn Facebook pagxojn, BlackBerry Messenger kaj WhatsApp Messenger grupojn por vidi cxu estas iu grava urgxa mesagxo por atenti. Antau nelonge mi kontrolis unu el miaj WhatsApp grupoj, mi vidis iun videon klipon dissenditan de edzigxinta virino. Mi estis, kaj ankorau estas, miregigita vidinte la enhavon de la klipo: viro havanta sekson kun HUNDO! Mi neniam vidis tian strangan scenon antaue. Mi tuj forigis la sendinton el la grupo kaj pardonpetis al aliaj membroj de la grupo. Tamen, multaj demandoj venis en mian menson. Kiel la sinjorino akiris la videon klipon? Kial sxi sendis gxin al ia grupo ne paroli pri kristana grupo kiu estas intencita por inspiraj mesagxoj? Kiel “solula” patrino (sxia edzo vivas en alia urbo), cxu eble sxi praktikas similajn aferojn? Kiel volus prava-pensanta homo havi sekson kun besto? Cxu tio estas parto de la libera mondo? Cxu homoj de privata menso ne legalizos tiun agon iam kiel gxi igxas pli populara kaj akceptebla je la socio? Cxu tio ne estis kiel sodomio je gxia cxia speco laugrade igxis populara kaj estis legalizita en multaj landoj de la mondo? Cxu al tio la mondo turnigxas? (La sinjorino poste telefonis min pardonpeti asertante ke sxi ne intencis dissendi la videon klipon en la grupo, sed prefere volis sendi gxin reen al la persono kiu komence sendis gxin al sxi por averti la personon. Tamen, la detruo jam estis farita: pli ol 200 homoj en la grupo jam vidis la malbonajn videon klipon.) Mi elkrias antaux ol cxi tiu besta akto estos ankau legalizita, kaj mi deziras, ke homoj kiuj pensas prave senkonsidere iliajn religiojn, koloro au raso aligxu al mi je la elkrio kontrau cxi tiu perverso kaj misuzo de bestoj. Se iuj homoj farigxis frenezaj en ilia pensado, kial ili trouzas bestojn pro libera volo? Ecx, konfirmitaj frenezuloj ne faros tiajxon! Mi scias, ke se tiuj trouzitaj bestoj povus esprimi sian opinion, ili ankau ekkrios kontrau tiu malhumana kaj besta ago. Krom la biblia versiklo citita supre, lasu min raporti al iuj aliaj bibliaj malpermesoj kontrau tiu ago: "Cxiu, kiu kusxis kun bruto, estu mortigita" (Eliro 22:19). "Malbenita estu, kiu kusxas kun ia bruto. Kaj la tuta popolo diros: Amen" (Readmono 27:21). "Kaj se iu kusxis kun bruto, li estu mortigita, kaj ankau la bruton mortigu. Kaj se virino alproksimigxis al ia bruto, por sekskunigxi kun gxi, tiam mortigu la virinon kaj la bruton: ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili" (Levidoj 20:15-16). "Au cxu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompigxu: nek malcxastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzacxantoj" (1 Korintanoj 6:9). "Tial Dio fordonis ilin al la voluptoj de iliaj koroj, al malpureco, por ke iliaj korpoj malhonorigxu inter ili mem; kiuj sxangxis la veron de Dio en mensogon, kaj adoris kaj servis la kreitajxojn prefere ol la Kreinton, kiu estas eterne benata. Amen" (Romanoj 1:24-25). Kio ne estas bona NE estas bona. Vorto suficxas por la sagxulo! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi aligxos al aliaj prava-pensantaj homoj kontrauxstari tiujn perversajn agojn.

Saturday, October 22, 2016

ESTAS DOLCXE FIDI AL JESUO!

Estimataj, ESTAS DOLCXE FIDI AL JESUO! "Mia Dio, mia Dio, kial vi forlasis min, Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj? Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas; En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon. Sed Vi estas sankta, Ho Vi, kiu logxas inter la glorado de Izrael. Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis. Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti" (Psalmo 22:1-5). La historio de Louisa M. R. Stead (1850-1917) tusxis mian koron je la tago en kiu mi legis gxin. Sxi ripozis kun sia edzo kaj ilia kvar-jara-agxa filino cxe marbordo kiam ili audis la krion de senespera knabo. La knabo estis dronanta, la edzo de Louisa provis savi lin. Dum la procedo, tamen, la knabo tiris S-ron Stead sub la akvon, kaj ambau dronis dum Louisa kaj sxia filino rigardis. Louisa Stead estis lasita kun nenia rimedo de helpo krom la Eternulo. Sxi kaj sxia filino spertis teruran malricxon. Unu matenon, kiam sxi havis nek monon nek mangxon por la tago, sxi malfermis la antauan pordon kaj trovis ke iu lasis la mangxon kaj la monon sur la pordosxtupo. Sxi verkis la himnon "TIS SO SWEET TO TRUST IN JESUS" [ESTAS DOLCXE FIDI AL JESUO!] tiun tagon. Multaj homoj, inkluzive min, jam fidis al Jesuo Kristo je la tempo de manko, kaj Li jam pruvis Sin mirakle satiginte la bezonojn. Li neniam elrevigas tiujn kiuj vere fidas al Li. Malgrau sia malfacilajxo, la psalmisto en Psalmo 22 rakontis kiel Dio savis tiujn kiuj jam fidis al Li. Nemirinde, Louisa Stead povis verki angle, "Jesus, Jesus, how I trust Him; how I've proved Him o'er and o'er! Jesus,Jesus, precious Jesus! O for grace to trust Him more." [esperante: "Jesuo, Jesuo, kiel mi fidas al Li; kiel mi provis Lin cxiam! Jesuo, Jesuo, alte valora Jesuo! Ho donu gracon por fidi al Li plue."] Tuta fido al Jesuo kondukos al la fidinda favoro de la Eternulo (Psalmo 32:10), perfekta paco (Jesaja 26:3), benoj (Jesaja 57:13), felicxo (Sentencoj 16:20), gxojo en la Eternulo (Psalmo 5:11; 33:21), plenumo de diaj deziroj (Psalmo 37:5), savo el malamikoj (Psalmo 37:40), sekuro je tempoj de dangxero (Sentencoj 30:25), starigo (Psalmo 125:1), prospero (Sentencoj 28:25), ktp. Kio estas via malfacilajxo? Cxu sxajnas ke Dio jam forlasis vin? Cxu vi jam tute fidis al Jesuo Kristo? Li satigos vian bezonon. Fidu al Li! Vi ankau kantos kiel Louisa Stead, "TIS SO SWEET TO TRUST IN JESUS" [ESTAS DOLCXE FIDI AL JESUO]. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, October 15, 2016

KIAM SXAJNAS KE ESTAS NENIA ESPERO

Estimataj, KIAM SXAJNAS KE ESTAS NENIA ESPERO "Dum li ankorau parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante: Via filino mortis; kial vi ankorau gxenas la instruiston? Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro: Ne timu, nur kredu" (Mark 5:35-36). La filino de iu sinagogestro estis mortinta. La viro venis al Jesuo Kristo kaj petis ke Li venu kaj resanigu sxin. Jesuo respondis tuj al la cxagrenita alvoko kaj sekvis la viron hejmen. Tamen, estis interrompo survoje: alia virino akiris resanigon de Jesuo Kristo per nura tusxo de Lia mantelo. Dum Jesuo sxajne montris la miraklon al homoj kiuj sekvis Lin, kelkaj viroj venis el la domo de la sinagogestro kaj diris al li la malbonan novajxon: lia filino jam mortis, kaj estis nenia bezono de gxeno de Jesuo por veni kaj resanigi sxin. Lau tiuj viroj, estis nenia espero por la filino kaj sxia patro. Tamen, Jesuo kuragxigis la sinagogestron, kaj iris kun li al lia domo por fari la neatenditajxon: relevigante la filinon el la mortintoj! Kelkfoje, multaj homoj trovis sin je similaj situacioj. Ili eble jam pregxis al Dio por precipa afero. Sxajnis ke Li jam estis respondanta iliajn pregxojn, kaj ve, la neatendito okazis. Sxajnis ke ne plu estis espero. Efektive, tiaj homoj eble jam perdis esperon je la situacio. Tia situacio eble kondukis tiajn homojn esti koleraj kun Dio au ecx nei Lian ekzistecon. Kial Li permesus la situacion igi senespera? Kial Li ne povus agi rapide kaj montri Sian potencon por savi la situacion? Nu, kiel Jesuo ne enfokusigis la sxajnan senesperan situacion de la sinagogestro, sed anstataue kuragxigis lin ne esti tima sed kredi je Dio, tiaj homoj devus ne enfokusigi sian sxajnan senesperan situacion, sed Dion kiu estas kapabla fari cxiujn aferojn. Jesuo diris al Marta (alia virino en simila situacio), "Cxu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?" (Johano 11:40). Cxu vi en simila situacio? Cxu sxajnas ke ne plu estas espero por vi? Cxu homoj cxe vi jam perdis la esperon pri vi? Jesuo diradas al vi hodiau, "Ne timu, nur kredu." Li povas turni tiun sxajnan senesperan situacion al atesto. Kiam sxajnas ke estas nenia espero, nur kredu je Li kaj vi vidos la gloron de Dio. Vi ja atestos pri Lia boneco sur tiu situacio je la nomo de Jesuo. Amen. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke la Eternulo venu en vian situacion kiam sxajnas ke estas nenia espero por vi.

Saturday, October 1, 2016

OFERITAJXOJ AL IDOLOJ

Estimataj, OFERITAJXOJ AL IDOLOJ "Rilate do la mangxadon de la idoloferitajxoj, ni scias, ke idolo estas neniajxo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu" (1 Korintanoj 8:4). La antikva urbo de Korinto estis kosmopolita urbo. Cxi tio igis la junan eklezion en la urbo havi multajn socio-kulturajn problemojn. Paulo devis skribi multajn epistolojn al la anoj de tiu eklezio por pritrakti kelkajn el la problemoj kiuj staris fronte al la eklezio. Unu el tiaj problemoj pritraktitaj de Paulo en 1 Korintanoj 8 temis pri oferitajxoj al idoloj. Cxi tiuj estis gxenerale viando oferita kiel oferitajxo, kaj poste au alprenita por vendo en la vendejo, au surtabligita je la festoj okazigitaj honore al idoloj, cxe iliaj temploj, au la domoj de iliaj sekvantoj. Kelkaj el la Korintanaj Kristanoj opiniis ke ne gravas mangxi tian viandon precipe tiun venditan en vendejo; aliaj opinis ke gravas kaj ke gxi povas farigxi faligilo al junaj Kristanoj. Plej prikoncernita estis la viando oferita al idoloj uzita por gastigi homojn. Cxu Kristanoj partoprenu en tia gastigo? Nu, lau Paulo, ecx la idoloj estas neniajxoj komparitaj al Dio, la Kreinto de la universo. La idoloj estas nur dioj. Tial, mangxado de oferitajxoj al idoloj ne gravas. Tamen, pro konscienco, precipe tiu de la junaj kaj malfortaj Kristanoj, oni eble detenu sin de mangxado de tiaj oferitajxoj al idoloj. Kiuj estas ajxoj sxajne oferitaj al idoloj cxe vi? Cxi tiuj eble ne necese estas viando au mangxajxo uzita en sanktejo, sed cxiutagaj agadoj kiuj estas pridiskuteblaj kaj kiuj eble igas junajn kaj malfortajn kristanojn faleti. Kiu estas via opinio pri tiaj ajxoj? Paulo poste donis cxi tiun instruon: "Cxio estas permesata; sed ne cxio estas oportuna. Cxio estas permesata; sed ne cxio edifas. Neniu celu sian bonon, sed cxiu la bonon de sia proksimulo.... Cxu do vi mangxas, au trinkas, au kion ajn vi faras, faru cxion por la gloro de Dio. Ne metu faligilon, cxu por Judoj, au por Grekoj, au por la eklezio de Dio." (1 Korintanoj 10:23-32. Legu Romanojn 14 por plua instruo de Paulo pri cxi tiu afero). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxaj Punktoj: Dio, ne lasu min igi aliajn faleti per miaj agadoj kaj vortoj, sed lasu miajn agadojn kaj vortojn cxiam glori vin, Dio, kaj altigi aliajn cxe mi.