Saturday, October 24, 2015
LASI, IAMA PREGXEJO
Estimataj,
LASI, IAMA PREGXEJO
"Iru do al Mia loko en Sxilo, kie Mi antaue logxigis Mian nomon, kaj rigardu, kion Mi faris al gxi pro la malbonagoj de Mia popolo Izrael" (Jeremia 7:12).
Mi estis preta por multaj kulturaj kolizioj kaj surprizoj kiam mi unuafoje lasis Afrikon por la Okcidenta Mondo pasintmonate. Mi ja havis, kaj mi ankorau havas, multajn tiajn koliziojn dum la malpli ol du monatoj de mia restado en tiu tielnomita evoluinta parto de la mondo. Tio kio surprizas min plej estas la grandaj pregxejoj kaj katedraloj kun malmultaj au neniuj adorantoj je kultadaj tagoj. Plejparto de tiuj malmultaj adorantoj estas maljunuloj. La junuloj nenie estas trovitaj. Mi estis pli surprizita unutage kiam mi ekvidis anoncon metitan sur granda malnova pregxejo kie oni legas en la angla: “To Let: Former Church” [esperante "Lasi: Iama Pregxejo"]. Mi rigardis la pregxejon kaj estis afliktita en mi. Do, tio kion iuj homoj diras ke multaj el la malnovaj pregxejoj en la okcidenta mondo jam farigxis salonoj por sekularaj celoj estas vera. Mi ne mirus se iu el tiuj pregxejoj estas acxetitaj de islamanoj kaj ili turnos ilin al moskeoj.
Dum mi pensis pri tio, la situacioj de Sxilo kaj poste Jerusalemo venis al mia menso. La tabernaklo (la tabernaklo de kunveno) kun la Kesto de Interligo estis starigita en Sxilo (vidu: Josxua 18:1-10). La urbo igxis la religia centro por la popola Israelo (vidu: Jugxistoj 21:1-2, 19; 1 Samuel 1: 3). Pro la malboneco de la pastroj de Sxilo (kaj sxajne aliaj homoj de Israelo), Dio forlasis la urbon kaj permesis al la Filisxtoj kapti la Keston de Interligo kaj detrui la urbon (vidu: 1 Samuel 3:11-14; 4: 1-22; Psalmo 78:60). Jeremia profetis pri la okazonta simila detruo al la templo en Jerusalemo (vidu: Jeremia 7). Anstatau cedi al liaj avertoj, la personoj persekutis lin. La templo kaj la urbo estis detruitaj (vidu: 2 Regxoj 25).
Mi ne volas esti prijugxa pri la malkresko en la kresko de kristanismo en la okcidenta mondo kiu rezultigas je la forlaso de pregxejoj, sed estas certe, ke la kristanoj tie estas kulpaj. Memkontento en ilia parto faris Kristanismo nepopulara, kaj multaj pregxejoj farigxas senvivaj laugrade dum kelkaj estas jam senvivaj.
Kiel individua kristano, cxu vi estas tiel fervora en la Sinjoro, kiel kiam vi unue igxis naskita denove? Cxu memkontento ne farigas vin esti for de Dio? Cxu Dio povas ankorau dependi je vi? Gardu vin ke vi ne igxos forlasita instrumento en la manoj de Dio.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi ne farigxos forlasita instrumento sed ke vi daurigos esti utila en la aferoj de la Sinjoro.
Saturday, October 10, 2015
ATENDU LA DIFITAN TEMPON DE DIO
Estimataj,
ATENDU LA DIFITAN TEMPON DE DIO
"Silentu antau la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitigxu, kiam sukcesas homo" (Psalmo 37:7).
Post la malobeado de Saulo je la ordono de Dio tute detrui la Amakidojn kaj lia malakcepto de Dio kiel la regxo de Izrael, Dio sendis profeton Samuelon sankolei Davidon kiel la novan regxon. David servis Regxon Saulon dum multaj jaroj malgrau tio ke li sciis ke li estis la gxusta persono aprobita de Dio esti regxo de Izrael. Li batalis multajn militojn je merito de Saulo. Ecx, dum Saulo malamis lin kaj penis mortigi lin, li ne provis refrapi kaj perforte preni la tronon. Li havis du bonajn oportunojn mortigi Saulon kaj farigxi la regxo, ankorau, li savis lian vivon je du okazoj (1 Samuel 24, 26). Li diligente esperis por sia tempo. La tempo finfine venis kiam la viroj de lia tribo venis kaj sanktoleis lin kiel regxon super ili, kaj kiam la tuta popolo Izraela venis post kelkaj jaroj proklami lin kiel regxon super la tuta lando (2 Samuel 2, 5). Li atendis sian difinitan tempon.
Je unu el la jorubaj legendoj pri sorto, iu viro jam elektis antau ol li venis al la mondo ke li farigxos ricxa kiam li maljunigxos je kvardek jaroj. Kiam li venis al la mondo, li ekpenis de unu loko al alia por ke li farigxu ricxa. Cxiuj liaj penoj estis malsukcesaj. Li farigxis ridajxo inter siaj samtempuloj precipe tiuj kiuj estis sukcesaj en iliaj klopodoj. Je la agxo 39, dum li ne povis elteni la mokadon de siaj amikoj, li mortigis sin. Kiam li atingis la pordegon de cxielo, la pordogardanto rigardis lin bedaure kaj kondukis lin al la loko kie la registroj de la sortoj de homoj estis konservitaj. Kiam li vidis sian propran registron, li malkrovis ke restis nur unu jaro por ke li farigxu ricxa. Li postulis la gardanton permesi lin reiri al la mondo, sed li ne plu havis tian oportunon. Li ne atendis sian difinitan tempon.
Dum mi ne kredis tiajn legendojn, estas leciono en gxi - atendante onian difinitan tempon - la tempon de Dio kiu estas la plej bona. Cxu Dio promesis ion al vi? Ne hastu akiri tiun promeson. Ne provu helpi al Dio plenumi la promeson. Abraham kaj Sara provis helpi al Dio plenumante Liajn promesojn por ili. Ilia helpo preskau pereigis lian pacan familion (vidu: Genezo 16, 21). Atendu la difinitan tempon de Dio. Li plenumos Sian promeson Siatempe kaj Siamaniere. Ecx, kiam sxajnas ke la tempo ne venas. Atendu la difinitan tempon de Dio. Ne perdu esperon. Lia difita tempo por vi venos! "Cxar vi havas bezonon de pacienco, por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson. Cxar ankorau iomete da tempo, la venonto venos, kaj ne malfruos" (Hebreoj 10:36-37).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Saturday, October 3, 2015
CXU DIO FORLASIS MIN?
Estimataj,
CXU DIO FORLASIS MIN?
"Mia Dio, mia Dio, kial vi forlasis min, kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj?" (Psalmo 22:1).
Psalmo 22 estas uneu el tiuj psalmoj kelkfoje nomitaj Psalmoj de Pasiono. Jesuo Kristo uzis la enkondukan krion sur la kruco kaj la miriga elekto de vortoj de versoj 6-8 kaj 13-18 igis la psalmon precipe grava por kristanoj. Estas en la psalmo eksterordinara kombino de laudo kaj plendo. La psalmisto trovis sin en malfacila situacio kiu igis lin pensi ke Dio jam forlasis lin (versoj 1-2). Lia situacio kaj la fakto ke Dio ne agis por li je tiu gxusta tempo igis homojn moki lin (versoj 6-8, 12-18). Tamen, en la mezo de cxi tiu protesto pro sxajna neglekto, li ankorau povis laudi Dion pro tio kion Li faris, kaj ankorau faras (versoj 3-5, 22-31). Estas rimarkinde ke estas neniu referenco al peko kiel la kauzo de la problemo, neniu peto de senkulpeco, neniu pretendo de justeco, kaj neniu vengxo. La psamisto nur kriis al Dio por helpo (versoj 19-20).
Jesuo Kristo ankau trovis Sin en simila situacio, kaj Li ankau agis kiel la psalmisto: Li kriis al Dio (vidu: Mateo 27:46; Marko 15:34; Luko 23:46). Estas evidente, tamen, ke Dio ne forlasis Jesuon Kriston, kiel Li ne forlasis la psalmiston ankau. Dio lasis la situacion elporti ion en la vivojn de la psalmisto kaj Jesuo Kristo. Ni eble ne scias tion kion Dio elportis en la vivon de la psamisto per la malfacila situacio, sed ni scias ke la morto kaj la relevigxo de nia Sinjoro Jesuo Kristo elportis nian eternan savon (Romanoj 5:6, 8; Hebreoj 2:14-15; 5:9; 10:5-10). Ne mirinde, la psalmisto povis laudi Dion ecx dum li ne sciis la rezulton de sia malfacilajxo.
Kian situacion vi trapasas? Cxu vi pregxis kaj Dio ne respondis al viaj pregxoj? Cxu sxajnas kvasau Dio jam forlasis vin? Cxu homoj cxirkau vi mokas vin pro via malfacilajxo? Nu, DIO NE FORLASIS VIN! Legu cxi tion: "Sed Cion diris: La Eternulo min forlasis, kaj mia Sinjoro min forgesis. Cxu povas virino forgesi sian infaneton kaj ne kompati la idon de sia ventro? Ecx se ili forgesos, MI VIN NE FORGESOS. Jen sur Miaj manoj Mi vin gravuris; viaj muroj estas cxiam antau Mi. Rapidos viaj konstruantoj; viaj detruantoj kaj viaj ekstermantoj eliros for de vi. Levu cxirkauen viajn okulojn, kaj rigardu: cxiuj kolektigxis, venas al vi. Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, vi cxiujn metos sur vin kiel ornamon, kaj vi cxirkauligos vin per ili kiel fiancxino. Cxar viaj dezertigitaj kaj senhomigitaj lokoj kaj via ruinigita lando estas tro malvastaj por la logxantoj, kaj viaj ekstermantoj estos malproksimigitaj. Viaj malaperintaj infanoj ankorau diros en viajn orelojn: Tro malvasta estas por mi la loko; cedu al mi, ke mi povu logxi. Tiam vi diros en via koro: Kiu naskis al mi cxi tiujn? mi estis ja seninfana kaj soleca, elpelita kaj forpusxita; kiu do edukis ilin? mi restis ja sola; kie do estis cxi tiuj?" (Jesaja 49:14-21).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Saturday, September 26, 2015
NE MALTRANKVILIGXU VIA KORO
Estimataj,
NE MALTRANKVILIGXU VIA KORO
"Ne maltrankviligxu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankau al mi…. Ne maltrankviligxu via koro, nek senkuragxigxu" (Johano 14: 1, 27).
Estas multe da problemoj kaj malfacilajxoj nuntempe kiuj faras la mondon neeltenebla por vivado. Neniu estas imuna kontrau cxi tiuj aferoj kiuj alfrontas homaron cxiutage. Multaj perdis cxiujn esperojn kaj atendas la plej malbonon. Kelkaj jam mortigis sin pro tio. Tamen, je cxi tio, Jesuo Kristo diras, "Ne maltrankviligxu via koro."
Jesuo Kristo estis kun Siaj disxciploj en la supra cxambro donante Sian adiauan parolon dum Li faris cxi tiun deklaron. Liaj disxciploj maltrankviligxis pro kelkaj eventoj kiujn Jesuo Kristo antaudiris: Li foriros (Johano 7:34; 8:21; 12:8, 35; 13:33); Li mortos (Johano 12:32-33); Unu el ili estos perfidanto (Johano 13:21); Satano agos kontrau cxiuj ili (Luko 22:31-32); ili ne povos sekvi lin kien Li iros (Johano 13:36); Petro malkonfesos Lin trifoje (Johano 13:38); kaj cxiuj ili ofendigxos pro Li (Mateo 26:31). Tamen, Jesuo Kristo konsilis ilin fidi al Li (Johano 14:1). Li reale diris ke ili devus kredi je, resti en, fidi al, kaj dependi de Li. Fido estas la granda kontrauveneno por afliktita koro. Vidante Dion super niaj problemoj niaj koroj ne maltrankviligxos.
Jesuo Kristo ne nur diris al Siaj disxciploj fidi al Li kiel kontrauveneno por iliaj afliktitaj koroj, Li ankau donis al ili kialojn por Sia admono. Li asertis la realecon de cxielo kie Li estis ironta prepari lokon por la disxciploj (kiel same aliaj kredantoj), kaj reveni por preni ilin(Johano 14:2-3). La rekompenco de kristana servo en la estonto estas kuragxigo por la discxiploj kaj ecx kredantoj nuntempe persisti en afliktoj de kredo.
Jesuo Kristo ne forlasos Siajn discxiplojn en la mondo. Li promesis ke la Patro sendos alian Konsolanton al ili, Iu kiu restos kun ili por eterne (Johano 14:15-17, 26). Cxi tiu estos la Sankta Spirito.
Malgrau tio ke Jesuo Kristo forlasis Siajn discxiplojn, Li donos al ili Sian pacon (John 14:27). Cxi tiu paco estos malsama ol la monda paco au ia ajn paco kiun ili povas pripensi. Sed cxi tiu paco, lau Paulo, "…superas cxian intelekton, [kaj gxi] gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo" (Filipanoj 4:7). Cxi tio estos por ili, kiel parto de iliaj vivoj en eterneco, sed kiel grava aspekto de iliaj vivoj surtere. La paco estas ankau por cxiuj kiuj tute fidas al Jesuo Kristo.
Jesuo Kristo mallonge menciis gxin dum Li finis Sian adiauan parolon ke Li jam venkis Satanon, la princon de cxi tiu mondo (Johano 14:30). Satano ja venis al cxi tiu mondo, tamen li ne venkos la discxiplojn. Jesuo Kristo reasertis cxi tion en Johano 16:33 ke Li jam venkis la mondon.
Kion vi travivas kiu maltrankviligas vian koron? Memoru la admonon de Jesuo Kristo, "Ne maltrankviligxu via koro." Li jam iris por prepari nian eternan lokon por ni. Li revenos por preni nin al Li. Venu al Dio per Li, la ununura vera Vojo. Lasu la Sanktan Spiriton fari Sian volon en via vivo. Vi spertos Lian pacon. "Cxar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj (2 Korintanoj 4:17-18).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Saturday, September 19, 2015
VIAJ SILENTAJ JAROJ
Estimataj,
VIAJ SILENTAJ JAROJ
"Kaj Jesuo progresis en sagxeco kaj staturo, kaj en graco cxe Dio kaj homoj" (Luko 2:52).
La skribintoj de la Evangelioj ne skribis multe pri la fruaj jaroj de Jesuo Kristo surtere. Krom la rakontoj pri Lia nasko (Mateo 1:18—2:23; Luko 1:26-38; 2:1-39) kaj okazajxo kiam Li estis dekdujara (vidu: Luko 2:42-52), nenio estas sciata pri Li de la Sankta Biblio gxis Li estis cxirkau tridekjara (vidu: Luko 3:23). Kelkaj kleruloj pri la Biblio jam aludis al cxi tiuj nesciataj jaroj kiel la silentaj jaroj de Jesuo surtere. Luko uzis nur unu verson por priskribi cxi tiujn silentajn jarojn (vidu: Luko 2:52). Preskau cxiuj homoj havis siajn silentajn jarojn. Multe ne estas sciate pri la fruaj jaroj de multe da cxi tiuj homoj. La silentaj jaroj estis jaroj dum kiuj Dio preparis cxiun el cxi tiuj grandaj viroj kaj virinoj. Multe da ili ne havis la plejbonon de tempo kiel Jesuo je siaj silentaj jaroj, sed poste Dio jam preparis ilin per diversaj rimedoj sekrete, Li eljxetis ilin en iliajn publikajn asignojn.
Sendube, cxiu el ni nuntempe ankau havas siajn proprajn silentajn jarojn dum neniu sciis pri ni antau nun kiam ni farigxas konataj. Efektive, multaj homoj ankorau estas ecx je siaj silentaj jaroj. Ili ne estas konataj. Dio ankorau preparas ilin por la elmontro de Sia gloro je iliaj vivoj. Tiaj homoj ankorau estas kiel raupoj en siaj kokonoj. Ili atendas la maturan tempon por malfermi la kokonojn kaj farigxi belaj papilioj. Ia ajn peno malfermi la kokonojn antautempe kauzos tre kontrauan efikon sur la kreskantajn papiliojn.
Cxu vi ankorau estas je viaj silentaj jaroj? Dio preparas vin por elmontro de Sia gloro je via vivo. La preparado eble ne estas placxa nuntempe. Tamen, atendu gxis tiam kiam Dio finos Sian laboron en vi. Estu pacienca. Vi ja brilos por la gloro de Dio, kaj homoj gloros vin.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Mia nova UK-a portebla telfonnumero: +447438782552
Saturday, September 12, 2015
RESPONDU AL MI, JUSTA MIA DIO!
Estimataj,
RESPONDU AL MI, JUSTA MIA DIO!
"Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio! En premo Vi liberigas min; Korfavoru min, kaj auskultu mian pregxon" (Psalmo 4:1).
La kvara psalmo estas atribuita al Regxo David. Oni kredas ke li verkis gxin, en rilato kun la tria psalmo, kiam li estis en problemo, eble kiam li forkuris de sia filo, Absxalom. Gxi estas unu el la alvokoj por helpo de la psalmisto. Li vokis al Dio por respondi al li. Li ankau petis por korfavoro de Dio. Li esprimis sian konfidon je Dio kiu jam liberigis lin de lia aflikto je la pasinteco, kaj kredis ke Li povas ankorau fari gxin denove. Li miris kial homoj kiuj persekutis lin faris tiele. Tamen, li esprimis denove sian konfidon je Dio kiu jam elektis lin. Li admonis siajn malamikojn pripensi cxi tion kaj servi Dion je la gxusta maniero kaj fidi al Li anstatau fari malbonajxon. Malgrau sia problemo, David gxojis je Dio cxar li konstatis ke Dio jam donis al li gxojon kiu estis pli ol tiu de liaj malamikoj. Tial li havus ripozon de animo ecx je sia dormo cxar Dio estis tie por protekti lin.
Kion vi trapasas nuntempe? Cxu vi estas persekutita? Alvoku al Dio! Li estas preta respondi al vi. Li jam faris gxin je la pasinteco, kaj Li povas fari gxin denove. Fidu al Li, kaj Li donos al vi ripozon de cxiuj viaj problemoj. Li promesas, "Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros" (Psalmo 50:15). "Li vokos Min, kaj Mi lin auskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos" (Psalm 91:15). "Voku al Mi, kaj Mi respondos al vi, kaj Mi sciigos al vi grandajn kaj gravajn aferojn, kiujn vi ne scias" (Jeremia 33:3).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Saturday, August 8, 2015
DECIDU ESTI DIFERENCA
Estimataj,
DECIDU ESTI DIFERENCA
"Daniel metis en sian koron, ke li ne malpurigos sin per la mangxajoj de la regxo, nek per la vino, kiun cxi tiu trinkas; tial li petis la korteganestron, ke al li estu permesate ne malpurigi sin" (Daniel 1:8).
La popolo juda estis kondukita al ekzilo en kaptiteco pro sia malobeeco al Dio. La templo de Dio kaj la urbo Jerusalem - la fieroj de Izraelo - estis detruitaj. La digno de la popolo estis difektita. Ili ne plu estis lando kiu estas libera de eksteraj influoj. Efektive, ili nun estis kaptitoj en fremda lando. Ili ne povis adorservi sian Dion en la maniero kiun ili preferis, kaj iliaj infanoj nun estis sklavoj kiuj servis siajn kaptintojn. Malgrau cxi tiuj malfacilajxoj, Daniel kaj liaj kolegoj decidis diferencigi sin je tiu fremda lando ne malpurigante sin per la ajxoj kiuj aspektis ordinare sed kiuj povis igi ilin for de ilia Dio.
Cxi tiuj kvar judaj junuloj ne estis kiel multaj homoj hodiau kiuj estas pretaj fari ion ajn lau modo. Ili decidis esti diferencaj, kaj Dio rekompencis ilin per reputacio kaj pozicio de autoritato en tiu lando de kaptiteco. Cxu vi ankau estas preta decidi esti diferenca je cxi tiu dibocxiga mondo? La Sankta Biblio diras, "Ne sekvu la amason por malbonajxoj" (Eliroj 23:2). Decidu esti diferenca por Dio rifuzante fari ecx tiujn sxajne bonajn aferojn kiuj povas senbriligi la bildon de Dio je vi. Josxua diris al la popolo Izraela, "Sed se ne placxas al vi servi al la Eternulo, tiam elektu al vi hodiau, al kiu vi volas servi: cxu al la dioj, al kiuj servis viaj patroj, kiuj logxis transe de la Rivero, cxu al la dioj de la Amoridoj, en kies lando vi logxas; sed mi kaj mia domo servos al la Eternulo" (Josxua 24:15).
Decidu esti diferenca por Dio!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Subscribe to:
Posts (Atom)