Saturday, October 24, 2015

LASI, IAMA PREGXEJO

Estimataj, LASI, IAMA PREGXEJO "Iru do al Mia loko en Sxilo, kie Mi antaue logxigis Mian nomon, kaj rigardu, kion Mi faris al gxi pro la malbonagoj de Mia popolo Izrael" (Jeremia 7:12). Mi estis preta por multaj kulturaj kolizioj kaj surprizoj kiam mi unuafoje lasis Afrikon por la Okcidenta Mondo pasintmonate. Mi ja havis, kaj mi ankorau havas, multajn tiajn koliziojn dum la malpli ol du monatoj de mia restado en tiu tielnomita evoluinta parto de la mondo. Tio kio surprizas min plej estas la grandaj pregxejoj kaj katedraloj kun malmultaj au neniuj adorantoj je kultadaj tagoj. Plejparto de tiuj malmultaj adorantoj estas maljunuloj. La junuloj nenie estas trovitaj. Mi estis pli surprizita unutage kiam mi ekvidis anoncon metitan sur granda malnova pregxejo kie oni legas en la angla: “To Let: Former Church” [esperante "Lasi: Iama Pregxejo"]. Mi rigardis la pregxejon kaj estis afliktita en mi. Do, tio kion iuj homoj diras ke multaj el la malnovaj pregxejoj en la okcidenta mondo jam farigxis salonoj por sekularaj celoj estas vera. Mi ne mirus se iu el tiuj pregxejoj estas acxetitaj de islamanoj kaj ili turnos ilin al moskeoj. Dum mi pensis pri tio, la situacioj de Sxilo kaj poste Jerusalemo venis al mia menso. La tabernaklo (la tabernaklo de kunveno) kun la Kesto de Interligo estis starigita en Sxilo (vidu: Josxua 18:1-10). La urbo igxis la religia centro por la popola Israelo (vidu: Jugxistoj 21:1-2, 19; 1 Samuel 1: 3). Pro la malboneco de la pastroj de Sxilo (kaj sxajne aliaj homoj de Israelo), Dio forlasis la urbon kaj permesis al la Filisxtoj kapti la Keston de Interligo kaj detrui la urbon (vidu: 1 Samuel 3:11-14; 4: 1-22; Psalmo 78:60). Jeremia profetis pri la okazonta simila detruo al la templo en Jerusalemo (vidu: Jeremia 7). Anstatau cedi al liaj avertoj, la personoj persekutis lin. La templo kaj la urbo estis detruitaj (vidu: 2 Regxoj 25). Mi ne volas esti prijugxa pri la malkresko en la kresko de kristanismo en la okcidenta mondo kiu rezultigas je la forlaso de pregxejoj, sed estas certe, ke la kristanoj tie estas kulpaj. Memkontento en ilia parto faris Kristanismo nepopulara, kaj multaj pregxejoj farigxas senvivaj laugrade dum kelkaj estas jam senvivaj. Kiel individua kristano, cxu vi estas tiel fervora en la Sinjoro, kiel kiam vi unue igxis naskita denove? Cxu memkontento ne farigas vin esti for de Dio? Cxu Dio povas ankorau dependi je vi? Gardu vin ke vi ne igxos forlasita instrumento en la manoj de Dio. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi ne farigxos forlasita instrumento sed ke vi daurigos esti utila en la aferoj de la Sinjoro.

No comments:

Post a Comment