Saturday, July 11, 2015
JESUO KRISTO LA PLEJ GRANDA CXEFPASTRO
Estimataj,
JESUO KRISTO LA PLEJ GRANDA CXEFPASTRO
"Havante do cxefpastron grandan, trapasintan la cxielon, Jesuon, la Filon de Dio, ni tenu firme nian konfeson" (Hebreoj 4:14).
Tradicie, pastro reprezentas la popolon antau la dioj. Li helpas al gxi oferi oferajxojn al la dioj. Li prizorgas la sanktejon kaj aliajn ajxojn/aferojn rilate al la adorservo de la dioj. En la historio de la popolo Izraela, la cxefpastro, kun la helpo de aliaj pastroj kaj la Levidoj, plenumis cxi tiujn rolojn. Bedaurinde, ili ne estis perfektaj, kaj ili ne povis reprezenti la popolon bone antau la Eternulo Cebaot.
Tamen, la skribinto de la letero al la Hebreoj prezentis Jesuon Kriston kiel la plej grandan cxefpastron kiu superas cxiujn aliajn cxefpastrojn. Cxi tio estas unu el la temoj de la letero. Jesuo Kristo kvalifikis Sin kompatema kaj fidela Cxefpastro farigxante homo (2:11-18) kiu estas solidara kun la malforto de homoj (4:15). Jesuo Kristo ne alprenis la oficon de cxefpastro pro sin-gloro (5:5), sed Li estis alvokita de Dio al la ofico kaj ne lau la maniero de Melkicedek(5:10). Jesuo Kristo ne bezonis, kiel la idoj de Aaron, oferi oferajxojn pro Siaj pekoj, kaj poste pro la pekoj de la popolo, cxar Li havis nenian pekon (7:27-28). La aliaj cxefpastroj oferis la sangon de bestoj kiu ne povis forpreni pekon (10:1-4), sed Jesuo Kristo oferis Sian propran sangon (9:12) unufoje (9:26; 10:10, 12). Pro sia morteco, estis multaj cxefpatroj kun portempa pastreco (7:23); sed la pastreco de Jesuo Kristo estas eterna pastreco cxar Li vivas poreterne (7:25). La pastreco de la aliaj cxefpastroj estis konformita je la monda modelo de la aktuala sanktejo en la cxielo (8:5), sed Jesuo Kristo konformas Sian servon je la cxielo (4:14; 9:11), sidante je la dekstra flanko de Dio (10:12). Per Sia ununura oferajxo, Li atingis Sian celon – la sanktigon de Sia popolo. Kia granda Cxefpastro! Ne mirinde, iu ajn kiu akceptas Lin kiel sian personan Savinton kaj Sinjoron - la ununura interulo inter Dio kaj homoj (vidu: 1 Timoteo 2:5) – povas veni rekte al la cxeesto de Dio.
Estis, kaj ankorau estas, multaj sin-proklamitaj interuloj inter Dio kaj homoj. Neniu el ili havas la kvalifikojn kiuj distingas Jesuon Kriston kiel la plej grandan Cxefpastron. Tial, ili ne povas savi iun kiu sekvas ilin.
Kiu estas via reprezentanto antau Dio? Akceptu Jesuon Kriston hodiau kaj havu la kuragxon de renkonto kun Dio nun kaj estonte.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Monday, July 6, 2015
SAMSEKSEMA GEEDZECO: LA VORTO DE DIO RESTAS NESXANGXEBLA
Estimataj,
Mi dissendis cxi tiun predikon antau malpli monato. Tamen, la antaunelonga jugxo de la Amerika Superega Tribunalo subtante la samseksema geedzeco farigos min dissendi cxi tiun predokon denove. Ne gravas ia homo-farita legxo,
LA VORTO DE DIO RESTAS NESXANGXEBLA
Cxar: Cxiu karno estas herbo, Kaj cxiu gxia cxarmo estas kiel kampa floreto. Sekigxas herbo, velkas floreto; Sed la vorto de la Eternulo restas eterne. Kaj cxi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi” (1 Petro 1:24-25).
Antau nelonge, mi surretelegis artikolon titolitan je la angla, "Are Christians Changing Their Minds On Gay Marriage?” [esperante: "Cxu Kristanoj Sxangxanta Iliajn Mensojn Sur La Samseksema Geedzeco?"] La verkisto de la artikolo estis malaprobita cxe la opinioj de iuj konsiderindaj kristanoj en Ameriko kiuj sxangxas sian opinion en favoro de samseksemo. La verkisto ankau ripetis la starpunkton de la Vorto de Dio pri tiu nenormala ago. Kiam mi legis la artikolon, mi rememoris la lastatempan vocxdonon en favoro de la samseksemo en Respubliko Irlando, lando kiu supozeble estas regata cxefe de kristano. Estas hontinde, ke kelkaj eklezioj ankau jam akceptis tiun deturnitan agon kaj nun ekzistas samseksemaj pasxtistoj kaj ecx samseksemaj episkopoj!
Mi tute ne povas imagi kiel tia afero farigxos debato au praktiko inter kristanoj kiam la ordonoj de la Sankta Biblio estas tre klaraj pri tio. Jen kelkaj el la ordonoj:
“Kaj kun virseksulo ne kusxu, kiel oni kusxas kun virino: tio estas abomenajxo” (Levidoj 18:22).
“Kaj se iu kusxis kun viro kiel kun virino, abomenajxon ili ambau faris: ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili” (Levidoj 20:13).
“Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; cxar iliaj virinoj sxangxis la naturan uzadon en kontraunaturan; kaj tiel same ankau la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindajxon kaj ricevis en si mem la taugan rekompencon de sia malvirto” (Romanoj 1:26-27).
“Au cxu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompigxu: nek malcxastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzacxantoj, nek sxtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio” (1 Korintanoj 6:9-10).
“Sed ni scias, ke la legxo estas bona, se oni gxin laulegxe uzas, sciante, ke la legxo ekzistas ne por justulo, sed por homoj senlegxaj kaj malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj, por patromortigantoj kaj patrinomortigantoj, hommortigantoj, malcxastuloj kaj viruzacxantoj, homsxtelistoj, mensogantoj, falsejxurantoj, kaj cxio ajn alia kontraua al la sana doktrino; lau la konfidita al mi evangelio de la gloro de la benata Dio” (1 Timoteo 1:8-11).
Per cxi tiuj bibliaj ordonoj, la praktiko au debato cxu konsideri au akcepti samseksemon en kristanaro estis disvenkita kaj neniu rajto-pensanta kristano devus stari kontrau la ago negrave kiom populara gxi farigxas en nia socio . La Vorto de Dio anstatauas ajnan alian normon. Iuj tiel nomataj kristanoj povus sxangxi siajn opiniojn pri ajna polemika temo, la Vorto de Dio staras firma kaj restas nesxangxita negrave la sxangxigxantaj tendencoj en la mondo.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Pukto: Pregxu, ke vi restos fidela al la Vorto de Dio negrave la populara tendenco cxirkau vi.
Saturday, June 27, 2015
SE NE PRO DIO...
Estimataj,
SE NE PRO DIO...
"Gxi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis, Sed cxiumatene gxi renovigxas; granda estas Via fideleco" (Plorkantoj 3:22-23).
Ni jam estas je la mezo de la jaro. Cxu vi iam rememoris tion kion Dio jam faris por vi cxi-jare? Mi faris, kaj konstatis ke se ne pro Dio, precipe pro Lia fideleco sur mia vivo, probable mi ne plu ekzistus nuntempe.
Mi havas kuzinon kiu kreskis kun mi. Nia intimeco tiam igis homojn aludis al ni kiel "edzo kaj edzino." Tamen, edzeca kaj aliaj devigoj de vivo disigis nin dum multaj jaroj, kvankam ni telefonadas unu al la alia. Sxia nelonga vizito al mia familio estis rememorigo de niaj infanecaj jaroj. Ni rememorigis tiam kiam ni kreskis kaj nuntempe dum ambau ni jam estas felicxe edzigitaj kun infanoj. Ni pridiskutis niajn travivajxojn je la pasintaj jaroj. Kiel aktiva flegistino, sxi rakontis multajn travivajxojn de mortantaj homoj kiuj mortis je sxia cxeesto. Sxi notis ke multaj el tiaj homoj estis pli junaj ol sxi. Tio kio kutime venas al sxia menso kiam ajn tiaj homoj mortas estas, kio faras sxin pli bona ol cxi tiuj homoj, kaj igas Dion savi sxian vivon gxis nuntempe. Mi ankau rememorigis multajn fojojn kiam mi vojagxis precipe sur la dangxera vojo de mia lernejo. Kial Dio savis min el cxiuj specoj de timindaj akcidentoj kiuj mortigis multajn homojn? Mia kuzino kaj mi konkludis ke estas la graco de Dio kiu igas nin ankorau esti vivaj hodiau. Se ne pro la fideleco kaj graco de Dio, la sxtormo de vivo devus konsumi nin!
Se vi rememorus, vi vidas multajn aferojn kiujn Dio jam faris por vi. En tiu himno, "Count Your Blessings" ("Nombru Viajn Benojn"), Johnson Oatman verkis, "Kiam vi rigardas aliajn kun iliaj teroj kaj oro ... nombru viajn multajn benojn kiujn mono ne povas acxeti.... Nombru viajn benojn, nomu ilin unu post la alia; Nombru viajn benojn, Vidu tion kion Dio jam faris; Nombru viajn benojn, nomu ilin unu post la alia; Nombru viajn multajn benojn, vidu tion kion Dio jam faris."
Se ne pro la fideleco kaj graco de Dio....
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Saturday, June 20, 2015
LA PLEJ GRANDA AMO DE PATRO
Estimataj,
LA PLEJ GRANDA AMO DE PATRO
"Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas. Pro tio la mondo nin ne konas, cxar gxi Lin ne konis" (1 Johano 3:1).
Regxo Davido estis tia amema patro. Li amis siajn infanojn tiel ke li ne volis ke io malbona trafu ilin, ecx kiam la infanoj estis ribelaj kaj celis ke li mortu. La kazo de Absxalom estas bona ekzemplo pri tio. Jen filo kiu volis renversi sian patron kaj ecx ne zorgis se la patro mortis (vidu: 2 Samuel 15). Malgrau tio, Davido ankorau zorgis pri li kaj ordonis al siaj militestroj prizorgi la vivon de Absxalom en la sekva civila milito (vidu: 2 Samuel 18:5). David ploris amare kiam li lernis pri la eventuala morto de Absxalom kaj deziris ke li (David) mortus anstataux Absxalom (vidu: 2 Samuel 18:28-33). Kia granda amo de patro!
Tamen, estas plia la amo pruvita de nia cxiela Patro. Dio, la Kreinto de la Universo amas homon tiel ke Li faris lin la krono de Sia kreado. Li kreis la homon por regi super cxiuj kreitajxoj (vidu: Genezo 1:28-30; Psalmo 8:5-7). Malgrau tio, homo malobeis Dion kaj falis el favoro kun Dio. Dio elpelas homon el Sia gxardeno (vidu: Genezo 3). Tamen, Dio rapide komencis vojon de savo por homo (Genezo 3:15, 21). Malgrau tio, homo daurigis sian ribelecon (Genezo 6:5-7), Dio ne forlasis la homon plene. Li ankorau konservis restajxon je la persono de Noa kaj renovigis Sian interligon kun homo (Genezo 9). Dio vokis Abrahamon el liaj parencoj kaj establis nacion tra liaj posteuloj. “El lia idaro Dio lau promeso venigis al Izrael Savanton, Jesuon" (Agoj 13:23). Jesuo Kristo venis en la mondon kaj pagis la finfinan oferon pro la peko de homaro. Kiel zorga kaj amanta Patro, Dio faris cxion tion kiam homo daurigis esti ribela. Apostolo Paulo resumis tiel: "Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankorau estis pekuloj, Kristo mortis por ni" (Romanoj 5:8. Vidu ankau: Johano 3:16; 15:13; Romanoj 3: 5, 5:6-7; 8:39; 1 Johano 4:10). Al cxiu, kiu kredas en Jesuo Kristo, estas donita la rajto farigxi infano de Dio (vidu: Johano 1:11-13). Ne mirinde, Apostolo Johano povis ekkrii: "Rigardu, kian amon la Patro donis al ni, ke ni estas nomataj infanoj de Dio; kaj tiaj ni estas" (1 Johano 3:1). Kia pli granda amo de nia cxiela Patro!
La cxiela Patro pruvis tian grandan amon por ni ecx dum ni ne meritas gxin. Cxu vi proprigis tiun amon en via vivo ricevante Jesuon Kriston kiel vian personan Savanton kaj Sinjoron? Kiel patro, cxu vi amas viajn infanojn malgrau tio kio ili estas au kion ili faras al vi?
Felicxan Tagon de Patro!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Punkto: Pregxu, ke patroj povos ami siajn infanojn malgrau cxiu antauvideblajxo.
Saturday, June 13, 2015
LA VORTO DE DIO RESTAS NESXANGXEBLA
Estimataj,
LA VORTO DE DIO RESTAS NESXANGXEBLA
Cxar: Cxiu karno estas herbo, Kaj cxiu gxia cxarmo estas kiel kampa floreto. Sekigxas herbo, velkas floreto; Sed la vorto de la Eternulo restas eterne. Kaj cxi tiu estas la parolo, kiu estas predikita al vi” (1 Petro 1:24-25).
Antau nelonge, mi surretelegis artikolon titolitan je la angla, "Are Christians Changing Their Minds On Gay Marriage?” [esperante: "Cxu Kristanoj Sxangxanta Iliajn Mensojn Sur La Samseksema Geedzeco?"] La verkisto de la artikolo estis malaprobita cxe la opinioj de iuj konsiderindaj kristanoj en Ameriko kiuj sxangxas sian opinion en favoro de samseksemo. La verkisto ankau ripetis la starpunkton de la Vorto de Dio pri tiu nenormala ago. Kiam mi legis la artikolon, mi rememoris la lastatempan vocxdonon en favoro de la samseksemo en Respubliko Irlando, lando kiu supozeble estas regata cxefe de kristano. Estas hontinde, ke kelkaj eklezioj ankau jam akceptis tiun deturnitan agon kaj nun ekzistas samseksemaj pasxtistoj kaj ecx samseksemaj episkopoj!
Mi tute ne povas imagi kiel tia afero farigxos debato au praktiko inter kristanoj kiam la ordonoj de la Sankta Biblio estas tre klaraj pri tio. Jen kelkaj el la ordonoj:
“Kaj kun virseksulo ne kusxu, kiel oni kusxas kun virino: tio estas abomenajxo” (Levidoj 18:22).
“Kaj se iu kusxis kun viro kiel kun virino, abomenajxon ili ambau faris: ili estu mortigitaj, ilia sango estu sur ili” (Levidoj 20:13).
“Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; cxar iliaj virinoj sxangxis la naturan uzadon en kontraunaturan; kaj tiel same ankau la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindajxon kaj ricevis en si mem la taugan rekompencon de sia malvirto” (Romanoj 1:26-27).
“Au cxu vi ne scias, ke la maljustuloj ne heredos la regnon de Dio? Ne trompigxu: nek malcxastuloj, nek idolanoj, nek adultuloj, nek molmoruloj, nek viruzacxantoj, nek sxtelistoj, nek aviduloj, nek drinkuloj, nek insultantoj, nek rabemuloj, heredos la regnon de Dio” (1 Korintanoj 6:9-10).
“Sed ni scias, ke la legxo estas bona, se oni gxin laulegxe uzas, sciante, ke la legxo ekzistas ne por justulo, sed por homoj senlegxaj kaj malobeemaj, malpiaj kaj pekemaj, malsanktaj kaj profanaj, por patromortigantoj kaj patrinomortigantoj, hommortigantoj, malcxastuloj kaj viruzacxantoj, homsxtelistoj, mensogantoj, falsejxurantoj, kaj cxio ajn alia kontraua al la sana doktrino; lau la konfidita al mi evangelio de la gloro de la benata Dio” (1 Timoteo 1:8-11).
Per cxi tiuj bibliaj ordonoj, la praktiko au debato cxu konsideri au akcepti samseksemon en kristanaro estis disvenkita kaj neniu rajto-pensanta kristano devus stari kontrau la ago negrave kiom populara gxi farigxas en nia socio . La Vorto de Dio anstatauas ajnan alian normon. Iuj tiel nomataj kristanoj povus sxangxi siajn opiniojn pri ajna polemika temo, la Vorto de Dio staras firma kaj restas nesxangxita negrave la sxangxigxantaj tendencoj en la mondo.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Pukto: Pregxu, ke vi restos fidela al la Vorto de Dio negrave la populara tendenco cxirkau vi.
Saturday, June 6, 2015
MI APARTENAS NE AL CXIUJ
Estimataj,
MI APARTENAS NE AL CXIUJ
"Au cxu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem, cxar vi estas acxetitaj per prezo; gloru do Dion en via korpo" (1 Korintanoj 6:19-20).
Je la 29-a de majo, 2015, en sia inaugura parolado kiel la nove jxurinta kvina plenuma prezidanto de Federacia Respubliko Nigxerio, Muhammadu Buhari inter aliaj aferoj diris, "Mi apartenas al cxiuj kaj mi apartenas al neniu." Tiu deklaro tuj famigxis kaj multaj homoj donis plurajn klarigojn. Tamen, malpli ol dudek kvar horojn postkiam la deklaro estis farita, estis emanita portreto de sxajna paro kie la edzo estis demandante sian edzinon kial sxi ne estis fidela al li kaj la edzino estis respondante, "Mi apartenas al cxiuj kaj mi apartenas al neniu." La kreinto de la portreto kaj personoj kiuj diskonigis gxin sur la sociaj rimedoj nedubeble mokis pri la deklaro. Bedaurinde, ekzistis multaj aliaj amuzaj portretoj kaj subtitoloj rilatante al tiu deklaro.
Dum cxi mesagxo ne temas pri la signifo au apliko de la menciita deklaro, estas certe ke gxi ne signifis por amuzo au krimo, fare de iu edz(in)o au ajna alia persono en serioza rilato. Tamen, la deklaro devus memorigi vin kiel kristano pri grava fakto ke vi ne apartenas al cxiuj au neniu. Fakte, vi ne apartenas al vi mem. Vi apartenas al Dio. Vi estis acxetita por prezo, kaj vi devas, do, glori Dion, en via korpo (vidu: 1 Korintanoj 6:19-20).
La impliko de tio por kristano estas ke la kristano devas deteni sin de ajxoj kiuj malhonoras Dion en siaj agoj kaj vortoj, kaj li/sxi devas cxiam prezenti lin/sxin kiel vivantan oferon al la Sinjoro (vidu: Romanoj 12:1). Vi ne povas uzi vian korpon kvazau gxi apartenas al vi au ajna alia elemento ekster vi. Cxio pri vi devas cxiam glori Dion. Apostolo Paulo klarigis tion jene: "Cxar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; cxu ni vivas do, au mortas, al la Sinjoro ni apartenas" (Romanoj 14:8. Vidu ankau: 1 Korintanoj 10:31; Filipianoj 1:20; Koloseanoj 3:23; 1 Tesalonikanoj 5:10; 1 Petro 2:9). Tiu fakto cesigas cxiujn argumentojn pri tio kion ni surmetis, tio kion ni metis en nian busxon, kaj kiel ni vivas niajn vivojn.
Mi apartenas NE al cxiuj au neniu. Mi apartenas al Iu. Mi apartenas al mia Dio!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi cxiam estos konscia pri la fakto ke vi apartenas al Dio.
Saturday, May 30, 2015
KIAM ONI MISTRAKTAS VIN
Estimataj,
KIAM ONI MISTRAKTAS VIN
"Kaj la sinjoro de Jozef prenis lin kaj fordonis lin en malliberejon. Kaj la Eternulo estis kun Jozef kaj estis favorkora al li kaj havigis al li la favoron de la estro de la malliberejo" (Genezo 39:20-21).
La historio de Jozef cxiam estas atentiga al mi. Lia patro amis lin cxar lia patrino estis la plej sxatata edzino de lia patro. Tamen, estis alia kialo por la speciala amo de lia patro por li. La Sankta Biblio diras, "kaj malbonajn famojn pri Jozef liaj fratoj raportadis al ilia patro " (Genezo 37:2). La amo de la patro kaj la ago de Jozef igis liajn fratojn malami lin. Malgrau ilia malamo, Jozef diris al ili pri sia estonto kiel li antauvidis gxin per songxoj. Cxi tio ankau igis ilin malami lin plue. La penso kiu venis en iliajn animojn kiam ili havis la oportunon vundi Jozefon estis mortigi lin! Ili mistraktis lin jxetante lin en puton senakvan. Ili poste decidis vendi lin kiel sklavon al kelkaj komercistoj. La komercistoj siavice vendis lin al kortegano egipta. Je la sklaveco, la edzino de lia sinjoro malprave akuzis lin je la kulpo kiun li ne faris. Bedaurinde, la sinjoro ne kontrolis la verecon de la akuzo antau ol li sendis Jozefon en malliberejon. Kia serio de mistrakto!
Tamen, je cxio, Dio ne forlasis Jozefon. Li estis favorkora al li kaj je la domo de la kortegano egipta kaj ecx je la malliberejo. Dio faris cxion, kio estis konfidita al Jozef esti sukceso. Ecx, dum alia kortegano de Faraono forgesis lin en la malliberejo, la Eternulo ankorau estis kun li. Ne mirinde, je la tempo destinita de Dio, oni rememoris lin kaj altigis lin al la plej alta pozicio en Egiptujo je la dua rango post Faraono.
Cxu oni mistraktas vin cxar vi faris bonajxon? Kiam oni mistraktas vin, estu certa ke estas pro la faro de bonajxo, ne pro aliaj kialoj. Petro diras, "Cxar pli bone estus, se tiel volus Dio, suferi pro bonfarado, ol pro malbonfarado" kaj "Tial ankau tiuj, kiuj suferas lau la volo de Dio, alkonfidu siajn animojn en bonfarado al fidela Kreinto" (1 Petro 3:17; 4:19). Dio ja altigos vin kiam oni mistraktos vin pro faro de bonajxo.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxaj Petoj:
1. Cxu oni mistraktas vin pro faro de bonajxo? Pregxu ke Dio donu al vi la gracon elteni gxin gxis la tempo kiam Li altigos vin.
2. Pregxu ke Dio pravigu tiujn kiujn oni mistraktas pro faro de bonajxo kaj donu al Si gloron je iliaj vivoj.
Subscribe to:
Posts (Atom)