Saturday, January 25, 2014

NE ESTU SENSAGXULO!

Estimataj, NE ESTU SENSAGXULO! "La sensagxulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas. Ili sentaugigxis, ili abomenigxis pro siaj faroj; Ekzistas neniu, kiu faras bonon" (Psalmo 14:1). Estas kelkaj homoj kiuj ne kredas je la ekzisto de Dio. Ili diras, ke ne ekzistas Dio. Ili estas nomitaj ateistoj. La psalmisto simple nomis tiajn homojn sensagxuloj. Tamen, la klarigo de psalmisto montras, ke ne nur mem-proklamitaj ateistoj faras tian aserton, ke ne ekzistas Dio, ecx homoj kiuj kredas je la ekzisto de Dio, sed kiuj estas malbonfarantoj estas kiel sensagxuloj kiel ateistoj. Tiu dua aro de homoj estas "praktikaj ateistoj", kiuj vivas siajn vivojn kvazau ne ekzistus Dio. Ili estas morale koruptitaj kaj ne gloras Dion per siaj vivoj. La Eternulo observas de la cxielo, ke preskau cxiu la tuta homaro estas en cxi tiu kategorio (vidu: verskiloj 2-3). Estas bedaurinde ke multaj konfesintaj kristanoj nuntempe estas pli malbonaj, ol tiuj ateistoj kaj nekredantoj. La vortoj kaj agoj de tiuj konfesintaj kristanoj ne portretas ilin kiel infanojn de Dio. Ili ne reflektas la lumon de Dio sur la malluma kaj korupta mondo. Tio faris multajn homojn dubi ilian kristanismon kaj la ekziston de Dio kiun ili asertas ke ili reprezentas. Oni povas demandi, kiuj estas pli sensagxaj: homoj, kiu malkasxe konfesas, ke ne estas Dio au konfesintaj kristanoj kiuj ne gloras Dion per siaj vortoj kaj agoj. Ili povas nur trompi sin kaj aliajn personojn. Ili ne povas trompi Dion. Apostolo Paulo diris: "Ne trompigxu; Dio ne estas mokata; cxar cxion, kion oni semas, tion ankau li rikoltos. Cxar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon" (Galatoj 6:7-8). Cxu vi estas tia kristano? Cxu Dio povas fidi al vi? Cxu via vivo portretas la ekziston de Dio? Sensagxuloj povas diri ke ne ekzistas Dio, sed cxu via vivo pruvas, ke ekzistas Dio? La himnverkisto, BB McKinney, admonis angle, “Let others see Jesus in you, Let others see Jesus in you; Keep telling the story, be faithful and true, Let others see Jesus in you.” [esperante "Permesu al aliaj vidi Jesuon en vi: Permesu, ke aliaj vidu Jesuon en vi; Daurigu rakonti la rakonton, esti fidela kaj vera, Permesu, ke aliaj vidu Jesuon en vi."] Ne estu sensagxulo! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, January 18, 2014

SODOMIO: ESTAS NENIA ALIA VORTO POR GXI

Estimataj, Mi antaue pensis bazi mian mesagxon por cxi tiu semajno sur aparta temo, sed la lastaj elkriadoj kontrau nigxeria registaro pri la aprobo en legxon de legxprojekto pri kontrau-samseksemeco igis min decidi resendi la suban mesagxon unue dissenditan je la 12-a de novembro, 2011. SODOMIO: ESTAS NENIA ALIA VORTO POR GXI "Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; cxar iliaj virinoj sxangxis la naturan uzadon en kontraunaturan; kaj tiel same ankau la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindajxon kaj ricevis en si mem la taugan rekompencon de sia malvirto. Kaj cxar ili malsxatis teni Dion en sia konado, Dio fordonis ilin al malaprobinda menso, por ke ili faru nedecajxojn" (Romanoj 1:26-28). La Joruboj havas iun dirajxon, "Ohun ti ko dara ko ni oruko meji. Ohun ti ko dara ko dara ni." Lauvorte, "Tio kio ne estas bona ne havas ian alian nomon. Tio kio ne estas bona ne estas bona." Por tauga pensulo tra la mondo, la inklino de samseksa edzeco estas abomena kaj anomalio de naturo. Tamen, la inklino kreskas cxiutage. La subtenantoj de cxi tiu inklino opinias ke estas nenio malbona je la fakto ke du plenkreskuloj de la sama sekso kunsentas kunvivi kiel "edzo kaj edzino"! Multaj landoj de la mondo jam legxigis kaj akceptas cxi tion. La Unigxintaj Nacioj ecx jam faris decidon por gxi. La debato dauras je multaj landoj por kaj kontrau la inklino. Interese, la inklino ne estas nova. Gxi ekzistas ekde jarcentoj. La vorto "sodomio" devenis de la samseksema ago de la homoj de la urbo Sodomo je Genezo 19:5. La ago estis unu el la kialoj kial Dio detruis la urbon. Bedaurinde, cxi tio ne servas kiel averto al aliaj homoj. Malgrau la esprimitaj legxoj de Dio kontrau tia ago (vidu: Levidoj 20:13; 18:22), ecx kelkaj el la Izraelidoj faris la agon (Jugxantoj 19:22)! Estas ecx neaudeble ke ekzistas samseksemaj episkopoj je kelkaj kristanaj konfesioj! Cxar homoj kiuj faras kaj subtenas la agon jam fermis siajn mensojn al tauga penso, Apostolo Paulo, kiam li pridiskutis la aferon, diris trifoje ke "Dio fordonis ilin al" iliaj malaprobindaj mensoj. Estas vane malkonsili la farantojn kaj subtenatojn de samseksa edzeco je la ago. Normala persono ne pensos pri tia afero, nemenciite farante au subtenante gxin! Profeto Mihxa diris, "Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi..." (6:8). Tamen, oni devas averti cxi tie: tiu kiu faras seksan agon kun alia persono de la sama sekso kaj/au homoj kiuj subtenas tian agon unutage eble faros kaj/au subtenos aliajn pli malbonajn seksajn perversajxojn kiel sangadulton kaj bestecaj interrilatoj. Estas nenia alia vorto por gxi. "Tio kio ne estas bona ne havas ian alian nomon. Tio kio ne estas bona ne estas bona!" Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Plie al la supre averto, mi diru cxi tie ke fundamenta homa rajto devas neniam esti uzata por kovri la pekon au ajnan perversecon. Tiel bona kiel fundamenta homa rajto povas esti, en vortoj de Apostolo Paulo, “Cxar vi, fratoj, estas vokitaj al libereco; tamen ne uzu vian liberecon kiel pretekston por la karno, sed per amo servu unu la alian” (Galatoj 5:13). Unu vorto estas suficxa por la sagxuloj.

Saturday, January 11, 2014

NE MALGOJXIGU DION!

Estimataj, NE MALGOJXIGU DION! “Jen Mi krakigos sub vi, kiel krakas veturilo, plenigita de garboj” (Amos 2:13). Historie, Dio estis tiel kompatema al la homoj de Israelo. Plenmano da homoj kiuj iris por paslogxi en Egiptujo, farigxis granda minaca nacio iliaj tacxmentoj. Dio levis gvidantojn en Moseo, Aarono, Mirjam kaj aliajn profetojn por la Izraelidoj, kaj elkondukis ilin el Egiptujo per multaj signoj kaj mirindajoj kontraux la Egiptoj. Li kondukis ilin en la dezerto dum kvardek jaroj provizante al ili kaj protektante ilin de cxiuj dangxeroj. Li forpelis potencajn naciojn el Kanaanan, por ke la Izraelidoj povis heredi la Promesitan Landon. Li starigis ilin sur cxi tiu lando, en kiu fluas lakto kaj mielo. Malgrau cxi tio, la Izraelidoj ne estis dankemaj. Ili faris cxiajn erarajn aferojn kontrau Dio. Ili insultis la profetojn, senditajn al ili, de Dio. Fakte, ili forlasis sian Dion por aliaj dioj. Dio estis tiel deprimita de iliaj agoj ke Li promesis deprimi ilin per iliaj malamikoj (vidu: Amos 2:6-16). La peko de la mondo dum la tempo de Noa ankau faris Dio malgxoja, ke li detruis la tiaman mondon (vidu: Genezo 6:6-7). Hodiau, multaj personoj estas kiel la nedankemaj Izraelidoj. Malgrau la boneco de Dio al ili, ili daurigos en ruligxado en pekoj, kiuj faras Dio malgxoji. La plejparto de tiaj homoj estas nur religiaj, ili ne estas spiritaj. Malgrau la instruoj de la Sankta Biblio por vivi juste kun Dio kaj aliaj homoj, ili preferas vivi peke. Ili ja malgxojigas Dion per siaj kondutoj. Se tiuj homoj rifuzus penti, Dio ne hezitos alporti Lian jugxon pri ili, sed Li “paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke cxiuj venu al pento” (2 Petro 3:9) Cxu vi estas kiel tiuj nedankemaj Izraelidoj? Cxu vi faras tion, kio malgxojigas Dion? Pentu nun antau ol estas tro malfrue. Dio ja alportos Sian flaman jugxon kontrau cxiuj kiuj faras male al Lia volo. Ne malgxojigu Dion cxijare per viaj agoj. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi ne faros tion, kio malgxojigos Dion cxijare.

Saturday, January 4, 2014

LA BENITA DE LA ETERNULO

Estimataj, LA BENITA DE LA ETERNULO "Felicxa estas la homo, kiu ne iras lau konsilo de malpiuloj, nek staras sur vojo de pekuloj, nek sidas en kunsido de blasfemantoj; sed li nur havas deziron por la legxo de la Eternulo, kaj pri Lia legxo li pensas tage kaj nokte. Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en cxio, kion li faras, li sukcesos" (Psalmo 1:1-3). Cxijare, kiel novjaran pregxon, mi estis kondukita uzi Psalmon 1:3 pregxi por homoj en mia Interreta ofico. La kvar-obla pregxo temas pri prospero de la benata de la Eternulo: li/sxi estos firme establita de la Eternulo kaj farita kiel arbo, plantita cxe la torentoj da akvo, li/sxi estos fruktodona en sia klopodoj, li/sxi ne forvelkos au velkos en siaj entreprenoj, kaj cxio, sur kio li metos siajn manojn, sukcesos. Kiel bona kaj deziranta cxi tiu pregxo estas, gxi estas nur por tiu kiu estas benita de la Eternulo. Verskiloj unu kaj du priskribas tian benitan de la Eternulo. Li/sxi estas viro/virino kiu ne iamaniere permesas la malpiulojn, pekulojn kaj blasfemantojn de cxi tiu mondo influi lin/sxin. Li/sxi ne hazarde iras lau la vojo de malbonaj homoj, restas kun ili au ecx sxatas tion kion ili faras. Alivorte, li/sxi ne sekvas eraran konsilon, staras kun la malgxusta kunuloj au sidas kun homoj, kiuj memvole kaj persiste faras malbonon. Anstataue, li/sxi estas influita de la vortoj de Dio kaj lia/sxia gxojo estas la plenumado de la volo de Dio. Ne mirinde, la Eternulo sukcesigas li/sxi en cxiuj liaj/sxiaj klopodoj. Li/sxi estos farita vigla, bela, fruktoricxa, utila kaj daura en tuta lia/sxia entreprenoj. Cxu vi volas esti la benita de la Eternulo, kiun Li prosperigos je cxi tiu jaro? Ne estu asociita kun malbono kaj malbonaj homoj. Sercxu plezuron cxe obeado de la volo de Dio. La Sankta Biblio diras, "Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; cxar ili mangxas la fruktojn de siaj faroj" (Jesaja 3:10). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto : Pregxu, ke vi havu vian plezuron en la vortoj de Dio kaj obeu Lin cxi-jare por ke vi gxuu Lian prosperon.

Tuesday, December 31, 2013

NIAJ PREGXOJ POR VI EN LA JARO 2014!

Estimataj, NIAJ PREGXOJ POR VI EN LA JARO 2014! Laudu la Eternulon pro alia jaro 2014! Kutime, Opeyemi (mia edzino), kaj Boluwatife kaj IfeOluwa (niaj infanoj) kunigxas kun mi bonvenigi vin en la novjaron per cxi tiuj profetaj pregxoj adaptitaj de Psalmo 1:3: - La Eternulo starigos vin je cxi tiu nova jaro kaj faros vin kiel arbon, plantitan apud akvaj torentoj; - Li faros viajn klopodojn fruktodonaj; - Vi ne velkos je viaj agadoj; - Kaj en cxio, kion vi faros cxi-jare, vi sukcesos je la nomo de Jesuo. Amen. Felicxan kaj prosperan Novjaron! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro), Baptist Building, Oke Bola, PMB 5113, Ibadan 200001, Nigxerio. +234 805 515 9591 +234 816 304 5450 http://www.thewordthruthenet.org/esperanto http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/ http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/ https://www.facebook.com/afolabayo http://spiritanutrajxo.blogspot.com/ PS: Sendu vian respondon rekte al au kopiu min cxe spiritualdigest@yahoo.com. Dio benu vin!!!

Sunday, December 29, 2013

NI FARU INVENTARON

Estimataj, NI FARU INVENTARON "Provu vin mem, cxu vi estas en la fido; ekzamenu vin mem. Au cxu vi ne scias pri vi mem, ke Jesuo Kristo estas en vi? se ja vi ne estas malaprobindaj" (2 Korintanoj 13:5). Gxi estas la fino de alia jaro! La vojagxo de aliaj 365 tagoj preskau estos finigxinta. Nur en malmultaj tagoj, ni estos en alia jaro. Gloro estu al Dio! Estas la kutima praktiko de multaj entreprenoj fari inventaron de iliaj financaj agadoj dum jaro cxe la fino de jaro por konstati iliajn profitojn kaj perdojn. Estas bone por cxiu el ni fari inventaron ne nur de niaj negocoj, sed ankau niaj vivoj, precipe spiritaj vivoj. Vi estis en punkto en via spirita vivo, je la komenco de cxi tiu jaro. Cxu vi plibonigis au ecx subtenis tiun nivelon? Cxu vi povas diri ke vi kreskos plie kaj pli bone spirite je cxi tiu jaro? Multaj rezolucioj estis faritaj cxe la komenco de cxi tiu jaro. Kiomgrade vi iros lau tiuj rezolucioj? Vi celis al io je cxi tiu jaro. Kiomgrade vi atingis tian celon? Post diskutitaj multaj aferoj kun la Korintana eklezio en siaj epistoloj, Apostolo Paulo ordonis ke ili ekzamenu sin por vidi, cxu ili estas ankorau en la fido. Simile, post multaj mesagxoj senditaj al vi cxiun semajnon en cxi tiu jaro, mi ankau kuragxigas vin por ekzameni vin mem. Taksu vin mem. Kiel vi taksas vin cxi-jare? Cxu vi estas sub averagxo, en averagxo, au pli alta averagxa? Se vi taksas sub averagxe, ne senkuragxigxu. Vi ankorau havas la okazon por fari pli bonan venontjare. Se vi taksas super averagxo, mi gratulas vin. Tamen, ne ripozu venontjare gxis via averagxo farigos la plej bona. Estas kanto kiun ni kutime kantis, kiam mi estis en la unuagranda lernejo jene en la angla: “Good, better, best; I shall never rest; until my good is better; and my better is best” [esperante: Bona, bona, bona, mi ja neniam ripozos, gxis mia bono estas pli bona, kaj mia pli bona estas bona]. Aligxu al Apostolo Paulo fanfaroni, "Mi cxion povas fari en [Jesuo Kristo], kiu min fortikigas" (Filipianoj 4:13). Kiel la jaro venas al fino, farante inventaron de nia vivo vere helpos al ni farti bone en la venonta jaro. Per Lia graco, la jaro 2014 estos multe pli bone por vi en cxiuj sekvoj en la nomo de Jesuo. Amen. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, December 21, 2013

KION SIGNIFAS KRISTNASKA FESTO AL VI?

Estimataj, KION SIGNIFAS KRISTNASKA FESTO AL VI? "Kaj [Maria] naskos filon; kaj vi nomos lin JESUO; cxar li savos sian popolon de gxiaj pekoj" (Mateo 1:21). Unu el la plej celebrataj festoj je la jaro estas la kristnaska festo La festo estas cxi tie denove. Multaj homoj, precipe la infanoj, jam estis kaptitaj per la "febro" de la festo. Estas debate pri la origino de la festo. Multaj homoj opinias ke gxi devenis de iu pagana festo. Cxi tio jam faris ke multaj kristanaj konfesioj kaj sektoj ne rilatigas sin al la festo. Aliaj homoj argumentas ke estas nenia festo kiel kristnaskofesto je la Sankta Biblio. Multaj homoj kredas ke la kristnaska tago estas la datreveno de Jesuo Kristo, kvankam, oni jam malpruvis cxi tion el multaj pruvoj. Tamen, kion signifas la kristnasko al vi? Kristnaska festo estas nur festa periodo por kelkaj homoj. Tial, tiaj homoj estas pretaj celebrias celebri gxin kiel ili celebras ian alian festan periodon. Ili vidas la periodon kiel tempon por amuzi sin. El tiaj homoj estas tiuj kiuj kredas en preno de iliaj infanoj por viziti Sanktan Nikolaon kiu amuzas la infanojn kaj donas al ili donacojn kontrau iu prezo. Kristnaska periodo estas periodo dum kiu kelkaj homoj kredas ke ili povas fari rapidan profiton je sia komerco au entrepreno. Ili altigas la koston de siaj komercajxoj kaj servoj. Multaj homoj,precipe Kristanoj, kunigas la periodon al la unua veno de Jesuo Kristo al cxi tiu mondo. Tamen, kelkaj estas indiferentaj. Lau ili, kristnaska periodo au ecx kristnaskatago estas kiel iu alia periodo au tago. Tamen, oni devas konsideri la popularan opinionon pri la kristnasko – la nasko de Jesuo Kristo. Kial Li "sin malplenigis, alprenante la formon de sklavo, farigxante lau la bildo de homoj" (Filipianoj 2:7) venante al cxi tiu acxa mondo? La cxefa kialo estas por savi homojn de iliaj pekoj (Mateo 1:21; Johano 1:29; Agoj 13:38-39; 1 Johano 3:5; Apokalispo 1:5-6) "por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon" (Johano 3:16). Cxi tiu ununura ago enhavas multajn aliajn aferojn kiuj donas al kristnasko multajn signifojn al multaj homoj. Negravas ia alia signifo kunigita al la kristnaskfesto au ia debate prig gxi, la plej cxefa afero estas ke Jesuo venis al cxi tiu mondo je iu tempo je historio por la savo de homaro. Cxu vi jam estas savita de Li kion signifas la kristnaskfesto al vi? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 12-a de decembro, 2009.