Saturday, January 25, 2014

NE ESTU SENSAGXULO!

Estimataj, NE ESTU SENSAGXULO! "La sensagxulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas. Ili sentaugigxis, ili abomenigxis pro siaj faroj; Ekzistas neniu, kiu faras bonon" (Psalmo 14:1). Estas kelkaj homoj kiuj ne kredas je la ekzisto de Dio. Ili diras, ke ne ekzistas Dio. Ili estas nomitaj ateistoj. La psalmisto simple nomis tiajn homojn sensagxuloj. Tamen, la klarigo de psalmisto montras, ke ne nur mem-proklamitaj ateistoj faras tian aserton, ke ne ekzistas Dio, ecx homoj kiuj kredas je la ekzisto de Dio, sed kiuj estas malbonfarantoj estas kiel sensagxuloj kiel ateistoj. Tiu dua aro de homoj estas "praktikaj ateistoj", kiuj vivas siajn vivojn kvazau ne ekzistus Dio. Ili estas morale koruptitaj kaj ne gloras Dion per siaj vivoj. La Eternulo observas de la cxielo, ke preskau cxiu la tuta homaro estas en cxi tiu kategorio (vidu: verskiloj 2-3). Estas bedaurinde ke multaj konfesintaj kristanoj nuntempe estas pli malbonaj, ol tiuj ateistoj kaj nekredantoj. La vortoj kaj agoj de tiuj konfesintaj kristanoj ne portretas ilin kiel infanojn de Dio. Ili ne reflektas la lumon de Dio sur la malluma kaj korupta mondo. Tio faris multajn homojn dubi ilian kristanismon kaj la ekziston de Dio kiun ili asertas ke ili reprezentas. Oni povas demandi, kiuj estas pli sensagxaj: homoj, kiu malkasxe konfesas, ke ne estas Dio au konfesintaj kristanoj kiuj ne gloras Dion per siaj vortoj kaj agoj. Ili povas nur trompi sin kaj aliajn personojn. Ili ne povas trompi Dion. Apostolo Paulo diris: "Ne trompigxu; Dio ne estas mokata; cxar cxion, kion oni semas, tion ankau li rikoltos. Cxar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon; sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon" (Galatoj 6:7-8). Cxu vi estas tia kristano? Cxu Dio povas fidi al vi? Cxu via vivo portretas la ekziston de Dio? Sensagxuloj povas diri ke ne ekzistas Dio, sed cxu via vivo pruvas, ke ekzistas Dio? La himnverkisto, BB McKinney, admonis angle, “Let others see Jesus in you, Let others see Jesus in you; Keep telling the story, be faithful and true, Let others see Jesus in you.” [esperante "Permesu al aliaj vidi Jesuon en vi: Permesu, ke aliaj vidu Jesuon en vi; Daurigu rakonti la rakonton, esti fidela kaj vera, Permesu, ke aliaj vidu Jesuon en vi."] Ne estu sensagxulo! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment