Saturday, October 17, 2009

ESTAS ANKORAU ESPERO!

Estimataj,
ESTAS ANKORAU ESPERO!
"Cxar kiu trovigxas inter la vivuloj, tiu havas ankorau esperon; cxar ecx al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta" (Predikanto 9:4).
La konsilanto sidis kviete dum la viro elversxis sian animo. Estis evidente ke la viro jam perdis cxian esperon. Li ne plu sciis tion kion li faru. La viro konkludis, "Nenio faras bone por mi. Mi estas malgxoja pro vivo. Estas pli bone se mi estas mortanta ol esti vivanta senespere."
Multaj homoj estas je similaj situacioj kiel tiu seniluziigita viro. Ili preferas morti anstatau vivi cxar ili jam perdis cxian esperon. Tamen, ne gravas la situacio, estas ankorau espero. Pro tio ke estas ankorau vivo, estas espero. Ecx, se oni estas tute senespera, iomete da oportuno povas turni onian historian al gloro. Ijob, je sia dolorego, diris: "Arbo havas esperon, se gxi estas dehakita, ke gxi denove sxangxigxos, Kaj gxi ne cxesos kreskigi brancxojn. Se gxia radiko maljunigxis en la tero, Kaj gxia trunko mortas en polvo, Tamen, eksentinte la odoron de akvo, gxi denove verdigxas, Kaj kreskas plue, kvazau jxus plantita" (Ijob 14:7-9).
Kio estas via nuntempa situacio? Cxu vi jam perdis esperon je tia situacio? Cxu vi deziras ke estas pli bone se vi estas mortanta ol vivanta? La skribinto de la libro de Predikanto diris, "Cxar kiu trovigxas inter la vivuloj, tiu havas ankorau esperon; cxar ecx al hundo vivanta estas pli bone, ol al leono mortinta" (9:4). Jes, al hundo vivanta estas pli bona ol al leono mortinta! Vivanta mizerulo estas pli bona al mortinta ricxulo. La kialo estas ke la vivo de la antaua povas esti plibonigita; estas neniu espero por la posta ecx je lia multekosta tombo.
Ne gravas via situacio, kiam estas vivo, estas espero. Ecx, je evidenta senespera situacio, Jesuo Kristo rememorigis Marta-n, "Cxu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?" (Johano 11:40). Sxi ja vidis tiun gloron. Je via sxajna senespera situacion, estas ja ankarau espero!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, October 10, 2009

LI NE BEZONAS IAN DEFENDON

Estimataj,
LI NE BEZONAS IAN DEFENDON
"Tiam diris Jesuo al li: Remetu vian glavon en gxian ingon; cxar cxiuj, kiuj glavon prenas, per glavo pereos. Cxu vi do supozas, ke mi ne povas alvoki mian Patron, kaj Li tuj liveros al mi pli ol dek du legiojn da angxeloj? Sed kiel plenumigxus la Skriboj, ke tiel devas okazi?" (Mateo 26:52-54).
Antau nelonge, mi ricevis ekspeditan cxenitan retmesagxon petantan min partopreni je afero por protesti al iu sociala reta servo forigi iun retejon kiu estas ofenda al la personeco de Jesuo Kristo
de la reta servo de la sociala reto. Centoj da homoj jam aligis siajn nomojn al la retmesagxo dum oni ekspedis gxin al aliaj homoj antau ol gxi atingis min. Mi volis aligi mian nomon, sed mi memoris ke estas neniu bezono komenci la aferon je la unua aferon cxefe cxar Jesuo Kristo ne bezonas ian ajn defendon de iu ajn.
Subtenantoj de multaj mondaj religioj, konfesioj, kaj aferoj estas pretaj defendi la inciatintojn de tiaj religioj, konfesioj, au aferoj per la lasta guto de sia sango. Tamen, Jesuo Kristo au la Dio kiun la kristanoj adorservas ne bezonas tian defendon. Li estas sin-suficxa, nesxangxebla kaj ne movebla. Nenio povas depreni ion ajn de Lia Esteco ne gravas la malestimiga vorto uzita por Li. Provoj defendi Li eble povas esti labori kontrau Lia volo!
Kiam oni volis aresti Jesuon Kriston, unu el Siaj disxciploj pruvis defendi Lin, sed Li avertis lin kaj sciigis lin ke Li povas regi la situacion. Je tiu tempo, gxi estis parto de la arangxo por plenumi la dian celon de Lia veno al la mondo. Malgrau la aresto, molesto, proceso, krucumado kaj morto de Jesuo Kristo, Li levigxis je la tria tago. Li estas tre alte superigita kaj ricevinta "nomon, kiu estas super cxia nomo, por ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj, kaj cxiu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro" (Filipianoj 2:9-11). Neniu kvanto de malestimiga vorto povas redukti Lian suverenecon. Homoj kiuj uzas abomenajn vortojn kontrau Li nur malsxparas sian tempon.
Jesuo Kristo ne bezonas ian ajn defendon. Malgrau cxi tio, kiu estas Li al vi? Kiel vi rilatas al Li? Li jam venis kiel la Savinto de la mondo. Li nuntempe defendas tiujn kiuj kredas je Li. Li venos reen baldau kiel la Jugxo de la tuta mondo. Cxu vi estas preta alfronti Lin?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, October 3, 2009

VEKU LIN!

Estimataj,
VEKU LIN!
"Kaj Li estis dormanta en la posta parto sur la kuseno; kaj ili vekis Lin, kaj diris al Li: Majstro, cxu vi ne zorgas pri tio, ke ni pereas?" (Marko 4:38).
Jesuo Kristo sxipveturis kun la discxiploj tra la nestabila Maro Galilea dum furioza sxtormo komencigxis. Gxi estis minaco por ili kaj iliaj posedajxoj. Mi opinias ke kelkaj el ili, kiel spertaj fisxkaptistoj, provis cxiajn taktikojn uzatajn en simila situacio. Tamen oni mirdemandas, kial Jesuo Kristo estis dormanta ie en la sxipeto. Kiel Li povis dormi en tia situacio? Tamen, la discxiploj agis gxuste: ili iris veki Lin. Vekite, Li tuj parolis al la sxtormo, kaj kaj cxio serenigxis!
Kristana vivo ne estas fugxo de dangxero, sed aserto de Lia cxiama cxeesto. Kio sxtormas en via vivo? Kio minacas gxin? Cxu vi provas trovi helpon? Kvankam "…ne dormetas kaj ne dormas la gardanto [Jesuo Kristo de Siaj popoloj]" (Psalmaro 121:4), tamen, vi devas voki Lin en la cxi-momenta situacio. Li estas apud vi, sxajne dormanta. Veku Lin!
Jen kelkaj promesoj de Dio por vi:
"Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros" (Psalmaro 50:15).
"Voku al Min, kaj Mi respondos al vi, kaj Mi sciigos al vi grandajn kaj gravajn aferojn, kiujn vi ne scias" (Jeremia 33:3).
"Kaj mi diras al vi: Petu, kaj al vi estos donate; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj al vi estos malfermite. Cxar cxiu petanto ricevas; kaj la sercxanto trovas; kaj al la frapanto estos malfermite" (Luko 11:9-10).
"Kaj estos tiel, ke antaux ol ili vokos, Mi respondos; ili estos ankoraux parolantaj, kaj Mi jam auxdos" (Jesaja 65:24).
"Proksima estas la Eternulo por cxiuj, kiuj [kiujn] Li vokas, por cxiuj, kiuj Lin vokas" (Psalmaro 145:18).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu prediko estis unue dissendita je la 14- a de Marto, 2004.

Saturday, September 26, 2009

AL LA LABOR’!

Estimataj,
AL LA LABOR’!
"Cxar ecx kiam ni estis cxe vi, la jenon ni ordonis al vi: Se iu ne volas labori, tiu ankau ne mangxu" (2 Tesalonikanoj 3:10).
"Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu sercxas vantajxojn, tiu havos plenan malricxecon" (Sentencoj 28:19).
Mi malofte bazas miajn predikojn sur la reagoj de homoj al miaj pasintaj predikoj. Tamen, mi estas kondukita bazi cxi tiun predikon sur la reagoj de kelkaj homoj al mia prediko de pasinta semajno. Cxi tiuj homoj kiuj estas sendube kontrau kristanismo kaj estas pretaj diri ion ajn iam ajn kontrau kristanaj predikoj malkonsentis kun mi ke oni devas pacience atendi la miraklon de Dio. Tamen, ili ignoris la fakton ke mi aldonis la vorton "fidele" en la ago de atendo. Lau cxi tiuj homoj, mi kuragxigas maldiligentecon. Bedaurinde, kiel cxi tiuj homoj montris je sia kontraustaro, multaj pastoroj nuntempe ja kuragxigas maldiligentecon flanke de sia pregxejanaro pro la troa emfazo de la pastoroj sur prospero sen laboro, tujaj mirakloj, sukcesoj kaj similaj. Tiaj pastoroj kaj siaj sekvantoj jam forgesis ke Dio ne benas maldiligentecon. Li nur benos tiun kiu faras ion. Ne mirinde, tiuj homoj kiujn Li vokis kaj uzis en la Sankta Biblio estis okupitaj kaj diligentaj homoj.
Apostolo Paulo pridiskutis la aferon de diligent laboro kontrau maldiligenteco en siaj epistoloj al la Tesalonikanoj (1 Tesalonikanoj 4:11-12; 5:12-13; 2 Tesalonikanoj 3:10). Li malestimis maldiligentecon kaj kuragxigis sian audantaron esti diligentaj. Tiu fama kristana himna verkisto, Fanny J. Crosby (1820-1915), verkis angle, "To the work! To the work! We are servants of God, Let us follow the path that our Master has trod; With the balm of His counsel our strength to renew, Let us do with our might what our hands find to do. Toiling on, toiling on, toiling on; Let us hope, let us watch and labor till the Master comes." La skribinto de la libro de Sentencoj donis multajn admonojn kontrau maldiligenteco kaj favore al diligenteco (vidu: Sentencoj 6:6-11; 10:4, 26; 12:11, 24; 13:4; 15:19; 18:9; 19:15, 24; 20:4; 21:25; 24:30-34). Nuntempaj Kristanoj devas atenti tiajn admonojn.
De la menkciitaj versikloj de la Sankta Biblio, estas evidente ke kristanismo ne altigas maldiligentecon au ion ajn rilate al gxi. Tial, iu ajn kiu volas ke Dio benu lin kiam li estas maldiligenta trompas sin. Jes, mirakloj ankarau ekzistas nuntempe, sed se vi volus ke Dio benu vin, estu diligenta je via laboro. Se vi estus sendungita, la Eternulo baldau provizos taugan dungon por vi. Se vi estus malpli dungita, tio estas, ne tauge pagita, dauru esti fidela.
Al la labor’!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, September 19, 2009

KIAM DIO ESTAS SILENTA

Estimataj,
KIAM DIO ESTAS SILENTA
"Kaj Abram havis la agxon de okdek ses jaroj, kiam Hagar naskis Isxmaelon al Abram. Kiam Abram havis la agxon de naudek nau jaroj, aperis la Eternulo al Abram, kaj diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; iradu antau Mi kaj estu senpeka" (Genezo 16:16-17:1).
Abraham havis la agxon de sepdek kvin jaroj kam Dio diris al li forlasi sian popolon kaj iri al lando kiun Li montros al li. La ordono estis kun sepobla promeso ke Dio faros lin granda popolo; ke Dio benos lin; ke Dio grandigos lian nomon, ke li estos beno; ke Dio benos liajn benantojn, kaj liajn malbenantojn Li malbenos; kaj cxiuj gentoj de la tero benigxos per li (vidu: Genezo 12:1-4). Cxi tiuj promesoj estis faritaj al homo kiu ne havis ian biologian infanon je la agxo de sepdek kvin jaroj. Tamen, li kredis je Dio kaj obeis Lin. Post kelka tempo, Dio reasertis Siajn promesojn por li, sed li miris kiel la promesoj estos plenumitaj cxar li restis seninfana. Li ecx pensis ke sia cxefservanto heredos lian posedajxon. Tamen, Dio recertigis lin ke "nur tiu, kiu eliros el [lia] internajxo, estos [lia] heredanto" (Genezo 15:4), kaj ke liaj idoj heredos la landon kie li estis fremdulo. Abraham kredis je Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.
Tamen, kiam sxajnis ke Dio estis silenta kaj sxangxis Sian penson plenumi Sian promeson doni al li filon, Sara, la edzino de Abraham, kaj li, provis helpi al Dio. Ili arangis ke la sklavino de Sara nasku infanojn por Abraham. Lau ilia moro, cxi tio estas tauga, sed tio ne estis la absoluta plano por ili. Je la agxo de okdek ses jaroj, Hagar, la sklavino de Sara, naskis al Abraham filon nomita Isxmael. Kvazau Dio ankorau estis silenta pri Siaj promesoj por Abraham dum aliaj dek tri jaroj. Abraham eble pensis ke Dio plenumos Siajn promesojn per Isxmael. Efektive, li pridebatis je tiu direkto kiam Dio aperis al li denove post dek tri jaroj dum li dubis la fakton ke Sara ankorau povas naski filon al li je sia maljuneco kaj diris al Dio lasi Isxmaelon ricevi la benojn. Dio diris al li ke Sia absoluta volo estis por Isaak, la filo kiun Sara naskos, ne Isxmael (Genezo 17:15-21). Sxajnis ke Dio estas silenta, sed Li havis planon por Abraham kaj Sara, kaj Li deklaris la planon: "Mian interligon Mi starigos kun Isaak, kiun naskos al vi Sara en cxi tiu tempo en la venonta jaro" (Genezo 17:21). Dio ja plenumis Siajn planojn kaj promesojn en la vivo de Abraham.
Kiel Dio estas silenta pri viaj aferoj? Cxu vi jam perdis konfidon je Li pro Lia silento? Cxu vi provas helpi al Dio? Eble sxajnas ke Dio estas silenta, sed Li ne estas tia. Li havas pli bonan planon por vi. Li diras, "Cxar Mi scias la intencojn, kiujn Mi havas koncerne vin, diras la Eternulo, intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon" (Jeremia 29:11). Audu cxi tion ankau: "Cxar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj, diras la Eternulo. Kiom la cxielo estas pli alte ol la tero, tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj. Cxar kiel la pluvo kaj la negxo falas de la cxielo kaj ne revenas tien, sed malsoifigas la teron kaj naskigas kaj produktigas gxin kaj donas semon al la semanto kaj panon al la mangxanto: tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia busxo; gxi ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi gxin sendis. Kun gxojo vi eliros, kaj kun paco vi estos kondukataj; la montoj kaj montetoj sonigos antau vi kanton, kaj cxiuj arboj de la kampo plaudos per la manoj. Anstatau pikarbetajxo elkreskos cipreso, anstatau urtiko elkreskos mirto; kaj tio estos gloro por la Eternulo, eterna signo, kiu ne ekstermigxos" (Jesaja 55:8-13).
Kiam Dio estas sxajne silenta pri via afero, Li volas ke vi "iradu antau [Li] kaj estu senpeka" (Genezo 17:1). Tio estas, estu fidela kaj atendu Lian miraklon. Gxi eble estos je longa tempo, sed Li certe faros gxin!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Mi unue dissendis cxi tiun mesagxon je la 8-a de oktobro, 2006.

Saturday, September 12, 2009

CXU KOLERA KUN DIO? NENIAM!

Estimataj,
CXU KOLERA KUN DIO? NENIAM!
"Kiam la figarbo ne floros, La vinberbrancxoj ne donos fruktojn, La olivarbo rifuzos sian laboron, La plugokampoj ne donos mangxajxon, La sxafoj estos forkaptitaj el la sxafejo, kaj en la staloj ne trovigxos bovoj: Ecx tiam mi gxojos pri la Eternulo, mi estos gaja pri la Dio de mia savo. La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto; Li faras miajn piedojn kiel cxe cervo, Kaj venigas min sur miajn altajxojn. Al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj" (Hxabakuk 3:17-19).
Kiam mi elvenis de la usona ambasadejo post la tria sinsekva viza refuzo, mi estis amarigita. Cxu mi ne pregxis suficxe? Kio pri la pregxoj kaj profetajxoj de centoj da homoj al la sukceso de cxi tiu viza intervjuo? Kio pri miaj multaj fastoj? Cxu Dio ne plu respondas al pregxoj? Kial Li senigis min de la eksterlanda vojagxo por pluaj studoj je cxi tiuj tri tempoj? Cxi tiuj pensoj kolerigis min esti kolera pri la vivo kaj kontrau Dio. Cxu Li ankoraux estas inda je miaj lauxdo kaj adoro? Tiam, la vortoj de Hxabakuk venis en mian penson: Kvankam Dio ne "respondas" al miaj pregxoj kaj estas nenia videbla indico de Lia zorgxo, ankoraux, mi lauxdos Lin!
La libro de Hxabakuk portretas Dion kiel mirigan, ankoraux Hxabakuk plendis pri kial la malvirtuloj prosperis dum la virtuloj suferis. Sxajnis ke Dio ne agis laux lia atendo. Ankoraux, li konkludis sian profetajxon per laudoj de Dio cxar li sciis ke estas bonfarema Dio malantaux la sxajna neplacxa cirkonstanco. Li anstatauxe gxojas en la Eternulo ol esti kolera kun Li.
Ijob, en sia angoro lauxdis Dion. Kial? Li rememoris en siaj doloroj ke la celo de Dio estas cxiam bona. Auxskultu lin, "Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon." (Ijob 13:15); "Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li levigxos super la polvo. Kaj post kiam mia hauxto estos tiel detruita kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion" (Ijob 19:25-26); kaj "Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro" (Ijob 23:10).
Cxu vi petadas Dion fari ion por vi sed Li sxajne prokrastas gxin? Cxu vi pensadas forlasi vian unuan fidon al Li pro cxi tio? Cxu vi pridubas la indecon de Liaj lauxdo kaj adoro? Cxu vi ankaux estas je la esti kolera kontrau Dio pro cxi tio? Neniam pensu tiel!
La psalmisto fieris pri la zorgxo de Dio, "Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogigxilo trankviligos min" (Psalmo 23:4), kaj Salomono ankaux diris, "Pro sia malboneco malvirtulo estos forpusxita; Sed virtulo ecx mortante havas esperon" (Sentenco 14:32).
Dio havas celon en via doloro. Cxi tiu celo estas cxiam bona. La aflikto estas Die arangita por reekzameni niajn dezirojn kaj malkasxi Lian plibonan planon por ni. Turnu vian deziregon al Li. Li pruvos Sin al vi. Li estas ankoraux Dio. Li estas inda je viaj fido kaj adoro. Cxu kolera kun Dio? Neniam!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Mi unue dissendis cxi tiun mesagxon je 19-a de julio, 2004.

Saturday, September 5, 2009

TREZORO EN ARGILAJ VAZOJ

Estimataj,
TREZORO EN ARGILAJ VAZOJ
"Sed ni havas cxi tiun trezoron en argilaj vazoj, por ke la treega grandeco de la potenco estu de Dio, kaj ne de ni mem" (2 Korintanoj 4:7).
Cxar gxi estis problemema eklezio, Paulo skribis siajn du konatajn epistolojn al la korintana eklezio por korekti kelkajn el la anomalioj kiuj ekzistis en la eklezio. Unu el tiaj anomalioj estis la erara opinion pri la evangelia mesagxo kaj la mesagxistoj de la evangelio. Cxi tiu opinio estas ke la evangelio, kiu estas la Nova Interligo, estas malsupera al la Malnova Interligo donita al Moseo, kaj tial, la mesagxistoj de la evangelio, au la servistoj de la Nova Interligo, estas malsuperaj al Moseo kaj la instruistoj de la Legxo. Tamen, je cxi tiu epistolo al la Korintanoj, Paulo klarigis la superecon de la evangelio al la Legxo. Li konsideris la evangelian mesagxon kiel trezoron konservitan en argilaj vazoj. Tia bildo estis kutima al la Korintanoj.
La evangelia mesagxo ja estas trezoro kiu superas ian ajn homan scion au filozofion. Dio konservis au konfidis la evangelian mesagxon en "argilaj vazoj," la apostoloj, nuntempe la predikantoj de la evangelio. Sendube, argilaj vazoj estas rompigxemaj. Kiel homoj, la predikantoj de la evangelio estas malfortaj kiel argilaj vazoj sed la evangelia mesagxo estas konfidita al ili. Gxi ne estas konfidita al la angxeloj au iuj ajn superaj homoj. Dio faris cxi tion por montri ke disvastigo de evangelia mesagxo ne estas per homa forto, scio, au ecx sperto, sed per Sia supera potenco. Tial, ni ne devas malestimi nin ke ni ne povas prediki la evangelion, au fidi al nia kapablo au sxagxo por fari gxin, sed fidi tute al Dio.
Oni jam konfidis la trezoron, la evangelian mesagxon, al vi por konservi kaj dividi gxin kun aliaj homoj. Cxu vi estas jxaluza konservi gxin kaj fervore dividi gxin kun aliaj homoj cxe vi? Vi ne bezonas iun ajn specialan potencon au scion por fari tion. Tio kion vi bezonas estas tuta fido al la Sankta Spirito kiu estas tie por instrui, gvidi, rememori, kaj plifortigi vin dum vi konservas kaj dividas la trezoron. Ne gravas la premo cxe vi, Li faros vin sukcesa. "Pro tio ni ne senkuragxigxas; sed kvankam nia ekstera homo kadukigxas, tamen nia interna homo renovigxas tagon post tago. Cxar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj" (2 Korintanoj 4:16-18).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).