Saturday, September 26, 2009

AL LA LABOR’!

Estimataj,
AL LA LABOR’!
"Cxar ecx kiam ni estis cxe vi, la jenon ni ordonis al vi: Se iu ne volas labori, tiu ankau ne mangxu" (2 Tesalonikanoj 3:10).
"Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu sercxas vantajxojn, tiu havos plenan malricxecon" (Sentencoj 28:19).
Mi malofte bazas miajn predikojn sur la reagoj de homoj al miaj pasintaj predikoj. Tamen, mi estas kondukita bazi cxi tiun predikon sur la reagoj de kelkaj homoj al mia prediko de pasinta semajno. Cxi tiuj homoj kiuj estas sendube kontrau kristanismo kaj estas pretaj diri ion ajn iam ajn kontrau kristanaj predikoj malkonsentis kun mi ke oni devas pacience atendi la miraklon de Dio. Tamen, ili ignoris la fakton ke mi aldonis la vorton "fidele" en la ago de atendo. Lau cxi tiuj homoj, mi kuragxigas maldiligentecon. Bedaurinde, kiel cxi tiuj homoj montris je sia kontraustaro, multaj pastoroj nuntempe ja kuragxigas maldiligentecon flanke de sia pregxejanaro pro la troa emfazo de la pastoroj sur prospero sen laboro, tujaj mirakloj, sukcesoj kaj similaj. Tiaj pastoroj kaj siaj sekvantoj jam forgesis ke Dio ne benas maldiligentecon. Li nur benos tiun kiu faras ion. Ne mirinde, tiuj homoj kiujn Li vokis kaj uzis en la Sankta Biblio estis okupitaj kaj diligentaj homoj.
Apostolo Paulo pridiskutis la aferon de diligent laboro kontrau maldiligenteco en siaj epistoloj al la Tesalonikanoj (1 Tesalonikanoj 4:11-12; 5:12-13; 2 Tesalonikanoj 3:10). Li malestimis maldiligentecon kaj kuragxigis sian audantaron esti diligentaj. Tiu fama kristana himna verkisto, Fanny J. Crosby (1820-1915), verkis angle, "To the work! To the work! We are servants of God, Let us follow the path that our Master has trod; With the balm of His counsel our strength to renew, Let us do with our might what our hands find to do. Toiling on, toiling on, toiling on; Let us hope, let us watch and labor till the Master comes." La skribinto de la libro de Sentencoj donis multajn admonojn kontrau maldiligenteco kaj favore al diligenteco (vidu: Sentencoj 6:6-11; 10:4, 26; 12:11, 24; 13:4; 15:19; 18:9; 19:15, 24; 20:4; 21:25; 24:30-34). Nuntempaj Kristanoj devas atenti tiajn admonojn.
De la menkciitaj versikloj de la Sankta Biblio, estas evidente ke kristanismo ne altigas maldiligentecon au ion ajn rilate al gxi. Tial, iu ajn kiu volas ke Dio benu lin kiam li estas maldiligenta trompas sin. Jes, mirakloj ankarau ekzistas nuntempe, sed se vi volus ke Dio benu vin, estu diligenta je via laboro. Se vi estus sendungita, la Eternulo baldau provizos taugan dungon por vi. Se vi estus malpli dungita, tio estas, ne tauge pagita, dauru esti fidela.
Al la labor’!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment