Saturday, February 22, 2020

KIAM ONI MISTRAKTAS VIN

Estimataj, KIAM ONI MISTRAKTAS VIN "Kaj la sinjoro de Jozef prenis lin kaj fordonis lin en malliberejon. Kaj la Eternulo estis kun Jozef kaj estis favorkora al li kaj havigis al li la favoron de la estro de la malliberejo" (Genezo 39:20-21). La historio de Jozef cxiam estas atentiga al mi. Lia patro amis lin cxar lia patrino estis la plej sxatata edzino de lia patro. Tamen, estis alia kialo por la speciala amo de lia patro por li. La Sankta Biblio diras, "kaj malbonajn famojn pri Jozef liaj fratoj raportadis al ilia patro " (Genezo 37:2). La amo de la patro kaj la ago de Jozef igis liajn fratojn malami lin. Malgrau ilia malamo, Jozef diris al ili pri sia estonto kiel li antauvidis gxin per songxoj. Cxi tio ankau igis ilin malami lin plue. La penso kiu venis en iliajn animojn kiam ili havis la oportunon vundi Jozefon estis mortigi lin! Ili mistraktis lin jxetante lin en puton senakvan. Ili poste decidis vendi lin kiel sklavon al kelkaj komercistoj. La komercistoj siavice vendis lin al kortegano egipta. Je la sklaveco, la edzino de lia sinjoro malprave akuzis lin je la kulpo kiun li ne faris. Bedaurinde, la sinjoro ne kontrolis la verecon de la akuzo antau ol li sendis Jozefon en malliberejon. Kia serio de mistrakto! Tamen, je cxio, Dio ne forlasis Jozefon. Li estis favorkora al li kaj je la domo de la kortegano egipta kaj ecx je la malliberejo. Dio faris cxion, kio estis konfidita al Jozef esti sukceso. Ecx, dum alia kortegano de Faraono forgesis lin en la malliberejo, la Eternulo ankorau estis kun li. Ne mirinde, je la tempo destinita de Dio, oni rememoris lin kaj altigis lin al la plej alta pozicio en Egiptujo je la dua rango post Faraono. Cxu oni mistraktas vin cxar vi faris bonajxon? Kiam oni mistraktas vin, estu certa ke estas pro la faro de bonajxo, ne pro aliaj kialoj. Petro diras, "Cxar pli bone estus, se tiel volus Dio, suferi pro bonfarado, ol pro malbonfarado" kaj "Tial ankau tiuj, kiuj suferas lau la volo de Dio, alkonfidu siajn animojn en bonfarado al fidela Kreinto" (1 Petro 3:17; 4:19). Dio ja altigos vin kiam oni mistraktos vin pro faro de bonajxo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).   Pregxaj Punktoj: 1. Cxu oni mistraktas vin pro faro de bonajxo? Pregxu ke Dio donu al vi la gracon elteni gxin gxis la tempo kiam Li altigos vin. 2. Pregxu ke Dio pravigu tiujn kiujn oni mistraktas pro faro de bonajxo kaj donu al Si gloron je iliaj vivoj.

No comments:

Post a Comment