Saturday, June 29, 2019

GXUSTE KIAM MI BEZONIS LIN

Estimataj, GXUSTE KIAM MI BEZONIS LIN “Kaj la maro malserenigxis de forta vento, kiu blovis. Kiam do ili remis proksimume dudek kvin gxis tridek stadiojn, ili ekvidis Jesuon iranta sur la akvo, kaj proksimigxanta al la sxipo; kaj ili timis. Sed li diris al ili: Gxi estas mi; ne timu” (Johano 6:18-20). Unu el la tre stimulaj kristanaj himnoj estas la angla himno “JUST WHEN I NEED HIM MOST” [esperante: "GXUSTE KIAM MI BEZONIS LIN"], verkita de metodista pastoro de frua dudeka jarcento, William C. Poole (1875-1949). La himno estas trankviliga, ke Jesuo Kristo estas proksima, kiam ni plej bezonas Lin. Kiel mortontaj, homoj devas heziti kaj timi la necertan realon de la vivo kaj la nekonatan estontecon. Oni povas trozorgi pro tio. Tamen, Jesuo Kristo pretas helpi onin kaj gajigi kaj konsoli gxuste kiam oni plej bezonas Lin. La discxiploj de Jesuo Kristo povis atesti cxi tion, cxar ili estis kaptitaj en sxtormo sur la Maro de Galileo. Jesuo Kristo venis kaj trankviligis ilin pri Lia cxeesto kaj potenco super la naturo (vidu: Mateo 14:22-33; Marko 4:35-41). Jesuo ja estas vera pri Siaj promesoj. Li neniam forlasos iun, kiu venos al Li (vidu: Johano 6:37; Hebreoj 13:5), kaj Li pretas vidi la homon tute tra la vojo. Li estas potenca, por porti viajn sxargxojn la tutan tagon. Li admonis homojn, kiuj estas lacaj kaj sxargxitaj veni al Li, kaj ke Li donos al ili ripozon (vidu: Mateo 11:28-30). Efektive, Jesuo estas cxio por cxiuj, kiuj fidas lin. Li estas preta respondi al la alvoko de iu ajn, kiu alvokas Lin (vidu: Mateo 7:7), kaj Li plene kaj tenere observas, por ke ili ne falu, tiujn, kiuj fidas Lin. Pastoro William C. Poole pravis: Jesuo proksimigxas por konsoli kaj gajigi, gxuste kiam mi pli bezonas Lin! Cxu vi tute fidis al Jesuo Kristo? Cxu vi sentas Lian cxeeston kun vi en la sxtormoj de via vivo? Cxu vi vokas Lin kiam vi estas en malespero? Cxu vi permesas al Li porti vian sxargxon por vi? Se vi fidas je Li, vi spertos Lin gxuste kiam vi pli bezonos Lin. La verkisto de la libro al la Hebreoj deklaris: “Cxar ni havas cxefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortaĵoj, sed tentitan en cxio tiel same, tamen sen peko. Ni do alvenu kun kuragxo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por gxustatempa helpo” (Hebreoj 4:15-16). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi povu cxiam fidi je Jesuo Kristo, kiu pretas helpi vin gxuste kiam vi bezonas Lin plej multe.

No comments:

Post a Comment