Saturday, March 30, 2019

“MIKELO NE DORMAS!”

Estimataj, “MIKELO NE DORMAS!” ”Kaj kial vi rigardas la lignereton en la okulo de via frato, kaj ne pripensas la trabon en via okulo? Kiel vi diros al via frato: Lasu min eltiri la lignereton el via okulo; kaj jen la trabo en via propra okulo? Hipokritulo, eligu unue la trabon el via okulo, kaj tiam vi klare vidos, por eltiri la lignereton el la okulo de via frato” (Mateo 7:3-5). Mia tiama kvar-jara-agxa filino faris ion amuzan iun semajnfinon. Post kiam ni havis nian posttagmezan mangxon, mi ordonis al la infanoj iri kaj plenumi sian sieston. Sxi estas la tipo kiu malfacile siestas, tial sxi iris en sian cxambron malvolonte. Post kelkaj minutoj, sxi re-aperis en la salono kie sxia patrino kaj mi diskutis. "Mikelo ne dormas! sxi diris aludante al unu el siaj kuzoj kiu logxas kun ni. Sxia patrino kaj mi miris kiel sxi sciis ke iu ne dormas dum sxi supozis dormi. Tio eble estus unu el la faroj de infanoj, sed multaj kreskuloj faras similajxon. Ili estas pretaj rapide montri la kulpojn de aliaj homoj dum ili estas kulpaj de pli malbonaj kulpoj. Jesuo Kristo similigis tiujn homojn al hipokrituloj kiuj havas trabojn en siaj okuloj kaj provas eltiri lignereton el la okuloj de aliaj homoj! Cxu vi kiel tio? Cxu vi facile vidas la kulpojn de aliaj homoj dum vi neglektas viajn proprajn kulpojn? Se vi estas, tial, vi estas hipokritulo! Ja, estas pli facile vidi la kulpojn de aliaj homoj. Tamen, estas pli bone unue rigardi al ni mem kaj penti antau ol ni rigardas al aliaj homoj kaj korektas ilin. Tio estas kiel ni ne estos hipokrituloj! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi ne neglektu viajn erarojn dum vi penas fokusi je la eraroj de aliaj homoj. PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 26-a de augusto, 2007.

No comments:

Post a Comment