Saturday, December 1, 2018

KOMENCU NUN!

Estimataj, KOMENCU NUN! "Mi gloros la Eternulon en cxiu tempo; Cxiam laudo por Li estos en mia busxo" (Psalmo 34:2). "...dankante Dion, la Patron, cxiam pro cxio en la nomo de nia Sinjoro Jesuo Kristo" (Efesanoj 5:20). Mi jam verkis kaj dissendis skribajn mesagxojn per portebla telefono al homoj, kaj homoj jam sendis tiajn mesagxojn al mi. Tamen, antau nelonge, mi ricevis iun mesagxon per portebla telefono de iu reta amiko kiu vere tusxis min. Jen gxia enhavo en la angla: "You can spend the remaining days of this year asking God for what He has not done. But you can choose a better option thanking Him for all He has done for you this year. You do not have to wait until December 31 before you thank Him for the year. Have a THANKFUL month." [esperante: "Vi povas eluzi la restajn tagojn de cxi tiu jaro por peti al Dio tion kion Li jam ne faris. Sed vi povas elekti la plibonan elekton por danki Lin pro tio kion Li jam faris por vi cxi-jare. Vi ne devas atendi gxis la 31-a de decembro antau ol vi dankos Lin pro la jaro. Havu DANKPLENAN monaton."] Vere, homoj (inkluzive min) inklinas ankorau atendi Dion por unu afero au alia kiun Li jam ne faris por ili cxi-jare senkonsiderante tiujn aferojn kiujn Li jam faris kaj laudi Lin pro ili. Ni eble ecx pensas ke la tempo por alte aprezi Lin pro Lia boneco estus la fino de la jaro. Tamen, la mesagxo de tiu skriba mesagxo per portebla telefono estas tauga por ni. Ni devas ekdanki Dion pro la jaro nun ne sciante tion kion la restaj tagoj havas por ni. La Eternulo kiu jam helpis nin gxis nun helpos nin gxis la fino de la jaro kaj ecx faros pli ol tio kion ni atendas de Li. Komencu nun danki Dion pro la jaro. Pensu pri estinto kaj estu dankema pro tio kion Li jam faris en via vivo. Ecx, se Li ne faras tion kion vi volas de Li cxi-jare, la restaj tagoj de la jaro estas pli ol suficxaj por Li por surprizi vin. Laudu Lin pro kiu Li estas en via vivo. Danku Lin pro tio kion Li jam faris, faras, kaj faros. Li plenumos Siajn planojn kaj celon en via vivo. Ne atendu gxis la fino de la jaro. Komencu nun! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi cxiam estu dankema al la Eternulo pro Lia boneco sur via vivo.

No comments:

Post a Comment