Saturday, March 11, 2017

GRACO PLI GRANDA OL NIA PEKO

Estimataj, GRACO PLI GRANDA OL NIA PEKO "Kaj la legxo eniris, por ke la eraro plimultigxu; sed kie peko plimultigxis, graco multe pli superabundis, por ke tiel same, kiel la peko regxis en morto, la graco regxu per justeco gxis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro" (Romanoj 5:20-21). Kio estas graco? Simple, graco estas nemeritita favoro donita de Dio al nemeritintaj pekuloj kiuj venas al Li per la fido al la Sinjoro Jesuo Kristo. Tiu graco estas cxefa koncepto en la kristana kredo, estas multe pli granda ol la pekoj de la pekuloj (vidu: Romanoj 5:20-21). Tio estas la mesagxo kiun Julia Harriet Johnston (1849-1919) komunikis en sia populara angla himno, GRACE GREATER THAN OUR SIN [esperante: GRACO PLI GRANDA OL NIA PEKO]. Julia estis filino de presbiteriana pastoro. Sxi estis tre aktiva en dimancxa lernejo en sia pregxejo kaj ankau en la Presbiteriana Misia Soco de Peorio, Ilinojo, Usono. Julia Johnston vidis cxi tiun gracon kiel mirindajxon de amanta Dio. Malgrau la fakto ke la peko de homo faras lin kulpa antau Dio, kaj cxi tiu faras homon esti en malespero kaj li provas veni al Dio je liaj terminoj, la graco estas ege pli granda ol ajna peko au kulpo kiun iu povas havi. Gxi estas la produkto de la sango de Jesuo Kristo versxita sur la kruco de Kalvario. La sango forlavas cxiun makulon de peko kaj faras la pekulon blanka kiel negxo. Julia substrekis ke cxi tiu graco estas mirinda, senfina kaj nekomparebla, kaj oni donis gxin al cxiuj kiuj kredas je Jesuo Kristo. Klariginte la eniron de peko en la homaron tra Adamo kiu provokis jugxon, kaj la justeco kiu venis tra la obeemo de Jesuo Kristo, Apostolo Paulo sugestis ke la graco de Dio estas multe pli granda ol la peko (vidu: Romanoj 5:12-21) . Sen cxi tiu graco, neniu povas esti savita. Nur tiuj, kiuj venas tra fido al Dio per Jesuo Kristo povas havi gxin. Gxi ne estas per homaj klopodoj (vidu: Efesanoj 2:5-10). Tamen, graco povas esti ege pli granda ol ajna peko, gxi neniam estas licenco peki. Apostolo Paulo emfaze diris ke ni ne povas daurigi en peko kaj atendi ke la graco de Dio abundas (vidu: Romanoj 6:1-2). La fakto ke ni havas la gracon de Dio farus nin peni travivi senpekan vivon. Iu kiu havas la gracon de Dio, ne plu pekos (vidu: 1 Johano 3:7-9). Kian grandan sxancon ni havas: havi gracon kiu estas multe pli granda ol niaj pekoj! Tamen, cxu vi havas tiun gracon? Memoru, gxi estas nemeritita favoro kiun vi povas havi per fido en Jesuo Kristo. Au, cxu vi ankorau provas akiri gxin tra via homaj klopodoj? Vi estas invitita akcepti tiun gracon. Cxu vi jam obeis tiun inviton? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke la graco de Dio estu abunda en via vivo, kaj ke vi ne misuzu tiun gracon.

No comments:

Post a Comment