Saturday, July 2, 2016

SIN GARDI KONTRAU FIERECO!

Estimataj, SIN GARDI KONTRAU FIERECO! “Sed kiam li farigxis potenca, lia koro fierigxis tiel, ke li malbonigxis. Li krimis kontrau la Eternulo, lia Dio, kaj li eniris en la templon de la Eternulo, por incensi sur la altaro de incensado. Kaj eniris post li la pastro Azarja, kaj kun li okdek pastroj de la Eternulo, kuragxuloj; kaj ili starigxis kontrau la regxo Uzija, kaj diris al li: Ne vi, Uzija, devas incensi al la Eternulo, sed incensi devas la pastroj, idoj de Aaron, sanktigitaj; eliru el la sanktejo, cxar vi faris krimon, kaj tio ne estos por vi honora antau Dio, la Eternulo”(2 Kroniko 26:16-18). Regxo Uzija de Judujo estis unu el la elstaraj regxoj de Judujo kiuj komencis bone kiel iu kiu turnadis sin al la Eternulo je sia junaj jaroj kiel regxo. Pro cxi tio, Dio donis al li suceson kaj li farigxis potenca kaj fama (2 Kroniko 26:3-15). Tamen, kiel li farigxis potenca, li farigxis fiera ecx al Dio kiu helpis al li. Li ekfaris aferojn kiujn li ne devis fari, incensadon de incenso sur la altaro de incensado. La ago estis la ekskluziva devo de la pastroj kiuj estas sankigitaj por incensi. La kuragxaj pastroj de la Eternulo alfrontis lin sed lia fiereco igis lin esti sxtonkora je siaj netaugaj agoj. Dum li debatis kun la pastroj, la Eternulo frapis lin kaj li tuj farigxis leprulo. Li restis tiele gxis la tago de sia morto, kaj tial, oni ne permesis al li fari sian respondecon kiel regxo, kaj li ne povis rilati kun ordinaraj homoj en la socio. Ecx oni ne povis enterigi lin gxuste kun la aliaj regxoj de Judujo pro la malsano. Kia granda falo por granda regxo! Estas homoj nuntempe kiuj komencis bone. Ili faris la taugan aferon. Ili adorservis Dion kaj servis la homaron. Tamen, kiam ili farigxis grandaj, ili lasis fierecon ruinigi ilin, kaj ili farigxis homoj de neniu rekono. La Sankta Biblio diras, “Tial ankau vi cxiuj submetu vin unu al la alia, kaj zonu vin per humileco; cxar Dio kontraustaras al la fieruloj, sed al la humiluloj donas garcon” (1 Petro 5:5). Kio estas via nutempa rango? Cxu vi konsideras vin kiel iun kiu estas tre granda por Dio? Cxu vi transpasas vian limon pro via sxajna potenca ofico? Kio estas via reago al korekto? Sin gardi kontrau fiereco! Gxi iras antau pereo (Sentencoj 16:18). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment