Sunday, April 3, 2016

VI VIVOS DENOVE!

Estimataj, VI VIVOS DENOVE! "De nun tiel longe, kiel la tero ekzistos, semado kaj rikoltado, malvarmo kaj varmo, somero kaj vintro, tago kaj nokto ne cxesigxos" (Genezo 8:22). Unu el miaj observoj de la tempo kiam mi alvenis cxi tiun okcidentan mondon temas pri la sxangxoj en la sezonoj de la jaro. Evidente, cxi tio estos por iu kiu venis de varma klimata zono de Afriko al tre malvarma klimata loko de Nord-Irlando en Britio. Mi alvenis cxi tiun parton de la mondo dum la autuna sezono. Kiel la sezono sxangxigxis al vintro, mi observes kiel multaj plantoj kaj arboj komencis igxi "mortintaj" pro disfalo de siaj folioj. Laulonge vintro, jus-alvenanto en cxi tiu mondoparto pensus ke cxi tiuj plantoj kaj arboj estas senvivaj kaj sekaj kiel la senfoliaj arboj en tropikaj mondoparto. Sed, iu kiu estas familiara kun la sezonoj cxi tie scias ke la senfoliaj kaj sxajne sekaj plantoj kaj arboj estas tre vivaj. Kiel la printempa sezono komencigxis, mi rimarkis ke cxi tiuj sxajne senvivaj plantoj kaj arboj ekfoliumigis per novaj folioj. Sxajnas ke nova vivo venas en ilin. Mi estas inspirita precipe de cxi tiu nova vivo kiu venas al la sxajne senvivaj plantoj kaj arboj. Se Dio povas plenumi Sian promeson en Genezo 8:22 en la vivoj de ordinaraj plantoj kaj arboj, kaj ili relevigxas denove, Li plenumu Siajn promesojn en mia vivo. Negrave kiom sxajne senviva mi povas esti, mi ekfloros denove. Se ordinara arbo havas esperon kiam gxi estas dehakita ke gxi denove sxangxigxos kaj ke gxiaj novaj sxosoj ne foriros (vidu: Ijob 14:7), negrave mia falo, mi relevigxos. Se radikoj de arbo maljunigxis en la tero kaj gxia trunko mortas en polvo, tamen je la odoro de akvo, gxi denove jam floras kaj etendas sxosojn kiel planton (vidu Ijob 14:8-9), ne gravas mia malhelpo, mi progresos en vivo. Mi aligxas kun Profeto Mihxa deklari: "Ne gxoju pri mi, mia malamikino: kvankam mi falis, mi relevigxos; kvankam mi estas en mallumo, la Eternulo estas lumo por mi" (7:8). La Eternulo elirigis Profeton Jehxekielon al la valo de tre sekaj ostoj, kaj demandita de li cxu la sekaj ostoj povus revivigxi. La profeto ne povis respondi jese. Dio petis lin profeti al la sekaj ostoj. Li faris, kaj la sekaj ostoj venis reen al vivo (vidu: Jehxekiel 37). Cxu vi sentas vin senviva kaj senespera en via situacio? Vi vivos denove! Ekzistas espero por vi. Vi eble estas en la vintra tempo de via vivo, la printempa tempo venas baldau kiam vi reaperos. Se la Sinjoro observas Siajn promesojn por ordinaraj plantoj kaj arboj, Li plenumos Siajn promesojn en via vivo. Mi rediras, vi vivos denove! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Eternulo, venigu min al la printempa sezono de mia vivo kaj lasu min flori denove.

No comments:

Post a Comment