Saturday, February 22, 2014

TURNU VIN AL LA ETERNULO NE AL RELIGIAJ LOKOJ

Estimataj, TURNU VIN AL LA ETERNULO NE AL RELIGIAJ LOKOJ “Cxar tiele diras la Eternulo al la domo de Izrael: Turnu vin al Mi, kaj tiam vi vivos. Ne turnu vin al Bet-El, ne iru en Gilgalon, ne migru al Beer-Sxeba; cxar Gilgal estos elpatrujigita kaj Bet-El farigxos senvalora. Turnu vin al la Eternulo, kaj vivu, por ke la domo de Jozef ne ekflamu kiel fajro, kiu ekstermos, kaj neniu estingos en Bet-El” (Amos 5:4-6). Religiaj agadoj placxas al la Izraelidoj. Ili havis multajn lokojn konsekritajn por diservoj (lokojn kiel Bet-El, Gilgal, Beer-Sxeba, ne menciite Jerusalemon), kaj ili estis pretaj veturi je multaj kilometroj al tiuj lokoj por plenumi religiajn agadojn en tiuj konsekrita lokoj. Tamen, ili ne estis pretaj esti en justo kun Dio. Ili ne vere turnis sin al Li. Tial, Dio avertis ilin ne fidi iliajn religiajn aktivecojn au religiajn lokojn, sed ke ili prefere turnu sin al Li se ili volas vivi. Li promesis ekstermi cxiujn religiajn lokojn kaj ecx sendi ilin al ekzilo, se ili ne pentos. Estas interese, ke estas multaj religiaj lokoj hodiau - pregxaj montoj, tendaraj plankoj, pregxejoj, moskeoj kaj similaj. Tiuj lokoj de adorservo estas plenaj gxis la rando je la dimancxoj kaj aliaj adorservaj tempoj kun multaj tiel nomataj homoj de Dio kondukas ilin, sed la religiaj agadoj de la plejparto de tiuj homoj ne estas konformaj al ilia justeco kun Dio kiun ili asertas ke ili servas. Multaj el tiuj homoj nur servas Dion. Ili estas plenaj de hipokriteco kaj maljusteco. Ili nur iras al tiuj religiaj lokoj por siaj kasxe egoismaj motivoj. Fakte, nia socio plimalbonigxas cxiutage. Dum la Samarianino provis argumenti pri la tauga religia loko kun Jesuo Kristo, Li deklaris: “Kredu al mi, virino; venas la horo, kiam nek sur cxi tiu monto, nek en Jerusalem, vi adoros la Patron.... Sed venas la horo, kaj jam estas, kiam la veraj adorantoj adoros la Patron lau spirito kaj vero; cxar la Patro sercxas tiajn por esti Liaj adorantoj. Dio estas Spirito: kaj Liaj adorantoj devas adori Lin lau spirito kaj vero" (Johano 4:21-24). Kial vi iras al religiaj lokoj? Cxu vere vi turnas vin al Dio tie au vi nur plenumas religiajn aktivecojn probable pro tio, kion vi povas akiri el Dio. Vere turnu vin al Dio, se vi volas ke Li vere benu vin. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto : Sinjoro, helpu min vere turni min al vi, kaj ne al religiaj lokoj.

No comments:

Post a Comment