Saturday, October 31, 2009

KRAJONOJ JE LA MANOJ DE DIO

Estimataj,
KRAJONOJ JE LA MANOJ DE DIO
"Cxu Mi ne povas agi kun vi, ho domo de Izrael, kiel tiu potisto? diras la Eternulo; jen kiel la argilo en la mano de la potisto, tiel vi estas en Mia mano, ho domo de Izrael" (Jeremia 18:6).
Antau nelonge, mi ricevis iun mesagxon per portebla telefonilo de unu el miaj retaj amikoj kiu estas tre inspirita. La mesagxo estas titolita "Kvin Pintoj de Krajono." Jen la pintoj:
1. Je io ajn kion vi faras, cxiam metu markon.
2. Vi povas cxiam korekti vian erarojn.
3. Tio kio estas grava estas tio kio estas en vi.
4. Je vivo, vi travivas kelkajn dolorigajn akrigojn kiu faros vin pli bona krajono.
5. Por esti plej bona krajono, vi devas lasi vin esti tenita kaj gvidita per la mano kiu tenas vin.
La mesagxo konkludas per cxi tiuj vortoj: Rememoru! Ni estas nenio sed krajonoj je la manoj de la Kreinto. (Interese, cxi tiu sentenco estas la slogano de la produktisto de iu populara nacia televida drama serio cxi tie en Nigxerio.)
La mesagxo estas sin-klariga. Cxiu el ni ja estas krajono je la manoj de Dio. Dio mem uzis alian analogion por konfirmi cxi tion al la popolo Izraela. La Eternulo sendis Profeton Jeremia-n al la domo de potisto por vidi lin dum li laboris sur la stablo. Kiam Jeremia alvenis al la loko, li vidis la potiston formanta kaj re-formanta la argilon gxis li akiris la deziritan rezulton. Tiam Dio egaligis la popolon Izraelan, kaj ankau iun alian homon, al la argilo je la manoj de la potisto.
Dio estas preta uzi vin bone se vi cedus vin al Li. Ne gravas la sxajna malfacila travivo, Li ankorau laboras elporti ion bonan el vi (Romanoj 8:28; 2 Korintanoj 4:15-17; 1 Petro 1:7-8). Ni ja estas krajonoj je Liaj manoj.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment