Saturday, September 17, 2016

ILI ESTAS ANKORAU RILATAJ!

Estimataj, ILI ESTAS ANKORAU RILATAJ! "La vorto de Kristo logxu en vi ricxe, en cxia sagxeco; kaj instruu kaj admonu unu la alian per psalmoj kaj himnoj kaj spiritaj kantoj, kantante kun graco en viaj koroj al Dio" (Koloseanoj 3:16). Unu el la aspektoj de mia reta servo estas tio kion mi nomas angle “Ministering through Daily Hymns” [esperante: "servante tra Cxiutagaj Himnoj"] kie tra diversaj sociaj komunikiloj mi cxiutage dissendas la kantotekston de himno kiu respondas kun la verskilo de la Sankta Biblio kaj inspira citajxo kiun mi sendis pli frue en la tago. Kelkfoje, kiel gvidata de la Sankta Spirito, mi cxerpas iujn partojn de tiaj tekstoj kaj faras el ili pregxajn dezirojn kiujn mi periode dissendas ankau tra diversaj sociaj komunikiloj kaj tekstaj mesagxoj. El sperto, homoj malofte reagas al la kantotekstoj de cxiutagaj himnoj, sed plejparte ili reagas al la pregxaj deziroj cxerpitaj el la kantotekstoj kaj atestas kiel tiaj pregxaj deziroj estas taugaj al siaj situacioj. Mi cxiam demandas: Cxu gxi signifas ke la kantotekstoj ne estas inspiraj kaj gxustatempaj? Cxu ili ne estas plu rilataj? Estas bedaurinde ke multaj nuntempaj kristanoj kaj eklezioj ne atribuas multe da graveco al kantado de himnoj. Ili konsideras himnojn antikvaj kaj ne plu rilataj en kristana kultado. Ili preferas modernajn mallongajn kantojn kaj korusojn. Eklezioj kaj personoj kiuj alte taksas kaj kantas himnojn estas negative nomitaj tradiciaj au ortodoksaj. Ne mirinde, tiuj nuntempaj kristanoj malhavas la inspirojn de la kantoteksto de tiuj "maljunaj" himnoj. Tamen, Apostolo Paulo konsilis ke ni ne estu senprudentaj, sed interalie paroli "unu al alia per psalmoj kaj himnoj kaj kantoj spiritaj, kantante kaj psalmante en viaj koroj al la Sinjoro" (Efesanoj 5:19). Li donis similan admonon en Koloseanoj 3:16 citita supre. La kialo de liaj admonoj ne estas neverŝajna. Personoj kiuj estis inspiritaj el siaj personaj spertoj kaj rilatoj kun Dio verkis tiujn himnojn. Spaco ne permesas al mi mencii unuope la malnovajn himnojn kiuj estas ankorau tre taugaj kaj inspiraj gxis nun. Prenu ajnan himnaron au sercxu surrete por tiuj himnoj por malkovri la belecon kaj inspirojn en tiuj himnoj, ecx tiuj kiuj ne estas popularaj au komune kantataj. Tiel bonaj kiel modernaj mallongaj kantoj kaj korusoj eble, malnovaj himnoj estas ankorau rilataj kaj tre inspiraj gxis nun. Cxu vi amas himnojn? Ili estas ankorau rilataj! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi kreu tempon por mediti pri la malnovaj himnoj por vidi ilian gravecon al via vivo. PS Se vi komprenus la anglan, vizitu https://www.facebook.com/MinisteringThroughDailyHymns kaj SXATU la pagxon por gxui miajn cxiutagajn himnojn en Facebook kaj/au vizitu http://groups.yahoo.com/group/MinisteringthroughDailyHymns/ kaj aligxu al la grupo por ricevi la cxiutagajn himnojn retposxte. Se vi dezirus ricevi la cxiutagajn himnojn per WhatsApp Mesagxisto, kontaktu min kun via nomo per WhatsApp tra +2348055159591. Dankon.

Saturday, September 10, 2016

CXU VI ESTAS STRUTO?

Estimataj, CXU VI ESTAS STRUTO? "La flugilo de struto levigxas gaje, simile al la flugilo de cikonio kaj de akcipitro; Cxar gxi lasas sur la tero siajn ovojn Kaj varmigas ilin en la sablo; Gxi forgesas, ke piedo povas ilin dispremi Kaj sovagxa besto povas ilin disbati" (Ijob 39:13-15). La Plena Ilustrita Vortaro kun Suplemento difinas strutojn kiel "...grandaj, primitivaj birdoj senkarinaj, kun longaj kolo kaj kruroj, kun nur du piedfingroj sur cxiu piedo, nekapablaj flugi, sed tre rapidkuraj, vivantaj en dezertoj kaj sur stepoj en Afriko." Tamen, gxi estas la plej malsagxa el cxiuj birdoj. La Sankta Biblio atestas cxi tion priskribante kelkajn el gxiaj trajtoj (Job 39:13-18). Multaj homoj estas kiel la birdo. Ili opinias sin sagxaj. Neniu alia persono estas tiel sagxa kiel ili. Ili apenau cedas la korektojn de aliaj. Multakaze, ili malsagxe difektas sin kaj aliaj cxe ili per iliaj sxajne "sagxecaj" agoj. Tiaj homoj eble posedas la forton, rimedojn kaj la influon agi, sed mankas al ili la sagxeco agi sukcese. Estus pli bone se tiaj homoj jungus sian grandecon kun la sagxeco de aliaj por farigi deziritajn rezultojn. Salomono konfirmis cxi tion: "Pli bona estas sagxo ol forto, tamen la sagxo de malricxulo estas malrespektata, kaj liaj vortoj ne estas auskultitaj, estas pli bonaj ol la kriado de reganto inter malsagxuloj. Pli bona estas sagxo, ol militaj instrumentoj; kaj unu pekulo pereigas multe da bono" (Predikanto 9:16-18). La supre citita vortaro poste aplikas sian difinon figurasence al persono "rifuzanta konstati la realajxon malfavoran." Tiaj homoj apenau konstatas realajxon ecx se gxi estas favora pri iliaj situacioj. Oni ne surprizigxu ke estas kelkaj homoj kiuj scias ke Jesuo Kristo estas la UNUNURA vojo al savo (Johano 1:11-13; 14:6-7; Agoj 4:12) sed rifuzas akcepti Lin. Pensu pri vi mem. Cxu vi estas struto? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi ne agu iel kiel struto.

Saturday, September 3, 2016

LA PASXTISTA PSALMO

Estimataj, LA PASXTISTA PSALMO "La Eternulo estas mia pasxtisto; mi mankon ne havos…" (Psalmo 23:1). Cxi tiu psalmo estas unu el la plej popularaj psalmoj. Multaj homoj jam lernis gxin parkere ekde ilia infaneco. La signifo de la psalmo estas la fido al la Eternulo kiu estas kiel pasxtisto al la verkinto de la psalmo, David. David, estinte iama pasxtisto, sciis la rilaton de la pasxtisto al la sxafoj. Li sciis kiel sxafoj kutime fidas je la gvido, protekto kaj provizo de la pasxtisto. Li tial apilikis tiun rilaton kaj fidon al li kaj Dio. Cxar Dio estis lia pasxtisto, David diris ke li ne havos mankon. Cxi tio ne signifas ke li havas cxion kion li devus egoisme deziri, sed cxion kion li bezonas. Ordinare, sxafoj bezonas du fundamentajn ajxojn - "verdajn herbejojn" kie ili trovas bonan nutrajxon, kaj lokon kie ili povas oportune trinki akvon. Tial iu kiu tute fidas al Dio spertos kaj fizikan kaj spiritan nutradojn de Dio. Tia persono povas aludi al si la promeson en Filipianoj 4:19: "Kaj mia Dio satigos cxian vian bezonon, laux Sia ricxo en gloro en Kristo Jesuo." Vidu ankau: Mateo 6:33. Krom Dia nutrado, iu kiu fidas al Dio spertos Dian revigligon. Kiel la pasxtisto kondukas siajn sxafojn al trankvilaj akvoj por ripozo kaj purigo, same, la Eternulo revigligos la animojn de cxiuj kiuj fidas al Li. Tio signifas, ke Li provizos pardonon kaj pacon al cxiuj kiuj sekvas Lin. La Eternulo kondukos ciujn kiuj fidas al Li laux la vojo de vero. Li gvidos ilin en cxiuj iliaj vojoj kaj certigos ke ili ne devojirigxas. Ecx, se ili erare faras tiele, Li, pro Sia renomo, revenigos ilin (vidu: Luko 15:3-7). Proksime rilata al cxi tio estas la protekto de Dio por cxiuj kiuj fidas al Li. Se tiaj homoj trovus sin en dangxera situacio, ili ne devas timi ian malbonon. La kialo estas ke Dio estas kun ili por protekti ilin kiel la pasxtisto uzas siajn bastonon kaj apogigxilon por protekti siajn sxafojn de tia situacio. Kredanto je Dio neniam estas en situacioj pri kiuj la Eternulo ne scias, cxar Li neniam forlasas Siajn homojn (vidu: Hebreoj 13:5). Verso 5 konfirmas la ateston de David en la lasta parto de verso 1 - la Eternulo provizos por li. Kiel bona gastiganto provizas por la komforto de sia gasto, tiel la Eternulo provizos abunde por cxiuj kiuj fidas al Li, ecx cxe cxeesto de ilaj malamikoj! Konstante ke la boneco, amo, kaj favoro de Dio estus kun li en la dauro de lia tuta vivo, David, respondante al cxio cxi tio, decidis cxiam esti en cxesto de Dio eterne. Jesuo Kristo diris, "Mi estas la bona pasxtisto; la bona pasxtisto demetas sian vivon por la sxafoj" (Johano 10:11. Vidu ankau: Jesaja 40:11). Kia granda privilegio havi Lin kiel nian Grandan Pasxtiston! Tamen, cxu vi jam farigis Lin via pasxtisto? Cxu vi tute fidas al Li? Estu kiel David! Tute fidu al Li. Vi neniam havos mankon. Amen! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi fidu al la Eternulo por ke al vi manku nenio.