Saturday, November 24, 2012

NE CEDU AL TENTO

Estimataj, NE CEDU AL TENTO "Viglu kaj pregxu, por ke vi ne eniru en tenton" (Mateo 26:41). Mi malofte vidas filmojn cxi-tempe pro miaj okupitaj horaroj. Tamen, antau nelonge, mi vidis iun filmon kiu igas min pensi. Gxi temas pri potenca viro kiu falis en la manojn de simplaj viroj kaj virinoj, cxar li ne estis singardema. Malgrau la fakto ke la joruba filmo estas unu el tiuj sekularaj filmoj ludita sen religia konotacio, gxia muzika interludo estis la melodio de la angla himno, "YIELD NOT TO TEMPTATION" [esperante: "NE CEDU AL TENTO"] verkita de Horatio R. Palmer cxirkau 1868. Mi scias la himnon (precipe gxian joruban tradukon) tre bone. Lau reta fonto, Horatio R. Palmer opiniis ke tiu himno estas inspiro. Li estis en la laboro sur la seka temo de "Teorio" kiam la kompleta ideo cedi al tento ekbrilis sur lin, kaj li metis flanken la teorian laboron kaj rapide verkis kaj vortojn kaj muzikon de la himno tiel rapide kiel li povis verki ilin. Strofoj Unu kaj Du de la himno estas avertoj kaj konsiloj. Horatio R. Palmer avertis nin ne cedi al tento cxar cedado al gxi estas peko. Cxiu venko kiun ni havas kontrau tento helpos nin por venki aliajn tentojn. Sekve, ni devus batali kuragxe por submeti mallumajn pasiojn, kaj iam rigardas al Jesuo, kiu kiu subtenos nin. Ni devas eviti malbonajn kompanojn, kaj malsxati malbonan lingvon. Ni devas teni la nomon de Dio en respektego por ne porti gxin vane. Ni devas esti zorgemaj, seriozaj, kompatemaj kaj veraj. Horatio R. Palmer sciis ke ni ne povas fari cxion per nia propra forto. Do, en la refreno, li konsilis, ke ni petu al la Savanto ke Li helpu konsolu, plifortigu kaj subteni nin. Li estis certa ke la Savanto pretas helpi nin, kaj subteni nin. Horatio R. Palmer finis la himnon asertante ke Dio donos kronon al iu, kiu venkos kaj ke kvankam ofte faligataj, ni venkas per fido cxar nia Savanto renovigos nian forton. Horatio R. Palmer ree asertis ke se ni rigardas iam al Jesuo, li subtenos nin. Ne estu kiel tiu potenca homo, kiu ne estas vigla. La diablo sercxas cxiutage tiun kiun li ekstermos. Ne estas peko esti tentata, sed cedo al tento estas peko. Gardu vin! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, November 17, 2012

KIAL DANKESPRIMO?

Estimataj, KIAL DANKESPRIMO? "Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plej altulo; Rakonti matene pri Via boneco Kaj nokte pri Via fideleco" (Psalmo 92:1-3). Tago de Dankesprimo estas feriado okazigita en Usono en la kvara jxaudo en novembro. Gxi oficiale estis jara tradicio ekde 1863, kiam, dum la usona civila milito, Prezidanto Abraham Lincoln proklamis nacian tagon de "Dankesprimo kaj Laudo al nia bonfara Patro, kiu logxas en la Cxielo," por gxin okazigi jaudon jxaudon, Novembro 26. Tamen, plej el historioj de Dankesprimo komencigxas per la rikolta okazigo de la Pilgrimantoj (kiuj venis el Anglio por enlokigxi en la "Nova Mondo") kaj la Amerikaj indigxenoj kiu okazis en la autuno de 1621. Historiistoj kaj judaj fontoj notis ke feriado de Amerika Dankesprimo povas ne esti tute nova festo, sed ke gxiaj radikoj povas reiri je miloj da jaroj al la biblia Festo de Lauboj - feston de la rikolto de ciuj fruktoj de la jaro (vidu: Eliro 23:16; Levidoj 23:34-36, 39-43; Nombroj 29:12-38; Readmono 16:13-15; 31:10-13). Multaj homoj en aliaj partoj de la mondo jam akceptis au adaptis cxi tiun feston kiel ciujaran eventon por danki Dion pro Lia boneco en la jaro. Krom la boneco de Dio, kial oni dankas Dion? Kial dankesprimo? La boneco de Dio sole estas suficxa por danki al Li! Multaj verkistoj de la libroj de la Biblio deklaris tion (vidu: Psalmo 31:19; 36:7-10; 73:1, 24-26; 92:1-15; 116:12; 136:1-26; 145:7 -9, Jesaja 12:1-6; Plorkanto 3:23-25; 1 Johano 3:1-2). Tamen, gxi estas ordono danki Dion, ne nur dum Tago au Festo de Dankesprimo, sed cxiam (vidu: Psalmo 50:14; Efesanoj 5:20; Filipianoj 4:6; Koloseanoj 3:17; 1 Tesalonikanoj 5:18; Hebreoj 13:15). Paulo, en 1 Tesalonikanoj 5:18, pli diris ke gxi estas la volo de Dio por ni fari tion. Alia kialo kial ni devus danki Dion estas ke ni honoras Lin farante gxin (Psalmo 22:23; 50:23; 69:30-31). Plue, se oni estas dankema, oni povas akiri pli bonecon de Dio. La historio de la dankemaleprulo en Luko 17:11-17 subtenascxi tion. Iu diris, "Kiu posedas ion bonan sen doni dankon pro tio senigas lin kiu havigas ke bono de sia gloro, aroj estas malbona ekzemplo antaux aliaj, kaj preparas rememoron severe doloran por si mem, kiam li venos en sia vico por sperti sendankecon." Ni estas jam en la sezono de Dankesprimo. Cxu vi havasian kialon por danki Dion? Kial dankesprimo? Ne estu sendankema. Se vi pensas tre bone, vi scias ke estas ja bone danki Dion kaj prikanti Lian nomon. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, November 10, 2012

MILVOCXE SONU MIA KANT’

Estimataj, MILVOCXE SONU MIA KANT’ "Kaj mia lango rakontados pri Via justeco Kaj cxiutage pri Via gloro" (Psalmo 35:28). Charles Wesley estas konata kiel la kunfondinto (kun sia frato John Wesley) de la Metodista Eklezio, tamen, li estas pli konata pro siaj himnoj. Li estas la verkinto de iuj 6.000 himnoj kiuj post pli ol 200 jaroj montras nenian signon de perdo de siaj alvokoj. Unu el liaj himnoj estas esperante titolita "MILVOCXE SONU MIA KANT’." Li verkis la himnon kiam li kaj lia frato estis studantaj sub la Moravia erudiciulo Peter Böhler en Londono kaj li divenigis la titolon kiu nun igxas la unua linio de la himno de la vortoj de Böhler, "Ho, Frato Wesley, la Eternulo faris tiel por mia vivo. Se mi havus mil langojn, mi glorus Kriston Jesuon per cxiu el ili." Sendube, Böhler diris cxi tion en aprezo de la boneco de Dio al li, Charles Wesley, kaj la homaro. Lau historio, la Wesley fratoj Wesley pli frue estis suferintaj atakon de pleurito. La malsano igis Charles Wesley renovigi sian fidon je Dio, kaj kiel rememorigo al tio, li verkis tiun himnon. Mil langoj ne suficxas por kanti pri la laudo de la granda Liberiganto, pri la gloroj de Dio la Regxo, kaj pri la triumfoj de Lia graco! La kialoj estas ne nekredeblaj. Kiel Charles Wesley metis gxin en la himno, "'Jesuo!' — trankviligxas tim’, Jen nomo de kurac’: Gxi kantas gxoje al l’ anim’ Pri vivo, sano, pac’. Per sia puriganta sang’ Li malkatenas nin. Malpuro igxas negxa blank’ — Purigis gxi ecx min! Parolas li, kaj je la vort’ Ekvivas la mortint’, Gajigxas plej funebra sort’, Estigxas la konvink’" Charles Wesley parolis pri la elacxetaj laboroj de Jesuo Kristo cxi tie. Li sciis ke Jesuo ne nur sanigis lin el fizika malsano, sed ke Jesuo savis lin el spirita morto kiun cxiuj spertas ekde la falo de la homo en la Gxardeno de Edeno. Li do pregxis, ke Dio helpu lin por proklami Lian bonecon al cxiuj. Sendube, vi ankau havus multajn kialojn por laudi Dion pro Tiu kiu Li estas kaj kion Li faris en via vivo. Cxu vi ne aligxos al Charles Wesley pregxi: "Ho graca Majstro, mia Di’, Min helpu — nura hom —Proklami tra la tero pri La glor’ de via nom’"? Cxu vi ne laudos Lin per la lango kaj aliaj rimedoj kiujn Li donis al vi? Fakte, miliono da langoj ne suficxas por kanti pri la boneco de Dio al la homaro! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, November 3, 2012

LA CENTA PSALMO

Estimataj, LA CENTA PSALMO "Gxoje kriu al la Eternulo la tuta tero! Servu al la Eternulo kun gxojo, venu antaux Lian vizagxon kun kanto. Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj sxafoj de Lia pasxteco. Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, en Liajn kortojn kun lauxdado. Gloru Lin, benu Lian nomon; cxar la Eternulo estas bona; Lia favorkoreco estas eterna, kaj de generacio al generacio dauxras Lia fideleco" (Psalmo 100). Psalmo 100 estas unu el la plej popularaj psalmoj. Multaj homoj lernis gxin parkere. Efektive, mi jam lernis gxin parkere ekde la elementa lernejo. Kial la kvin-versa psalmo estas populara? La kialo estas ke gxi estas psalmo de dankado. Antau nelonge, mian koron instigis la beleco de cxi tiu lauxda psalmo. Versoj 3 kaj 5 donas kvin kialojn. Unua kialo: ni adorservas LA Dion, la unu kaj nuran Dion. Cxiuj aliaj dioj estas absolutaj idoloj. Ili ne povas esti komparataj kun Li (cf. Readmono 4:35, 39; 1 Regxoj 19:39; Psalmaro 86:8; 89:6; 95:3; 96:4-5; 97:9; Eliro 15:11; Jesaja 40:18; Jeremia 10:10-16). Dua kialo: la Eternulo kreis nin. Antau ol Li kreis nin, Li kreis cxion kion ni bezonas por ke manku nenio al ni (Genezo 1; Ijob 10:8-13; Psalmaro 139:13-24). Tria kialo: al Li ni apartenas, tiel Li zorgas pri ni; Li subtenas nin; Li protektas nin; Li provizas por ni, ktp (Psalmaro 74:1-2; 78:52; 95:7; Jesaja 40:9-11; Jehxezkel 34:11, 30-31; Johano 10:14-16, 26-28). Ni apartenas al Iu kiu zorgas! (Psalm 34:15; Mateo 6:26; Luko 12:30; 1 Petro 5:7). Kvara kialo: la Eternulo estas bona kaj Li faras bonajxojn. La Sankta Biblio prezentas gxin cximaniere: "Jesuon, Nazaretanon, kiun Dio sankoleis per Sankta Spirito kaj potenco; li cxirkauxiris, bonfarante kaj sanigante cxiujn premegatajn de la diablo, cxar Dio estis kun Li" (Agoj 10:38). Cxu Li ankorau faras bonajxojn gxis hodiau? Jes ja! Pensu pri via vivo. Kvina kialo: la amo, favorkoreco, kaj fideleco de Dio estas dauraj (Eliro 34:6-7; Readmono 7:9; Psalmaro 36:5; 103:17; 119:90-91; Plorkanto 3:22-23; Luko 1:50). La supraj kialoj igis la psalmiston gxoji kaj konsili nin cxiam adori Dion kun dankado kaj laudado en verso 4. Tamen, kial ni devas adori, glori kaj beni Lin dum ni, kelkfoje, ne ricevas respondon al niaj pregxoj? La centa psalmo konsilas nin simple servi Dion pro Tiu kiu Li estas, kaj tio kion Li faras por ni, ne pro tio kion ni akiras de Li. Li estas pli ol tio kion ni bezonas. Tiuj kiuj gxojas en siaj neplacxa situacio estas konvinkitaj pri la amo de Dio kiu neniam forlasas iun ajn kiu kredas je Li. Nutru vian animon per la centa psalmo kaj vi vidos ke Dio ja estas bona! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Bonvolu trovi tempon legi kaj mediti cxiujn referajxojn de la Sankta Biblio supre. Mi vaste aludis al ili por viaj pluaj studoj. Dio benu vin! La mesagxo estis unue dissendita je la 23-a de novembro, 2003.