Saturday, October 27, 2012

KREDU LIAN VORTON

Estimataj, KREDU LIAN VORTON "Jesuo diris al li: Foriru, via filo vivas. La viro kredis la vorton, kiun Jesuo parolis al li, kaj li foriris. Dum li ankorau malsupreniris, liaj sklavoj lin renkontis, dirante: Via filo vivas" (Johano 4:50-51). La filo de iu kortegano estis malsana. La viro ne volis ke la filo mortu, tiel li iris al Jesuo Kristo por ke Li venu kaj mirakle resanigu la malsanan filon. Jesuo Kristo sciis ke li volis ke miraklo estu farita je sia filo, sed Li volis ke li faru ian kred-ateston je Li. Anstatau sekvi lin por meti Sian manon sur la malsanan infanon, Jesuo diris al li iri kaj kredi ke la filo estas viva. Cxi tiu kortegano kredis je Jesuo Kristo. Li reiris hejmen kaj trovis sian filon sana. Kiam li pridemandis la horon kiam la filo resanigxis, li eltrovis ke gxi estis la sama tempo en kiu Jesuo diris al li ke lia filo estas viva. Kia efika kredo! Kio estas via problemo? Kiel vi au iu kara al vi estas malsana? Cxi tiu eble ne estus fizika malsano. Gxi eble estas emocia, financa, au ecx spirita malsano. Cxu vi jam venis al Jesuo Kristo por miraklo? Cxu vi ankau kredos Lian vorton hodiau? Lazaro la frato de Maria kaj Marta estis tre malsana. La espero de la du fratinoj estis ke Jesuo Kristo venos kaj resanigos lin. Ili sendis por Jesuo sed Li atendis gxis Lazaro mortis. Marta kaj Maria akuzis Jesuon pri malfrua alveno, sed Li certigis ilin ke Lazaro estos viva. Ecx dum Li estis levonta Lazaron el la mortintoj, Marta debatis kun Jesuo. Tial "Jesuo diris al sxi: Cxu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?" (Johano 11:40). Se vi ankau povus voki al Li hodiau, kiel Li promesis en Mateo 7:7-8, "Petu, kaj estos donite al vi; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi; cxar cxiu petanto ricevas, kaj la sercxanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite," kaj kredi je Li, vi vidos la gloron de Dio (Mateo 18:19; 21:22; Marko 11:24; Johano 14:13; 16:24). Kredu Lian vorton! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue sendita je la 21-a de majo, 2006.

Saturday, October 20, 2012

NE PRETERPASU MIN, HO MILDA SAVANTO

Estimataj, NE PRETERPASU MIN, HO MILDA SAVANTO "Kaj ili venis al Jerihxo; kaj kiam li foriris el Jerihxo kun siaj discxiploj kaj granda homamaso, la filo de Timeo, Bartimeo, blinda almozulo, sidis apud la vojo. Kaj audinte, ke cxeestas Jesuo, la Nazaretano, li ekkriis, kaj diris: Jesuo, filo de David, kompatu min. Kaj multaj admonis lin, ke li silentu; sed li des pli forte kriis: Ho Filo de David, kompatu min!"(Marko 10:46-48). Sendube, la angla himno, "Pass Me Not, O Gentle Savior," [esperante: "Ne Preterpasu Min, Ho Milda Savanto"] estas unu el la plej popularaj himnoj de cxiuj tempoj. Interese, gxi estis verkita (kiel multaj aliaj popularaj himnoj) de Fanny Jane Crosby (1820-1915), virino kiu igxis blinda je ses semajnoj de agxo. Estas du rakontoj asociitaj kun cxi tiu himno. Unu: estas rakontita ke Crosby havis songxon unu nokton. Sxi songxis, ke la Sinjoro Jesuo marsxis inter la homoj en sxia pregxejo kaj tusxis cxiun de tiuj, kiuj volus iri al la Cxielo kun Li. Kiel Li alproksimigis sxi komencis fervore pregxi ke Li ne preterpasu sxin. Kiam sxi vekigxis sxi verkis la vortojn por tiu bela kanto kaj povis priskribi detale la homojn en sia pregxejo kvankam sxi neniam vidis ilin. Du: oni kredas ke la inspiro por cxi tiu himno estis la rezulto de la vizito de Crosby al malliberejo dum printempo 1868. Post kiam sxi parolis kaj kelkaj el sxiaj himnoj estis kantitaj, sxi audis unu el la malliberuloj krii kun pledanta vocxo, "Bona Dio, ne preterpasu min." Tiuvespere, sxi verkis la himnon kiu korpigis la linion, " Ne Preterpasu Min, Ho Milda Savanto." Kiu ajn el la okazajxoj kiuj faris Croby verki la himnon, la vortoj de la himno estas tiel inspiraj. La himno estas humila krio de Fanny Crosby kaj ajna alia persono kiu ne volas ke la milda Savanto preterpasu lin/sxin dum Li alvokas aliajn homojn. Genuante cxe la trono de kompato de la Savanto en profunda pento, Crosby penis trovi agrablan helpon por sia nekredemo. Sxi fidis al la Savanto de merito kaj graco sanigante sxin de sxiaj vundita kaj suferanta spirito. Sxi konfesis, ke la Savanto estas la Fonto de sxia tuta komforto, kiu estas pli ol vivo al sxi cxar Li estas la sola Persono kiun sxi havis sur tero kaj en la cxielo. Kio estas via propra situacio baldau? Cxu vi ne ankau krias al cxi tiu Savanto de la mondo ne preterpasi vin? Voku al Li kiel tiu blinda Bartimeo en Marko 10:46. Li certe auskultos vin se vi povus voki Lin en fido (vidu: Psalmo 50:15; 91:15; Jeremia 33:3; Zehxarja 13:9, Jakobo 5:13). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, October 13, 2012

VI ANKAU POVAS LAUDI DION!

Estimataj, VI ANKAU POVAS LAUDI DION! "Inter la kantoj de la pafarkistoj cxe la akvocxerpejoj, Tie oni prikantos la justecon de la Eternulo, La justecon de Lia estrado en Israel" (Jugxistoj 5:11). Mi estis cxe kafejo kie oni povas retumi cxe interreto dum junulo ekkantis kanton de laudo al Dio. Li ecx ruligxis sur la tero dum li dankis sian Kreinton. Ni cxiuj kiuj retumis cxe interreto ne povis kompreni la kauzon de la subita laudo. Je lia laudado, ni audis ke li jxus eltrovis ke li havis bonan rezulton je la ekzameno de GCE kiun li faris antaux nelonge. Li rakontis je sia laudado kiel li havis sukceson precipe je kelkaj lernobjektoj gravaj en la ekzameno post multaj provoj dum dek jaroj. Efektive, li devas kanti kanton de laudo al Dio! Debora kaj la popolo Israela ne havis bonan rezulton je ia ajn skriba ekzameno, sed ili havis pliajn kauzojn kanti kanton de laudo al Dio. Ili jxus havis sensacian venkon super unu el iliaj cxefmalamikoj – la Kanaanidoj. Ili atestis al la boneco de Dio en iliaj vivoj. Cxu vi ankau havas ian kauzon kanti kanton de laudo al Dio? Dio estas bona cxiam! Ecx kiam sxajnas ke Li ne faris tion kion vi volas de Li, estas ankorau multaj kauzoj kanti kanton de laudo al Li. Hxabakuk konkludis sian profetajxon per vortoj de laudo malgrau tio ke sxajnis ke Dio ne agis kiel li volis. Audu lin: "Kiam la figarbo ne floros, La vinberbrancxoj ne donos fruktojn, La olivarbo rifuzos sian laboron, La plugokampoj ne donos mangxajxon, La sxafoj estos forkaptitaj el la sxafejo, Kaj en la staloj ne trovigxos bovoj: Ecx tiam mi gxojos pri la Eternulo, Mi estos gaja pri la Dio de mia savo. La Eternulo, la Sinjoro, estas mia forto; Li faras miajn piedojn kiel cxe cervo, Kaj venigas min sur miajn altajxojn. Al Li, la Venkanto, iru miaj kantoj" (Hxabakuk 3:17-19). La psalmisto diris, "Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo" (Psalmo 92:1). Vi ankau povas laudi Dion! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 10-a de Julio, 2005.

Saturday, October 6, 2012

"PENU GRANDAJN AFEROJN POR DIO…"

Estimataj, "PENU GRANDAJN AFEROJN POR DIO…" "Kiam la regxo logxis en sia domo, kaj la Eternulo donis al li ripozon rilate cxiujn liajn malamikojn cxirkaue, la regxo diris al la profeto Natan: Vidu, mi logxas en domo cedroligna, kaj la kesto de Dio restas inter tapisxoj" (2 Samuel 7:1-2). "Donu, kaj estos donite al vi; bonan mezuron, premitan, kunskuitan, superfluantan, oni donos en vian sinon. Cxar per kia mezuro vi mezuras, per tia oni remezuros al vi" (Luko 6:38). Dio jam donis al David ripozon rilate cxiujn liajn malamikojn cxirkaue (verso 1). Lia intenco estis konstrui domegon por la Eternulo. Li sciigis profeton Natanon pri cxi tiu intenco kiun tiu aprobis prete (verso 3). La intenco estas ja laudinda. Tamen, Dio sendis Natanon ree al David por diri al li Sian penson - David ne estos tiu kiu konstruos domon por Li! Tamen, la "nea" respondo de Dio estis kun promesoj: a) Dio igos lian nomon granda; b) Dio provizos lokon por Sia popolo Izraela kie ili havos ripozon; c) Dio donos al li ripozon rilate cxiujn liajn malamikojn; cx) Dio starigos domon por li; d) Dio levos idon de David heredi je li post lia morto; e) la ido konstruos la domon por la Nomo de Dio; f) Dio starigos lian tronon poreterne; g) Dio estos kun lia sekvanto; gx) Dio gvidos kaj korektos la idon de David; h) la amo de Dio neniam estos forprenita de li; kaj super cxio; hx) la trono de David estos starigita poreterne. Kiaj mirindaj promesoj! David decidis fari unu bonan aferon por Dio, sed Dio reciprokis farante multajn aferojn por li. Kion vi volas fari por Dio? Kion vi faras por Li ecx nun? William Carrey diris, "Penu grandajn aferojn por Dio; atendu grandajn aferojn de Dio." Se vi penus kaj farus grandajn aferojn por Dio, Dio ankau ne nur promesos al vi grandajn aferojn, Li faros grandajn aferojn por vi. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Oni unue dissendis cxi tiun mesagxon je la 15-a de majo, 2005.