Saturday, September 29, 2012

ATENDU, KAJ NE MURMURU

Estimataj, ATENDU, KAJ NE MURMURU "Esperu al la Eternulo; Tenu vin forte, forta estu via koro; Jes, esperu al la Eternulo" (Psalmo 27:14). Oni scias malmulte historie pri la angla himno, "WAIT, AND MURMUR NOT" [esperante: "ATENDU, KAJ NE MURMURU"] kaj gxia verkisto, WH Bellamy. Tamen, la himno estas unu el la komfortigaj himnoj por cxiu kiu pasas tra malfacila tempo. La verkisto referencis al tia persono kiel la "malkvieta koro" kaj memorigis lin ke estas hejmo trans la atingo de laborego kaj zorgo kie sxangxoj neniam venos. Apostolo Paulo klarigis pli pri cxi tiu hejmo kiel " de Dio konstruajxon, domon ne manfaritan, eternan en la cxieloj", kiu estas libera de ajna gxemo (2 Korintanoj 5:1). La hejmo estas "heredajxon ne pereontan, ne makulotan, ne velkontan, rezervitan en la cxielo por vi" (1 Petro 1:4). Kiu povas ne volas iri kaj ripozi tie? Tial, la malkvieta koro devus atendi kaj ne murmuri! Kvankam Dio eble permesas al oni esti depremita sub la surtera sxargxo, cxar "...kvankam nia ekstera homo kadukigxas, tamen nia interna homo renovigxas tagon post tago. CXar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj" (2 Korintanoj 4:16-18). Tial, oni devas ankorau sercxi al la benoj supre kaj humile atendi kaj ne murmuri. Oni povas havi iujn mondumajn dornojn en onia vojo kiel Paulo kiu havis kasxitan “dornon en sia karno" (vidu: 2 Korintanoj 12:7). Oni devus esti memorigita de Jesuo Kristo, kiu portis dornojn sur Lia frunto. Ecx se via koro estas plena de malgxojo, memoru ke Jesuo Kristo estis priskribita kiel "malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana" (Jesaja 53:3), kaj Li ja suferis, kiam Li estis sur la tero, sed Li triumfis super Siaj malgxojo kaj sufero (vidu: Apokalipso 5:5). Cxu vi estas la "malkvieta koro"? Kion vi trapasas kiu faras vin perdi esperon? Mi aligxu al WH Bellamy kiel li konkludis sian himnon kuragxigante vin ke vi daure laboru sen pensi ke via suspiro estas senekzempla au viaj pregxoj estas forgesitaj, cxar la tago de ripozo estos tagigita por ni. La psalmisto deklaris, "Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo En la lando de vivantoj!" (Psalmo 27:13). Do, "Atendu, humile atendi, kaj murmuras ne." Je ja servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, September 22, 2012

LA CXEESTO DE DIO

Estimataj, LA CXEESTO DE DIO Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizagxo?" (Psalmo 139:7). La cxieesteco de Dio estas asertita tra la Sankta Biblio. Psalmo 139 estas precipe verkita por tiu cxi celo. Dio estas cxie. Estas nenia kasxejo de Li. Li estas la nevidebla kunulo de homo kie ajn homo trovas sin. Cxi tiu fakto de la cxeesto de Dio estas kaj kuragxiga kaj averta fakto. Estas kuragxige scii ke la Dio de la tuta universo estas kun vi dum vi pasas tra la plej malluma vojo de vivo. La psalmisto diras, "Ecx kiam mi iros tra valo de densa mallumo, mi ne timos malbonon, cxar Vi estas kun mi" (Psalmo 23:4. Vidu ankau: Psalmo 46:11; Jesaja 43:1-2). Jesuo Kristo ankau promesas, "...jen mi estas kun vi cxiujn tagojn, gxis la maturigxo de la mondagxo" (Mateo 28:20). Paulo sumigas cxi tiun kuragxigan fakton en cxi tiu aserto, "Se Dio estas por ni, kiu estas kontrau ni?" (Romano 8:31). Tamen, la cxeesto de Dio estas ankau averto por ni je cxio kion ni faras. Jen rakonto pri iu viro kiu kunportis sian filon al la farmbieno de alia viro. Kiam ili alvenis tien, li lokis sian filon en elstara loko kaj diris al li averti kiam la filo ekvidos iun venantan dum li (la patro) sxtelrikoltos la produktajxojn de la bieno de la aliulo. La viro estis komenconta sian sxteladon kiam la filo alvokis. La viro ne povis vidi iun ajn venantan kaj li pridemandis la filon pro lia ago. La filo fingromontris al cxielo kaj diris, "Dio estas tie rigardante vin!" La viro estis konsternita kaj dankis sian filon pro lia sxagxeco. Li forlasis la farmbienon tuj prenante nenion. La knabo sxajnigis aludi Sentencojn 5:21, "Cxar antau la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo, kaj cxiujn liajn irojn Li pripensas." Se cxiu estas kiel tiu filo kiu estis konscia pri la cxeesto de Dio, cxiu estus singarda farante, au ecx pensante fari, ian ajn malbonajxon. Ne mirinde la psalmisto finas sian verkon pri la cxieesteco de Dio dirante, "Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; Provu min kaj sciu miajn pensojn. Kaj rigardu, cxu mi estas sur malbona vojo, Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco" (Psalmo 139:23-24). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 5-a de Junio 2005.

Saturday, September 15, 2012

PERMESU AL DIO FARI LA BATALON!

Estimataj,
PERMESU AL DIO FARI LA BATALON!
La perfortaj protestoj en Egiptio kaj Libio pro US-produktita filmo pri kiu manifestaciantoj kredas ke gxi insultas Profeton Muhammadon, kiu kondukis al la mortigo de la usona ambasadoro en Libio kaj aliaj tri usonanoj kaj la proponitaj manifestacioj en aliaj islamaj-dominataj lokoj speciale en Nigxerio faris ke mi sxangxis la mesagxon kiun mi intencis sendi cxi-semajne kaj enprofundigxis en mian arkivon por adapti la mesagxon titolitan "JERUB-DIO" unue dissenditan je la 9-a de majo, 2004:
"Sed Joasx diris al cxiuj, kiuj staris antau li: Cxu vi bezonas batali por Baal? Cxu vi bezonas helpi lin? kiu batalos por li, tiu mortos cxi tiun matenon. Se li estas dio, li mem batalu por si pro tio, ke oni detruis lian altaron. Kaj de tiu tago oni nomis lin Jerubaal, dirante: Baal batalu kontrau li, cxar li detruis lian altaron" (Jugxistoj 6:31-32).
La urbanoj de Ofra malkovris ke ilia altaro de Baal estis detruita. Ili trovis ke Gideon, la filo de Joasx faris la detruegon. Ili devis vengxi. Ili devis mortigi Gideonon. Tamen, lia patro donis la klasikan konsilon: permesu al Baal batali por si mem se li estas reale dio.
Nune, kelkaj homoj estas kiel la urbanoj de Ofra. Ili estas fortegaj kontraux aliaj homoj, pro religio. Ili pensis ke ili povis helpi al Dio por batali Liajn batalojn. Ili pretas mortigi kunulojn pro religio! La Libia incidento estas nur unu el multaj ekzemploj kie tiaj homoj mortigas kaj/au vundegas aliajn personojn kaj detruas iliajn proprajxojn cxar ili provas defendi sian religion au helpi siajn tiel nomatan Dion.
Cxu oni povas batali por la cxiopova Dio? Cxu oni povas defendi Lin? Cxu oni devus ludi la rolon de Dio? Cxu necesas perdi vidon de la jugxo de Dio? Li ja Dio! Neniu povas helpi Lin. Li batalas por Si. Legu cxi tion: "Kiam ili venis al la drasxejo de Nahxon, Uza etendis sian manon al la kesto de Dio kaj ekkaptis gxin, cxar la bovoj klinpusxis gxin. Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Uza, kaj Dio mortigis lin tie pro la peko, kaj li mortis tie apud la kesto de Dio" (2 Samuel 6:6-7). Multaj kleruloj de la Biblio malkonsentas kun si pri kiel "peka" lia agado estis. Cxu li ne pruvis helpi al Dio? Do, li pagis kare por gxi.
Certe, nia Dio ne estas malforta. Li ne bezonas iun por protekti Lin au batali por Li. Li defendas Sin - en Sia propra maniero. Jesaja deklaris, "[Dio] surmetis sur Sin la veron kiel kirason, kaj la kaskon de savo sur Sian kapon; kaj Li metis sur Sin veston de vengxo, kaj envolvis Sin en severecon kiel en mantelon. Laux la faroj Li repagos: koleron al Siaj malamikoj, honton al Siaj malamantoj; al la insuloj Li repagos, kion ili meritas. Kaj oni timos en la okcidento la nomon de la Eternulo kaj en la oriento Lian majeston; cxar la malamiko venos kiel rivero, pelata de la spirado de la Eternulo" (59:17-19. Vidu ankaux: Nahxum 1:2; Romanoj 12:19).
Cxu vi provas defendi Dion au batali por Li? Li ne bezonas tion! Permesu al Li fari la bataladon en Lia propra maniero kaj en Sia tempo. Nur senpova dio bezonos ke liaj adeptoj defendu au batalu por li.
Permesu al Dio fari la batalon. Jerub-Dio!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estas dedicxita al la mortigita usona ambasadoro, J Christopher Stevens, la aliaj tri usonanoj kaj cxiuj aliaj, kiuj estis mortigitaj au kripligitaj tra la mondo de islamanoj pro religio.

Saturday, September 8, 2012

CXU VI POVAS MORTIGI?

Estimataj,
CXU VI POVAS MORTIGI?
"Vi audis, ke estas dirite al la antikvuloj: Ne mortigu, kaj kiu mortigos, tiu estos en dangxero de jugxado; sed mi diras al vi, ke kiu koleras kontraux sia frato, tiu estos en dangxero de jugxado…" (Mateo 5:21-22a).
"Cxiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto; kaj vi scias, ke cxiu hommortiganto ne havas vivon eternan, restantan en li" (1 Johano 3:15).
Ni vespermangxis tiun vesperon dum mia kvar-jara-agxa filo demandis de sia patrino: "Panjo, cxu vi mortigus?" Lia patrino tuj respondis, "Ne, mi ne povas mortigi, sed mi povas beni homojn." Mi provis helpi al mia filo modifante la demandon, "Mortigi kion?" Mia filo klarigis sin dirante ke temas pri mortigo de bestoj. Mia kara edzino ankorau konfirmis sian fruan respondon, ke sxi ne povas mortigi ecx malgrandan raton!
Dum mi pensis pri la dialogo, mi konstatis ke multaj homoj eble ne povas mortigi exc malgrandan raton kiel mia edzino. Tamen, tiaj homoj jam mortigis, kaj ankorau mortigas, multajn homojn per iliaj malamemaj pensoj kaj agadoj.
La Sankta Biblio diras jene: "Cxiu, kiu malamas sian fraton, estas hommortiganto…" (1 Johano 3:15. Vidu ankau: Levidoj 19:16-18; Sentencoj 26:24-26). Estas multaj ekzemploj de homoj en la Biblo kiuj konfirmas cxi tion: Kain (Genezo 4:5-8); Esav (Genezo 27:41); Absxalom (2 Samuel 13:22-28); Herodias (Marko 6:19); kelkaj Judoj (Agoj 23:12-14), ktp. Dum kelkaj el cxi tiuj homoj fakte mortigis la personojn kiujn ili malamis, kelkaj konspiris mortigi ilin antau ol Dio intervenos. Tamen, ili havis saman karakteron: MALAMECON. Gxi kutime kondukas al hommortigo.
Vi eble ne povas mortigi aliajn homojn per pafilo, glavo, trancxilo, bombo, veneno, au ia alia dangxerajxo, sed cxu vi malamas iun? Cxu vi havas ian indignon kontrau iu? Lau Dio, vi estas hommortiganto. La antidoto de malamemo ka indigno estas amo. Malamo kauzas malpacon; Sed amo kovras cxiujn pekojn (Sentenco 10:12).
Cxu vi povas mortigi? Atentu!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 5-a de decembro, 2004.

Saturday, September 1, 2012

CXU VI ESTAS KONSCIA PRI TIO?

Estimataj,
CXU VI ESTAS KONSCIA PRI TIO?
"Cxar la Sinjoro mem malsupreniros de la cxielo, kun signalkrio, kun la vocxo de la cxefangxelo, kaj kun la trumpeto de Dio; kaj la mortintoj en Kristo levigxos la unuaj; poste ni, kiuj vivas, ankorau restantaj, estos kune kun ili suprenkaptitaj en la nubojn, por renkonti la Sinjoron en la aero; kaj tiel ni estos por cxiam kun la Sinjoro" (1 Tesalonikanoj 4:16-17).
Antau nelonge, mi sendis mesagxon en mia reta diservo kiu temis pri tio kion Dio farus "je la sama tempo venontjare." Mi ecx faris gxin pregxa deziro kaj sendis gxin al homoj per SMS, BlackBerry Messenger (BBM), WhatsApp Messenger, Yahoo Messenger, Skype, kaj Facebook babilejoj kaj muraj afisxoj. Sendube, miloj da personoj ricevis la mesagxon kaj la pregxan deziron. El la homoj kiuj respondis al la mesagxo kaj la pregxa deziro per cxi tiuj diversaj rimedoj, iu respondanto faris rimarkon kiu kaptis mian atenton: "Se Kristo atendus. Amen." Dum aliaj homoj kaj ecx mi povas esti okupataj per io bona kiun Dio faros venontjare au ecx sekvan momenton, ni eble ne estas konsciaj pri la okazonta dua veno de Jesuo Kristo!
Estas fakto, ke Jesuo Kristo venos unu tagon por preni Sian kredantojn kaj alporti aliajn en finan jugxon. Tamen, neniu scias kiam la trumpeto sonus por marki la komencon de cxi tiu lasta okazajxo. Jesuo Kristo emfazis tion al Siaj discxiploj (vidu: Mateo 16:27; 24:36-44; 25:13; Agoj 1:7, 11). La fakto ke neniu scias kiam tiu grava evento okazos faras estas tre konvena por esti atenta kaj atendi gxin ajnan momenton. Tamen, cxar gxi estas pli ol du mil jaroj nun ke la promeso estis farita kaj tamen gxi ne estas plenumita, multaj personoj au ignoris gxin au ecx refutis gxin. Tamen, gxi certe okazos neatendite unu tagon. La Biblio diras en 2 Petro 3:8-10, "Sed ne forgesu cxi tiun unu aferon, amataj, ke cxe la Sinjoro unu tago estas kiel mil jaroj, kaj mil jaroj kiel unu tago. La Sinjoro ne malrapidas pri la promeso, kiel iuj malrapidecon kalkulas; sed paciencas al vi, volante, ne ke iuj pereu, sed ke cxiuj venu al pento. Sed la tago de la Sinjoro venos, kvazau sxtelisto; en tiu tago la cxielo forpasos kun mugxa bruego, kaj la elementoj brulante solvigxos, kaj la tero kaj la faritajxoj en gxi forbrulos" (Vidu ankau: Jesaja 46:13; Hxabakuk 2:3; Luko 18:7-8; Hebreoj 10:37).
Estas bone havi planojn por la estonteco kaj deziri ke Dio faru iujn surterajn bonajxojn en la proksima estonteco. Tamen, cxu vi estas konscia pri la dua veno de la Sinjoro Jesuo Kristo? Cxu vi memoras, ke Li eble venos en iu ajn tempo? Cxu vi preparigxas por Li? Ne lasu Lin renkonti vin nepreta!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).