Saturday, August 27, 2011

CXU VI NE LAUDOS LIN?

Estimataj,
CXU VI NE LAUDOS LIN?
“Mi gloros la Eternulon en la dauro de mia tuta vivo, Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos” (Psalmo 146:2).
Antau nelonge, oni invitis min esti gvidanto de iu aspekto de la cxiujara gvidanteca trejna kunsido de iu organizo de la surduloj. Tio estis mia unua interago kun homoj kiuj estas cxefe surdaj kaj mutaj. Mi povis vidi la entuziasmon de servado al Dio kaj homaro je cxi tiuj specialaj homoj. Tio kio ensorcxis min pleje estis la rimedo per kiu ili “kantis” per signa lingvo kaj dancis elmontrante la bonon de Dio je iliaj vivoj. Mi ne komprenis la signan lingvon, sed tiu kiu estis asignita al por interpretado faris bonan laboron dum sxi interpretis cxiun lirikon de iliaj kantoj al mi. Mi devis aligxi al ili laudante Dion.
Tiu travivajxo ankorau pensigas min pri kiel mi estas dankema al Dio. Mi povas paroli kaj mi povas audi homojn kiam ili parolas. Mi havas nenian fizikan neeblon. Jen homoj kun kelka fizika neeblo, kvankam, ili laudadas kaj servas Dion entuziasme. Kial mi ne faras plie?
Pleje da homoj kiuj legas cxi tiun mesagxon havas nenian fizikan neeblon, kvankam, ili ne povas tutkore laudi la Eternulon. Ili ne pensas pri tio kion ili havas. Ili anstataue pensas pri tio kion ili ne havas. Ili ne pensas pri tio kion Dio jam faris por ili. Ili anstataue pensas pri tio kion Dio ne faris por ili. Estas bedaurinde ke kelkaj homoj ne ecx konfesas la ekzistecon de Dio pro ilia tiel nomata suficxeco.
Se la surduloj povas laudi Dion tutkore malgrau ilia malfacilajxo, cxu vi ne laudas Lin? Forgesu tion kion vi ne havas au tion kion Dio ne faras por vi. Laudu Lin pro Tiu kiu Li estas kaj pro tio kion Li jam faris por vi. Almenau, vi ankorau estas viva.
La psalmisto deklaris, “Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro; Mi rakontos cxiujn Viajn mirindajxojn. Mi gxojos kaj triumfos pro Vi; Mi kantos Vian nomon, ho Vi Plejalta” (Psalmo 9:2-3), kaj “Ne la mortintoj gloros la Eternulon, Kaj ne tiuj, kiuj foriris en la silentejon” (Psalmo 115:17-18).
Cxu vi ne laudos Lin?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, August 20, 2011

BONO, PLI BONO, PLEJ BONO

Estimataj,
BONO, PLI BONO, PLEJ BONO
“Ne kvazau mi jam trafis, au jam perfektigxis; sed mi min pelas antauen, sed mi nur povos ekteni tion, pro kio mi estas tenata de Kristo Jesuo. Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan; sed nur jene: forgesante tion kio estas malantaue, kaj strebante al tio, kio estas antaue, mi min pelas al al celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo” (Filipianoj 3:12-14).
Unu el la kantoj kiun mi sxatis kiam mi cxeestis unuagradan lernejon estas angle: "Good, Better, Best/ I shall never rest,/ Until my good is better,/ And my better's best." (Bono, Pli bono, Plej bono/ Mi neniam ripozos,/ Gxis mia bono farigxos pli bona,/ Kaj mia pli bono farigxos plej bona.) La kanto estis sensignifa al mi tiam, gxis kiam mi plenkreskis. Min inspiras gxi strebi pli alten. Jes, tio kion mi faras eble estas bona, sed gxis kiam gxi farigxos pli bona, kaj la pli bono farigxos plej bona, mi ne cxesos.
Pauxlo sciis cxi tiun sekreton. Mi ne estas surprizita ke li skribis la supran citajxon al la Filipianoj je la fino de sia diservo. Kvankam, li farigxis renoma predikinto de la evangelio cxar li laboregis pli abunde ol la aliaj apostoloj (1 Korintanoj 15:10; 2 Korintanoj 11:23-30), li cxiutage plibonigxis je siaj atingoj. Li ne lasis sian "pli bonon" – la antauajn sukcesojn – malinstigi lin de de la akiro de la plej bono, ecx en la malliberejo.
Kial mi ne estas kontenta pri mia "bono"? Kial mi ne estas kontenta pri miaj atingoj? Cxu oni ne estas kontenta pri tio kion oni havas? Tamen, kontenteco estas malsama ol aspiro. Aspiro lernas de la antauxo por farigxi la plej bono, sed kontenteco gxoje akceptas cxion, kio okazas kiel planitan de Dio por atingi Sia bonan celon por ni. Tial, aspiru al grandeco, sed estu kontenta pri tio, kion Dio donas al vi.
Cxu vi faras ion bonan? Faru gxin pli bona. Se la via estus pli bona ol aliaj, ne ripozu gxis kiam via bono farigxos ankorau pli bona kaj via pli bono farigxos plej bona!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 18-a de augusto, 2003.

Saturday, August 13, 2011

KIE ESTAS VIA RIFUGXEJO?

Estimataj,
KIE ESTAS VIA RIFUGXEJO?
“Kiu logxas sub la sxirmo de la Plejaltulo, tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo” (Psalmo 91:1).
Psalmo 91 estas unu el la plej popularaj psalmoj. Gxi estas populara cxar gxi estas psalmo de certigo de protekto kaj sekurigo de Dio. Tamen, estas tusxanta vero je la komenca versiklo de la psalmo: la diaj protekto kaj sekurigo estas nur por tiuj kiuj vivas vivon de kuneco kun Dio. Homoj kiuj povas apliki cxi tiun psalmon al si estas tiuj kiuj tute fidas al Dio. Ili estas homoj kiuj vivas lau la modeloj de Dio cxar nur tiaj homoj povas resti je la cxeesto de la sankta Dio en ia timo de Lia sankta kolero. “La sxirmo de la Plejaltulo” en versiklo unu estis eble aludita al la Plej Sanktejo. Sub la Legxo de la Malnova Testamento, nur la cxefpastro kiu eniris laulegxe estus kovrita per la nubo de la gloro de Dio (la protekto de la cxiu-suficxa Dio), sed sub la Nova Testamento, cxiuj kredantoj je Kristo havas la kuragxon eniri en la nevideblan plej sanktejon per la sango de Jesuo kaj tiuj kiuj tial eniras estas sekuraj el cxiu malbono. Ne mirinde, la skribinto de la Sentencoj diris: “La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas sxirmata” (18:10).
La skribinto de cxi tiu psalmo denombris kiel homoj kiuj “logxas sub la sxirmo de la Plejaltulo” estus protektitaj: (a) savante de dangxeraj penoj kontrau iliaj vivoj (versiklo 3a; kp. Psalmo 124:7); (b) estante sub la dia sekuro kaj komforto (versiklo 4a; kp. Psalmo 17:8; 36:7); kaj (c) gxuante la dian fidelan protekton kun la “sxirmado de Liaj plumoj kaj flugiloj” (versiklo 4b; kp. Psalmo 57:1; 61:4; 63:7). Cxi tio kondukos al foresto de timo malgrau evidenta dangxero (versikloj 5-8; kp. Psalmo 3:6; 27:1-3; 46:2; 112:7; Sentencoj 28:1). Pro la fakto ke cxi tiuj homoj jam farigis Dion ilian “rifugxejon,” angxeloj estos iliaj nevideblaj gardantoj kiuj prizorgas ilin (versikloj 9-13; kp. Psalmo 34:7). Interese, la Diablo misaplikis cxi tion kiam li tentis Jesuon Kriston (Mateo 4:6).
Je versikloj 14-16, la psalmisto skribis kvazau Dio mem konfirmis la fidon de la psalmisto. La Eternulo promesas al iu ajn kiu restas je Li: (a) savon el dangxero, (b) protekton el malutilo, (c) dian cxeeston en problemo, (cx) honoron, kaj (d) longan vivon.
“Cxar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifugxejon” (versiklo 9), cxiaj specoj de dangxero menciitaj en cxi tiu psalmo estas neefikaj kontrau vi. Efektive, vi estos konfidita al la dia sekureco. Estas nenia konfido au ripozo je ia alia loko. Kie estas via rifugxejo?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, August 6, 2011

VIA MALANTAUA SPEGULO

Estimataj,
VIA MALANTAUA SPEGULO
“Ne rememoru tion, kio estis antaulonge, kaj ne meditu pri tio, kio estis en la tempo antikva” (Jesaja 43:18).
“Ne kvazau mi jam trafis, au jam perfektigxis; sed mi min pelas antauen, se mi nur povos ekteni tion, pro kio mi estas tenata de Kristo Jesuo. Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan; sed nur jene: forgesante tion, kio estas malantaue, kaj strebante al tio, kio estas antaue, mi min pelas al la celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo” (Filipianoj 3:12-14).
Antau nelonge kiam mi veturis al mia oficejo, mi provis trapasi flankan vojon por eviti la nebonfaman trafiksxtopigxon de mia hejmo al mia oficejo. De la malantaua spegulo de mia auto, mi eltrovis ke kelkaj aliaj veturiloj ankau evitadis la trafiksxtopigxon. Mi ekperdis fokuson je mia veturado dum mi koncentrigxis je la malantaua spegulo, tiam mi eksciis ke la malantaua spegulo ne estis kreita por longa koncentrado. Efektive, iu ajn kiu koncentrigxas je la malantaua spegulo de sia veturilo dum li/sxi veturas direktas sin al akcidento.
Multaj homoj ankau koncentrigxas je la “malantaua spegulo” de ilia vivo: iliaj estintaj travivajxoj. Ne gravas cxu cxi tiuj travivajxoj estis bonaj au malbonaj. Tiaj homoj lasas tiujn travivajxojn malhelpi al ili la gxuon de la cxeesto kaj la espero de la estonto. Tiaj homoj havus malfacilajxon alfronti la spertojn kiuj akompanas la gxuon de la cxeesto kaj la esperon de la estonto.
Dio, per Profeto Jesaja, diris al Sia popolo ne memori tion, kio estis antaulonge nek mediti pri tio, kio estis en la tempo antikva (vidu: Jesaja 43:18). La kialo estis ke Dio preparis fari novan aferon je iliaj vivoj tiel granda kaj mirinda ke gxi superos tion, kio estis antaulonge kion Dio jam faris je iliaj vivoj. Je Filipianoj 3:12-14, Paulo diris emfaze ke li forgesis tion, kio estas malantaue kaj strebante al granda afero kion li celis. Li sciis ke koncentradante sin je tio, kio estas malantaue povus esti ruiniga.
Kio estas via “malantaua spegulo”? Kio estas tio, kio estas malantaue, kio kaptas vian atenton? Cxu vi ankorau koncentrigxas je gxi? Ne gravas kiel bona au malbona tiu afero povas esti, ne koncentru vian atenton je gxi. Forgesu gxin kaj celu por pli bona afero. La Eternulo faros novan aferon je via vivo, sed ne lasu tion, kio estas malantaue, malhelpi vin gxui la novan aferon. Cxesu koncentrigxi je via “malantaua spegulo”!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).