Saturday, April 24, 2010

NE MALTRANKVILIGXU VIA KORO

Estimataj,
NE MALTRANKVILIGXU VIA KORO
"Ne maltrankviligxu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankau al mi…. Ne maltrankviligxu via koro, nek senkuragxigxu" (Johano 14: 1, 27).
Estas multe da problemoj kaj malfacilajxoj nuntempe kiuj faras la mondon neeltenebla por vivado. Neniu estas imuna kontrau cxi tiuj aferoj kiuj alfrontas homaron cxiutage. Multaj perdis cxiujn esperojn kaj atendas la plej malbonon. Kelkaj jam mortigis sin pro tio. Tamen, je cxi tio, Jesuo Kristo diras, "Ne maltrankviligxu via koro."
Jesuo Kristo estis kun Siaj disxciploj en la supra cxambro donante Sian adiauan parolon dum Li faris cxi tiun deklaron. Liaj disxciploj maltrankviligxis pro kelkaj eventoj kiujn Jesuo Kristo antaudiris: Li foriros (Johano 7:34; 8:21; 12:8, 35; 13:33); Li mortos (Johano 12:32-33); Unu el ili estos perfidanto (Johano 13:21); Satano agos kontrau cxiuj ili (Luko 22:31-32); ili ne povos sekvi lin kien Li iros (Johano 13:36); Petro malkonfesos Lin trifoje (Johano 13:38); kaj cxiuj ili ofendigxos pro Li (Mateo 26:31). Tamen, Jesuo Kristo konsilis ilin fidi al Li (Johano 14:1). Li reale diris ke ili devus kredi je, resti en, fidi al, kaj dependi de Li. Fido estas la granda kontrauveneno por afliktita koro. Vidante Dion super niaj problemoj niaj koroj ne maltrankviligxos.
Jesuo Kristo ne nur diris al Siaj disxciploj fidi al Li kiel kontrauveneno por iliaj afliktitaj koroj, Li ankau donis al ili kialojn por Sia admono. Li asertis la realecon de cxielo kie Li estis ironta prepari lokon por la disxciploj (kiel same aliaj kredantoj), kaj reveni por preni ilin(Johano 14:2-3). La rekompenco de kristana servo en la estonto estas kuragxigo por la discxiploj kaj ecx kredantoj nuntempe persisti en afliktoj de kredo.
Jesuo Kristo ne forlasos Siajn discxiplojn en la mondo. Li promesis ke la Patro sendos alian Konsolanton al ili, Iu kiu restos kun ili por eterne (Johano 14:15-17, 26). Cxi tiu estos la Sankta Spirito.
Malgrau tio ke Jesuo Kristo forlasis Siajn discxiplojn, Li donos al ili Sian pacon (John 14:27). Cxi tiu paco estos malsama ol la monda paco au ia ajn paco kiun ili povas pripensi. Sed cxi tiu paco, lau Paulo, "…superas cxian intelekton, [kaj gxi] gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo" (Filipanoj 4:7). Cxi tio estos por ili, kiel parto de iliaj vivoj en eterneco, sed kiel grava aspekto de iliaj vivoj surtere. La paco estas ankau por cxiuj kiuj tute fidas al Jesuo Kristo.
Jesuo Kristo mallonge menciis gxin dum Li finis Sian adiauan parolon ke Li jam venkis Satanon, la princon de cxi tiu mondo (Johano 14:30). Satano ja venis al cxi tiu mondo, tamen li ne venkos la discxiplojn. Jesuo Kristo reasertis cxi tion en Johano 16:33 ke Li jam venkis la mondon.
Kion vi travivas kiu maltrankviligas vian koron? Memoru la admonon de Jesuo Kristo, "Ne maltrankviligxu via koro." Li jam iris por prepari nian eternan lokon por ni. Li revenos por preni nin al Li. Venu al Dio per Li, la ununura vera Vojo. Lasu la Sanktan Spiriton fari Sian volon en via vivo. Vi spertos Lian pacon. "Cxar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj (2 Korintanoj 4:17-18).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 17-a Oktobro, 2004.

Saturday, April 17, 2010

PRO KIO VI ESTOS REMEMORIGITA?

Estimataj,
PRO KIO VI ESTOS REMEMORIGITA?
"La memoro de piulo estas benata; Sed la nomo de malpiuloj forputros" (Sentencoj 10:7).
"Cxar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne" (Psalmo 112:6).
Dum mi farigxas plia aktiva je la Facebook (iu popular reta socia interliga servo), mi skanis kelkajn el miaj memoreblaj fotoj kaj metis ilin sur mia Facebook. Unu el la fotoj estas tiu de mia mortinta mentoro, frato, amiko, kaj pastoro - mortinta pastoro Goke Adeleke - kiu mortis antau kvin jaroj je auta akcidento je la cxefa agxo de 37 jaroj. El la fotoj kiujn mi metis sur mia Facebook je unu tago, la foto de cxi tiu estimata viro de Dio ricevis la plej multon da atento kaj komentoj de miaj retaj Facebook-aj amikoj kaj aliaj homoj kiuj povis vidis gxin. Estis pli ol kvardek komentoj en la dauro de dudek kvar horoj pri la virtoj de cxi tiu homo. Mi ne povis konservi cxi tion al mi kaj mi montris ilin al alia pastoro cxe mia oficejo. Post pensado dum kelkaj minutoj, la pastoro faris penseman rimarkon. Li diris, "Se iu el ni mortus hodiau, pro kio ni estos rememorigita? Kion homo diros pri ni?" Interese, aliaj unu au du komentantoj sur la Facebook poste donis similajn komentojn pri cxi tiu neforgesebla viro de Dio.
Nuntempe, multaj homoj ankorau vivas, sed homoj jam forgesis pri ili cxar ili ne havas ian bonan virton rememoreblan. Rememoro de multaj homoj estas pri la malbono kiun ili faris, kaj ankorau faras. Tamen, multaj homoj estas "cxiamverda kreskajxo" je la memoro de homoj pro iliaj virtoj. Iu Joruba dirajxo estas jene, "Arise ni arika, arika ni baba iregun. Ohun ti a ba se ni oni, oro itan ni bi o di ola." (Litere, homoj rememoras pri vi tion kion vi faris au faras.)
Pro kio vi estos rememorigita ecx antau ol vi mortos? Se homoj havus la oportunon honeste komenti pri vi, kion vi diros pri vi? Cxu ili diros bonajxojn pri vi? Ja, benata estas la memoro de piulo, kaj oni nemiam forgesos ilin. Pro kio vi estos rememorigita de homoj kiuj konas vin hodiau?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estas dedicxita al la neforgesebla mortinta pastoro Josiah Adegoke Adeleke (la 3-an de Februaro, 1967-la 11-an de Januaro, 2005). Se vi komprenus la anglan, vi povas legi la komentojn pri li sur Facebook cxe http://www.facebook.com/photo.php?pid=3683041&l=373c908e9a&id=504257534 kaj eble aligxi al liaj estimantoj sur Facebook cxe http://www.facebook.com/pages/Late-Reverend-Goke-Adeleke/113953761949906?v=wall. Dio benu vin!

Saturday, April 10, 2010

VIAJ MALAMIKOJ NE MORTOS (Repliko)

Estimataj,
VIAJ MALAMIKOJ NE MORTOS (Repliko)
"Kiam falas via malamiko, ne gxoju, kaj cxe lia malfeliĉo via koro ne plezurigxu" (Sentencoj 24:17).
"Vi audis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon, kaj malamu viajn malamikojn; sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj pregxu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la cxielo; cxar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn" (Mateo 5:43-45).
Mi malofte skribas replikon pri miaj antauaj mesagxoj au sciigas la reagojn de homoj al tiaj mesagxoj kaj miaj respondoj al aliaj homoj. Tamen, mi skribu replikon pri iu mesagxo kiun mi dissendis antau nelonge bazita je kelkaj el la reagoj de homoj al gxi. La mesagxo temas pri nepregxo kontrau onia malamikoj au deziro al ili de malfelicxo. Jen du el la reagoj kiujn mi ricevis kaj miaj respondoj:
Reago Unua: "Je spirita milito, la pregxoj estas multfoje direktitaj al la spiritoj kiuj regas la malamikojn. Tio kion ni ne vidas estas pli ol tio kion ni vidas. La fakto ke kelkaj eklezioj pregxadas kelkajn strangajn pregxojn kiel "falu kaj mortu" ne signifas ke tiaj pregxoj estas celitaj al homoj sed la malvirtaj spiritoj kiuj subtenas la agojn de la malamiko."
Mia Respondo: "Estas interese noti ke spiritoj au demonoj ne mortas! Pregxi por ilia morto estas malsxparo de onia alte valora tempo. Anstatau fokusi sur la malamiko au la spirito kiu subtenas lin, estas pli bone fokusi sur Dio kaj tio kion Li faros por ni, ne la malamiko au lia malbona spirito. Dio scias kiel Li traktos la malamikon kaj la spiriton kiu regas lin."
Reago Dua: "La malamiko devas morti. Sorcxistinon ni ne lasos vivi."
Mia Respondo: "Tio montras ke vi ne estas Kristo-animo-hava! Vi ankorau vivas je la tempo de la Malnova Testamento. Tio estas aludo al la Legxo de Moseo (vidu: Eliro 22:17; Levidoj 20:27). Jesuo Kristo instruis je multaj lokoj ke ni devas pregxi POR kaj beni niajn malamikojn (vidu: Mateo 43-48; Luko 6:27-35). Li elmontris cxi tion sur la kruco (vidu: Luko 23:34; 1 Petro 2:23). Stefano sekvis la ekzemplon (Agoj 7:60) Paulo kaj Petro ankau instruis ke ni ne devas malbeni niajn malamikojn (vidu: Romanoj 12:14-21; 1 Petro 3:9). Kie tiam, se ne en la Malnova Testamento, vi havas vian instruon de malbenado de malamikoj?"
Efektive estas kelkaj asertitaj malamikoj kiujn oni eble konas kiuj ja laboras kontrau onian bonon. Multaj okazoj okazas, precipe je cxi tiu parto de la mondo. Iu ecx diris al mi tion kio lia patro faracxis al li. Tamen, cxu ni bazas nian kredon sur cirkonstanco au la vorto de Dio? La Sankta Biblio diras, "Pregxu POR kaj benu viajn malamikojn," sed cirkonstancoj kaj homa naturo diras, "Malbenu kaj ecx mortigu viajn malamikojn, se eble." Ne gravas la cirkonstanco, mi sekvos la vorton de Dio kaj lasos cxion al Dio. Li faru tion kion Li volas. Se Li permesus al la malamikoj sukcesi, gxi estas por Lia pli bona celo por mi. Mi atendos la pli bonan planon de Dio per la faroj de malamikoj ol fari mian bonan planon forigante la malamikon miarimede. Miaj malamikoj ne mortos!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Sendu viajn reagojn rekte al mi cxe spiritualdigest@yahoo.com. Dio benu vin!