Sunday, February 22, 2009

CXU LI MERITAS VIAN LAUDOJN?

Estimataj,

CXU LI MERITAS VIAN LAUDOJN?

"Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn" (Psalmo 103:1-2).

Mia familio mangxis luncxon kiam la infanoj sxerce demandis de cxiu alia cxu cxiu el ili memoris pregxi antau ol komenci au ne kaj la enhavon de iliaj pregxoj. El sia diskuto, ili menciis Dion kaj panjon kiel homojn indajn de laudoj por la provizo de la mangxajxo. Unu el ili pridemandis cxu ili devus aldoni pacjxon je la listo au ne. La alia neis cxar pacjxo ne kuiris la mangxajxon. Panjo, kiu sekvis ilian diskuton, rememorigis ilin ke pacjxo provizis la rimedojn por la mangxajxo antau ol sxi povis kuiri gxin por ili, tial, pacjxo ankau meritas esti laudata. La infanoj konsentis kaj daurigis sian mangxadon.

Pacxjo ne aligxis al la diskuto sed li anstataue pripensis gxin. Li ja provizis la rimedojn por la kuirita mangxajxo, sed la infanoj ne sciis tion. Lau ili, panjo estis la kreintino kaj provizintino de la mangxajxo. Pacxjo ne havas lokon je la provizo. Kelkfoje, ni faras la samon al Dio. Cxi tio estas aplikebla pleje al multaj homoj je la evoluinta mondo kie preskau cxio estas provizita komparita al homoj je la evoluanta mondo kie regas malricxeco kaj sufero. La antauaj homoj inklinas forgesi Dion je la provizo de tio kion ili gxuas, tial, la apatio al spiriteco tie. La postaj homoj devas esperi kaj kredi je Dio por preskau cxio, tial, la amo por religieco je la parto de la mondo. Tamen, la parto de la mondo kie kelkaj homoj logxas ne determinas ilia ilian aprezon por Dio. Tiaj homoj ne aprezas Dion pro Tiu kiu Li estas kaj pro tio kion Li faras je iliaj vivoj. Ili ne laudas Lin pro siaj vivoj kaj cxio kio okazas je siaj vivoj. Ili ne povas vidi la manojn de Dio je siaj cxiutagaj agadoj.

Ne gravas tie kie vi logxas, cxu en evoluinta mondo au en evoluanta mondo,cxu vi aprezas Dion pro Tiu kiu Li estas kaj pro tio kion Li faras je via vivo? Cxu vi rekonas Lian bonecon sur vi? Cxu Li meritas viajn laudojn? La psalmisto diris, "Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn" (103:1-2). Ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn sur via vivo!

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, February 14, 2009

"AMAS MI VIN"

Estimataj,

 

Mia mesagxo por la venonta semajno (kaj en la angla kaj en la esperanta lingvoj) estas preta por dissendo. Tamen, dum homoj celebras la Tagon de Valenteno hodiau la 14-an de februaro, mi estas kondukita konservi tiun mesagxon gxis alia semajno kaj resendas cxi-suban kiun mi jam antaue sendis dufoje.

 

"AMAS MI VIN"

 

"Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluigxu al la bona" (Romanoj 12:9).

 

La frazo "Amas mi vin" estas ofta inter homoj, precipe homoj de malaj

seksoj, cxu edzigxintaj cxu fraulaj. La frazo estas tiel ofta kehomoj jam perdis au misinterpretis la realan signifon de la plej grava vorto en gxi - amo. Lau kelkaj, "Amas mi vin," signifas ke mi volas akiri ion de vi. Lau aliaj, amo estas glorigita vorto por amoro. La intenco de "Amas mi vin" de aliaj estas kontentigi ilian egoisman deziron. Ne mirinde, amo jam farigxis unu el la plej oftaj vortoj en iu ajn lingvo.

 

Kio signifas amo por vi? Kiel vi elmontras gxin? Cxu reale temas pri gxi kiam vi diras al iu, "Amas mi vin"? Paulo priskribis tion kio amo estas kaj tion kio gxi ne estas en 1 Korintanoj 13:4-8, "Amo longe suferas, kaj bonfaras; amo ne envias; amo ne fanfaronas, ne sxveligas sin, ne kondutas maldece, ne celas por si mem, ne kolerigxas, ne pripensas malbonon, ne gxojas pri maljusteco, sed kungxojas kun vereco; cxion toleras, cxion kredas, cxion esperas, cxion eltenas. Amo neniam pereas." Tio signifas ke kiam mi diras, "Amas vin mi," temas esence pri: mi estos pacienca kun vi; mi estos bonkora al vi; mi ne envias vin; mi ne levos min pli super ol vi; mi ne estos egoisma; mi ne estos facile cxagrenita de vi; mi konservos nenian kronikon de malbono kiun vi faras kontrau mi; mi ne havos malkasxan planon kontrau vi; mi estos vereca al vi; mi protektos vin; mi fidos al vi; mi havos esperon je vi; mi persistos kun vi; kaj mia amo ne estas portempa. Io mankanta el cxi tio estas hipokriteco.

 

La amo inter Jonatan kaj David estas bona ekzemplo de amo sen hipokriteco. Jonatan montris cxiujn tiujn ecojn de amo priskribitajn supre al David  (vidu: 1 Samuel 18:3-4; 20:1-42; 23:18).

 

Amas vin mi. Cxu mi?

 

Je la servo de Dio,

 

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Sunday, February 8, 2009

CXU VI ESTAS KOLPORTANTO DE LA VORTO DE DIO?

Estimataj,

CXU VI ESTAS KOLPORTANTO DE LA VORTO DE DIO?

"Cxar ni ne similas al multaj, kiuj faras la vorton de Dio komercajxo; sed kun sincereco, kaj kiel per Dio, antau Dio ni parolas en Kristo" (2 Korintanoj 2:17).

"Cxar venos tempo, kiam oni ne toleros la sanan instruon; sed havante jukantajn orelojn, amasigos al si instruantojn, lau siaj deziroj" (2 Timoteo 4:3).

Multigxo de pregxejoj, diservoj kaj "servantoj" de Dio estas tiel ofta ke estas malfacile scii la autentikajn pregxejojn kaj tiujn kiuj estas reale vokitaj de Dio esti Siaj mesagxistoj. Multaj tiel nomataj servantoj de la evangelio nuntempe kolportas la vorton de Dio pro mempligrandigo. Ili ne havas la kreskon de la regno de Dio surtere kiel sian celon, sed ilia celo estas kiel la prediko de la evangelio igxas gajno por ili finance kaj materiale. Kelkaj faras tiel nescie dum kelkaj faras tiel intence. Cxi tiu tendenco jam igas multajn nekredantojn ne konsideri ion ajn bonan je la vorto de Dio kaj la autentikaj servantoj de Dio.

Interese, tiaj falsaj servantoj de Dio kiuj kolportis la vorton de Dio por persona gajno abundis dum la epoko de Apostolo Paul. Cxi tiuj falsaj servantoj estis aluditaj je multaj lokoj en la Sankta Biblio kiel "falsaj profetoj" au "falsaj instruistoj" (vidu: Mateo 7: 15; 24:11, 24; 2 Korintianoj 11:13; 2 Petro 2:1; 1 Johano 4:1). Ili koruptis kaj falsis la vorton de Dio por egoismaj celoj. Iu komentanto de la Sankta Biblio priskribis la situacion jene: "...komercigante gxin; ili kolportis la vorton de Dio, faris gajnon de gxi, sercxis nur sian mondan intereson kaj avantangon je gxi, kaj tiel miksis gxin per sia propra filozofio, por plezurigi la karnajn orelojn kaj korojn de homo; ili kunmiksis la legxon kaj Evangelion, gracon kaj faron, je la negocado de savo; kiel kolportistoj faras, ili miksas bonajn kaj malbonajn varojn kune, kaj poste kolportas ilin kiel bonajn varojn; au kiel vinkomercistoj, kiuj miksas vinon kun akvo, kaj vendas gxin kiel puran vinon."

Cxi tio estas defio al cxiuj servantoj de la evangelio: cxu vi estas kolportanto de la vorto de Dio, au gxia predikanto? Kial vi predikas la vorton de Dio? Cxu vi kolportas gxin pro persona gajno au pro la kresko de la regno de Dio surtere? Cxu vi povas diri kiel Paulo, "...sed kun sincereco, kaj kiel per Dio, antau Dio ni parolas en Kristo"? Audu Paulon denove: "...ni formetis la kasxitajn aferojn de honto, ne irante kun ruzeco kaj ne falsante la vorton de Dio, sed per elmontro de la vero rekomendante nin al cxies konscienco antau Dio" (2 Korintanoj 4:2).

Gxi ankau estas defio al la audantoj de la vorto de Dio: kion vi volas audi de la servantoj de Dio? Cxu vi reale volas ke ili prediku la nediluitan vorton de Dio au tion kio taugos por vi? Ne permesu ke la profetajxo de 2 Timoteo 4:3 estu plenumita je via vivo. Ne kuragxigu kolportadon de la vorto de Dio.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Sunday, February 1, 2009

KIAM ONI INTENCAS FARI AL VI MALBONON

Estimataj,

KIAM ONI INTENCAS FARI AL VI MALBONON

"Vi intencis fari al mi malbonon; sed Dio arangxis de tio bonon, por fari tiel, kiel nun estas, por konservi la vivon de multe da homoj" (Genezo 50:20).

La Santa Biblio je multaj lokoj diras ke la koroj de homoj estas malbono (vidu: Genezo 6:5; 8:21; Ijob 15:14-16; Psalmo 51:5; 53:1-3; Predikanto 9:3; Jeremia 17:9; Mateo 15:19). Laukauze au senkauze, oni intencas fari malbonon al aliaj homoj. Homoj suferis, kaj ankorau suferas, de tiaj malbonaj intencoj faritaj je la koroj de homoj. Tamen, multaj el cxi tiuj malbonaj intencoj kaj suferado estas por la bono de tiuj kiuj amas Dion. Multokaze, Dio lasas tiujn malbonajn intencojn okazi al Siaj amatoj por elporti la plejbonon en ilin. Cxi tio jam estas unu el la problemoj de malbono surtere. La antagonistoj de la Santa Biblio, kaj ecx de Dio, estas pretaj montri cxi tion.

Tamen, la historio de la vivo de Josefo donas indikon al cxi tio. La maljunaj fratoj de Josefo malamis lin pro la amo de sia patro por li kaj pro liaj songxoj. Kiam ili havis la oportunon, ili planis mortigi lin por ke liaj songxoj ne estu plenumitaj. Ili poste opiniis alie kaj vendis lin en sklavecon en Egiptujo. En Egiptujo, oni malliberigis Josefon pro la malbonaj intencoj de la edzino de lia sinjoro. Ecx kiam estis la oportuno por li estis liberigita, tiu persono kiu supozis helpi lin ne rememoris lin. Tamen, je la fiksita tempo de Dio, li estis levita al eminento. Liaj fratoj farigxis liaj subuloj. Malgrau la fakto ke Josefo jam pardonis ilin, iliaj konsciencoj ne pardonis ilin. Tial, je sia trompo, ili sendis mesagxon al Josefo por rememorigi lin pri la peto de sia patro pro ili. Josefo estis malfelicxa ke siaj fratoj jam ne pardonis sin. Responde, li klarigis al ili ke iliaj malbonaj intencoj estis fakte la bona plano de Dio por lia vivo kaj por la helpo de multaj animoj.

Cxu vi suferas pro la malbonaj intencoj de iuj homoj? Pacience elportu la suferon Dio laboras per la sufero por elporti la plejbonon el vi. Kiam Josefo trapasis siajn suferojn, li ne sciis ke ili estis por lia bono, sed, poste, li sciis. Apostolo Paulo recertigis, "Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj lau Lia intenco, cxio kunlaboras al bono" (Romanoj 8:28). Tial, kiam oni intencas malbonon al vi, au ecx kiam malbono okazas al vi, Dio volas elporti la plibonon el gxi. Tiu plejbono baldau okazos je via vivo je la nomo de Jesuo. Amen.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).