Saturday, September 21, 2019

PLENUMANTE CXIAN JUSTECON

Estimataj, PLENUMANTE CXIAN JUSTECON "Lasu do, cxar tiel decas al ni plenumi cxian justecon" (Mateo 3:15). Kiel Johano, la Baptisto, oni miras kial Jesuo Kristo donis Sin por baptado de pento. Tamen, la respondo de Jesuo al Johano, la Baptisto estis ke estas tauge por Li partopreni je la baptado de Johano tiutempe por plenumi cxian justecon. Cxar estis neniaj bezonoj pri baptado je la Legxo de Moseo, Jesuo ne povis pensi ion ajn pri la justeco de Levidoj. Tamen, la mesagxo de Johano, la Baptisto estis mesagxo de pento kaj tiuj kiuj travivis gxin atendis venontan Mesion kiu estos virta kaj kiu enportos justecon. Se Jesuo Kristo kiel la Mesio provizus justecon por pekuloj, Li devas esti identigita kun pekuloj. Cxi tiu identigo ricevis la aprobon de Dio cxar Dio sendis Sian Spiriton sur Jesuon kaj deklaris ke Jesuo estas Lia amata Filo. Jesuo Kristo ne nur estis identigita kun la homoj per Sia baptado, Li ja venis por servi ilin kaj doni Sian vivon kiel elacxeton por ili (vidu: Mateo 20:28;  Filipianoj 2:4-8). Pro cxi tio, oni tre alte superigis Lin kaj donis al Li nomon kiu estas super cxia nomo "... por ke en la nomo de Jesuo klinigxu cxiu genuo, de encxieluloj kaj surteruloj kaj subteruloj, kaj ciu lango konfesu, ke Jesuo Kristo estas Sinjoro, al la gloro de Dio, la Patro " (Filipianoj 2:10-11). Multaj homoj je la altaj lokoj kaj oficoj de gvidado malfacile estas identigitaj kun homoj kiujn ili gvidas kaj en malaltaj lokoj. Ili pensas ke ili estas "tro grandaj" estis identigitaj kun la malaltuloj. Ili ne estas pretaj oferi sian placxon por kontentigi la homojn kiuj estas sub ili. Ili jam forgesis ke lau Dio, "la pli granda el vi estos via servanto" (Mateo 23:11). Ne mirinde, Paulo admonis je Romanoj 12:16, "Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj." Je kia rimedo vi estas identigita kun la homoj kiujn vi gvidas au servas? Ne estu "tre granda" reale servi aliajn cxe vi. Por plenumi cxian justecon, trovu rimedojn en kiuj vi povas esti identigita kun homoj cxe vi. La Eternulo ja rekompencos vi pro cxi tio. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi ne estu tro fiera identigi vin kun homoj cxe vi.

Saturday, September 14, 2019

EGE FIDELAS VI!

Estimataj, EGE FIDELAS VI! Gxi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis, Sed cxiumatene gxi renovigxas; granda estas Via fideleco" (Plorkantoj 3:22-23). Preskau cxiuj kristanaj himnoj havas kortusxajn historiojn kiuj igis la verkintojn verki ilin. Interese, la populara himno - " EGE FIDELAS VI!" - ne havas tian historion. La verkinto de la himno, Thomas O. Chisholm, konfensis ke estis neniaj specialaj cirkonstancoj kiuj igis lin verki cxi tiun grandan himnon. Li akiris sian inspiron nur de sia travivo kaj vero de la Sankta Biblio. Li poste diris je iu letero skribita en 1941 ke malgrau lia malgranda enspezo pro difektita sano je sia fruaj jaroj, li sciis pri la nemanka fideleco de interkonsento-tenanta Dio kaj ke Dio jam donis al li multajn mirindegan montrajxojn de Lia provizita zorgo. Je la himno, kiel Jeremia je siaj plorkantoj, Chisholm deklaris ke cxar la favorkoreco de Dio neniam cxesas, granda estas la fideleco de Dio. Dio renovigas cxi tiun fidelecon vintre, somere, printempe, kaj autune, efektive, cxiumatene. Cxi tiu fideleco estas montrita per la suno kaj luno kaj tuta cxielo. La tuta naturo kununuigxas por laude atesti poi cxi tiu fideleco. La fideleco entenas pekliberecon kaj trankvilon daureman, la instigan kaj enestan influon de Dio, forton por nun kaj esperon por morgau, kaj nekalkuleblajn benojn. Granda ja estas la fideleco de Dio! Vi ankau travivas cxi tiun fidelecon de Dio cxiutage. Cxu vi komprenas cxi tion? Se jes, cxu vi alte taksas Dion pro gxi? Se vi ne komprenas gxin, tio signifas ke vi ne fokusas al Dio kaj vi fidas al cxu vi mem au alia afero krom Dio. Fokusu al Dio kaj vi havas multajn kialojn deklari Lian fidelecon sur via vivo. Ege fidelas vi, Dio! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi cxiam travivu la fidelecon de Dio cxiutage.

Saturday, September 7, 2019

LA PROFITOJ DE VIRTULO

Estimataj, LA PROFITOJ DE VIRTULO "Cxar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne. Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, gxi fidas la Eternulon" (Psalmo 112:6-7). Pli multe da homoj farigxas religiaj precipe je cxi tiu parto de la mondo. Tamen, estas pli malfacile trovi virtulon kiu reale timas Dion je sia cxiutagaj agadoj. Magrau tio, la skribinto de Psalmo 112 denombris kelkajn el la profitoj kiujn virtulo gxuas. Kiu estas virtulo? Unue, virtulo estas tiu kiu estas nekompromisa. Li estas etika kaj estas konata pro tio je kio li kredas. Li ja estas celema. Due, virtulo estas tiu kiu estas honesta kaj justa je sia klopodoj. Dum li eble ne necese estas senkulpa, li devas estis fidela kaj je bona reputacio. Trie, virtulo estas tiu kiu estas en rajta staro kun Dio. Li estas tiu en kiu Dio enmetis Sian virtecon en Jesuo Kristo kaj li vivas je la rimedo kiu estas placxa al Dio. Bazita sur la fino de la antaua psalmo, la skribinto de Psalmo 112, je la unua versiklo, diris ke tiu kiu timas la Eternulon kaj placxas je Lia Legxo estas benita. Kvin benoj au profitoj kiuj venas al tiu kiu estas virta kaj timas Dion estas denombritaj: unue, la virtulo estas benita per fizika kaj materia prospero cxar Dio estas virta (versikloj 2-3). Due, lumo estas donita ecx je mallumo por la virtulo (versiklo 4). Cxi tio eble estas aludita al sukceso (anstatau malsukceso) au sagaceco. Trie, la virtulo ricevas bonecon pro malavareco kaj justeco (versikloj 5 kaj 9). Kvare, la virtulo estos firme fondita je sia kredo, kaj nemovebla kun nenia timo de tio kion homoj eble faras al li (versikloj 6-8). Efektive, la memoro de la virtulo estos eterna kaj benita (kp Sentencoj 10:7). Kvine, cxar la virtulo donas malavare kaj juste je siaj aferoj (versikloj 5 kaj 9), li estos farita forte kaj honore al la Eternulo. Sendube, cxiu volas gxui cxi tiujn profitojn. Tamen, kiom da homoj estas pretaj virte kaj vere timi Dion? Kiom da homoj estas nekompromisaj, honestaj kaj estas en rajta staro kun Dio? Eble sxajne ke estas ne profite esti virta je cxi tiu nuna socio, sed estas reale profite esti virta kaj vere timi Dion. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por la kapableco esti virta je la mondo plena da malvirteco.

Saturday, August 31, 2019

VI JA ESTAS TEMPLO!

Estimataj, VI JA ESTAS TEMPLO! "Au cxu vi ne scias, ke via korpo estas templo de la Sankta Spirito, kiu estas en vi kaj kiun vi havas de Dio? kaj vi ne apartenas al vi mem” (1 Korintanoj 6:19). Dum mi atendis mian matenmangxon unu matenon, mi ekvidis lumon en mia telefono, kiu diris en angla: "If my body is a temple of God, who am I to stop people from entering the house of the Lord?” [esperante: "Se mia korpo estas templo de Dio, kiu estas mi, ke mi malhelpu homojn eniri la domon de la Eternulo?"] Mi klakis sur la ligilo kaj malkovris, ke la deklaro estis farita de tiel nomata bela virino en unu el ŝiaj tviterajxoj en Tvitero. Sxi bazis sian argumenton sur cxi-supra verskilo! Interese, miloj da homoj retviteriskaj ŝatis la tviterajxon. Mi ne volus scii, cxu cxi tiuj homoj konsentas au ne kun la virino. Tamen, la virino kaj cxiuj ŝiaj sekvantoj mistrafis! Ili estas unu el tiuj homoj, kiuj interpretas kaj aplikas la vortojn de Dio por lauigi siajn egoismajn interesojn. Cxi tiu verskilo estas aplikebla nur al tiuj, kiuj akceptis Jesuon Kriston kiel sian personan Savanton kaj Sinjoron. Via korpo estanta la templo de la Sankta Spirito signifas, ke la Sankta Spirito logxas en vi. Apostolo Paulo pli frue diris, "Cxu vi ne scias, ke vi estas templo de Dio kaj ke en vi logxas la Spirito de Dio?" (1 Korintanoj 3:16). Kutime templo estas konstruajxo uzata por adoro de dio au dioj. Gxi estas sankta vidinda loko, kiu estas limigita al iuj homoj, kiuj kutime konsekris sin antau ol eniri gxin por adoro al la dio. Gxi ne estas loko, kiun iu ajn povas eniri. Fakte gxi estas la logxejo de la dioj. Aludante al 1 Korintanoj 6:19, apostolo Paulo aludis cxiun korintian kristanon kaj komprenante cxiun alian kristanon kiel la logxejon de Dio sur la tero. La korpo de homo ne apartenas al la homo, kiu portas gxin. La persono estas nur la portanto. Cxiu kristano devas atenti sin kiel dedicxitan vazon de sia Kreinto. Apostolo Paulo diris per aliaj vortoj en Romanoj 12:1: "Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio, kio estas via racia servo." Li/ Sxi ne devas vidi lin/sxi kiel ordinara homo, kaj ne devus permesi al iu misuzi lin. Li/Sxi estas speciala. Apostolo Petro uzis kvar vortojn – elektitan, regxan, sanktan kaj specialan – por priskribi tian homon (vidu: 1 Petro 2:9). Do, via korpo estanta la templo de Dio devas esti amata kaj zorgata. Vi ne devas uzi gxin kiel vi volas au permesi al iu uzi gxin kiel ili volas. Vi donos raporton pri kiel vi uzas vian korpon au permesas al aliaj homoj uzi gxin (vidu: 1 Korintanoj 3:17). Vi ja estas templo! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi atentu pri kiel vi uzas vian korpon kiel templo de Dio.

Saturday, August 17, 2019

VI POVAS FALI VIKTIMO!

Estimataj, VI POVAS FALI VIKTIMO! "Tiu do, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu" (1 Korintanoj 10:12). "Estu sobraj, vigladu; via kontrauulo, la diablo, kiel leono blekeganta cxirkauiras, sercxante, kiun li povos forgluti” (1 Petro 5:8). Kvankam mi iam trapasis interretan fraudiston antau dek du jaroj, tamen miaj preskau du jardekoj da sperto kiel komputila kaj interreta spertulo igis min fanfaroni, ke mi ne plu povas fali viktimo de interretaj fraudoj. Antau kelkaj semajnoj mi provis eraron, kiam mi facile falis al alia interreta fraudisto kaj unu el miaj personaj pagxoj de Facebook estis piratita. Mi bezonis pli ol dudek kvar horoj da klopodoj por reakiri la tutan regon de mia Facebook-konto de la trompisto. Iuj el la homoj, kiuj audis pri la akcidento, surprizigxis, ke tiaj povas okazi al mi. Sximsxon estis unu el la jugxistoj en la antau-monarkia epoko de la Izraelidoj. Li estis potenca homo, kiu povis mortigi leonon per nudaj manoj (vidu: Jugxistoj 14:5-6), kapti tricent vulpojn kaj ligi ilin voston al vosto en paroj (vidu: Jugxistoj 15:4), mortigi mil virojn per fresxa makzelo de azeno (vidu: Jugxistoj 15:15), kaj ekpreni du kolonojn de urba pordego kaj porti ilin al la supro de monteto (vidu: Jugxistoj 16:3). Tamen li facile falis al la manoj de siaj malamikoj – la Filisxtoj – per senzorgeco je la logtrompo de virino (vidu: Jugxistoj 16:4-22). Oni scivolus, kiel tia potenca homo povus fali tiel. David estis homo lau la propra koro de Dio (1 Samuelo 13:14; Agoj 13:22). Li mortigis la gigantan Goliaton en juna agxo (vidu: 1 Samuelo 17). Li batalis kaj gajnis multajn militojn. Fakte, apenau ekzistas ia regisatrajxo de batalo, kiun li malgajnis dum sia tuta vivo. Tamen li ne povis gajni la batalon de peko de adulto kaj murdo (vidu: 2 Samuelo 11). Cxi tiu peko restas kiel cikatro en lia historio (1 Regxoj 15:5). Jen alia surprizo pri la falo de alia rimarkinda homo! Simon Petro estis rekta kaj kuragxa discxiplo de Jesuo Kristo. Li estis unu el la " intimaj rondoj" de Jesuo Kristo (vidu: Mateo 17:1; Marko 5:37; 14:33). Kiam Jesuo Kristo antaudiris la neadon de la discxiploj kiam Li estis ironta al la Kruco, Petro fanfaronis, ke li mortos kun Jesuo Kristo, se necese (vidu: Marko 14:30-31). Li ecx provis defendi Jesuon Kriston, kiam Li estis arestota fortrancxante la orelon de unu el la homoj, kiuj venis por aresti Lin (vidu: Johano 18:10). Tamen Petro falis kiam li neis Jesuon Kriston tri fojojn post la aresto de Jesuo Kristo (vidu: Johano 18:15-18, 25-27). Cxiu homo povas fali en eraron au pekon, precipe se la homo ne atentas. Neniu kvanto da sperto, potenco, prospero au edukado povas malhelpi fali viktimo de eraro au al homoj, kiuj volas utiligi iun senzorgecon. Ne mirigas, apostoloj Paulo kaj Petro admonis, "Tiu do, kiu opinias, ke li staras, sin gardu, por ke li ne falu" kaj "Estu sobraj, vigladu; via kontrauulo, la diablo, kiel leono blekeganta cxirkauiras, sercxante, kiun li povos forgluti” (1 Korintanoj 10:12; 1 Petro 5:8). Gardu vin, vi povas fali viktimo! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi cxiam estu zorgema por ke vi ne falu viktimo de ia eraro au peko.

Saturday, August 10, 2019

CXU GXI NE MALPLACXAS AL LA ETERNULO?

Estimataj, CXU GXI NE MALPLACXAS AL LA ETERNULO? “Kiam pasis la funebro, David sendis, kaj prenis sxin en sian domon; kaj sxi farigxis lia edzino, kaj sxi naskis al li filon. Sed la faro, kiun faris David, malplacxis al la Eternulo” (2 Samuel 11:27). Regxo David, viro lau la propra koro de Dio, faris ion, kio malplacxis al la Eternulo! Li devis esti cxe la militfronto, sed li elektis esti hejme gxuiganta sin. En sia libertempo promenante sur la muro, li vidis belan virinon sin bananta. Li alvokis la virinon kaj kontentigis sian voluptan pasion kun sxi. La ago rezultigis gravedecon, kaj por kovri gxin, li planis la morton de la edzo de la virino post kiam cxiuj klopodoj trudi la gravedecon al li (la edzo) malsukcesis. Li poste aldonis la virinon al la aro de edzinoj en sia palaco (vidu: 2 Samuel 11). Kiel la regxo, David havis autoritaton pri cxio kaj cxiuj en lia regado. Do, ordinare, li faris nenion malofte kun potencaj regxoj. Tamen la ago malplacxis al Dio. Lauvorta traduko de la vorto "malplacxo" cxi tie estas "malbona antau la okuloj". Memoru, Dio kaj Samuel antaudiris al la Izraelidoj pri tio (vidu: Readmono 17:17; 1 Samuel 8:10-8). Estas kelkaj agoj nuntempe, kiuj estis konsiderataj normalaj. Ili estas akcepteblaj por la socio. Ili estas agoj en modo. Tamen en la reala senco ili malplacxas al Dio. Iuj el tiaj agoj estas nun nomataj "profesiaj pekoj". Gxenerale estas nenio malbona kun ili, cxar ili asociigxas kun apartaj profesioj kaj/au postenoj. Homoj ecx povas instigi iun okupigxi pri tiaj agoj por plibonigi la profesion kaj/au pozicion. Cxiu, kiu ne pretas indulgi en tiaj agoj, estas konsiderata kiel malmoderna. Tamen plej multaj el cxi tiuj agoj malplacxas al la Eternulo. Daniel kaj liaj tri aliaj hebreaj kolegoj sciis cxi tiun sekreton, kiam ili decidis ne malpurigi sin per la regxa mangxo kaj vino en la palaco de la pagana regxo de Babilono (vidu: Daniel 1:3-16). Kutime, nenio misis pri la regxaj mangxaĵoj kaj vino. Tion mangxis aliaj junaj viroj en la servo de la regxo, kaj la speciala regxa mangxo kaj vino estis por la junuloj esti pli sanaj kaj pli nutritaj. Tamen la demando, kiu kredeble sonis en la mensoj de la kvar hebreaj junuloj, estis: "Cxu mangxi tian mangxaĵon kaj trinki tian vinon, kiu estis oferrita al idoloj antau ol esti servita al ili, ne malplacxus al la Eternulon?" Kiuj estas la komunaj kaj akcepteblaj agoj, kiujn faras homoj nuntempe, kiuj eble malplacxas al Dio? Cxu vi rimarkas tiajn agojn? Kiu ajn volas esti en modo kun la agoj de la mondo, falos en malfelicxon de Dio. “Cxu vi ne scias, ke la amikeco al la mondo estas malamikeco al Dio? Cxiu do, kiu volas esti amiko de la mondo, farigxas malamiko de Dio” (Jakobo 4:4). Antau ol indulgi vin per ia ago, unue demandu vin: cxu gxi ne malplacxas al la Eternulon? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi ne indulgu vin per ia ago, kiu malplacxos al Dio.

Saturday, July 27, 2019

KIO ESTAS LA VALORO DE JESUO KRISTO?

Estimataj, KIO ESTAS LA VALORO DE JESUO KRISTO? “Tiam unu el la dek du, nomata Judas Iskariota, iris al la cxefpastroj, kaj diris: Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek argxentajn monerojn” (Mateo 26:14-16). Judas Iskariota estas konata pro lia fia ago de perfido de Jesuo Kristo al la Judaj estroj por la sumo de nur tridek argxentaj moneroj. Tio estis la valoro de Jesuo Kristo al li. Li poste bedauris sian agon, redonis al la estroj la monon kaj iris kaj pendigis sin.  La valoro de Jesuo Kristo variis al aliaj disxciploj kaj sekvintoj de Jesuo Kristo. Jozef, el Arimateo, valorigis ecx la senvivan korpon de Jesuo Kristo ke li “prenis la korpon, kaj envolvis gxin en pura tolajxo, kaj metis gxin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko; kaj li alrulis grandan ŝtonon al la enirejo de la tombo” (Mateo 27:59-60). Li donis al Jesuo tion kio estis speciala al li cxar li valorigis Lin grande. Maria Magdalena kaj aliaj virinoj kiuj servis Lin antau Lia morto estis ankorau al Li ecx post Lia morto. Ili alportis spicojn kaj parfumon por olei Lian korpon. La dirajxo de Paulo pri la valoro de Jesuo Kristo estas klasika: “Cxar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno” (Filipianoj 1:21). Jesuo Kristo valoras la tutan vivon por Paulo. Ne mirinde, li poste diris, “mi rigardas cxion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de cxio, kaj rigardas cxion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston” (Filipianoj 3:8). Simon Petro jam antaue diris similajxon: “Jen ni cxion forlasis kaj vin sekvis!” (Marko 10:28). Jesuo Kristo ne valoras ion ajn al multaj homoj. Kiel Judas, tiaj homoj ne zorgas pri tio kio okazas al Jesuo Kristo kaj la afero de la Evangelio. Tiaj homoj eble estas tiel nomataj kristanoj. Pro ilia intereso estas ne afektita, ili povas vendi Jesuon Kristo por ia ajn kvanto. Alie, Jesuo Kristo estas la tuta mondo al kelkaj homoj. Kiel Paulo kaj aliaj fidelaj sekvintoj de Jesuo Kristo en la Sankta Biblio, tiaj homoj estas pretaj doni cxion al Jesuo Kristo kaj la afero de la Evangelio. Kio estas la valoro de Jesuo Kristo al vi? Cxu Li valoras ion ajn al vi? Kion vi povas forlasi au fordoni pro Jesuo Kristo? Kiel Will L. Thompson (1847-1909), mi havas la kuragxon diri, Jesuo estas la tuta mond’ al mi, kaj fidela al Li mi estos; Ho kial mi povas nei cxi tiun Amikon, kiam Li estas tiel fidela al mi? Sekvante Lin mi scias ke mi estas prava, Li gardas min dum tago kaj nokto; Sekvante Lin tage kaj nokte, Li estas mia Amiko.” Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).