Saturday, May 25, 2019

POR TIA TEMPO

Estimataj, POR TIA TEMPO "Se vi silentos en cxi tiu tempo, tiam liberigo kaj savo venos al la Judoj de aliaj loko; sed vi kaj la domo de via patro pereos. Kaj kiu scias, cxu ne por tia tempo vi atingis regxinecon?" (Ester 4:14). Sxi estis orfino prizorgita de sia kuzo, en la lando de kaptiteco. Sxi havis favoron cxe cxiu kiun sxi renkontis. Poste, sxi farigxis la regxino en tiu lando de kaptiteco. Tamen en tia tempo, sxi hezitis uzi sian oficon por savi sian popolon. La virino estis Hadasa populare konata kiel Regxino Ester. Modehxaj - unu el la kaptitoj el Judujo - prizorgis sxin. Per dia favoro, sxi farigxis la regxino de Regxo Ahxasxverosx de Persujo. Obeinte sian kuzon, sxi ne malkasxis sian identecon. Komploto estis planita por ekstermi la Judojn. Modehxaj, sxia kuzo alvenis al sxi por la savo de la Judoj. Sxi hezitis interveni en la afero pro la palaca ceremoniaro. Tial Modehxaj instigis sxin ke sxi ne pensu ke sxi estas savita en la palaco cxar sxi ne povis diri kial Dio metis sxin en la regxinecon por tia tempo. Regxino Ester respondis per unu el la rimarkindaj dirajxoj en la Sankta Biblio, "Iru, kunvenigu cxiujn Judojn, kiuj trovigxas en Sxusxan, fastu por mi, ne mangxu kaj ne trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte; ankaux mi kaj miaj servistinoj fastos tiel same; poste mi iros al la regxo, kvankam tio estas kontrauxlegxa; KAJ SE MI PEREOS, MI PEREU" (Ester 14:16). Post la fasto (kaj eble pregxo), Ester iris al la regxo kaj raportis la aferon al li. Diavole, la Judoj estis savitaj per la bona ofico de Ester. Dio metis Esteron en tiun regxinan oficon por tia tempo por ke Li dauxrigu la savan agon per la Juda nacio. Dio metas multajn personojn en unu oficon aux alian por difinita celo. Cxu vi scias la kialon de via nuna ofico? Kion Dio kaj aliaj cxe vi esperas de vi en tiu ofico? Kiu scias cxu vi estas en tiu ofico por tia tempo? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi povu uzi ian ajn oficon en kiun Dio jam lokis vin por plenumi la celon de Dio por via vivo kaj cxi tiu generacio.

Saturday, May 18, 2019

DEJXETU LA FORTIKAJXOJN

Estimataj, DEJXETU LA FORTIKAJXOJN "Cxar la iloj de nia militado estas ne laukarnaj, sed potencaj antau Dio por la dejxetado de fortikajxoj; dejxetante diskutojn, kaj cxian altajxon levatan kontrau la scio konforma al Dio, kaj ekkaptante cxiun penson al la obeo al Kristo" (2 Korintanoj 10:4-5). Estas multaj fortikajxoj kiujn la diablo uzas kontrau la kristano. Kiuj estas cxi tiuj fortikajxoj? Kiel ni povas dejxeti ilin? La ordinaraj signifoj de la vorto "fortikajxo" ne donas ian ajn malbonan sencon. Tamen, la uzado de la vorto en la Sankta Biblio donas al ni pluan komprenon pri la neceso de la temo. La ununura loko kie la la vorto fortikajxo estas uzita en la Nova Testamento estas en la 2 Korintanoj 10:4 kie oni uzis gxin metafore de tiuj aferoj al kiuj nur homa fido estas altrudita. Oni bele uzis gxin cxi tie por signifi diversajn barojn kiuj similas al fortikajxo kiuj ekzistas, kaj kiuj estas faritaj kaj adaptitaj por kontraustari la veron kaj triumfon de la afero de la kristano. Cxi tiuj fortikajxoj estas tiuj kiujn Paulo aludis kiel "[la] regantoj... autoritatoj... mondpotenculoj de la nuna mallumo... [kaj]... la spiritaroj de malbono en la cxielejoj" (Efesanoj 6:12). Oni povas priskribi ilin kiel atmosferon de mallumo kiu estas fortigita por atako kaj aflikto. Ili estas la rego de spirita militado kie la potenco de mallumo luktas por malfortigi la dian autoritaton, uzurpas la autoritaton de Dio kaj obstrukcas la planon kaj celon de Dio por Lia kreitajxo. Satano funkciigas siajn fortikajxojn per multaj rimedoj. Estas personaj fortikajxoj kiuj metas siegxon kontrau la persono por influi la vivon de la persono negative. Nemirinde, Ijob lamentis, "Homo, naskita de virino, havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj" (Ijob 14:1). Estas familiaj fortikajxoj kiuj montrigxas en/ per la familia vivo. La diablo vidas aliajn instituciojn krom la familio kiel siaj regionoj kie li povas vagacxi kaj prosperi bone je siaj agadoj. Estas multaj satanaj konspiroj kiuj funkcias kiel kunigantoj de la regno de la mallumo. Ili montras sin en la aliaj religioj de la mondo. Cxi tiuj estas tiuj kiujn Paulo aludis kiel "diskutojn, kaj cxian altajxon levatan kontrau la scio konforma al Dio, kaj ... cxiun penson [kiujn oni devas ekkapti] al la obeo al Kristo" en 2 Korintanoj 10:4-5. plue, estas sociaj kaj teritoriaj fortikajxoj kie Satano kaj siaj aliuloj konstruas fortajn sed nevideblajn murojn kontrau geografiaj lokoj por firmaj posedado kaj rego kiujn multaj aferoj decidas. Pro tio ke cxi tiuj fortikajxoj estas spiritaj fortikajxoj, oni bezonas spiritajn rimedojn por dejxeti ilin. Paulo diris, "Cxar la iloj de nia militado estas ne laukarnaj, sed potencaj antau Dio por la dejxetado de fortikajxoj" (2 Korintanoj 10:4). Cxi tiu dia potenco estas la regna potenco – la kapablo kaj autoritato de la Regno (Dio au Jesuo Kristo) kiun Li jam donis al homoj de Sia regno. Jen la kialo kial Paulo konsilis, "...fortigxu en la Sinjoro kaj en la forteco de lia potenco. Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontraustari al la artifikoj de la diablo.... por ke vi povu rezisti en la malbona tago, kaj, farinte tion, stari" (Efesanoj 6:10-13). La armilaro de Dio konsistas el diaj virtecoj de vero, fideleco, paco, fido, kaj savo kiel la defensivaj iloj, kaj la vorto de Dio kaj pregxado kiel la ofensivaj iloj (Efesanoj 6:14-18). Kiuj estas tiuj fortikajxoj kiujn Satano kaj liaj aliuloj jam konstruis kontrau vi? Ni ne povas pretendi kvazau ili ne estas tie. Homaj rimedoj kaj potenco ne povas dejxeti cxi tiujn fortikajxojn. Ili estas kiel la muro de Jerihxo por kiu oni bezonis obeadon al diaj instruoj por dejxeti gxin (vidu: Josuo 6). Vi ankau povos dejxeti cxiujn fortikajxojn de la diablo en via vivo se vi povus esti obeema al la instruoj de Dio je Liaj vorto, la Sankta Biblio, surmetante la tutan armilaron de Dio kaj batalu la militon per la potenco de la regno. Venko estas via! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu por la spirito de obeemo por ke vi povu dejxeti cxiujn diablajn fortikajxojn en via vivo.

Saturday, May 11, 2019

NE FINIGXAS, GXIS GXI FINIGXOS!

Estimataj, NE FINIGXAS, GXIS GXI FINIGXOS! “Arbo havas esperon, se gxi estas dehakita, ke gxi denove sxangxigxos, Kaj gxi ne cxesos kreskigi brancxojn. Se gxia radiko maljunigxis en la tero, Kaj gxia trunko mortas en polvo, Tamen, eksentinte la odoron de akvo, gxi denove verdigxas, Kaj kreskas plue, kvazau jxus plantita” (Ijob 14:7-9). Mia intenco estis verki mesagxon honore al patrinoj por memorfesti la Tagon de Patrino cxi-jare, cxar multaj partoj de la mondo gxin festas. Tamen, la dramaj kaj nekredeblaj revenoj de la du futbalaj kluboj de Futbal-Ligo de Anglio – Liverpool FC kaj Tottenham Hotspur FC – kontrau iliaj respektivaj kontrauuloj (tio estas, FC Barcelona kaj Ajax Amsterdamo FC) en la duonfinaloj de cxi-jara Ligo de Cxampionoj de UEFA faris min al sxangxi la temon de mia mesagxo por la semajno. Liverpool FC estis batita 3-0 en la unua etapo antau semajno dum Tottenham Hotspur FC estis venkita 1-0 hejme. Cxiu analizisto jam perdis esperon je la du anglaj teamoj antau la dua etapo de la matcxoj. Tamen, kontrau cxiuj prognozoj, Liverpool FC renversis sian malvenkon batante FC Barcelona 4-0 dum Tottenham Hotspur FC batis Ajax Amsterdamo FC 3-2 en Amsterdamo! Kurioze, la decidaj poentoj por ambau matcxoj estis gajnitaj en la lastaj minutoj de la matcxoj kiuj malhavis iujn el la plej bonaj ludantoj de ambau teamoj. Efektive ne finigxas, gxis gxi finigxos! La diablo afliktis la viron Ijob en la Sankta Biblio per multaj problemoj (vidu: Ijob 1:9-19). Li estis afliktita per morta malsano, kaj lia edzino ecx sugestis, ke li malbenu Dion por ke li povu morti (vidu: Ijob 2:1-9). Konsiderinde, oni interkonsentus kun la edzino de Ijob, perdus esperon je Ijob, kaj dezirus, ke estas pli bone, ke li mortis pro cxiuj cxi tiuj katastrofoj. Tamen Ijob ne perdis esperon. Li ne rezignis. Li ankorau kredis je Dio kaj staris firme en sia fido al Li, ecx kiam liaj amikoj akuzis lin maljuste. Li kredis, ke li povus levigxi denove. Li eldiris la supre cititajn deklarojn kaj multajn aliajn esperemajn deklarojn. Konsideru cxi tiujn: "Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon" (Ijob 13:15). “Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li levigxos super la polvo” (Ijob 19:25). “Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro” (Job 23:10). "Ijob respondis al la Eternulo, kaj diris: Mi scias, ke Vi cxion povas fari, Kaj ke nenio, kion Vi entreprenas, estas malfacila por Vi" (Ijob 42:1-2). Li relevigxis, kaj "la Eternulo benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn" (Ijob 42:12). La rakonto de Ijob estas rakonto pri viro, kiu estis fortrancxita sed ree burgxonis kaj portis multajn fruktojn. Fakte, ne finigxas, gxis gxi finigxos! Kio estas via nuna situacio? Cxu gxi sxajnas senespera? Ne perdu esperon. Kiam ekzistas vivo, estas espero! Ankorau estas espero por vi. Vi povas burgxoni kaj esti produktiva. Homoj gxojos kun vi. Ne finigxas, gxis gxi finigxos! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi ne rezignu, sed daurigu gxis vi burgxonos kaj estu produktiva. PS Mi deziras al cxiu respondeca patrino Felicxan Tagon de Patrino! La Eternulo revenigos cxiun sxajne senesperan situacion sur viaj edzoj kaj/au infanoj al esperemaj situacioj. Vi atestos pri la boneco de Dio pri tia situacio je la nomo de Jesuo. Amen.

Saturday, May 4, 2019

VI POVAS HELPI


Estimataj,
 VI POVAS HELPI
 "Kaj sxi diris al sia sinjorino: Ho, se mia sinjoro estus cxe la profeto, kiu logxas en Samario! tiu forigus de li la lepron" (2 Regxoj 5:3).
 La historio de la vivo de Naaman, la militestro de la regxo de Sirio, ne estas kompleta sen la rolo de Izraelida sklavineto kiu estas lia servistino. Namaan estis tia granda homo antaŭ sia sinjoro pro sia milita braveco. La Sankta Biblio diras, "ĉar per li la Eternulo donis venkon al Sirio. Tiu homo estis forta militisto, sed [li estis] leprulo" (2 Regxoj 5:1). Tiu lasta komento pri li igis la sklavinon rilata en lia vivo. Bandoj de la Siria armeo iam eliris taĉmente kaj kaptis iun Izraelan malgrandan knabinon. Sxi farigxis sklavino kaj servistino de la edzino de Naaman. Sendube, sxi jam perdis sian estimecon, kaj nur Dio scias la tipon de traktado kiun sxi travivs en la hejmo de Naaman. Tamen, cxi tiu knabino vidis sin kiel kanalon de helpo al la problemo de la hejmestro, kaj sxi volonte prezentis la helpon. Sxi diris al sia mastrino pri la eblo de rimedo al la problemo. En sia kaptiteco, sxi kredis je la efiko de la potenco de sia Dio, kaj sxi volis ke cxi tiu estu montrita en la vivo de sxia mastro. La mastro atentis sxian konsilon "kaj lia korpo renovigxis kiel la korpo de malgranda infano, kaj li farigxis pura" (2 Regxoj 5:14). 
Iu proverbo estas jene, "Via proskimulo estas tiu ajn kiun vi povas helpi, helpu lin." Jesuo Kristo subtenis cxi tion kiam iu legxisto volis scii al kiu li povis montri sian amon. Jesuo diris al li parabolon pri iu vundita viro kiun iu Samariano helpis kaj konkludis ke la "neamata kaj nebezonata" Samariano estis la proskimulo de la vundita Judo anstatau la "piaj" pastro kaj Levido kiuj rifuzis helpi (Luko 10:25-37).
 Kiun vi povas helpi hodiau? Cxu la persono estas malamikema al vi, au cxu li estas via sxajna malamiko? Cxu vi helpas la personon? Ecx tiuj kiujn vi amas kaj estas intimaj al vi, cxu vi helpas ilin? Ne diru ke vi povas fari nenion. Vi povas helpi, ecx al via plej malbona malamiko. La Sankta Biblio diras, "Sed se via malamiko malsatas, donu al li mangxi; se li soifas, donu al li trinki; ĉar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo" (Romanoj 12:20. Vidu ankau: Eliro 23:4-5; Readmono 22:1-4; Sentencoj 25:21-22; Mateo 5:44; Luko 6:27-28; 1 Tesalonikanoj 5:15). Cxiam pensu pri manieroj kiam vi povas helpi al homoj cxe vi ne gravas la situacio.
 Je la servo de Dio,
 Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Malfermu miajn okulojn, ho Eternulo, al manieroj kiam mi povas helpi al homoj cxe mi ne gravas la situacio, kaj helpu al mi reale helpi ilin.

Saturday, April 27, 2019

LA FIDELA ADMINISTRANTO DE LA GRACO DE DIO

Estimataj, LA FIDELA ADMINISTRANTO DE LA GRACO DE DIO "Laumezure, kiel cxiu ricevis donacon, tiel gxin administrante inter vi, kiel bonaj administrantoj de la diversaspeca graco de Dio" (1 Petro 4:10). La Konfesio de Nigxeriaj Baptistoj [Nigerian Baptist Convention] okazigas sian 106-an jaran kunvenon je Ogbomoso. La gxenerala temo por la kunveno estas angle “Moving Forward: Building a Great Church through Faithful Stewardship”: [esperante: "Movante Antauen: Konstrui Grandan Eklezion per Fidela Administrado"] kaj 1 Petro 4:10 (supre citita) estas la temo-versiklo. Do mia mesagxo por cxi tiu semajno bazigxos je tiu temo kaj la biblia verskilo. Estas kvin gravaj veroj el la versiklo. Unue, cxiu homo sur la tero estas administranto. Dio kreis la unuan viron, Adamon, kaj metis lin en la gxardenon en Eden kiel administranton por prizorgi la gxardenon. Dio ankorau atendas, ke cxiu el ni zorgu pri tio, kion ni havas au kie ni estas. Due, tio, kion vi havas, estas donaco. Ecx vi kiel persono estas donaco de Dio! La psalmisto nomis cxiun infanon heredon donitan de Dio (vidu: Psalmo 127:3). Vi ne apartenas al vi mem. Vi apartenas al Dio (vidu: Psalmo 100:3). Apostolo Paulo en 1 Korintanoj 6:20 diris, ke ni estis acxetitaj per prezo! Cxio, kion vi havas, estas donaco de Dio, cxar vi havas nenion, kion vi ne ricevis (vidu: 1 Korintanoj 4:7). Cxi tiuj donacoj (inkluzive de via vivo) estas menciitaj en la temo kiel Dio donis la gracon “lau la mezuro de la dono de Kristo” (vidu: Efesanoj 4:7). Graco estis difinita kiel nemeritita favoro de Dio. Neniu meritas gxin, kaj Dio ne povas esti pridubita pri kiel li distribuas gxin. Tamen, neniu devas misuzi cxi tiun gracon libere donita al li/sxi. Trie, vi servu aliajn! Kion vi havas ne estas por via egoisma intereso. Vi devas uzi viajn donacojn por la levado de aliaj. Cxi tiuj donacoj (inkluzive de via vivo) ankau devas esti uzataj por la gloro de Dio (vidu: 1 Korintanoj 10:31; 1 Petro 4:11). Kvare, estas diversaj donacoj. La temo-versiklo ankau montras, ke cxi tiuj donacoj venas en diversaj formoj. Ni bezonas unue konstati, ke du individuoj ne samas. Dio kreis nin en malsamaj koloroj, rasoj, altecoj, grandecoj, fonoj, trajtoj, dotoj, donacoj, scio, nivelo de kompreno, nombroj de jaroj kaj similaj. Almenau estas 18 malsamaj spiritaj donacoj identigitaj en la Nova Testamento. Fine, vi devas esti fidela! Oni atendas de administranto esti fidela (vidu: 1 Korintanoj 4:2). Cxi tiu fideleco ne devas temi pri nia rilato kun Dio sole. Gxi ankau temas pri rilatoj kun aliaj homoj. Estas interese rimarki, ke iuj homoj ecx ne fidelas al si mem! Dio atendas de ni, ke ni kiel Liaj administrantoj estu fidelaj uzi niajn vivojn kaj aliajn rimedojn, kiujn Li afable donis al ni por la bono de aliaj kaj por Lia gloro. Cxu vi fidele uzas cxi tiujn donacojn? Cxu Li trovos vin fidela kaj rekompencos vin pro via fideleco? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi cxiam estu fidela uzante la donacojn, kiujn Dio donis al vi por la bono de aliaj kaj por Lia gloro.

Saturday, April 20, 2019

"MI NE BEZONAS ALIAJN ARGUMENTOJN"

Estimataj, "MI NE BEZONAS ALIAJN ARGUMENTOJN" “Cxar mi decidis scii cxe vi nenion, krom Jesuo Kristo kaj tiu krucumita” (1 Korintanoj 2:2). Kiam unu el miaj interretaj kontaktoj diskutis pri mi la malaprobon de poligamio, reagante al mia mesagxo pri la temo pasintsemajne, sxi pasante aludis al la populara refreno, “I need no other argument, I need no other plea..." [esperante: "Mi ne bezonas alian argumenton, mi ne bezonas alian pledon..."]. Ni daurigis nian diskuton, sed estis kvazau mi audis tiun refrenon por la unua fojo. Jen la plena refreno: “I need no other argument, I need no other plea; it is enough that Jesus died, and that He died for me” [esperante: "Mi ne bezonas alian argumenton, mi ne bezonas alian pledon; suficxas, ke Jesuo mortis, kaj ke Li mortis por mi"]. Kurioze, estis la semajno memorfestanta la Pasiono-Semajnon. Dum la emfazo de la tuta himno “My Faith Has Found a Resting Place” [esperante: "Mia Fido Trovis Lokon Ripozantan"] kun la refreno "Mi ne bezonas alian argumenton..." estas ke Jesuo Kristo estas la sola bazo por nia fido, mi estas ankorau fascinita de la fakto, ke Jesuo Kristo mortis por mi, kaj tio ja suficxas por mi. Cxi tio kondukis al scii pli pri la himno kaj gxia verkistino. La historio de la verkistino de la himno, Eliza Edmunds Hewitt (1851-1920), estas tre kortusxa. Kiel instruistino, sxi farigxis nevalida kiel rezulto de grava spina problemo, kiam studento frapis sxin per peza ardezo. Sxi vivis la reston de sia vivo en cxi tiu sxtato kvankam sxi povis parte resanigxi. Ne mirinde, sxi povus skribi, ke sxia fido trovis ripozantan lokon en Jesuo Kristo kaj ke sxi ne bezonis alian argumenton au peton, cxar la morto de Jesuo Kristo suficxis por sxi. Nur iu, kiu konas la efikecon de la morto de Jesuo Kristo kaj fidas sian tutan fidon al Li, povas trovi tian ripozon. Sxia fido ne estis en iu ajn aparato au kredo. La fido estis en la cxiama Vivanto, kiu estis vundita por sxi. Eliza Hewitt sciis, ke Jesuo Kristo savas, kaj tio finis sian timon kaj dubon. Sxi sciis, ke Jesuo Kristo neniam forpelus iun ajn, se tia homo venos al Li. La koro de Eliza apogis sin sur la skribitan Vorton de Dio cxar sxi estis savita per la nomo de sxia Savanto per Lia sango. Malgrau sia malsano, Eliza asertis, ke sxia granda Kuracisto povas kuraci la malsanulojn, kaj ke Li povas savi la perditajn cxar Li versxis sian valoran sangon kaj donis sian vivon por sxi sur la kruco. Efektive, Eliza bezonis neniun alian argumenton au pledon! Apostolo Paulo same ne volis scii ion alian inter lia korinta publiko krom la krucumita Jesuo Kristo (vidu: 1 Korintanoj 2: 2). Neniu alia argumento! Kio estas via vera au sxajna malforteco? Kio estas via aktuala problemo? Metu vian tutan fidon en Jesuon Kriston. Via koro apogu sin sur Liaj vortoj. Li promesis neniam forĵeti iujn, kiuj fidas al Li (vidu: Johano 6:37). Kredu je Lia resaniga potenco, ne nur pro via fizika malsano, sed ankau por emociaj, financaj, kaj plej speciale spiritaj malsanoj. Li "portis niajn pekojn en sia korpo sur la lignaĵo, por ke ni, malvivigite koncerne pekojn, vivu por justeco; per lia vundo vi resanigxis" (1 Petro 2:24). Fakte, "mi ne bezonas aliajn argumentojn, mi ne bezonas aliajn pledojn; suficxas, ke Jesuo mortis kaj ke Li mortis por mi.” Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi povu fidi vian tutan fidon al la krucumita kaj revivigita Jesuo Kristo.

Saturday, April 13, 2019

UNU VIRO, UNU EDZINO

Estimataj, UNU VIRO, UNU EDZINO "Kaj responde [Jesuo Kristo] diris: Cxu vi ne legis, ke en la komenco la Kreinto faris ilin vira kaj virina, kaj diris: Tial viro forlasos sian patron kaj sian patrinon, kaj aligxos al sia edzino; kaj ili estos unu karno?” (Mateo 19:4-5). La menso de iu ajn kiu sekvis mezlernejojn au kiu estis studento de literaturo en la angla en iu triagrada institucio en Nigxerio en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj eble iros al unu el la libroj de Timothy Mofolorunso "TM" Aluko (1918-2010) titolita “ONE MAN, ONE WIFE” [esperante: "UNU VIRO, UNU EDZINO"]. Tamen, cxi tiu mesagxo ne temas pri tiu libro kvankam gxi temas pri la diskutado en la libro: monogamio kontrau poligamio. Multaj afrikaj kulturoj kaj iuj mondaj religioj precipe Islamo kuragxigas poligamion (havante pli ol unu edzinon je difinita tempo) dum la tradicia kristanismo limigas sin al monogamio (havante nur unu edzinon je difinita tempo) kiel la ideala kaj originala geedzeco. Lastatempe iuj klerikoj rekomendis poligamion en kristanismo asertante, ke Dio ne kondamnas poligamion en la Biblio. Ili pretas paroli pri multaj Bibliaj figuroj kiel Abraham, Jakobo, David, Salomono, kaj aliaj, kiuj estis poligamoj, kaj tamen havis tre intimajn rilatojn kun Dio. Estas ecx biblia versiklo, 2 Samuel 12:8, kie Dio sendis profeton Natan por riprocxi Regxon Davidon pro la adulto kaj murdo de David, kaj Dio diris, ke Li estis preta doni al David pliajn edzinojn se li volus! Cxu Dio iam ajn aprobis poligamion au iun ajn alian formon de geedzeco krom monogamio, kiu estas unu viro, unu edzino? Cxi tio estas demando, kiun oni devas sincere respondi sen ia ajn sento. Estas fakto, ke poligamio estis praktikata preskau tiel frue, kiel homo estis sur la tero. La unua registrita poligamo en la Biblio estis la murdinto Lamek (Genezo 4:23-24). Cxu oni dirus, ke cxar poligamio estis agxo-longa praktiko, gxi devus farigxi la normo? Interese, peko gxenerale estas pli agxa ol poligamio! Cxu tio farus pekon akceptebla? Cxu la fakto, ke Dio toleris iujn poligamajn homojn en la Biblio, faras poligamion tauga? Kiam Jesuo Kristo respondis demandon pri eksedzigxo, Li aludis la originan planon kaj celon de Dio por geedzeco: unu viro, unu edzino (vidu: Mateo 19:4-5; Marko 10:5-9). En Lia senlima sagxeco, kiam Dio solvis la problemon de soleco por la unua viro, Adam, Li kreis UNU VIRINON por li (vidu: Genezo 2:18-25), kaj tial Li diris ke la viro aligxos al sia edzino (notu: ne edzinoj!). Tamen, en la limigita sagxeco de iuj viroj, ili ekhavis multajn edzinojn, kaj ili opinias, ke tio estas la plej bona por ili. Ne estas maniero, ke limigita arangxo povas anstataui la senliman arangxon. Dio povas permesi al iuj homoj havi pli ol unu edzinon kiel Li, per Moseo, "pro la malmoleco de via koro, permesis al vi forsendi viajn edzinojn; sed ne estis tiel de la komenco" (Mateo 19:8). Spertoj pruvis, ke la ideala formo de geedzeco estas monogamio. Homoj, kiuj venas de poligamiaj familioj atestos cxi tion. Ajna alia formo de geedzeco krom monogamio (cxu poligamio, bigamio, poliandrio, poliginio, grupa geedzeco, samseksa geedzeco, fiksa geedzeco, au simbola geedzeco) estas aberacio. Estas kelkaj homoj, kiuj havas nur unu edzinon, sed ili partoprenas ekstergeedzajn aferojn kun aliaj homoj. Tio nomigxas adulto, kaj gxi estas peko. Cxiu, kiu faras gxin, pekas kontrau sia korpo (vidu: 1 Korintanoj 6:18), edz(in)o, kaj fine Dio. La implico de cxi tio estas, ke viro devas esti fidela al sia laulegxa edzigita edzino (ne edzinoj), kaj virino devas esti fidela al sia laulegxa edzo (ne edzoj). (Ni notu cxi tie, ke la vorto "edzino" origine aludis al virino, ne al viro kiel iuj advokatoj de samseksa geedzeco volas ke ni akceptu nuntempe.) Cxiu seksa kaj edzeca afero ekster iu viro, unu edzino estas peko ne grave kiel populara au akceptebla gxi povas esti en iu ajn kulturo au religio. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi ne pervertu la originan planon kaj celon de geedzeco iel, kaj ke vi estos fidela al via laulegxa edz(in)o cxiam. PS Bonvolu sendi vian respondon pri cxi tiu mesagxo al (au kopii min je) spiritualdigest@yahoo.com. Dankon.