Saturday, October 25, 2014

NE ESTU KULPA

Estimataj, NE ESTU KULPA "Vi deziras, kaj ne havas.... Vi ne havas, cxar vi ne petas" (Jakobo 4:2). Miaj infanoj kutime akiris arojn de biskvitoj cxiumatene dum ili iras al lernejo por refresxigajxoj krom la mangxo kiun ili portas por ilia mantenmangxajxo. Mia edzino kaj mi forgesis donis al ili la biskvitojn unu tagon, kaj neniu el ili memoris rememorigi nin kiel ili kutime faras. Kiam ili revenis de la lernejo, la maljuna, mia filo, akuzis nin, siajn gepatrojn, cxar tiuj ne donis al ili biskvitojn tiun tagon. Mia respondo estis, "Cxu vi petis por tio?" Li ne povis defendi sin cxar li sciis ke li ankau estis kulpa pro forgeso pri la kutimaj aroj de biskvitoj dum li estis ironta al lernejo. Estas spirita leciono je cxi tiu okazajxo. Nia cxiela Patro havas multajn benojn kaj provizojn kiujn ni estas ricevontaj. Li jam donas al ni cxi tiujn benojn kaj Li dauxrigos doni al ni ilin. Dum Li ne estas forgesema Patro kiel ia monda patro, tamen Li volas ke ni petu de Li tion kion ni volas. Jesuo Kristo diris, "Petu, kaj estos donite al vi; sercxu, kaj vi trovos; frapu, kaj estos malfermite al vi; cxar cxiu petanto ricevas, kaj la sercxanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite. Plue, kiu homo el vi, kies filo de li petos panon, donos al li sxtonon; au se li petos fisxon, donos al li serpenton? Se do vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj, kiom pli certe via Patro, kiu estas en la cxielo, donos bonajojn al tiuj, kiuj petas de Li?" (Mateo 7:7-11). Cxu vi bezonas ian bonajxon? Venu kuragxe al trono de graco kaj petu (Hebreoj 4:16). Johano diris, "Kaj jen estas la kuragxo, kiun ni havas antau Li: ke se ni ion petas lau lia volo, Li nin auskultas; kaj se ni scias, ke kion ajn ni petas, Li nin auskultas, ni scias, ke ni havas la petojn, kiujn ni petis de Li" (1 Johano 5:14-15). Ne estu kulpa nepetante. Audu Jesuon Kriston ree, "Gxis nun vi petis nenion en mia nomo; petu, kaj vi ricevos, por ke via gxojo estu plena" (Johano 16:24). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Sunday, October 19, 2014

CXU KVANTO AU KVALITO?

Estimataj, CXU KVANTO AU KVALITO? "Kaj dum via pregxado ne vante ripetadu, kiel la nacianoj; cxar ili supozas, ke ili estos auxskultitaj pro sia multvorteco. Ne estu similaj al ili; cxar via Patro scias, kion vi bezonas, antaux ol vi petas de Li" (Mateo 6:7-8). Iu pastoro-kolego kiu vizitis mian familion frumatene je iu tago pro granda tasko renkontis nin farantaj nian familian diservon. Post la diservo, li demandis pri la kutima dauro de niaj cxiutagaj diservoj. Mi diris al li ke mi ne zorgas pri la dauro, sed la kvalito de la diservoj. Li tiam diris al mi sian sperton kun iu kiu venis al li por pregxoj. Kiam li uzis iun nombron da minutoj kun la persono, tiu persono estis surprizita ke la dauro de la pregxoj jam estis finita plej baldaue. Li tiam demandis de la persono la nombron da minutoj au horoj kiun li kredas ke malbeno metita sur alia persono estos efika. La persono kredas ke iu malbeno metita dum malpli ol unu minuto povas havi eternan sekvon sur la persono kiun oni malbenas. La pastoro kaj mi tiam pridiskutis la kvaliton kaj kvanton de tempo pasigita por pregxo por ke gxi estu efika. Kelkaj homoj opinias ke ju pli longa la pregxo, des pli efika gxi estas, au ju pli vi ripetas la saman peton je difinita tempo, des pli baldau Dio respondas al tia peto. Cxi tio jam igis homojn fari nenecesajn longajn pregxojn, diron de la sama dirajxo je iu granda kvanto da tempo, longegajn pregxajn diservojn, tra-la-nokto pregxajn maldormojn, ktp, por ke Dio rapide respondu al iliaj pregxoj. Kelkaj Kristanaj konfesioj kaj kelkaj religioj ecx adaptas rimedon de uzo de specoj de ilo por helpi sin ripeti siajn pregxojn je difinita kvanto da tempo. Plej multaj el cxi tiuj kredoj kaj kutimoj kontrauas la instruojn de la Sankta Biblio pri pregxo. Iu komentanto de la Sankta Biblio diras jene, "Kristo ne fiksas la longecon de niaj pregxoj. Li diras ke ni ne ripetu la saman dirajxon, kvazau Dio ne audis; kaj ne estas dube ke Li intencis kondamni la kutimon de longaj pregxoj. Liaj propraj petoj estis rimakinde mallongaj." Mi rimaku cxi tie ke ne temas pri persisteco dum oni petas ion de Dio gxis Li respondos al la pregxo (kiel Jesuo Kristo instruis gxin en Luko 18:1-7). La Sankta Biblio instruas ke ni pregxu cxiutempe (Luko 18:1; 21:36; Romanoj 12:12; Efesanoj 6:18; Koloseanoj 4:2). La demando tiam estas: kio plej gravas je nia pregxo? Cxu gxi estas la kvalito au la kvanto da tempo kiun ni uzas por diri gxin? Cxi tio estas demando al kiu ni devas respondi dum ni iras al la Eternulo en pregxoj. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, October 11, 2014

ESTU VIVANTA OFERO

Estimataj, ESTU VIVANTA OFERO "Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio, kio estas via racia servo" (Romanoj 12:1). Iujn tagojn antaue, islamanoj tra la mondo festis la feston de Eld El Kabir, tio estas ili memorfestis la dian providencon de virsxafo por Ibrahim kiam li volis oferi sian filon al Dio. Malgrau la distordo de la originala rakonto de la Sankta Biblio, la maniero en kiu cxi tiuj homoj fidele oferis bestojn, precipe virsxafojn, dum cxi jara festo estas rimarkinda. Bedaurinde, ili ereras cxar Jesuo Kristo estas la fina Ofero por la peko de la homaro (vidu: 1 Korintanoj 5:7). Neniu alia ofero au sangoversxado placxas al Dio nun, "...cxar per unu ofero [Jesuo Kristo] perfektigis gxis eterneco la sanktigatojn" (Hebreoj 10:14. Vidu ankau verson 10). Anstatau fari beston ofero au versxado de sango en ajna formo por pacigi Dion, ni devas prezenti nin kiel vivantan, NE mortintan au senvivan, oferon al Dio (Romanoj 12:1). Apostolo Paulo daurigis diri ke cxi tio estas la vera kaj sankta diservo kiu estas placxa kaj akceptebla al Dio. La impliko de cxi tio estas ke ni devas abnegacii nin de pekaj plezuroj kaj celoj, kaj uzi niajn vivojn por la gloro de Dio. Cxi tio signifas entutan cedon al Dio. Gxi estas la dedicxo de prezentado kaj cedo de korpo, animo kaj volo al Dio cxiutage. Gxi estas dedicxi nin al Dio, kvazau ni ne havis plu ajnan rajton en ni mem. Gxi estas suferi kaj toleri cxion kion Dio eble difinas, kaj propagandi Lian honoron iamaniere kion Li eble ordonas. Oni notu cxi tie ke cxi tio estas pli ol donado au oferado de bestoj au posedajxo al Dio. Gxi estas pli ol labori por Dio. Gxi estas volonta kaj konscia donado de onia tuta memo al Dio antau ol donado de ajna alia afero. La Makedoniaj eklezioj montris cxi tion kiam "...unue ili sin dedicxis al la Sinjoro, kaj al ni per la volo de Dio" (2 Korintanoj 8:5). Cxu vi pretas prezenti vin kiel vivantan oferon al Dio? Neniu kvanto de ajna alia ofero estas akceptata de Li. Li volas ke vi unue tute cedu vian vivon al Li antau ol Li povas akcepti vian posedajxon, servon au ajnan alian formon de diservo kiun vi povas doni al Li. Estu vivanta ofero al Dio! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi povos prezenti vin mem kiel vivantan oferon al Dio.

Saturday, October 4, 2014

KIAN INFLUON VI FARU?

Estimataj, KIAN INFLUON VI FARU? "Lau mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankau nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo au per morto. Cxar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno" (Filipianoj 1:20-21). Mi cxiam estas cxarmita per la vivo de Frances Jane van Alstyne (naskite Crosby) (Marto 24, 1820 - Februaro 12, 1915), pli komune konata kiel Fanny Crosby kiam mi kantas iun el sxiaj himnoj. Jen estis virino, kiu estis blinda por plej parto de sia vivo (sxi estis blindigita de nekompetenta kuracisto je ses semajnoj de agxo). Malgrau tio, sxi verkis pli ol ok mil himnojn. Reta fonto citas sxian diron: " Sxainis desdtinite per benita providenco de Dio, ke mi farigxu blinda mian tutan vivon, kaj mi Lin gloros por la arangxo. Se perfekta surtera vido estus proponita al mi morgau mi ne akceptus gxin. Mi eble ne kantus himnojn al la laudo de Dio se mi estus distrita de la belaj kaj interesaj aferoj cxe mi." Iuj el la plej konataj kantoj de Crosby kiujn jam estis tradukitaj en Esperanton inkludas "Bena konfido, cxe mi Jesu'", "Grandajxojn li faris! Al Di' estu glor'", "Laudu, laudu, Jesuon la Elacxetinton", kaj "Cxe la kruco tenu min." Aliaj plej konataj kantoj de sxi en la angla inkludas "Pass Me Not, O Gentle Saviour", "Jesus Is Tenderly Calling You Home", "Rescue the Perishing", “All The Way My Saviour Leads Me”, “Take The World But Give Me Jesus” kaj multajn aliajn. Crosby verkis pli ol mil sekularajn poemojn, kaj havis kvar librojn de poezio eldonitaj, krom du plej venditajn autobiografíojn. Aldone, sxi verkis kune kun aliaj popularajn sekularajn kantojn, same kiel politikajn kaj patriotajn kantojn, kaj almenau kvin kantatojn pri bibliaj kaj patriotismaj temoj. Crosby estis faritaj al kristanaj rekuperaj misioj, kaj estis konata pro sia oratorado. Sendube, sxiaj verkajxoj inspiris kaj benis milionojn da animoj tra la mondo. Apostolo Paulo (kaj aliaj kristanoj cxe li) "... estas premegataj cxe cxiu flanko, tamen ne enanguligitaj; embarasataj, sed ne konsternataj; persekutataj, sed ne forlasataj; faligataj, sed ne detruataj" (2 Korintanoj 4:8-9). Li estis en la roma malliberejo atendante mortkondamno kiam li verkis multajn el siaj epistoloj. En unu el tiaj epistoloj, la Epistolo al la Filipianoj, Paul esprimis sian deziron altigi Jesuon Kriston malgrau sia malfacila situacio. Li estis ecx pretas morti por la kauzo de la evangelio de Jesuo Kristo (vidu: Filipianoj 1:20-21). Ne mirinde, li ankau faris multajn influojn en la vivoj de multaj personoj. Kion vi trapasas nun? Kian influon vi faru malgrau via situacio? Kian postlasajxon vi lasos malantau kiam vi ne plu estos? Determinu fari pozitivan influon en via generacio. Ne lasu ajnan situacion malhelpi vin. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke Dio helpu vin fari pozitivan influon en via generacio malgrau ajna situacio kiun vi povas trapasi.

Saturday, September 27, 2014

PRIZORGU VIN MEM!

Estimataj, PRIZORGU VIN MEM! "Ne plu estu akvotrinkanto, sed uzu iom da vino pro la stomako kaj viaj oftaj malfortoj" (1 Timoteo 5:23). La supra eltirajxo el la Sankta Biblio jam farigxis unu el tiuj kiujn oni misinterpretas kaj misaplikas. Efektive, gxi estas unu el tiuj debateblaj versoj de la Sankta Biblio. Ebriuloj kaj tiuj kiuj estas emaj trinki tro da vino kaj alkoholaj trinkajxoj estas rapidaj aludi al la verso por subteni sian agadon. Tamen, dum mi cxeestis Dimancxan Lernejan klason iun dimancxon, mi trovis malsimilan aplikon al la konsilo de Paulo al Timoteo: Timoteo devis prizorgi sin. La rimedo de faro de cxi tio estis uzo de iom da vino. Aliaj lokoj kie la Sankta Biblio aludas vinon kiel ian medikamentan substancon estas: Dua Samuel 16:2 kie oni diris ke gxi revivigas la lacigxantojn; Sentencoj 31:6 kie oni diris ke gxi estas tauga kiel sedativo por homoj kiuj havas suferantajn animojn; Luko 10:13 kie la Samariano surversxis oleon kaj vinon sur la vundojn de la vundita vojagxanto; kaj Mateo 27:34 kaj Marko 15:23 kie oni miksis gxin kun galo por mildigi suferadon. Nu, cxi tiu prediko ne temas pri subteno au ne subteno de la uzo de vino, sed por substreki la gravecon de onia prizorgo. Paulo estis zorga pri la bonsano de Timoteo, kaj li rekomendis rimedon de lia prizorgo. Sendube, Timoteo sekvis cxi tiun konsilon je sia bono. Oni jam donis al multaj homoj medicinajn kaj aliajn konsilojn nuntempe, sed multaj homoj ne sekvas tiajn bonajn konsilojn je ilia malprofito. Cxu vi estas unu el tiaj homoj kiuj ne sekvas medicinajn, profesiajn, pastrecajn kaj aliajn specialigitajn konsilojn pri via sano, komerco, familio au aliaj klopodoj? Parto de prizorgo de vi estas sekvo de tiaj bonaj konsiloj. "Auskultu konsilon kaj akceptu admonon, por ke vi poste estu sagxa" (Sentencoj 19:20). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro)

Saturday, September 20, 2014

CXU JESUO TROVOS VIN ATENDANTA?

Estimataj, CXU JESUO TROVOS VIN ATENDANTA? "Tial viglu, cxar vi ne scias la tagon nek la horon" (Mateo 25:13). La historio de la Dek Virgulinoj estas unu el la popularaj paraboloj de Jesuo Kristo. Gxi rakontas pri dek virgulinoj, kiuj atendis fiancxon. Interese, kvin el tiuj virgulinoj estis prudentaj por havi oleon en potoj kune kun siaj lampoj dum la aliaj kvin ne estis prudentaj por ne havi ekstran oleon per tio ne preparante sin por ajna eventualo. La fiancxo prokrastis veni kaj alvenis malfrue en la nokto. La pretaj sagxaj virgulinoj povis akompani la fiancxon al la geedzigxo al la bankedo dum la malsagxaj maltrafis la bankedon, cxar ili ne estis adekvate preparitaj. Probable cx tiu rakonto de la Sankta Biblio motivis la faman blindan himnoverkistino, Fanny Crosby, verki la anglan himnon “WILL JESUS FIND US WATCHING?” [esperante: " CXU JESUO TROVOS VIN ATENDANTA?"] je 1875. La vortoj de la himno atestas tion cxi. Crosby demandis cxu Jesuo trovos nin fidele atendante kun niaj lampoj cxiuj borderitaj kaj brilaj kiam Li venos por rekompenci Liajn servantojn, cxu je tagmezo au nokto. Cxu ni povas diri ke ni estas pretaj por la hela domo de la animo? Se Jesuo vokos nin unu post unu en la tagigxo de la frua mateno redoni niajn talentojn reen al Li, cxu Li povas diri "Gratulon" al ni? Ni havos gloran reston se nenio estas en niaj koroj por kondamni nin post ni estas fidelaj por la konfidon Li forlasis nin kaj ni celis fari nian plejeblon. Benita ja estas tiuj, kiujn la Eternulo trovas atendante cxar ili partoprenas en Lia gloro. Tamen, la granda demando estas, "Se li venos je la tagigxo au noktomeze, cxu Li trovos nin atendi?" Cxu vi estas vere preta se Jesuo Kristo revenus hodiau? Au cxu vi estas kiel la malprudentaj virgulinoj en la rakonto de la Sankta Biblio? Jesuo Kristo revenos iutage. Eble nun, eble poste. La fakto, ke Li ne venis al dum la lastaj du mil jaroj ne neas la certecon de Lia alveno. Cxu vi pretas por Lia veno? Cxu Li trovos vin atendanta? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke la dua alveno de la Sinjoro Jesuo Kristo ne renkontos vin ne preta.

Saturday, September 13, 2014

KIAM SUKCESO OKAZAS

Estimataj, KIAM SUKCESO OKAZAS "Moseo ekkondukis la Izraelidojn for de la Rugxa Maro, kaj ili eliris al la dezerto Sxur; ili iris dum tri tagoj tra la dezerto kaj ne trovis akvon. Ili venis al Mara, sed ili ne povis trinki la akvon en Mara, cxar gxi estis maldolcxa; tial oni donis al la loko la nomon Mara" (Eliro 15:22-23). La popolo Izraela jxus havis grandan sukceson - Dio savis gxin tute de la premantaj Egiptanoj igante gxin trapasi la Rugxan Maron sur seka tero kaj tute dronigante gxiajn malamikojn en la maro (Eliro 14). Gxi konfesis cxi tiun venkon kantante kantojn de laudo al la Eternulo (Eliro 15:1-21). Tamen, tuj post forlaso de la Rugxa maro, malfacila tasko trafis gxin - vagado en la dezerto dum tri tagoj sen trovo de akvo. Ecx kiam la Izraelidoj finfine trovis akvon, ili ne povis trinki gxin cxar gxi estis maldolcxa. La reago de la popolo Izraela montris ke gxi ne povis regi sian sukceson nek povis fidi al la fonto de la sukceso. Tamen, la emfazo cxi tie ne temas pri la reago de la Izraelidoj, sed pri sekvo de la sukceso. La Sankta Biblio estas plena de sekvoj de sukcesoj: Noa ne povis regi sin post la unua frukto de sia laboro post la diluvo (Genezo 9); oni postulis Abrahamon oferi la filon kiun li havis je sia maljuneco (Genezo 22); la popolo Izraela iris trans la Rivero Jordano sur seka tero en la atendantajn manojn de la malamikaj Kanaanidoj (Josuo 3-10); Gideon falis en la pekon de idolkulto post kiam Dio donis al li kal la popolo Izraela venkon super la premantaj Midianidoj (Jugxistoj 8:22-27); Samson malsukcesis regi siajn multajn sukcesojn super la furiozantaj Filisxtoj kaj finfine falis en iliajn manojn (Jugxistoj 14-16); Samuel estis sukcesa pastro de Dio, sed li ne povis instrui al siaj filoj la vojojn de Dio (1 Samuel 7:13-8:3); avidado venkis Saulon post lia sukceso super la Amalekidoj (1 Samuel 15); David falis en pekojn de adulto kaj murdo post kiam Dio starigis lian regnon (2 Samuel 11); malgrau sia sagxo, Salomono amis kaj edzinigis multajn fremdajn virinojn je sia risko (1 Regxoj 11); notinda estis Uzijan kies sukceso igis lin iri kontrau la legxo de Dio (2 Kroniko 26:16-21). La listo ne povas esti elcxerpita. Cxu vi scias ke sukceso ne estas la fino de la rakonto en via vivo? Cxu vi cxiam preparas vin regi la sekvojn de via sukceso? Kiam sukceso okazas, estu preta alfronti pluajn malfacilajn taskojn. Tiaj taskoj eble estos pozitivaj au negativaj. Pregxu ke Dio ebligu al vi regi ilin sukcese. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro).