Saturday, November 30, 2013

GXOJ’ AL LA MOND’! LA ETERNULO ESTAS VENANTA

Estimataj, GXOJ’ AL LA MOND’! LA ETERNULO ESTAS VENANTA "Kaj la angxelo diris al ili: Ne timu; cxar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda gxojo, kiu estos al la tuta popolo; cxar hodiau estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro (Luko 2:10-11). Ni estas je alia Kristnasko sezono! Gxi estis sezono por aparte memorfesti la naskigxon de nia Savanto kaj Sinjoro Jesuo Kristo pli ol du mil jarojn. Sendube, la sezono estas unu el la plej famaj sezonoj tra la mondo. Interese, estas multaj argumentoj por kaj kontrau la sezono. Iuj opinias ke la sezono havas paganan devenon. Aliaj prave observas ke la 25-a de Decembro ne eblis la naskigxtago de Jesuo Kristo. Tamen, la plejmulto da homoj kiuj festas la sezonon dedicxas gxin al la naskigxo de Jesuo Kristo. Ne gravas via sinteno pri la sezono, la naskigxo de Jesuo Kristo estis historia fakto, kaj estas inda de festo ne nur dum cxi tiu sezono, sed dum la tuta jaro. En 1719, Isaac Watts (1674-1748), ankau konata kiel la “Patro de la Angla Himnologio”, verkis la vortojn de unu el la plej popularaj Kristnaskaj himnoj kiu klarigas la kialojn de la naskigxo de Jesuo Kristo. La titolo de la himno angle estas “JOY TO THE WORLD! THE LORD IS COME” [esperante: “GXOJ’ AL LA MOND’! LA ETERNULO ESTAS VENANTA”]. Ironie, Watts neniam intencis sian himnon por Kristnaska uzo. Anstataue, li simple intencas parafrazi la vortojn de Psalmo 98: “GXoje kriu al la Eternulo la tuta tero; Kantu, gloru, kaj muziku.... Bruu la maro, kaj cxio, kio gxin plenigas, La mondo kaj gxiaj logxantoj. La riveroj plaudu per la manoj, La montoj kune kantu gxoje, Antau la Eternulo, cxar Li venas, Por jugxi la teron; Li jugxos la mondon kun justeco Kaj la popolojn kun vereco” (versoj 4-9). Fakte, Watts verkis la vortojn de tiu himno kiel himno por glori la triumfan revenon de Kristo je la fino de la agxo, anstatau kanto por festi Lian unuan alvenon. Tamen, la himno estas ankau tauga por Lia unua alveno. Estas ja gxojo por la mondo, ke la Sinjoro Jesuo Kristo venis igi Liajn benojn flui gxis la malbeno de la peko estas trovita. Ankau estas gxojo por la mondo, ke la Sinjoro Jesuo Kristo venos en la estonteco, por regi la mondon per vero kaj graco, kaj fari la popolojn pruvi la glorojn de Lia justeco kaj miraklojn] de Lia amo. Homoj de cxiuj rasoj devus, do, gxoji kaj festi la alvenon de Jesuo Kristo. Tamen, kiam vi gxojas, vi devus prepari lokon por Li en via koro. Jes! Preparu lokon por Li en via koro precipe cxe cxi tiu Kristnaska tempo kiam tiom da aferoj povas distri vin de via fido. Memoru la unuan alvenon de Kristo kiel humila Regxo kaj Savanto. Meditu pri la certeco de Lia reveno kiel Jugxisto super cxio. Kiam vi pensas pri tiuj altvaloraj veroj, vi spertos la bonan senton de cxiuj - la gxojon scii “la Sinjoron venantan” en via koro. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto : Pregxu, ke vi ja spertu la gxojon de la alveno de Jesuo Kristo al la mondo.

Saturday, November 23, 2013

CXU KRISTANOJ DEVAS ESTI AKTIVAJ EN POLITIKO? (Respondo)

Estimataj, CXU KRISTANOJ DEVAS ESTI AKTIVAJ EN POLITIKO? (Respondo) “Kiu do scias bonfari, kaj ne bonfaras, cxe tiu estas peko” (Jakobo 4:17). Mi estas tiel dankema al cxiuj kiuj reagis al mia semajna mesagxo pasintsemajne. Atendite, iuj homoj reagis negative, sed plimulto reagis pozitive. Tiuj kiuj reagis negative havas siajn kialojn, tamen ne konvinkajn por mi. El la pozitivaj respondoj, estis proponitaj kelkaj temoj kiuj estas notindaj en cxi tiu respondo. Unue, kiu estas vere kristano? Cxu oni estas kristano per naskigxo, nomo, pregxejo, diservoj, moralo, au autenta persona rilato kun Jesuo Kristo? Tio devas esti klarigita. Due, cxu la fakto, ke Jesuo Kristo ne partoprenis aktive en la politiko de sia vivo sur la tero igas kristanojn ne fari tion hodiau? Tiam, gxi signifas ke kristanoj devas ne edzigxi cxar Jesuo Kristo ne edzigxis kiam Li estis sur tero. Cxu Jesuo Kristo ne estis la Estro de Siaj discxiploj? Trie, cxu ni forlasu politikon al la nekredantoj, cxar ili jam disrabis gxin sen fari klopodojn por korekti la anomaliojn en nuna politiko? Cxu ni povas fari ajnan signifoplenan sxangxon sen aktiva partopreno en politiko? Estas fakto, ke kristanoj ne estas de la mondo, sed ni estas en la mondo. Dum ni estas ankorau en la mondo, ni estas esti salo kaj lumo de la mondo (vidu: Mateo 5:13-16). Cxu ni povas lumigi la mallumon de la mondo se ni estas indiferentaj al la mondo? Kvare, unu cxefa dogmo de politiko estas “Plimulto havas la vocxdonon dum malplimulto havas sian diron.” Cxu ni Kristanoj estas kontentaj pri la decidoj de la plimulto da malpiaj nekredantoj en politiko? Ne mirinde, ni daurigos havi nian diron kiu ne sxangxas ion ajn. Kvine, kio estas la celo esti aktiva en politiko? Cxu gxi estas egoista gajno au por la komuna bono de la popolo kaj por la gloro de Dio? Apostolo Pauxlo avertis, ke “...kion ajn vi faras, faru cxion por la gloro de Dio” (1 Korintanoj 10:31), “kaj kion ajn vi faras, laboru plenanime, kiel por la Sinjoro, kaj ne por homoj” (Kolosseanoj 3:23). Sese, antau ol esti aktiva en politiko (au ecx ia ajn klopodo), cxu vi estas vere konvinkita ke Dio kondukas vin en gxi? Kristanoj estas koruptitaj en politiko nur kiam ili ne sekvas la gvidadon de la Sankta Spirito. El la plejparto de la reagoj al mia mesagxo pasintsemajne, estas jese ke kristanoj devas aktive okupigxi pri la politiko. Tamen, por personoj kiuj ankorau havas negativajn aux indiferentajn respondojn, precizaj respondoj al la supre demandoj faros ilin havi sxangxon de penso pri ilia sinteno. La fakto ke oni ne havas instinkton por aktiva politiko ne signifas ke oni devas malkuragxigi tiujn, kiuj ne sentas, ke Dio kondukas ilin en gxin. Cetere, cxiu el ni havas la civikajn respondecojn vocxdoni por niaj dezirataj estroj kaj pregxi por tiuj en gvidaj pozicioj. Se la mondo ne scius kiel fari puran politikon, Kristanoj kiuj estas gvidataj de Dio devas sentime eliri, por montri la rimedon. Malsukceso fari tiel estas peko ! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxaj Punktoj: 1. Pregxu por la kuragxo por cxiu Kristano kiu estas kondukata esti aktiva en politiko. 2. Pregxu por homoj en la registaro, ke ili konsentu al la gvidado de Dio. PS Sendu viajn komentojn/reagojn al mi rekte cxe spiritualdigest@yahoo.com. Dio benu vin!

Saturday, November 16, 2013

CXU KRISTANOJ DEVAS ESTI AKTIVAJ EN POLITIKO?

Estimataj, CXU KRISTANOJ DEVAS ESTI AKTIVAJ EN POLITIKO? "Sed Daniel superis la aliajn cxefajn estrojn kaj satrapojn, cxar li havis eksterordinaran sagxon; kaj la regxo havis jam la intencon starigi lin super la tuta regno" (Daniel 6:3). Sendube, mia devoteca mesagxo cxi-semajne estas polemika kaj mi volas vian sinceran opinion pri cxi tiu temo: Cxu kristanoj estu aktivaj en politiko? Mia respondo estas JES. Tamen, du okazajxoj igis min decidi proponi la temon cxi tie. La unua okazajxo: Mi dissendis mesagxon en miaj pagxoj cxe Facebook kaj ankau dissendis la mesagxon tra la BlackBerry Messenger (BBM) ke anstatau kritiki homojn en la registaro, ni devus pregxi por ili. Kelkaj homoj malkonsentis kun mi je cxi tiu temo. Iu, post kiam li faris longan diskuton kun mi, decidis forigi min de sia BBM kontaktlisto. La argumento de homoj kiuj ne konsentis kun mi pregxi por tiuj en la registaro estas ke la plimulto de la homoj en la registaro jam seniluziigis la homojn kiujn ili regas. La dua okazajxo: estis diskuto en mia loka pregxejo pri premgrupoj kaj dialogo kun la registaro. Parto de mia kontribuo al la diskuto estis ke kristanoj devas esti aktivaj en politiko, se ni kristanoj volas ajnan palpeblan sxangxon en la registaro. Interese, la komunumo estis dividita lau la linio de tiuj kiuj apogis mian submetigxon kaj tiuj kiuj ne apogis. La argumento de tiuj, kiuj ne apogis aktivan partoprenon de kristanoj en politiko estas ke la kristanoj estos koruptitaj de aliaj homoj en politiko. Bazita sur la instrukcioj de la Sankta Biblio, aparte de submetigxo, ni devas pregxi por niaj estroj, speciale politikaj estroj, ecx kiam ili estas malbonaj gvidantoj (1 Timoteo 2:1-3; Romanoj 13:1-7; Tito 3:1; 1 Petro 2:13-17). Se kristanoj rifuzas pregxi por tiuj gvidantoj, cxar ili probable estas malbonaj, kiel ili prave gvidas? Se "kiel akvaj torentoj estas la koro de regxo en la mano de la Eternulo: Kien Li volas, Li gxin direktas" (Sentencoj 21:1), tiam kristanoj devus meti la korojn kaj la tutajn vivojn de registaraj estroj al la mano de Dio, pro dia gvidado. Multaj homoj en la Biblio estis aktivaj en la politiko de iliaj tagoj kaj ili ne estis koruptitaj de gxi. Klasika ekzemplo estas Daniel kiu distingis sin super aliaj politikistoj de lia tempo. Nehxemja, Zerubabel, Ezra, Gamaliel, Jozef el Arimateo, Jozef (filo de Jakob en Egiptio) kaj sennombraj regxoj kiel David ankau uzis pozitive siajn politikajn oficojn influi sur la registarojn de iliaj tagoj. Se tiuj homoj estis ne aktivaj en politiko tiam, nur Dio scias, kio estus povinta okazi negative al homoj de ilia tempo. Mi ankorau diras jese ke kristanoj devus esti aktivaj en politiko, se ni ne volas ke nekredantoj daurigu regi nin. Politiko eble estas malpura ludo, sed kristanoj devas fari gxin kaj purigi gxin. Tamen, neniu kristano kiu estas aktiva en politiko devas esti certa, ke Dio kondukas lin/sxin tien, kaj li/sxi devas esti preta esti tie "...por la gloro de Dio" (1 Korintanoj 10:31). Ankau tia persono devas esti preta por esti lumo kaj salo en la mondo de politiko (vidu Mateo 5:13-16). Por aliaj kristanoj, ni devas "...fari petegojn, pregxojn, propetadojn, dankojn por cxiuj; por regxoj kaj cxiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco. Tio estas bona kaj akceptebla antau Dio, nia Savanto..." (1 Timoteo 2:1-3). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxaj Punktoj: 1. Pregxu por la kuragxo por cxiu Kristano kiu estas kondukata esti aktiva en politiko. 2. Pregxu por homoj en la registaro, ke ili konsentu al la gvidado de Dio. PS Sendu viajn komentojn/reagojn al mi rekte cxe spiritualdigest@yahoo.com. Dio benu vin!

Saturday, November 9, 2013

KIAL DANK’ AL DIO?

Estimataj, KIAL DANK’ AL DIO? “Pri cxio donu dankon; cxar tia estas la volo de Dio en Kristo Jesuo pri vi” (1 Tesalonikanoj 5:18). La Jorubaj kaj multaj aliaj triboj en Afriko sxatas diri "Dank’ al Dio" cxiufoje kiam ili estas estimataj pro io kion ili faras. Mi grande estas influita de tiu praktiko kaj gxi reflektixas en mia babilado kun homoj sendepende de kiuj ili estas. Kelkaj personoj kiuj ne estas afrikanoj pridubis min pli ol unufoje kial mi au ili bezonas danki Dion pro nura konversacio. Tamen, la Sankta Biblio ordonas al ni danki Dion en cxio (vidu: Psalmo 34:1; Efesanoj 5:20; Filipianoj 4:6; Kolosanoj 3:17; 1 Tesalonikanoj 5:18; Hebreoj 13:15). Fakte, plejparto de la Psalmaro (kiu estas la plej granda libro en la Biblio) estas plena de danko kaj laudo al Dio. Cxu vi iam pensis kial vi devas danki Dion? Unu el la plej popularaj psalmoj, Psalmo 100, donas kelkajn kialojn kial oni dankas Dion. Unu, Li estas la Eternulo, Dio (verso 3a). Du, Li estas Tiu, kiu kreis cxion kaj cxiujn, kaj cxiu kaj cxiuj apartenas al Li (verso 3b). Tri, Li estas bona al Siaj kreajxoj kaj Lia amo por ili restas de generacio al generacio (verso 5). Apostolo Paulo, en 1 Tesalonikanoj 5:18 diras ke danki Dion estas la volo de Dio por ni. Interese, kiel Ijob pruvis, danki Dion ne devus esti nur kiam afero estas agrabla. Ecx, en ies malfelicxoj, oni devas lerni kiel danki Dion. Danki Dion en tia situacio signifas, ke oni scias, ke Dio estas super la situacio kaj ke nia rilato kun Li ne devus esti kondicxa. Zorgema studo de la psalmoj en la Biblio malkasxos ke malgrau la fakto ke ili estas plenaj de danko kaj laudo de Dio, la plimulto el ili estis verkitaj en mizero. Cxu danki Dion estas via kutimo? En cxi tiu sezono de dankado, cxu vi havas kialojn por danki Dion? Danko al Dio neniam devas esti kondicxita au ekster sezono. Koncerne min, mi havas sennombrajn kialojn por danki Dion kaj Mi cxiam dankas Lin. Dio, mi dankas Vin! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto : Pregxu por dankema koro kiu danku Dion en cxiuj situacioj.

Saturday, November 2, 2013

OFERITAJXOJ AL IDOLOJ

Estimataj, OFERITAJXOJ AL IDOLOJ "Rilate do la mangxadon de la idoloferitajxoj, ni scias, ke idolo estas neniajxo en la mondo, kaj ke ne ekzistas Dio krom unu" (1 Korintanoj 8:4). La antikva urbo de Korinto estis kosmopolita urbo. Cxi tio igis la junan eklezion en la urbo havi multajn socio-kulturajn problemojn. Paulo devis skribi multajn epistolojn al la anoj de tiu eklezio por pritrakti kelkajn el la problemoj kiuj staris fronte al la eklezio. Unu el tiaj problemoj pritraktitaj de Paulo en 1 Korintanoj 8 temis pri oferitajxoj al idoloj. Cxi tiuj estis gxenerale viando oferita kiel oferitajxo, kaj poste au alprenita por vendo en la vendejo, au surtabligita je la festoj okazigitaj honore al idoloj, cxe iliaj temploj, au la domoj de iliaj sekvantoj. Kelkaj el la Korintanaj Kristanoj opiniis ke ne gravas mangxi tian viandon precipe tiun venditan en vendejo; aliaj opinis ke gravas kaj ke gxi povas farigxi faligilo al junaj Kristanoj. Plej prikoncernita estis la viando oferita al idoloj uzita por gastigi homojn. Cxu Kristanoj partoprenu en tia gastigo? Nu, lau Paulo, ecx la idoloj estas neniajxoj komparitaj al Dio, la Kreinto de la universo. La idoloj estas nur dioj. Tial, mangxado de oferitajxoj al idoloj ne gravas. Tamen, pro konscienco, precipe tiu de la junaj kaj malfortaj Kristanoj, oni eble detenu sin de mangxado de tiaj oferitajxoj al idoloj. Kiuj estas ajxoj sxajne oferitaj al idoloj cxe vi? Cxi tiuj eble ne necese estas viando au mangxajxo uzita en sanktejo, sed cxiutagaj agadoj kiuj estas pridiskuteblaj kaj kiuj eble igas junajn kaj malfortajn kristanojn faleti. Kiu estas via opinio pri tiaj ajxoj? Paulo poste donis cxi tiun instruon: "Cxio estas permesata; sed ne cxio estas oportuna. Cxio estas permesata; sed ne cxio edifas. Neniu celu sian bonon, sed cxiu la bonon de sia proksimulo.... Cxu do vi mangxas, au trinkas, au kion ajn vi faras, faru cxion por la gloro de Dio. Ne metu faligilon, cxu por Judoj, au por Grekoj, au por la eklezio de Dio." (1 Korintanoj 10:23-32. Legu Romanojn 14 por plua instruo de Paulo pri cxi tiu afero). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro) Pregxaj Petoj: 1. Dio, ne lasu min igi aliajn faleti per miaj agadoj kaj vortoj. 2. Lasu miajn agadojn kaj vortojn cxiam glori vin, Dio, kaj altigi aliajn cxe mi. PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 4-a decembro, 2005.

Saturday, October 26, 2013

FORIGU LA CINDRON!

Estimataj, FORIGU LA CINDRON! "Kaj la pastro metu sur sin sian linan veston, kaj siajn linajn pantalonojn li surmetu sur sian korpon, kaj li deprenu la cindron, kiun la fajro elbruligis el la brulofero sur la altaro, kaj li metu gxin apud la altaron. Kaj li demetu siajn vestojn kaj metu sur sin aliajn vestojn kaj elportu la cindron ekster la tendaron sur puran lokon. Kaj la fajro sur la altaro restu brulanta sur gxi kaj ne estingigxu; kaj la pastro bruligu sur gxi lignon cxiumatene, kaj arangxu sur gxi la bruloferon kaj bruligu sur gxi la sebon de la pacoferoj. Eterna fajro brulu sur la altaro, ne estingigxu" (Levidoj 6:10-13). Kiam mi kreskis en la vilagxo, estis kutima praktiko praktiko forigi cindron el la forno kaj meti gxin flanken au ecx jxeti gxin. Mi ne scias kial tiu akto estis farita gxis poste, kiam mi komprenis ke cindro ne permesas fresxan fajron bruli. Fakte, cindroj estingas flamantan fajron se ili estas multaj en la fajrujo, kaj ili estas uzataj en okazoj por intence estingi flamantan fajron. Tiel longe kiel ekzistas minimuma cindro, la fajro en la forno daure brilas. Kiam Dio donis la Legxon por la popolo de Israelo per Moseo, unu el la devoj de la cxefpastro estis forigi cindrojn de la altaro, kiu estis uzita por brulofero kaj porti ilin al alia loko. Cxiumatene post kiam li faris tion, la pastro devas meti novan brullignon sur la altaron (vidu: Levidoj 6:10-13, ankau Nombroj 4:13). La kialo por tiu cxi praktiko estis permesi novan fajron brulanta sencxese sur la altaro. Tiel longe kiel cindroj estis forigitaj de la altaro, la nova brulligno estus libera por produkti kontinuan fajron sur la altaro. La cxefa celo de brulligno estas bruligi kaj produkti fajron. La plejparton de la tempo, cxi tio estas uzata produktive cxu en kuirado, varmigo de loko, oferado, kaj similaj. La fina produkto de brulinta brulligno estas cindroj. Cxiu kiu nun fokusas je la cindro ne faros alian flamantan fajron. La impliko de cxi tio estas ke cxiu kiu rifuzas “forigi la cindron” de sia pasintaj sukcesoj ne faros novajn sukcesojn. Tiel bonaj kiel tiuj pasintaj sukcesoj estas, estos malfacile, se ne neeble, fari pli sukcesojn se oni ankorau absorbe prizorgas sin per tiuj pasintaj sukcesoj. Jesuo Kristo havis prosperan servadon en Kapernaumo, kiam Li "sanigis multajn, kiuj malsanis de diversaj malsanoj, kaj elpelis multajn demonojn" (Marko 1:34). La sekvan tagon, kiam la homoj sercxis Lin por daurigi la bonan laboron, Li kondukis Siajn discxiplojn al aliaj lokoj, kie Li daurigis Sian servadon. Li ne permesis la sukceson de hierau malhelpi Lin en la Movado de Lia servo. Apostolo Paulo sciis tiun sekreton kaj li deklaris: "Miaj fratoj, mi ne rigardas min kiel jam ektenantan; sed nur jene: forgesante tion, kio estas malantauxe, kaj strebante al tio, kio estas antauxe, mi min pelas al la celo, por akiri la premion de la supera voko de Dio en Kristo Jesuo" (Filipianoj 3:13-14). Kiel cindroj povas ankau esti rezulto de detruo per la fajro, bedaurinde, la "cindro" de iuj homoj povas esti malsukcesoj, elrevigxoj kaj aliaj malbonaj aferoj de la vivo. Oni devas forigi tiujn cindrojn kaj pluiros kun onia vivo. Krom tio, se estas vivo, estas espero. Kio estas la "cindro" kiun vi bezonas forigi en via vivo? Forigu gxin nun se vi volas movigxi plue en via klopodoj kaj subteni la fajron de progreso brulanta. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi povos forigi la tutan cindron en via vivo kaj subteni la fajron en via vivo brulanta.

Saturday, October 19, 2013

SUFERO ESTAS NEEVITEBLA

Estimataj, SUFERO ESTAS NEEVITEBLA "Cxar al cxi tio vi estas vokitaj; pro tio, ke Kristo ankau suferis pro vi, postlasante por vi ekzemplon, por ke vi sekvu liajn postesignojn" (1 Petro 2:21). Post kiam mi havis personan studon de Biblio sur la unua epistolo de Petro antau kelkaj semajnoj, mi estis kondukita bazi unu el miaj semajnaj predikoj sur la cxefa temo de la epistolo: kristana sufero. Tia temo ne estas populara temo. Mi faris lukton kun la temo antau ol mi cedis al la gvido de la Sankta Spirito. Petro ankau unue ne volis esti asociita kun gxi, kaj li admonis Jesuon Kriston cxar Li antaudiris Sian propran suferon, kvankam Jesuo lauvice admonis lin kaj lasu lin kaj aliajn discxiplojn scii ke sufero estas neevitebla en la kristana vivo (vidu: Mateo 16:21-25). Irinte al la "lernejo" de sufero multfoje en sia kristana vivo, Petro komprenis la koncepton de kristana sufero kaj li povis sentime skribi sian unuan epistolon al kristanoj por kuragxigi ilin alfronti suferon tiel, ke la vera graco de Jesuo Kristo estus evidentigita en ili. Li faris ilin kompreni ke sufero por esti kristano estas sekvi la postesignojn de Kristo kiu ankau suferis en Sia korpo pro niaj pekoj (vidu: 1 Petro 2:21, 24; 3:18; 4:1). Fakte, Petro volis ke liaj ricevantoj gxoju ke ili estis partoprenantoj en la kristana sufero (1 Petro 4:13). Interese, la originalaj ricevantoj de Petro estis pasantaj tra multaj suferoj, kiam li verkis la epistolon. Apostolo Paulo ankau havis similan komprenon kiam li pregxis en Filipianoj 3:10: "por ke mi sciu lin kaj la potencon de lia relevigxo kaj la kunulecon en liaj suferoj, konformigxinte al lia morto." Li estis pli frue atentiginta, ke sufero estas inkluzivita en nia fido en Kristo (vidu: Filipianoj 1:29 kaj 2 Timoteo 3:12). Alia fakto pri kristana sufero estas ke gxi estas rimedo de akrigo de kristana fido kaj elporto de la plej bona el kristanoj. Petro komparis gxin al la rilato de fajro kaj oro. Kiel fajro purigas kaj rafinas oron por fari gxin valora, do ankau kristana sufero faras kristanan fidon pli grandvalora ol oro (vidu: 1 Petro 1:6-7). Kiel Petro emfazis gxin, kristana sufero ne estas tio, kio estas kiel rezulto de malbonfarado (vidu: 1 Petro 4:15). Gxi estas partoprenado en la "suferoj de Kristo" kiu alportas savon al la homaro kaj alportas gloron en la estonteco. Ne mirigas, Petro diris, ke ni gxoju pri tio. Kian suferon vi trapasas nuntempe? Cxu gxi estas pri malbonfarado? Pentu kaj petu pardonon de Dio. Tamen, se gxi estas kristana sufero, tio estas, cxar vi estas kristano, kaj vi faras la volon de Dio, gxoju, cxar vi ankau partoprenos en gloro de Kristo cxe Lia alveno. Por Kristano sekvi en postesignoj de Kristo, kristana sufero estas ja neevitebla. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto : Sinjoro, helpu min elteni ian suferon kiun mi havas nun pro Via nomo.