Saturday, September 28, 2013

LA EKSTERA ASPEKTO

Estimataj, LA EKSTERA ASPEKTO "Ne rigardu lian aspekton kaj lian altan kreskon, cxar Mi malsxatas lin; ne estas tiel, kiel vidas homo: cxar homo vidas tion, kio estas antau la okuloj, sed la Eternulo rigardas en la koron" (1 Samuel 16:7). "Ne jugxu lau sxajno, sed jugxu justan jugxon" (Johano 7:24). Samuel estis granda homo de Dio. Kelkaj kleruloj de la Sankta Biblio jam diris ke nur Moseo estis pli granda ol li en la historio de estrado de la popolo Izraela. La popolo estimis lin, kaj Dio ankau aparte elektis lin esti Sia proparolanto ekde lia infaneco. Dum lia dumviva pastreca kaj profeta kariero, li faris malsagxan eraron – li jugxis lau ekstera aspekto. Tamen, Dio rapide avertis lin antau ol li efektivigis sian jugxon kaj sankoleis la malpravan homon kiel la regxon de Izrael. Homoj jam uzis sian eksteran aspekton por trompi aliajn homojn? ecx homojn de Dio. Ili aspektas bone ekstere, sed malbone interne. Publike, ili diras au faras bonajxojn, sed sekrete, ili estas diabloj. Eliab estas bona ekzemplo. Samuel vidis lin kiel bonan kandidanton por la regxeco, sed lia vera kvalito estis montrita kiam David decidis batali kontrau la grandegulo Goljat. La Sankta Biblio diras ke "ekflamis la kolero de Eliab kontrau David" kaj li malkuragxigis Davidon ne fari la batalon (1 Samuel 17: 28-30). Cxu vi trompas homojn per via ekstera aspekto? Kio estas via opinio pri la dirajxo, "Unua impreso dauras longe"? Cxu vi kutime bazas vian jugxon pri homoj sur ekstera aspekto? Pregxu por la percepta spirito por scii la animojn de homoj. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 18-a de septembro, 2005.

Saturday, September 21, 2013

KIU POSEDAS VIAN EKLEZION?

Estimataj, KIU POSEDAS VIAN EKLEZION? "...Mi konstruos mian eklezion..." (Mateo 16:18). "Sed se mi prokrastos, por ke vi komprenu, kiel oni devas konduti en la domo de Dio, kiu estas la eklezio de la vivanta Dio, la kolono kaj bazo de la vero" (1 Timoteo 3:15). La vorto “eklezio” estas uzata por signifi multajn aferojn. La termino "eklezio" povas aludi al almenau kvar signifoj: unu, konstruajxo uzata por publika kristana adorservo (alivorte, pregxejo); du, loka grupo de kristanoj (adoservantaj en tia konstruajxo); tri, aparta kristana organizo, tipe kun lia propra klerikaro, konstruajxoj, kaj distingaj doktrinoj (alia vorto por tio estas konfesio), kaj kvar, cxiuj kredantoj je Jesuo Kristo au adeptoj de kristana fido. Simple, la eklezio estas la eklezio de loka grupo de kristanoj vivantaj en iu loko au la universala eklezio formita de cxiuj kredantoj en Jesuo Kristo kaj vivantoj kaj la mortintoj. Estas nuntempe tendenco ke individuo au grupo de homoj rilatas al aparta eklezio (loka asembleo) au nombro de eklezioj (probable konfesio) kiel "mia" au "nia" eklezio. Iuj aliaj personoj eble aludas al la eklezio kiel "ilia" au "via" eklezio. Tiuj aludoj povas esti al la cxefo (au gvidantoj) de la eklezio au fondinto de la konfesio. Sendube, tiu tendenco afektas la rimedon kun kiu tiaj homoj rigardas au administras aferojn de la eklezio. Tamen, la granda demando estas: kiu posedas la eklezion? Jesuo Kristo, en Lia respondo al konfeso de Petro, simple diris: "...mi konstruos MIAN eklezion..." (Mateo 16:18 emfazo mia). Sekve, la eklezio apartenas al Jesuo Kristo. Apostolo Paulo klarigis tion pli por raporti al la pregejo kiel "la eklezio de la vivanta Dio " (1 Timoteo 3:15). Cxiu vorto cxi tie estas tre grava. La prepozicio "de" aludas al tiu kiu vere posedas la eklezion. La eklezio ne apartenas al iu ajn alia persono ol la vivanta Dio. La artikolo "la " substrekas la fakton, ke ne ekzistas alia dio, sed la ununura vera Dio. La adjektivo "vivanta" emfazas la eternecon, forton kaj vivecon de Dio. Laste, la substantivo kiu estas la plej grava vorto estas referenco al DIO , ne homo au iu ajn alia afero. Ne mirinde , Jesuo Kristo aldonis ke "pordegoj de Hades ne superfortos gin" (Mateo 16:18). Kiu posedas vian eklezion? Cxu via pastoro, la gxenerala kontrolanto au fondinto de via konfesio? Cxu vi ankorau pensas, ke vi estas la posedanto de via eklezio? Atribuante la posedon de iu ajn eklezio al iu au grupo de personoj estas kiel dividante la gloron de Dio kun tia homo au grupo de personoj. La sola escepto tie cxi estas se la eklezio ne estas eklezio de Dio. Kiu posedas vian eklezion? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto : Sinjoro, helpu min rekoni Vi kiel la posedanto de la eklezio.

Sunday, September 15, 2013

KIO OKAZIS ERARE?

Estimataj, KIO OKAZIS ERARE? "Asa agadis bone kaj juste antau la Eternulo, sia Dio" (2 Kroniko 14:2). “Asa ekkoleris kontrau la [profeto] kaj metis lin en malliberejon, cxar li indignis kontrau li pro [la admono]; ankau kelkajn el la popolo Asa premis en tiu tempo" (2 Kroniko 16:10). Asa estis unu el la bonaj regxoj de Judujo. La skribintoj de la Skribajxoj rankontis pri liaj bonaj faroj jene: li agadis bone kaj juste antau la Eternulo, sia Dio (2 Kroniko 14:2); li forigis la altarojn de fremdaj dioj kaj la altajxojn (2 Kroniko 14:3, 5); li elpelis la malcxastistojn el la lando de Judujo (1 Regxoj 15:12); li ordonis al la Judoj turni sin al Dio kaj obei Lin (2 Kroniko 14:4); li fidis al Dio dum tempo de milito (2 Kroniko 14:11); li renovigis la altaron de la Eternulo (2 Kroniko 15:8b); li kondukis la popolon judan kaj ecx kelkaj el Izrael reoficialigis sian interkonsenton kun Dio (2 Kroniko 15:10-14); li ecx senigis Maahxan, sian avinon je sxia titolo de regxino pro sxia idolisteco (2 Kroniko 15:16); kaj lia koro estis perfekta dum lia tuta vivo (2 Kroniko 15:17). Pro cxi tio, Dio donis al li kaj lia popolo trankvilecon cxirkaue (2 Kroniko 14:6, 7). Ecx, dum iu kun vasta militistaro militis kontrau li, Dio donis al li grandan venkon kun multaj rabajxoj (2 Kroniko 14:9-15). Tamen, liaj lastaj jaroj estis tragedio! Li forlasis la cxiopovan Dion por nura homo dum alia lando militis kontrau li (2 Kroniko 16:1-6). Dum iu profeto de Dio alfrontis lin pro lia nefido je Dio, li koleris kaj metis la profeton en malliberejon (2 Kroniko 16:7-10). Li ankau premis brutale kelkajn el la popolo (2 Kroniko 16:10b). Dum li estis malsanigita, li rifuzis turni sin al Dio (2 Kroniko 16:12). Li mortis en tiu malsano! Oni miras kio fakte okazis erare en la vivo de Asa. Kial li komencis bone kaj finis tragedie? La skribintoj de la Skribajxoj ne informis lin pri lia kadukigxo. Sxajne, liaj sukcesoj fierigis lin kaj li forgesis sian Dion. Cxi tio estas pensigajxo por ni. Pensu pri vi mem. Cxu vi servas Dion en la maniero en kiu vi iam servis Lin kelkajn jarojn antaue? Cxu vi ne malplibonigxas je via dedicxo al Dio? Kio okazis erare? Vi devas pensi pri gxi en via rilato kun Dio kaj "Pripensu bone vian staton" (Hxagaj 1:5, 7). Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). PS Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 11-a de septembro, 2005.

Saturday, September 7, 2013

CXU AKCEPTANTE PROBLEMOJN DE DIO?

Estimataj, CXU AKCEPTANTE PROBLEMOJN DE DIO? "Sed li diris al sxi: Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsagxulinoj; cxu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgrau cxio cxi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj" (Ijob 2:10). Antau nelonge en la “Spiritual Digest for the Day” ["Spirita Digesto por la Tago"] - aspekto de mia Interreta ministerio, kie mi dissendas inspiran citajxon kaj preskau respondan Biblian verskilon, mi uzis la supran verskilon. Unu el miaj kontaktoj demandis al mi tiujn demandojn: "Cxu Dio alportas problemojn" kaj "Cxu ni akceptas problemojn de Dio?" Tiuj demandoj estos la bazo por mia prediko cxi-semajne. Lau Ijob en la Biblio, Dio alportis liajn suferojn kaj li estis preta por akcepti ilin pro lia kompreno de Dio. Tamen, cxar ni havas la privilegion scii tion, kio okazis en la fono, ni scias, ke Dio ne alportis la suferojn de Ijob. Satano faris! Tamen, Dio permesis al Satano fari tion por iu celo: provi la virton de Ijob. En teologio - la studo pri Dio kaj Lia rilato kun homo, estas tio kion oni nomas "teodiceo" - la boneco kaj justeco de Dio malgrau malbono en la mondo. La historio de Ijob vere ilustras tion. Dio estas bona kaj justa, sed Li permesas malbonon de Satano kaj liaj subuloj pro Siaj diaj celoj. Nur tiuj kiuj havas neprofundan ideon pri Dio kulpigas Dion pro la malbono de la mondo. Atendite, okazas ke iuj ecx pro la malbono de la mondo deklaris, ke Dio ne ekzistas. Aliflanke, nur viro kun mallargxa menso simila al la edzino de Ijob pensos ke malbono ne okazos au ne povas okazi al justa homo. Estas du veroj kiujn oni devus konsideri. Unue, ekde la Falo de Homo en Genezo 3, cxi tiu mondo estas plena de malbono, sed Dio certigas nin, ke la malbono ne venkos nin. Jesuo Kristo konfirmis cxi tion kiam Li diris al Siaj discxiploj en Johano 16:33, "Tion mi parolis al vi, por ke en mi vi havu pacon. En la mondo vi havos suferadon; sed kuragxu; mi venkis la mondon." Vidu ankau: Readnomo 31:6-8; Psalmo 23:4; 46:4-7 ; 91:15; Jesaja 43:1-2; 2 Korintanoj 12:9-10. Due, Dio laboras per la malbono de la mondo por elirigi la plej bonan el Siaj infanoj. Lau vortoj de Paulo, "Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj lau Lia intenco, cxio kunlaboras al bono" (Romanoj 8:28). La analogio de kruda oro au argxento kiu devas esti rafinita en fajron antau ol gxi farigxas valora estas bona ekzemplo (vidu: Psalmo 66:8-12 ; Zehxarja 13:9; Malahi 3:2-4; 1 Petro 1:6 - 9). Tial, por respondi al la du demandoj demanditaj de tiu kontakto, Dio ne alportas problemojn, sed Li permesas ilin kaj laboras per ili por plenumi Siajn intencojn en niaj vivoj. Ankau, ni devas esti pretaj trapasi iel problemojn, kiuj venas al ni kun la kredo, ke Dio venigos nin el gxi kaj faros al ni pli bona en Li tra la problemo. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi povos akcepti ajnan problemon kaj permesi al Dio por iri vi pli forta en Li tra gxi.

Wednesday, September 4, 2013

KIAM VI ESTAS AKUZITA MALVERE

Estimataj, KIAM VI ESTAS AKUZITA MALVERE "Kiam lia sinjoro audis la vortojn de sia edzino, kiujn sxi diris al li, parolante: Tiel agis kun mi via sklavo – tiam li forte ekkoleris. Kaj la sinjoro de Jozef prenis lin kaj fordonis lin en malliberejon..." (Genezo 39:19-20). Unu el miaj amikoj sercxis mian konsilon antau nelonge. Estante unu el la respondeculoj de kalkulado de kolektitaj oferdonoj je sia pregxejo, li estis akuzita de sxtelado el la kolektitaj oferdonoj. Li ne estis felicxa pri la tuta afero. Mi demandis lin, cxu la akuzo estis vera au ne. Li konfesis, ke gxi estis malvera. Mi konsilis lin lasi cxion al Dio kaj permesi al Dio pravigis lin. La konsilo estis maldolcxa por li por akcepti. Do mi memorigis lin pri la rakonto de Jozef en la domo de Potifar en Egiptio. Jen viro, kiu estis vendita kiel sklavo de siaj propraj fratoj. Edzino de lia sinjoro lin akuzis malvere, kaj li estis jxetita en malliberejon. Tamen, li lasis cxion al Dio kaj permesis al Dio pravigi lin. Dio ja pravigis lin. La venonta verskiloj atestas tion: "Kaj la Eternulo estis kun Jozef kaj estis favorkora al li kaj havigis al li la favoron de la estro de la malliberejo. Kaj la estro de la malliberejo transdonis en la manojn de Jozef cxiujn malliberulojn, kiuj estis en la malliberejo; kaj cxio, kion ili tie faris, estis farata sub lia kontrolo" (Genezo 39:21-22). Tio ne estis la fino de la rakonto. Jozef venis el la malliberejo kaj igis la cxefministro en fremda lando. Kurioze, nenio audigxis denove pri Potifar kaj lia edzino. Jozef estis ja pravigita. Cxu vi estis akuzita malvere? Cxu vi estas punita por tiu falsa akuzo? Lasu cxion al Dio. Dio estas kun vi. Li montros al vi favorkorajxon kaj donos al vi favoron ecx en tiu situacio. Li finfine pravigos vin. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxo Punkto: Pravigu min, ho Eternulo, kiam mi estas akuzita malvere.

Saturday, August 24, 2013

LI SENDIS LIN TIEN

Estimataj, LI SENDIS LIN TIEN "Li sendis antau ili homon: Jozef estis vendita kiel sklavo. Oni enpremis liajn piedojn en katenojn, fero sxargxis lian korpon" (Psalmo 105:17-18). La historio de Jozef estas unu el la kompatindaj sed interesaj historioj en la Sankta Biblio. Jozef, amata infano, kiu estis malamata de siaj maljunaj fratoj pro sia sorto. Li estis jxetita en malplenan puton de cxi tiuj fratoj kiuj frue planis mortigi lin. Ili vendis lin kiel sklavon al fremduloj kiuj prenis lin al Egiptujo. En Egiptujo, li estis sendita al malliberejo pro peko kiun li ne faris. Vi povas imagi la suferon kiun li havis kiel sklavo kaj malliberulo, la kontuzojn de katenoj je liaj piedoj, la dolorojn pro feraj cxenoj je lia korpo, ktp. Ecx, en la malliberejo, li estis forgesita de tiuj kiuj devis savi lin de cxi tiuj malfelicxoj. Malgrau tio, Dio laboris postkulise por lia bono. Memoru ke je la je cxiu el cxi tiuj situacioj, la Sankta Biblio kronikas ke la Eternulo donis la favoron je cxiu (vidu: Genezo 39:4, 5, 21-23). Efektive, li konfirmis gxin al siaj fratoj poste ke Dio sendis lin antau ili al Egiptujo por konservi vivojn (vidu: Genezo 45:5-7; 50:20). Fakte, la historio de Jozef ne estis tragedio, cxar oni igis lin la cxefministro de Egiptujo je la sama tago en kiu oni eligis lin el la malliberejo. Pensu pri vi mem. Kion vi trapasas? Kio okazas al vi nuntempe kiu sxajnas kiel malfelicxo? Kiaj katenoj kaj feroj de sufero vi spertas nun? Kiu scias, eble Dio sendis vin al cxi tiu sxajna malfelicxo por elpreni ion bonan el vi. Li eble purigas vin kiel oron en fajro de vivo por ke vi elvenu plibrile (vidu: 1 Petro 1:6-7). La Psalmisto subtenas cxi tion. Audu lin: Cxar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas argxenton. Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis sxargxon sur niajn lumbojn; Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton (Psalmo 66:10-12). Estimataj, ne gravas tio kion vi trapasas, Dio scias pri gxi, kaj Li havas celon permesante gxin. Paulo konfirmas cxi tion en Romanoj 8:28. Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj lau Lia intenco, cxio kunlaboras al bono. Li sendis vin tien – pro iu celo! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Sinjoro, permesu ke la celo pro kio vi alkondukis min estu plenumita je la nomo de Jesuo. Amen.

Saturday, August 17, 2013

SEKURAJ EN LA BRAKOJ DE JESUO

Estimataj, SEKURAJ EN LA BRAKOJ DE JESUO "La Dio antikva estas logxejo, Kaj malsupre estas brakoj eternaj" (Readmono 33:27). Mi cxiam estas allogita de himnoj verkitaj de Fanny Crosby - unu el la plej fekundaj verkistoj de himnoj en la kristana historio. Kvankam la himno, “Safe in the Arms of Jesus” [esperante: "Sekuraj en la Brakoj de Jesuo"], probable ne estas sxia plej konata himno, gxi estas alia inspira himno. Persona atesto de Fanny Crosby estas ne nur potenca, sed sxiaj skribajxoj estas konstantaj rememorigiloj por subteni la taugan perspektivon pri la vivo, pri graco, pri provoj kaj afliktoj, kaj pri Dio. La historio malantau tiu aparta himno estas iom malfacila. Lau iu fonto, la penso malantau tiu himno venis al sinjorino Crosby post terura tragedio en sxia vivo. Sxi estis graveda, sed perdis la bebon dum la akusxo. Sxi estis tiel persone detruita de la okazajxo, ke sxi apenau parolis al neniu pri tio. Jarojn poste, muzikisto, William H. Doan, haltis je sxia apartamento kaj volis ke sxi skribu vortojn por muzikpeco de li gxuste formita. Auskultinte la melodion, Crosby krietis, "Tio estas 'Sekuraj en la brakoj de Jesuo!" Sxi tuj retirigxis al apuda cxambro, kie sxi pasigis duonhoron sola kaj verkis la vortojn de tiu himno. Sxi sentis, ke sxi verkis por la seninfanaj, precipe patrinoj, kiuj perdis siajn infanojn. Fanny Crosby sentis sin sekura en la brakoj de Jesuo Kristo kaj en Lia milda brusto kie Lia amo estas superombrita. Do, sxia animo dolcxe ripozis en la brakoj. Sxi sentis sin sekure de korodantaj zorgoj, kaj de tentoj de la mondo. Tiel, la peko ne povas damagxi sxin tie. Sxi estis libera de la pesto de malgxojo, kaj de sxiaj duboj kaj timoj, kvankam tie restas nur kelke pli da provoj kaj kelke pli da larmoj. Jesuo estis kara Rifugxo de sxia koro cxar sxi kredis, ke Jesuo mortis por sxi. Konsekvence, sxia fido estis iam forte sur la Roko de agxo. Memfide, sxi povis atendi cxi tie pacience, gxis la nokto pasis, gxis sxi vidis la matenan Rompon sur la ora bordo. Malgrau akusxodoloroj de sxia vivo, sxi ja estis sekura en la brakoj de Jesuo Kristo. Kian provan tempon vi trapasas? Cxu vi estas sekura en la brakoj de Jesuo en via provaj tempoj? Cxu vi ne jxetu vin en tiujn sekurajn brakojn kaj mildan bruston de Jesuo Kristo? Via animo certe trovos ripozon de cxiuj korodantaj zorgoj, la pesto de malgxojo, duboj kaj timoj de cxi tiu mondo, se vi faras. Sekura en la brakoj de Jesuo! Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Mi pregxas, ke vi estos sekura en la brakoj de Jesuo ne gravas la korodanta zorgo, la pesto de malgxojo, dubojn kaj timojn de tiu cxi mondo vi eble alfrontas je la nomo de Jesuo. Amen.