Sunday, February 27, 2011

FARANTE LA NEEBLAN

Estimataj,
FARANTE LA NEEBLAN
"Kaj [Jesuo] diris: Venu. Kaj Petro, malsuprenirinte el la sxipeto, iris sur la akvo, por veni al Jesuo" (Mateo 14:29).
Mirakloj estas eksterordinaraj okazajxoj montrantaj dian intermeton enhomaj aferoj. Ili estas tio kion ni konsideras neebla. Multaj el la mirakloj estas lertaj respondoj al neeblaj situacioj. Estas fakto ke Dio ne venas de cxielo por fari ian miraklon. Li uzas homojn. Kelkfoje, la homoj kiujn Li uzas estas tiuj por kiuj la mirakloj okazos en iliaj vivoj. Cxi tio okazis en la rakonto kiu estas trovita en Mateo 14:25-33. Du homoj (Jesuo kaj Petro) faris ion kio estas neebla: iro sur la akvo. Oni eble ne estas surprizita ke Jesuo iris sur la akvo. Krom tio, Li estas la Sinjoro de cxio. Tamen, por Petro, ordinara homo, fari la neeblan irante sur la akvo li devis fari kelkajn aferojn kiuj estas notindaj.
La unua afero kiun Petro faris estis ke li rekonis la Sinjorecon de Jesuo (veskiloj 25-28a). Antaue, kiam la aliaj disxciploj kun Petro vidis Jesuon Kriston irante sur la turmentata maro nokte, ili pensis ke Jesuo estis "fantomo". Jesuo devis recertigi ilin ke gxi estis Li. Petro poste alparolis al Jesuo kiel "Sinjoro." Multaj homoj ankau ne rekonas Jesuon kiel la Sinjoron pro la cirkonstancoj cxirkau ili.
La dua afero kiun Petro faris estis ke li faris la iniciatadon (veskilo 28b). Li vidis Jesuo farante la neeblan, kal li faris la iniciatadon petante de Jesuo por ordoni lin ankau fari la saman aferon. Nia cxiela Patro scias tion kion ni bezonas, sed Li volas ke ni faru la iniciatadon petante de Li por tiuj bezonoj (vidu: Mateo 6:8). Jesuo ordonis Petron veni al Li post Petro jam faris la iniciatadon.
La tria afero kiun Petro faris estis ke li estis preta lasi sia komfortan lokon (tio estas, la komforton de la la sxipeto) (veskilo 29a). Malgrau la fakto ke la sxipeto estis turmenta per la ondoj, estis pli sekure esti en la sxipeto ol esti el la sxipeto en la akvo. Psikologike, forlasante la aliajn disxciplojn en la sxipeto estus problemo por Petro, sed li ne konsideris tion. Iu ajn kiu faros la neeblan devas esti preta lasi lasi sian komfortan lokon ne gravas kiom gxi kostas al li/ sxi. Tia persono ne estas kontenta per la meza kvanta situacio en kiu li/sxi trovas sin.
Cxu vi estas preta fari la neeblan irante sur la turmenta akvo de via vivo? Tial estu preta fari cxi tiujn tri emfazitajn aferojn. Pliaj aferoj kiujn Petro faris por fari la neeblan estos emfazitaj venontsemajne.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, February 19, 2011

NE MIA VOLO

Estimataj,
NE MIA VOLO
“Kaj irinte iom antauen, li falis sur sian vizagxon, pregxante, kaj dirante: Ho mia Patro, se povas esti, ĉi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas” (Mateo 26:39).
Antau kelkaj semajnoj, mi dissendis predikon de averto pri niaj pregxaj petoj bazita sur la travivajxo de Hxizkija kiam li ne estis preta akcepti la absolutan volon de Dio por sia vivo. Multaj el la homoj kiuj reagis al la prediko konsentis kun mi, dum kelkaj, atendite, malkonsentis kun mi pri la averto. La opinio de la homoj kiuj malkonsentis kun la prediko estas ke, kiel Hxizkija faris, oni povas peti de Dio tion kio sxajnas plej bone por si. Cxi tiuj homoj bazis sian opinion sur la libera volo de homo kaj la fakto ke Dio kiu estas kompata Dio estas preta fari kion ajn tion ni petas de Li.
Estas fakto ke homo havas la liberan volon decidi kaj peti ion ajn de Dio, malgrau cxio, Dio diris je multaj lokoj en la Sankta Biblio ke ni povus peti kaj Li respondos al ni (vidu: Jeremia 33:3; 29:12; Readmono 4:29; Psalmo 50:15; 91:15; 145:18; Jesaja 55:6-7; 65:24; Mateo 7:7-11; 21:22; Luko 11:9-10; Johano 14:13-14; 16:24). Tamen, mi devas rememori ke Dio ne respondus al niaj pregxoj se ili ne estas lau Lia volo. Apostolo Johano deklaris: “Kaj jen estas la kuragxo, kiun ni havas antau Li: ke se ni ion petas lau lia volo, Li nin auskultas” (1 Johano 5:14. Komparu cxi tiujn veskilojn ankau: 1 Johano 3:22; Jakobo 4:3; Johano 15:7; Jeremia 29:13).
Home, oni inklinus subteni Hxizkija-n je liaj pregxoj en 2 Regxoj 20:2-3 kaj Jesaja 38:2-3. Tamen, mi rekomendos la ekzemplon de la pregxo de nia Sinjoro Jesuo Kristo je la Gxadeno nomata Getsemane (Mateo 26:39-42). Ambau ili havis la oportunojn de scio de la absoluta volo de Dio por iliaj vivoj je tiuj punktoj de iliaj vivoj. Interese, tiu volo temis pri morto (tio kion neniu homo volus). Hxizkija decidis fari sia privilegion petante de Dio tion kion li (Hxizkija) volis. Dio donis al li la deziron de lia koro, kaj ni scias la finon de lia historio. Jesuo Kristo, alie, decidis lasi Dion fari tion kion Dio volis, kaj ni scias la finon de Lia historio ankau.
Kies ekzemplon vi volus sekvi: tiun de Hxizkija au tiun de Jesuo? Kion vi preferus: vian volon au la volon de Dio? Por mi, ne mia volo oh Eternulo, sed via absoluta volo estu farita en mia vivo!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Sendu vian reagon rekte al mi au kopiu min cxe au . Dio benu vin!

Saturday, February 12, 2011

AMO LEVIS MIN!

Estimataj,
AMO LEVIS MIN!
"Cxar kiam ni ankorau estis senfortaj, tiam Kristo gxustatempe mortis pro malpiuloj. Cxar apenau pro justulo iu mortus; cxar pro bonulo eble iu kuragxus morti. Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankorau estis pekuloj, Kristo mortis por ni" (Romanoj 5:6-8).
Sxajne, la verkinto de la himno, "Love Lifted Me!" (Amo Levis Min!), James Rowe, bazis la lirikon de la himno sur la okazo trovita en Mateo 14:22-32 kiam Jesuo Kristo, pro amo, levis Petron kiu estis dronanta en la maro dum li marsxis sur la maro al Jesuo Kristo. Tamen, se oni rigardus al la liriko tre bone, oni eltrovos ke gxi havas profundan signifon bazitan sur Romanoj 5:6-8. Pro la peko de Adam, homaro farigxis pekuloj kaj kondamnitaj antau Dio (Romanoj 5:16-19). Ecx, por tiuj kiuj ne kredas la doktrinon de la originala peko, homoj estis, kaj ankorau estas, dronintaj en siaj propraj pekoj. Kelkaj el ili jam klopodis per multaj rimedoj por forigi pekojn kaj pacigi Dion, sed neniu el iliaj propraj penoj povas repacigi ilin al Dio. Je cxi tiu punkto Dio montris Sian amon por la homaro kaj sendis Sian ununuran naskitan Filon, Jesuon Kriston, por morti por ni kaj savi nin de puno de peko.
Krom la maro de peko en kiu la homaro jam estis dronintaj, multaj homoj estas sub la maro de malfacilajxoj de vivo. Ili pruvis siajn eblajn plej bonojn kun malgranda au nenia sukceso. Dio atendas tiujn homojn alvoki al Li por levi ilin per Lia amo. Li deklaris, "Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros" (Psalmo 50:15). "Kiam nenio alia povus helpi, Amo levis min!"
Kiel Jesuo fizike etendis Sian manon por levi dronantan Petron el la maro, tiel ankau nuntempe Li etendas Siajn manojn el amo por levi iun ajn kiu povas alvoki al Li kaj esti savita el ia ajn dangxero, precipe la puno de peko. Je cxi tiu sezono de Sankta Valentino, utilu cxi tiu dia amo de Kristo. Alvoku al Li kaj lasu Lin abunde doni Sian amon sur vi. "Animoj en dangxero rigardu supren, Jesuo tute savas, Li levos vin per Sia amo, el la kolera ondoj." Same, kiun vi povas levi en amo je cxi tiu sezono de Sankta Valentino?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, February 5, 2011

CXU VI ESTAS GXUSTE REGISTRITA?

Estimataj,
CXU VI ESTAS GXUSTE REGISTRITA?
"Kaj se iu ne trovigxis skribita en la libro de vivo, tiu estis jxetita en la fajran lagon" (Apokalipso 20:15).
"kaj tute ne eniros en gxin io malpura, nek faranto de abomenindajo kaj mensogo; sed nur la skribitaj en la libro de vivo de la Sxafido" (Apokalipso 21:27).
Antau nelonge dum tri semajnoj, elekteblaj vocxdonantoj en Nigxerio iris por registrigxi por la venontaj gxeneralaj voxdonadoj en la lando. Multaj el ili havis malfacilajxojn fari tiel cxar estis fruaj logxistikaj problemoj. Unu ridinda aspekto de la malfacilajxoj estis la neeblo de la rektaj datenaj kaptitaj komputiloj rekoni la fingrojn de kelkaj el la estontaj vocxdonantoj. Cxi tio igis la autoritatulojn de la vocxdonado de la lando emfazi gxin ke antau ol oni povas esti gxuste registrita, cxiuj dek fingroj de oniaj manoj devas esti rekonitaj kaj kaptitaj per la komputilo. Oni devas fari cxi tion kaj akiri karton de vocxdonanto. La registrado jam venis kaj finigxis. Por povi vocxdoni poste je la jaro en Nigxerio, la demando kiun oni demandu estas, "Cxu vi estas gxuste registrita?" sendube, iu ajn kiu ne estas gxuste registrita ne povos trovi sian nomon je la registrolibro de vocxdonantoj kaj tia persono ne povos vocxdoni au esti elektita.
Estas alia registrolibro kiu estas super cxiuj registrolibroj surtere kaj ecx en la cxielo. Cxi tiu unika registrolibro estas nomita la Libro de Vivo. Cxi tio estas la cxiela libro en kiu la nomoj de la virtuloj kiuj jam estas elacxitaj au savitaj estas skribitaj. La elacxeto au savo aludita cxi tie estas tiu per Jesuo Kristo (Johano 1:12; 14:6; Agoj 4:10-12). Nur al homoj kiuj estas gxuste registritaj en cxi tiu libro estos permesite eniri la cxielo, kaj iu ajn kies nomo ne estas en la libro estos eterne disigita de Dio. Estas nenia malfacilajxo registri onian nomon en cxi tiu unika cxiela registrolibro. La Sankta Biblio diras, "cxar se vi per via busxo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi savigxos; cxar per la koro la homo kredas gxis justeco, kaj per la busxo konfesas gxis savo" (Romanoj 10:9-10).
La ultimataj demandoj estas: cxu via nomo jam estas skribita en la Libro de Vivo? Cxu vi jam estas gxuste registrita en tiu speciala registrolibro? Vere kredu al la Sinjoro Jesuo, kaj vi estos gxuste registrita en la Libro de Vivo (vidu: Agoj 16:31).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, January 29, 2011

VERO KAJ JUSTECO

Estimataj,
VERO KAJ JUSTECO
"Plenumado de vero kaj justeco estas al la Eternulo pli agrabla ol oferado" (Sentencoj 21:3).
La skribinto de la libro de la Sentencoj estis sincera je siaj rimarkoj pri kelkaj cxefaj aferoj. Vero kaj justeco estas unuj el tiaj aferoj. Ambau ili estas interrilataj. Iu vortaro de Esperanto difinas la vorton "vero" kiel "Tio, kio estas konforma al la ekzistantaj faktoj, al la realajxo." La sama vortaro difinas la vorton "justa" (el kiu denevas la vorto "justeco") kiel "Respektanta egale kaj senparte la rajtojn de la aliaj homoj, kaj haviganta al cxiu lian apartenajxon." Cxi tiuj du virtecoj estas pli agrablaj al Dio ol klopodoj placxi al Li per oferadoj kaj bonaj faroj.
Multaj nuntempe estas religiaj. Ili estas pretaj fari ion ajn por placxi al Dio, precipe kiam ili volas akiri ion de Li. Tamen, estas bedaurinde ke multaj el tiaj homoj ne estas veraj kaj justaj al Dio, ne menciite aliaj homoj cxe ili. Tiaj homoj trompas sin cxar iliaj agoj de religiemo ne povas esti agrablaj al Dio esceptinte ke ili kondutu vere kaj juste antau Li. Dio sendis Profeton Jesajan al Sia popolo ke Li ne interesigxis je la religiaj agoj de la popolo, ke ili anstatau "Lernu agi bone [kaj] celu justecon" (Jesaja 1:17. Vidu ankau: 1 Samuel 15:22; Jeremia 7:21-23; Hosxea 6:6; Mihxa 6:6-8; Marko 12:33).
Cxu vi volas ke viaj religia servoj estu akceptitaj de Dio? Cxu vi volas ke Li estu agrabla kun vi? Do, faru veron kaj justecon.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, January 22, 2011

PRIZORGU VIAJN PREGXAJN PETOJN!

Estimataj,
PRIZORGU VIAJN PREGXAJN PETOJN!
"En tiu tempo Hxizkija morte malsanigxis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li: Tiele diras la Eternulo: Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne vivos. Tiam Hxizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo, kaj diris: Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antau Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj Hxizkija laute ekploris" (Jesaja 38:1-3).
Dum Dio eble decidas ne respondi al niaj pregxoj lau niaj voloj, Li eble iam permesus ke ni havos tion kion ni volas en niaj egoismaj pregxoj je nia malprofito. Tial, ni devas esti tre zorgaj pri niaj pregxaj petoj.
Regxo Hxizkija morte malsanigxis. La superega volo de Dio por li estis morto, supozeble cxar li jam plenumis sian taskon kiel regxo kaj la sekva afero por li je la memorlibro de Dio estis morti honore. Kiel ia ajn alia homo, Hxizkija ne volis morti. Li sciigis sian penson al Dio. Li pregxis kaj rememorigis Dion pri kiel fidela li estis servante Dion. Estis evidente el la enhavo de la pregxo ke Hxizkija estis egoisma. Je Sia nelima kompato, Dio audis la pregxon kaj etendis la vivon de Hxizkija per dek kvin jaroj. Tamen, tiuj dek kvin jaroj estis lia falo! Dio-centrita regxo subite farigxis mem-centrita. Li ne plu estis konscia pri la gloro de Dio, sed lia valoreco. Ne mirinde, kiam iu fremda regxo sendis emisariojn al li por gratuli lin pro lia resanigxo, anstatau adresiilin al Dio, li estis okupita montri al ili tion kion li posedis kiel regxo. Dio riprocxis lin severege pro cxi tio kaj gxi kondukis al la falo de lia regno, kvankam dum la tempo de liaj idoj (vidu: Jesaja 39). La lando Juda ne havus malbonan regxon en Manase kiu estis naskita dum tiuj aldonitaj dek kvin jaroj se Hxizkija akceptus la superegan volon de Dio por lia vivo (2 Regxo 20:21; 22:1; Jeremia 15:4).
Multafoje, ni ankau estas okupitaj per tio kion ni konsideras "bona" por ni. Ni ne estas prizorgaj pri la "plej bona," la superega volo de Dio por niaj vivoj. Ni devigas Dion fari tion kion ni volas, kaj kelkfoje, Li eble permesas al ni ke ni havos tion kion ni volas kiu eble havos malbonajn sinsekvojn. Jesuo Kristo, je la Gxardeno de Getsemane, permesis ke la superega volo de Dio estu plenumita je Sia vivo, ecx dum Li sciis ke tio rezultos al Sia morto (Mateo 26:39-42). Dio ja estis glorigita je la vivo kaj morto de Jesuo Kristo kaj Jesuo estis donita nomo kiu estas super cxiuj nomoj (Filipianoj 2:5-11).
Prizorgu viajn pregxajn petojn precipe kiam vi estas furioza akiri ion de Dio. Estas pli bone permesi la plej bonan superegan volon de Dio esti plenumita je niaj vivoj ol trudi nian bonan volon sur Li.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, January 15, 2011

LI HAVAS LA RIMEDOJN, SED...

Estimataj,
LI HAVAS LA RIMEDOJN, SED...
"Vi petas kaj ne ricevas, tial, ke vi petas malprave, por ke vi elspezu por viaj voluptoj" (Jakobo 4:3).
Multfoje, homoj miras kial Dio ne respondas al iliaj pregxoj je la rimedo kiun ili volas gxin. Cxi tio jam igis kelkajn homojn opinii ke Dio ne povas provizi tion kion ili petas de Li. Kelkaj ecx konkludis ke ekzistas neniu Dio. Tamen, Dio ekzistas kaj Li havas la potencon respondi al pregxoj kaj doni plie ol suficxe provizi por homoj kiuj petas ion ajn de Li. Paulo konsilis Timoteon admoni la mondajn ricxulojn ne fidi al iliaj ricxajxoj, sed sur Dion, kiu donas al ni ricxe cxion por gxuado" (1 Timoteo 6:17). Estas aliaj bibliaj veskiloj kiuj rediras pri la ricxeco de Dio (vidu: Psalmoj 36:8; 130:7; Romanoj 9:22; 11:33; Efesanoj 1:7, 18; 3:8, 16; Filipianoj 4:19). Malgrau cxi tio, Li eble decidas senigi nin de cxi tiuj ricxacxjoj se Li scius ke ni ne uzos ilin profite au por Lia gloro. Plej precipe, Li ne donos al ni niajn petojn se tiaj petoj estus kun malprava celo por propra kontentigo (vidu: Jakobo 4:3).
Mi komprenis cxi tiun principlon plie per nelonga okazajxo en mia familio. Mia dek-jara-agxa filo havas porteblan telefonon. Li deziras ke mi kutime kreditu lian telefonon. Pro lia nezorga uzo de antauaj kreditoj kiujn mi jam donis al li, mi decidis limigi la kvanton da kreditoj kiujn mi donos al li. Okaze mi ecx ne plu donis ian krediton al li dum longa tempo. Tiam, unu vesperon post kiam li jam enlitigxis, mia edzino proparoladis kun mi translokigi kelkajn kreditojn el la abundo de kreditoj kiujn mi havis en mia telefono. Mi cedis al la peto kaj faris la translokadon de la kredito sen la scio de mia filo. Tamen, mi avertis mian filon je la sekva tago ke mi ne donos al li pliajn kreditojn estonte se li ne uzus tion kion mi donis al li sagxe. La evidenta leciono kiun mi lernis el tiu okazo estas konsiderante ke mi estus malvolonta doni al mia filo krediton malgrau la fakto ke mi havas gxin abunde sed pro lia misuzo de antauaj kreditoj, Dio ankau estus malvolonta doni al ni ion ajn se ni petas malprave.
Kion vi petas de Dio? Kio estas la motivo de tia peto? Cxu la respondo de Dio al tia peto gloros Dion? Cxu gxi estos profita al vi kaj aliaj cxirkau vi? Cxu vi ne petas per malprava motivo pro propra kontentigo? Li ja havas la rimedojn respondi al viaj pregxoj, sed....
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).