Saturday, November 28, 2020
KIO ESTAS LA PROPRAJXO DE CEZARO?
Estimataj,
KIO ESTAS LA PROPRAJXO DE CEZARO?
"Kaj [Jesuo] diris al ili: Tial redonu al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio la proprajxon de Dio" (Luko 20:25).
Ni estis en klaso de dimancxa lernejo antau nelonge kiam iu partoprenanto private rakontis al mi, ke ni povas peki foje cxar Jesuo Kristo diris, ke ni donu al Cezaro la proprajxon de Cezaro. Li plu diris, ke doni al Dio la proprajxon de Dio kiam ni atingos pregxejon por adorservi Lin. Mi tuj neis lian opinion kaj klarigis, ke Jesuo ne parolas pri peko en tiu verso, sed cxefe pri nia civitana respondeco al la registaro kaj la socio. Li malvolonte kapjesis en interkonsento.
Tiu erara aludo al la proprajxo de Cezaro faris min pensi pli pri kio vere estas la proprajxo de Cezaro kaj kio estas vere la proprajxo de Dio. Se oni zorge rigardus la verson (kaj aliajn paralelajn versojn: Mateo 22:15-22; Marko 12:13-17), oni havas plian komprenon pri cxi tio. La Fariseoj kaj la Herodanoj koluziis kune kaj sendis kelkajn el siaj discxiploj al Jesuo, por kapti Lin. Ili demandis, "Cxu konvenas al ni doni tributon al Cezaro, au ne" (Luko 20:22). Se Jesuo aprobis pagi tributon al Cezaro, li ofendas la judojn, kaj tio povus senkreditigi Lian oficon inter ili. Se Li malaprobis pagi tributon al Cezaro, por la religiaj gvidantoj estus facile havi pruvon por akuzi Lin antaux la regantaj Romaj potencoj. Tamen, estante cxioscia, Li sciis iliajn petolajxojn. Do, Li petis ke ili donu al Li al Li moneron. Post kiam estis provizita la monero, Li demandis pri la bildo sur la monero. Ili informis Lin, ke la bildo estis tiu de Cezaro. Li tiel rakontis al ili doni al Cezaro la proprajxon de Cezaro, kaj al Dio, la proprajxon de Dio.
La monero kaj aliaj materialoj uzataj kiel monvaloroj havas la bildojn de cxi tiu mondo kaj gxiaj gvidantoj, kaj ili apartenas al cxi tiu mondo kaj la regantoj de cxi tiu mondo. Ili devus esti redonita al la mondo. Aliaj aferoj inkludante regulojn kaj regularojn kreitajn de la mondo devus esti strikte aligxintaj al gxi se ili ne estas kontrauaj al la reguloj kaj legxoj de Dio (vidu: Agoj 4:19; 5:29). Tamen, homoj kiuj uzas la monon estas kreitaj lau la bildo de Dio kaj apartenas al Dio. Do, ili donu siajn vivojn kiuj portas la bildon de Dio al Dio. Apostolo Paulo metis gxin tiamaniere: "Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, placxantan al Dio, kio estas via racia servo" (Romanoj 12:1).
Se oni povas doni sian vivon plene al Dio, ne estus malfacile doni al la mondo kaj gxiaj gvidantoj, kio apartenas al ili, kaj ecx uzi tion, kio apartenas al la mondo, por glori Dion. La persono kiu donis sianvivon plene al Dio trovas malfacile malobservi la regulojn kaj legxojn de la mondo (kiam ili ne estas kontrauaj al la reguloj kaj legxoj de Dio), kaj li volonte obeas la regulojn kaj legxojn de Dio.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi povos doni vian vivon plene al Dio kaj kiel vi donos al la mondo kio apartenas al gxi vi povos tion fari kaj uzi gxin por Lia gloro.
Sunday, November 22, 2020
VI FARIGXOS REFERENCA PUNKTO ESTONTE!
Estimataj,
VI FARIGXOS REFERENCA PUNKTO ESTONTE!
"La memoro de piulo estas benata; Sed la nomo de malpiuloj forputros" (Sentencoj 10:7).
Sentencoj 10:7 (citita supre) estas vaste citita plejparte memorante la mortintojn. Tamen multaj bonaj homoj povas esti memorataj dum ili ankorau vivas, kaj ilia memoro estas beno. Male, la memoro pri multaj homoj, kiuj ankorau vivas, estas malbeno!
Okazajxo okazinta antau nelonge konfirmas tion. Unu el miaj malnovaj duagrandaj lernejaj samklasanoj afisxis amuzan bildstrion de instruisto batanta studenton per longa bastono sur la WhatsApp-pagxo de niaj malnovaj samklasanoj. Li tiam demandis membrojn de la grupo identigi, kiu el niaj iamaj instruistoj reprezentas la instruiston en la bildstrio. Multaj el ni komencis mencii iujn el niaj iamaj instruistoj kiam ni estis en la lernejo en la 1980-aj jaroj, kiujn ni kredis esti famaj pro disciplinado de studentoj per bastono. Dum cxiu el ni menciis instruiston, la aliaj malnovaj lernejaj samklasanoj donus amuzan komenton pri la instruisto, kaj la aliaj atestus gxin per aliaj ridigaj komentoj. Cxi tio dauris gxis unu el la malnovaj lernejaj kunuloj demandis pri la loko de aparta iama instruisto. La diskuto tuj sxangxigxis de sxerco al laudado, dum la malnovaj samklasanoj ekparolis pri la bona karaktero de cxi tiu aparta instruisto kaj kiel ili ne povas forgesi lin pro la pozitivaj efikoj, kiujn li faris en iliaj vivoj ecx post tridek jaroj. Mi tre kortusxis per cxi tiuj bonaj raportoj pri iu, kiu diligente kaj senscie plenumis sian devon antau pli ol tridek jaroj, kaj homoj ankorau povas memori lin pro liaj bonaj agoj jarojn poste. Felicxe, la instruisto ankorau vivas kaj mi ne hezitis dividi la diskuton pri la grupa babilado kun li. La memoro pri la piuloj ja estas benita.
Kion homoj dirus pri vi, se via nomo estas menciita en ilia audo? Pro kio vi estus memorita ecx nun, kiam vi ankorau vivas? Cxu vi gxojus, se homoj komencos rakonti tion, kion vi faris antau multaj jaroj? Cxi tio memorigas min pri joruba aksiomo: "Arise ni arika; arika ni baba iregun. Ohun ti a ba se ni oni, oro itan ni bi o ba di ola" [lauvorte: "Kion oni faris au faras, kion homoj rakontos; kion homoj rakontos pri oni estas la patro de referenca punkto. Kion oni faras nuntempe, sendube farigxos historio morgau"]. Gardu vin pri tio, kion vi faras nuntempe. Vi farigxos referenca punkto estonte. Jen alia joruba aksiomo: "Iyan ogun odun a maa jo ni ni owo" [lauvorte: “oni ankorau povas senti la varmecon de la batita ignamo de dudek jaroj, tio estas, oni ankorau havos postefikojn por tio, kion oni faris antau multaj jaroj”] . Cxu via memoro estos beno au malbeno, ecx dum vi ankorau vivos?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi atentu pri tio, kion vi faras nuntempe, por ke via memoro estu beno, kaj ne malbeno, por vi kaj viaj posteuloj.
Saturday, November 14, 2020
CXU VI REMEMORAS REVENI POR DANKI DION?
Estimataj,
CXU VI REMEMORAS REVENI POR DANKI DION?
"Kaj unu el ili, vidinte, ke li resanigxis, revenis, glorante Dion per lauta vocxo" (Luko 17:15).
Multaj homoj nur servas Dion pro tio kion ili povas akiri de Li. Ili povas fari ion ajn eblan pregxi por Liaj benoj. Tamen, estas mafacile por ili reale adorservi Dion pro kiu Li estas. Ne miride, ili kutime ne rememoras danki Lin pro la boneco kiun Li jam faris, au faras, je iliaj vivoj. Kiaj nedankemaj homoj!
Tiaj homoj estas kiel nau el dek lepruloj kiuj renkontis Jesuon Kriston survoje al Jerusalemo (Luko 17:12-19). Cxi tiuj viroj petis Jesuon Kriston por resanigi ilin el la malsano. Jesuo diris al ili iri kaj montri sin al la pastroj je la kredo ke ili estos resanigitaj antau ol ili alvenos tie Ili iris je kredo, kaj survoje, ili estis resanigitaj el ilia terura malsano! El cxi tiuj dek viroj, nur unu pensis ke estas inde reveni al Jesuo Kristo por laudi Lin pro tio kion Li jam faris. La aliaj nau viroj foriris nedankemaj. Jesuo Kristo laudis cxi tiun dankeman viron kaj konfirmis lian kredon kiu savis lin. La viro sxajne akiris spiritan resanigon ankau. Lia resanigo estis tuta!
Estas multaj kialoj kial multaj homoj apenau rememoras reveni al Dio por laudi Lin pro la boneco kiun Li jam faris por ili. Kelkaj homoj ne scias ke ili devas reveni al Dio por danki Lin. Lau kelkaj, ne estas necese returni la gloron al Dio. Lau kelkaj, la boneco okazis hazarde. Malgrau cxio, Dio benas homojn kiuj ne petas gxin. Tamen, tiaj homoj senigas sin de pliaj benoj de Dio. Interese, la proporcio de homoj kiuj rememoras reveni danki Dion estas preskau unu al nau kiel tiuj dek resanigitaj viroj.
Cxu vi estas kiel unu el tiuj nedankemaj viroj au la unu dankema viro? Cxu vi rememoras reveni al Dio por danki Lin pro la boneco kiun Li jam faris por vi? Cxu vi servas Lin pro tio kion vi povas akiri de Li, au adorservas Lin pro tiu kiu Li estas? Rememoru reveni por danki Dion, kaj Li benos vin plue. La Psalmisto diris, "Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internajxo Lian sanktan nomon. Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu cxiujn Liajn bonfarojn" (103:1-2).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi ne estu sendankema al Dio kaj aliaj bonfarantoj, sed ke vi cxiam memoru reveni por esprimi vian dankon.
Saturday, October 17, 2020
PRIZORGU VIN MEM!
Estimataj,
PRIZORGU VIN MEM!
"Ne plu estu akvotrinkanto, sed uzu iom da vino pro la stomako kaj viaj oftaj malfortoj" (1 Timoteo 5:23).
La supra eltirajxo el la Sankta Biblio jam farigxis unu el tiuj kiujn oni misinterpretas kaj misaplikas. Efektive, gxi estas unu el tiuj debateblaj versoj de la Sankta Biblio. Ebriuloj kaj tiuj kiuj estas emaj trinki tro da vino kaj alkoholaj trinkajxoj estas rapidaj aludi al la verso por subteni sian agadon. Tamen, dum mi cxeestis Dimancxan Lernejan klason iun dimancxon, mi trovis malsimilan aplikon al la konsilo de Paulo al Timoteo: Timoteo devis prizorgi sin. La rimedo de faro de cxi tio estis uzo de iom da vino. Aliaj lokoj kie la Sankta Biblio aludas vinon kiel ian medikamentan substancon estas: Dua Samuel 16:2 kie oni diris ke gxi revivigas la lacigxantojn; Sentencoj 31:6 kie oni diris ke gxi estas tauga kiel sedativo por homoj kiuj havas suferantajn animojn; Luko 10:13 kie la Samariano surversxis oleon kaj vinon sur la vundojn de la vundita vojagxanto; kaj Mateo 27:34 kaj Marko 15:23 kie oni miksis gxin kun galo por mildigi suferadon.
Nu, cxi tiu prediko ne temas pri subteno au ne subteno de la uzo de vino, sed por substreki la gravecon de onia prizorgo. Paulo estis zorga pri la bonsano de Timoteo, kaj li rekomendis rimedon de lia prizorgo. Sendube, Timoteo sekvis cxi tiun konsilon je sia bono.
Oni jam donis al multaj homoj medicinajn kaj aliajn konsilojn nuntempe, sed multaj homoj ne sekvas tiajn bonajn konsilojn je ilia malprofito. Cxu vi estas unu el tiaj homoj kiuj ne sekvas medicinajn, profesiajn, pastrecajn kaj aliajn specialigitajn konsilojn pri via sano, komerco, familio au aliaj klopodoj? Parto de prizorgo de vi estas sekvo de tiaj bonaj konsiloj.
"Auskultu konsilon kaj akceptu admonon, por ke vi poste estu sagxa" (Sentencoj 19:20).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa punkto: Pregxu ke vi cxiam auskultu medicinajn kaj aliajn konsilojn donitajn al vi.
Saturday, October 3, 2020
KIAN INFLUON VI FARU?
Estimataj,
KIAN INFLUON VI FARU?
"Lau mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankau nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo au per morto. Cxar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno" (Filipianoj 1:20-21).
Mi cxiam estas cxarmita per la vivo de Frances Jane van Alstyne (naskite Crosby) (Marto 24, 1820 - Februaro 12, 1915), pli komune konata kiel Fanny Crosby kiam mi kantas iun el sxiaj himnoj. Jen estis virino, kiu estis blinda por plej parto de sia vivo (sxi estis blindigita de nekompetenta kuracisto je ses semajnoj de agxo). Malgrau tio, sxi verkis pli ol ok mil himnojn. Reta fonto citas sxian diron: " Sxainis desdtinite per benita providenco de Dio, ke mi farigxu blinda mian tutan vivon, kaj mi Lin gloros por la arangxo. Se perfekta surtera vido estus proponita al mi morgau mi ne akceptus gxin. Mi eble ne kantus himnojn al la laudo de Dio se mi estus distrita de la belaj kaj interesaj aferoj cxe mi."
Iuj el la plej konataj kantoj de Crosby kiujn jam estis tradukitaj en Esperanton inkludas "Bena konfido, cxe mi Jesu'", "Grandajxojn li faris! Al Di' estu glor'", "Laudu, laudu, Jesuon la Elacxetinton", kaj "Cxe la kruco tenu min." Aliaj plej konataj kantoj de sxi en la angla inkludas "Pass Me Not, O Gentle Saviour", "Jesus Is Tenderly Calling You Home", "Rescue the Perishing", “All The Way My Saviour Leads Me”, “Take The World But Give Me Jesus” kaj multajn aliajn. Crosby verkis pli ol mil sekularajn poemojn, kaj havis kvar librojn de poezio eldonitaj, krom du plej venditajn autobiografíojn. Aldone, sxi verkis kune kun aliaj popularajn sekularajn kantojn, same kiel politikajn kaj patriotajn kantojn, kaj almenau kvin kantatojn pri bibliaj kaj patriotismaj temoj. Crosby estis faritaj al kristanaj rekuperaj misioj, kaj estis konata pro sia oratorado. Sendube, sxiaj verkajxoj inspiris kaj benis milionojn da animoj tra la mondo.
Apostolo Paulo (kaj aliaj kristanoj cxe li) "... estas premegataj cxe cxiu flanko, tamen ne enanguligitaj; embarasataj, sed ne konsternataj; persekutataj, sed ne forlasataj; faligataj, sed ne detruataj" (2 Korintanoj 4:8-9). Li estis en la roma malliberejo atendante mortkondamno kiam li verkis multajn el siaj epistoloj. En unu el tiaj epistoloj, la Epistolo al la Filipianoj, Paul esprimis sian deziron altigi Jesuon Kriston malgrau sia malfacila situacio. Li estis ecx pretas morti por la kauzo de la evangelio de Jesuo Kristo (vidu: Filipianoj 1:20-21). Ne mirinde, li ankau faris multajn influojn en la vivoj de multaj personoj.
Kion vi trapasas nun? Kian influon vi faru malgrau via situacio? Kian postlasajxon vi lasos malantau kiam vi ne plu estos? Determinu fari pozitivan influon en via generacio. Ne lasu ajnan situacion malhelpi vin.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Punkto: Pregxu ke Dio helpu vin fari pozitivan influon en via generacio malgrau ajna situacio kiun vi povas trapasi.
Sunday, September 20, 2020
CXU SUKCESO AU FIDELO?
Estimataj,
CXU SUKCESO AU FIDELO?
"Cetere, cxi tie estas postulate cxe administrantoj, ke oni trovigxu fidela" (1 Korintanoj 4:2).
Antau nelonge, kiam mi gvidis administran seminarion inter iuj kristanoj, kiuj estis cxefe pastoroj, mi aludis diron de Patrino Teresa: "Dio ne vokis nin por sukcesi, sed por esti fidela." Unu el la pastoroj cxe la kunveno disputis impete kun la deklaro. Li insistis, malgrau miaj klarigoj, ke li sukcesos en la servo. Lia argumento eble gxustas iagrade. Tamen la cxefa celo de la voko de Dio al iu ajn kristano gxenerale kaj al iu ajn pastoro aparte estas esti fidela al Dio. Sukceso eble venos poste.
La kantoteksto de la angla himno, “OUR BEST” [esperante: "NIA PLEJ BONO"], verkita de Salathial Cleaver Kirk (1847-1917) memorigis min pri la fakto. Por esti specifa, cxi tiuj partoj de la himno ripetas fidelecon super sukceso: “Do then the best you can, not for reward, Not for the praise of men, but for the Lord.” [esperante: "Faru do la plej bonan eblon, ne por rekompenco, Ne por laudo de homoj, sed por la Eternulo."] Kirk emfazis fari onian plej bonon, tio estas esti fidela, sen pensi ricevi rekompencon au laudon de homoj, tio estas, sukceso. Jen la sana biblia instruado! Multloke la Sankta Biblio instruas pri fidelo (vidu: Mateo 24:45-46; Luko 16:10-12; 1 Korintanoj 4:2). Sendepende de tio, cxi tio, kion oni faras, estas malgranda au granda, kio plej gravas estas fidele fari onian plej bonan en gxi. Ecx se sxajnas, ke homoj ne aprezas onin, oni devas daure esti fidela en sia voko au klopodo.
Gxi estas mislokigo de prioritato, kiam oni metas sukceson super fideleco, cxar la sukceso de onia vivo au servo dependas de Dio, kaj Li havas la privilegion doni gxin lau Sia placxo al iu ajn. Apostolo Paulo memorigis la korintanojn cxi tiun principon, kiam li diris al ili, ke malgrau siaj penoj kaj tiuj de Apolos, ke estas Dio, kiu alportas kreskon (au sukceson) (vidu: 1 Korintanoj 3:6). Moseo ankau ripetis cxi tiun principon al la Izraelidoj, ke estas Dio, kiu alportas ricxecon (au sukceson) (vidu: Readmono 8:18). Paulo plue diris, ke estas nia laboro, "nia plej bono" (lau la vortoj de Kirk), au nia fideleco, kiun Dio rekompencos (vidu: 1 Korintanoj 3:9), ne nia sukceso. Dufoje, en la Parabolo de la Talentoj en Mateo 25, la estro de la servistoj diris “Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj... "(verskiloj 21, 23). Malgrau la diversaj sukcesoj de la servistoj, estis ilia fideleco kiu estis laudata, ne ilia sukceso. La kialo estas, ke Dio pli atentas nian fidelecon, ne nian sukceson. Ne mirinde, Paulo emfazis gxin: "... estas necese cxe administrantoj, ke oni trovigxu fidela" (1 Korintanoj 4:2).
Dio vokis neniun sukcesi, sed esti fidela. Se sukceso venus el onia fideleco, tio estas bona. Tamen memoru, ke Dio ne rekompencos sukceson, sed fidelecon. Fokusu al fideleco prefere ol al iu ajn formo de sukceso. Faru vian plej eblon esti fidela.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi fokusu pli pri fideleco, anstatau sukceso, en viaj alvokoj, servoj kaj aliaj vivaj klopodoj.
Saturday, September 5, 2020
KION VI UNUE CELAS?
Estimataj,
KION VI UNUE CELAS?
"Sed celu unue Lian regnon kaj Lian justecon, kaj cio tio estos aldonita al vi" (Mateo 6:33).
Cxu vi povas imagi iun kiu volas acxeti ion en la vendejo kies cxefa intereso estas la aldonajxo kiun la vendanto donus al li pro lia negoco? Au cxu vi povas imagi iun kiu interesigxas plie pri la nesignifa aldonajxo de donajxo prefere ol la aktuala donajxo? Cxi tio estas tio kiun multaj homoj faras en sia traktado kun Dio. Ili prefere volas ke Dio faru ion ajn alian por ili dum ili forlasas la cxefan aferon. Multaj homoj estas pretaj pasigi multe da tempo petante Dion por materialaj kaj financaj benoj dum ili forlasas la plej gravajn spiritajn benojn kiujn Li estas preta doni al tiuj kiuj petas por ili. Multaj faras cxion ajn por akiri tion kion ili volas de Dio dum ili rifuzas fari tion kion Dio volas de ili.
La supra biblia verso sumigas gxin: "Sed celu unue [la regnon de Dio] kaj Lian justecon, kaj cio tio estos aldonita al vi" (Mateo 6:33). Ni devas unue celi la regnon de Dio. Iu komentanto de la Sankta Biblio diras jene, "Unue celu esti justa, kaj estu interesita pri Lia favoro, kaj oni aldonas al vi cxiu la necesajxon. Li regas super cxio, kaj Li povas doni al vi tion kion vi bezonas. Li DONOS al vi tion kion LI opinias la plej por vi." Kiam ni unue celas Dion kaj vivas lau Liaj ordonoj, Li donos al ni ecx la mondajxojn por kiuj ni ne petas.
Regxo Salomono estas bona ekzemplo cxi tie. Dio demandis lin peti por ion ajn de Li. Anstatau peto por mondajxoj por sia egoisma gajno, li petis por la sagxo de Dio, kaj Dio ne nur donis al li neegalan sagxon, Li ecx donis al li tiujn mondajxojn por kiuj li ne petis (Vidu: 1 Regxoj 3:1-15).
Estas bone peti de Dio materialajn kaj financajn benojn. Cxiu bezonas ilin. Tamen, la unua afero kiun oni devas celi de Dio estas la sagxo por fari Lian volon. La psalmisto diras, "Sercu plezuron cxe la Eternulo, kaj Li plenumos la dezirojn de via koro" kaj "La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, kaj ilian krion Li audas kaj helpas ilin" (Psalmaro 37:4; 145:19. Vidu ankau: Psalmaro 34:9-10; 37:18, 19, 25; 84:11; Marko 10:29-30; 1 Timoteo 4:8).
Multaj homoj ne havas au/kaj gxuas materialajn kaj financajn benojn pro sia mislokita prioritato. Kion vi celas unue?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxaj Punktoj:
1. Dio, helpu min celi vin kaj vian regnon unue en cxiuj miaj klopodoj.
2. Dum mi celu vin unue, Dio, aldonu al mi materialajn kaj financajn benojn.
Subscribe to:
Posts (Atom)