Saturday, January 10, 2015
KIU SCIAS LA HORON?
Estimataj,
KIU SCIAS LA HORON?
"Cxar ecx ne scias la homo sian sorton." (Predikanto 9:12).
La morto de Pastoro Josiah Adegoke Adeleke (1967-2005), mia mentoro, amiko, kaj frato en Kristo, en terura automobila akcidento kun alia amiko, Pastoro Chris Tayo Orodiji (1973-2005), je mardo la 11-a de januaro, 2005 estas ankorau miragxo por mi. Malgrau la fakto ke mi estis je la kadavrejo doninte al ili la finajn banon kaj vestadon preparite por ilia entombigo, kaj la fakto ke mi estis unu el tiuj kiuj malaltigis iliajn cxerkojn en iliajn tombojn, mi ankorau malfacile kredas ke tiuj du grandaj viroj de Dio kiuj mortis je ilia cxefa agxo en aga servo jam foriris eterne. Mi vidos ilin nur en cxielo kiam mi ankau mortos au cxe la geedzigxa festo de la Sxafido post la ravigo de la sanktuloj.
Ambau ili estis tre intimaj amikoj kiuj parolis kun mi multajn aferojn pri niaj personaj, edukaj, kaj precipe pastrecaj klopodoj. Tiel, cxiuj planoj, revoj, kaj aspiroj kiujn ili havis jam foriris kun ili neplenumitaj! Tiel, ili jam forlasis siajn talentajn pastrecajn karierojn por ni! Tiel, ili ne eldonos tiujn verkajxojn pri kiuj ili jam verkis iliajn skizojn! Tiel, ili jam forlasis siajn edzinojn kaj tre junajn infanojn alfronti la baraktojn de vivo sole! Tiel, ili jam....
Iliaj mallongaj vivoj kaj subita morto estas ja alfronto por la vivantaj ke "Homo, naskita de virino, Havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj. Kiel floro li elkreskas kaj velkas; Li forkuras kiel ombro kaj ne restas.. Se liaj tagoj estas difinitaj, la nombro de liaj monatoj estas cxe Vi; Vi difinis lian limon, kiun li ne transpasos.. Sed homo mortas kaj malaperas; Kiam la homo finigxis, kie li estas? Forfluas la akvo el lago, Kaj rivero elcxerpigxas kaj elsekigxas: Tiel homo kusxigxas, kaj ne plu levigxas; Tiel longe, kiel la cxielo ekzistas, ili ne plu vekigxos, Nek revigligxos el sia dormado (Ijob 14:1-5, 10-12).
Iliaj mallongaj vivoj kaj subita morto estas forta konfirmo de la vortoj de Salomono, "Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto; vantajxo de vantajxoj, cxio estas vantajxo," kaj "Kaj kio restas al la homo de lia tuta laborado kaj de la zorgoj de lia koro, kion li laboras sub la suno?" (Predikanto 1:2; 2:22). Pro kio reale ni vivas se morto povas farigi cxion vana en la dauro de sekundoj sen averto? Kial ni penas farigxi iu je la mondo dum estas certe ke ni forlasos cxion iutage? Cxi tio farigas la vortojn de Paulo en Filippianoj 1:21 taugaj cxi tie: "Cxar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno." Vivante por Jesuo Kristo ni faros nian vivadon je la mondo signifa kaj nian morton gajna por ni. GOKE kaj TAYO vivis por Kristo kaj ilia morto estas ja gajno por ili kaj Jesuo Kristo. Pro kiu vi vivas?
Iliaj mallongaj vivoj kaj subita morto estas nun averto por mi ke mi devas "plenumi [mian] servadon" (2 Timoteo 4:5). Ree, la vortoj de Paulo al Arhxipo klare venis en mian penson: "Zorgu pri la diakoneco, kiun vi ricevis en la Sinjoro, por ke vi plenumu gxin" (Koloseanoj 4:17). Mi devas esti agema cxar mi ne scias kiam Dio ankau alvokos min hejmen. Mi ne scias pri tio kion homoj diros kiam mi estos for. Mi ne scias cxu mia Sinjoro laudos min per vortoj kiel, "Bone, vi bona kaj fidela servisto; vi estis fidela pri malmultaj aferoj, mi starigos vin super multaj; envenu en la gxojon de via sinjoro" (Mateo 25:21). Mi ne scias….
Iliaj mallongaj vivoj kaj subita morto ja estas alfronto kaj averto por ni "Batali la bonan batalon de la fido, kaj ekteni la eternan vivon, al kiu vi estas vokita kaj konfesis la bonan konfeson antau multaj atestantoj" (1 Timoteo 6:12). Se tiuj du grandaj viroj de Dio mortis je ilia cxefa agxo, tial, iu ajn eble estos la sekvanta esti vokita hejme.
Mi konkludu per cxi tiuj vortoj de Salomono, "Cxar ecx ne scias la homo sian sorton; kiel fisxoj, kaptitaj en pereigan reton, kaj kiel birdoj, implikigxintaj en kaptilon, tiel kaptigxas la homoj en tempo malbona, kiam gxi atakas ilin neatendite" (Predikanto 9:12).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 30-a de Januaro, 2005. Mi denove dissendas gxin omagxe al la du honoritaj pastoroj de Dio.
Saturday, January 3, 2015
MIA JARO DE DUOBLA HONORO
Estimataj,
MIA JARO DE DUOBLA HONORO
"Kaj vi estos nomataj pastroj de la Eternulo, servantoj de nia Dio oni nomos vin; la ricxajxon de popoloj vi mangxos, kaj per ilia gloro vi glorigxos. Pro via honto vi ricevos duoble, pro la malhonoro ili gxojkantos sur siaj partoj; duoblajxon ili ekposedos en sia lando; gxojo eterna estos cxe ili" (Jesaja 61:6-7).
Mi ne kutimas kredi en la ago de nomado de jaro kun aparta temo, sed mi cxiam uzas apartajn versojn de la Sankta Biblio pregxi por homoj cxiujare kaj ecx bazi mian unuan predikon por tiu jaro sur tiuj apartaj versoj. Tamen, kelkajn horojn antau la jaro 2015, mi estis kondukata nomi tiun jaron kiel "Mia Jaro de Duobla Honoro" bazita sur la versoj de la Sankta Biblio (tio estas, Jesaja 61:6-7) kiun la Eternulo metis en mian menson antau kelkaj semajnoj uzi en mia jara pregxo por la ricevintoj de mia cxiutagaj kaj semajnaj mesagxoj.
La popolo de Izrael pekis kontrau Dio. Ili trompis sian interligon kun la Eternulo. La Eternulo siaflanke forlasis ilin kaj permesis ilin esti portitaj en kaptitecon en Asirio kaj Babilonio. Ili farigxis sklavoj de fremduloj en sia lando de kaptiteco. Ili estis devigitaj servi fremdajn diojn. Jerusalem, ilia sankta urbo, kaj la Templo de la Eternulo en gxi igxis ruinigitaj. Gxi estis granda katastrofo por la popolo de Izrael, kiuj unufoje estas fiero por multaj nacioj. Tamen, la Eternulo ne volis forlasi ilin por eterne. La profetajxo en Jesaja 61 estas pri la restarigo de la urbo Jerusalemo (speciale) kaj la lando kaj homoj de Israelo, (gxenerale) al ilia origina stato. La Eternulo promesis restarigi la popolon. Anstatau servi aliajn homojn kaj iliajn diojn, ili servos la Eternulon. Fakte, ili igxos Liaj specialaj pastroj. Ili gxuos la ricxecon de la paslogxantoj, kiuj sklavigis ilin. La Eternulo promesis doni al ili duoblan honoron anstatau ilia honto. Iliaj posedajxoj je ilia lando estos je duoblaj partoj.
Cxi tiu promeso de duobla honoro honoro audigxis ankau en Jesaja 40:2 kaj Zehxarja 9:12: "Parolu al la koro de Jerusalem, kaj voku al gxi, ke finigxis la tempo de gxia batalado, ke pardonita estas gxia kulpo, ke gxi ricevis el la mano de la Eternulo duoble pro cxiuj siaj pekoj.... Reiru al la fortikajxo, vi, ligitaj de espero! cxar hodiau Mi sciigas, ke Mi redonos al vi double." La promeso similas al la duobla parto de la heredajxo kiun la plej maljuna filo en familio ricevus de la bieno de lia patro (Readmono 21:17). Kiel al la plej agxa filo estis donita speciala honoro, tiel ankaux Izraelo, kiel la unuenaskito de Eternulo (vidu: Eliro 4:22), estos honorita. Homoj cxie prikonsentos ke la popolo de Izraelo estas efektive specialaj homoj de Dio pro tiuj benoj kaj eterna interligo (la Nova Interligo aludita en Jeremia 32:40; Jehxezkel 16:60; 37:26; Hebreoj 13:20) kiun Dio donos al Izraelo.
Tamen, cxi tiu promeso de duobla honoro ne estas automata. Esav (la unua filo de Isaak) malsxatis sian unuenaskitecon kaj Jakob gxuis la honoron (vidu: Genezo 25:32-34; Hebreoj 12:16-17). Ruben, la unuenaskito de Jakob ne povis gxui la duoblan honoron pro sia peko (vidu: Genezo 35:22; 49: 4; 1 Kronikoj 5:1-2).
Cxu vi scias ke vi ankau povas ricevi duoblan honoron de Dio cxijare? Certigxu ke vi ricevas Jesuon Kriston en vian vivon (vidu Johano 1:11-12). Ne vendu vian unuenaskitecon, vian autoritaton en Kristo, al la diablo per falo en pekojn kaj konscia malobeo al la vortoj de Dio kaj la volo de Dio por via vivo.
2015: Mia Jaro de Duobla Honoro!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Wednesday, December 31, 2014
NIAJ PREGXOJ POR VI EN LA JARO 2015!
Estimataj,
NIAJ PREGXOJ POR VI EN LA JARO 2015!
Laudu la Eternulon pro alia jaro 2015!
Kutime, Opeyemi (mia edzino), kaj Boluwatife kaj IfeOluwa (niaj infanoj) kunigxas kun mi bonvenigi vin en la novjaron per cxi tiuj profetaj pregxoj adaptitaj de Jesaja 61:6-7. Je cxi tiu jaro:
- La Eternulo donu al vi novan nomon;
- Li trovu vin inda por servi Lin;
- Vi gxuu la bonajxojn de Dio je viaj klopodoj;
- Anstatau via honto vi ricevos duoblan honoron;
- Vi gxojos en tio kion la Eternulo donos al vi;
- Efektive, Lia gxojo eterna estos cxe vi cxijare je la nomo de Jesuo. Amen.
Felicxan kaj prosperan Novjaron!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro),
Baptist Building, Oke Bola,
PMB 5113, Ibadan 200001, Nigxerio.
+234 805 515 9591
+234 816 304 5450
http://www.thewordthruthenet.org/esperanto
http://groups.yahoo.com/group/spiritanutrajxo/
http://groups.yahoo.com/group/spiritualdigest2003/
http://spiritanutrajxo.blogspot.com/
https://www.facebook.com/afolabayo
https://www.facebook.com/PastorBayoAfolaranmi
PS:
Sendu vian respondon rekte al au kopiu min cxe spiritualdigest@yahoo.com. Dio benu vin!!!
Saturday, December 27, 2014
KIO ESTAS HOMO, KE VI LIN KONAS?
Estimataj,
KIO ESTAS HOMO, KE VI LIN KONAS?
"Benata estu la Eternulo, mia Roko, Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi: Mia bono kaj mia fortikajxo, Mia rifugxejo kaj mia savanto, Mia sxildo, Li, kiun mi fidas, Kiu submetas al mi mian popolon. Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, Kaj homido, ke Vi lin atentas?" (Psalmo 144:1-3).
Kiel la jaro 2014 venas al fino, mi rigardas je la estinto kaj pensadas pri miaj vivo kaj aktivecoj en la pasanta jaro. La jaro komencigxis bele por mi. Mi havis multajn aspirojn kiujn mi volis plenumi antau la fino de la jaro. Mi kredis ke mi vidos la finon de la jaro. Je malmultaj tagoj por la jaro veni al fino, mi ankorau vivas. Mi fakte kaj figure faris multajn vojagxojn de vivo en la dauro de la jaro. Multajn dangxerojn alfrontis mi kaj mi trairis multajn sxtormojn de vivo. Jen mi hodiau vidonta la finon de la jaro. Cxiutage mi dormas en la nokto kaj vekigxas en la morgauxa tago. Mi ecx observas miajn dormetojn iam ajn mi havas la sxancon. Mi neniam sciis tion kio okazas kiam mi dormas. Cxu estas mia farado ke mi vekigxas cxiufoje kiam mi dormas? La sistemoj en mia korpo laboras perfekte. Eble, mi vizitis la hospitalon unufoje au dufoje dum la jaro por medicinaj ekzamenoj. Mi estis neniam entenita en hospitalo por sanaj kialoj. Mi mangxadas nutrajxojn kaj trinkadas akvon kaj aliajn trinkajxojn. Kiel tiuj substancoj trapasas la digestivajn procezojn en mi estas mistero al mi. Mi facile ekskrecias la malsxparatajn elementojn en mi cxiutage. Mia mensa kapablo laboras bone. Mi estas libera iri de unu loko al alia. Mi povas daure rakonti tion kio okazis kaj okazadas al mi en la pasanta jaro. Cxu cxi tiuj estas miaj agoj? Kio pri la milionoj da homoj kiuj komencis cxi tiun jaron kun mi, sed estas jam mortintaj hodiau? Cxu mi estas pli bona ol ili? Kio pri homoj kiuj estas vivaj, sed ne gxuas cxi tiujn bonajxojn kiujn mi gxuas? Kio igas min pli speciala ol tiuj homoj?
Kiel mi pripensadas cxi tion, la vortoj de la Psalmisto cititaj supre venas al mia menso. Kio altiras min pleje en la versoj estas la frazo, "...kio estas homo, ke Vi lin konas...?" Kio au kiu estas mi kiu faras Dio esti tiel bona al mi je cxi tiu jaro? Kial Li tiom memoras min? Certe, mi ne atingis cxiujn miajn aspirojn je cxi tiu jaro. Tamen, la Eternulo estis tiel bona al mi, dum la jaro. Mi laudas Lin cxar Li vere estas "...la Eternulo, mia Roko, Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi: Mia bono kaj mia fortikajxo, Mia rifugxejo kaj mia savanto, Mia sxildo, Li, kiun mi fidas, Kiu submetas al mi mian popolon. Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, Kaj homido, ke Vi lin atentas?" (Psalmo 144:1-3).
Sendube, la Eternulo jam faris multajn aferojn por vi ankau je cxi tiu pasanta jaro. Cxu vi pripensas tion? Cxu vi havas ian kialon por laudi Lin cxi-jare? Cxu vi ne ankau aligxos al la Psalmisto ekkrii, Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, Kaj homido, ke Vi lin atentas?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Saturday, December 20, 2014
NE ATENDU GXIS LA 31-A DE DECEMBRO
Estimataj,
NE ATENDU GXIS LA 31-A DE DECEMBRO
"Kaj kunlaborante kun li, ni petegas ankau, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio (cxar Li diris: En tempo de favoro Mi auskultis vin, Kaj en tago de savo Mi helpis vin; jen nun la tempo de favoro; jen nun la tago de savo)" (2 Korintanoj 6:1-2).
Unu el la kontaktoj en unu el miaj BBM listoj kontaktis min lastatempe kaj volis min konsili lin pri kiel li povas venki la kutimon de masturbo. Kiam mi pridemandis pri liaj agadoj kaj kompanoj, li faris iujn konfesojn pri tio, kion li faras, kion li pensas kontribui al sia malbona kutimo. Mi konsilis lin deteni sin de tiaj agoj. Lia respondo estis ke li devus komenci deteni sin de ili ekde la 31-a de decembro kiel parto de liaj rezolucioj por la nova jaro. Mi malkonsentis kaj diris al li rekte ke li ne bezonas atendi gxis ajna tago antau ol li komencos deteni sin de ajna ago kiu povas kontribui al sia malbona kutimo se vere li volas esti libera de tia kutimo. Li promesis provi. Li poste informis min ke estis sxangxoj ekde la tago kiam li komencis deteni sin de tiaj agoj.
Estas komune vidi homoj fari rezoluciojn por la Nova Jaro je la 31-a de Decembro, speciale kiam ili intencas eniri la Novan Jaron. La plejparto de cxi tiuj rezolucioj estas determinoj sxangxi iujn malbonajn kutimojn en la Nova Jaro. Kurioze, tiaj determinoj apenau dauris tra la monato de Januaro antau ol la homoj kiuj ilin faras revenas al siaj malbonaj kutimoj. Certe, tiaj rezolucioj igxis kutima praktiko kiu ne venas de la profundo de la koro de homoj kiuj kutime faras ilin. Lau tradicio, tiaj homoj aligxas al aliaj homoj por fari la rezoluciojn sen reala devontigo obei ilin. Se ne estus tiel, kial homoj atendas gxis aparta tago (speciale la 31-a de Decembro) antau ol fari rezoluciojn sxangxi de aparta malbona kutimo?
Dio donis al la homo la forton de volo fari bonon au alie. Fakte, Li donacis al ni la gracon por fari gxustajxon je la gxusta tempo. Tamen, cxu ni uzas bone tiun gracon? Apostolo Paulo admonis la korintajn kristanojn ne ricevi Dian gracon vane cxar NUN estas la tempo de Dia Favoro (vidu: 2 Korintanoj 6:1-2). Se cxi tio estas tiel, kial do prokrasti la tempon, kiam Dio estas preta helpi vin?
Estas bone fari bonajn rezoluciojn je la 31-a de Decembro. Tamen, ne atendu gxis tiu tago. Determinu hodiau deteni vin de malbonaj kutimoj kaj komenci bonfaradon. Se vi sincere determinus hodiau, la Eternulo ja helpos vin.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Saturday, December 13, 2014
FILO ESTAS DONITA AL NI
Estimataj,
FILO ESTAS DONITA AL NI
"Cxar infano naskigxis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia sxultro, kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco" (Jesaja 9:6).
Kristnaska sezono cxiujare estas dedicxita al la okazigo de la Infano Jesuo Kristo, kiu estis naskita, cxirkauvindita kaj kusxigita en staltrogon en Bet-Lehxem antau iujn du mil jarojn (Luko 2:7). Estas interese ke Profeto Jesaja prave profetis ke infano naskigxus, kaj filo estus donita. Tamen, estas bedaurinde ke multaj homoj ne atentas tion au havas iom da atento pri tio, speciale la Filo donita tiutage!
Dum la Infano kiu estis naskita signifas la homecon de Jesuo Kristo, la Filo kiu estis donita signifas lian diajxon. La altiro centrita sur la Infanon kiu estis naskita jam malestimigas la signifon de la Filo kiu estis donita. La Infano kiu estis naskita estis la Filo kiu estis donata per la montro de la amo de Dio la Patro al la mondo "...por ke cxiu, kiu fidas al li, ne pereu, sed havu eternan vivon" (Johano 3:16. Vidu ankau: Johano 1:14, 18; Romanoj 5:6-10; 8:32; 1 Timoteo 1:15-16). La lasta parto de la profetajxo en Jesaja 9:6 estas aludita al la Filo kiu estis donita. Li estas la Mesio, de kiu "la regado estos sur Lia sxultro" - la eterna Regxo kiu regxos kaj regos super la universo. La nomo de cxi tiu Filo estos: "...Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco" (Jesaja 9:6). Li estas ja pli ol infano, kiun multaj homoj festas dum Kristnasko.
Dum estas bone dece festi la Infanon kiu estis naskita en Bet-Lehxem, estas multe pli bone kredi je la Filo kiu estis donita dum tiu evento por la savo de la homaro. Ne lasu la okazigon de la naskita Infano blindigi vin pri la graveco de la donita Filo kiu jugxos la mondon iutage.
Filo estas donita al ni!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Saturday, December 6, 2014
CXEESTU, FIDULOJ
Estimataj,
CXEESTU, FIDULOJ
"Kaj kiam Jesuo estis naskita en Bet-Lehxem de Judujo en la tempo de la regxo Herodo, jen sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem, dirante: Kie estas tiu, kiu estas naskita Regxo de la Judoj? Cxar ni vidis lian stelon en la oriento, kaj venis, por adorklinigxi al li"(Mateo 2:1-2).
La sezono Kristnaska estas cxi tie denove! Estis kiel hierau ni okazigis la lastan pasintjare. Dank’ al Dio pro tio ke Li sxparis niajn vivojn vidi alian sezonon. Dum kelkaj estas indiferentaj al la sezono kaj gxia kauzo, multaj homoj estus komencintaj plani kiel uzi la Sezonon al ilia avantagxo. Bedaurinde, plejparte el tiuj homoj ankorau faras la eraron forlasi la Kialon por la Sezono, Jesuon Kriston, el la sezono. Oni devas uzi la sezonon por memorfesti la naskigxon de Jesuo Kristo adorante Lin en cxi rimedo kion ni povas.
La sagxuloj el la oriento venis al Jerusalem, por adorklinigxi al la nova naskita Regxo. La koncepto de adorado de Jesuo Kristo, la Sinjoro dum Kristnasko, kaj ecx je cxiuj sezonoj, eble instigis la verkiston de unu el popularaj Kristnasko himno, "CXEESTU, FIDULOJ" (Adeste Fideles) kiun multaj homoj kredis esti John Francis Wade (c. 1710-1786) inviti homojn veni kaj adori la Kriston, la Sinjoron. Wade gxoje kaj triumfe kunvokis cxiujn fidelajn veni kaj adori Lin, por rigardi la Regxon de angxeloj. Wade uzis himnon por priskribi la novan naskitan Regxon: "Dio el Dio, Lumo el la Lumo... Jen Dio vera, Die generita!"
Kiel la pasxtistoj kaj sagxuloj venis adori la jxus naskitan Regxon, ni ankaux devus veni kaj adori Lin. Ni donu cxiun gloron al Li nun kaj eterne. Amen.
Ajna okazigo au aktiveco dum cxi tiu sezono kiu ne gloras Jesuon Kriston ne estas agrabla al Dio. Li volas, ke ni uzu la sezonon por adorklinigxi al Li. "Alkuru, ni adoru la regxon de glor’."
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Subscribe to:
Posts (Atom)