Saturday, April 19, 2014
LA BATALO ESTAS NUN FINITA
Estimataj,
LA BATALO ESTAS NUN FINITA
"La pikilo de la morto estas la peko; kaj la forto de la peko estas la legxo; sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo " (1 Korintanoj 15: 56-57).
La latina himno “Finita Iam Sunt Proelia” [esperante: "La Batalo Estas Nun Finita"] estas ofte kantata kiel Paska himno, kaj (en mia parto de la mondo) dum entombigaj servoj. Tiu himno montras la venkon, kiun Jesuo Kristo havas super la potenco de morto. Gxi ankau kaptas la triumfan gxojon de Lia relevigxo kaj la estonteca revivigxo de tiuj kiuj kredas je Li. Ne mirinde, la himno estas kantata dum entombigaj servoj de kredantoj je Kristo. Jesuo Kristo elacxetis homaron estante kiel elacxeto por ni per Sia morto. Li konkeris la potencojn de la infero kaj restarigis la ligilon inter falinta homaro kaj la cxielo.
Cxi tiu himno ja festas la batalon batalitan kaj venkitan cxe la kruco de Kalvario. "La povoj de la morto jam plenumis sian plej malbonan," sed Kristo gajnis la venkon. La konflikto estas finita kaj la batalo estas farita. Venko de la vivo estis gajnita kaj la kanto de triumfo komencigxis: Haleluja! Haleluja! Haleluja! La povoj de la morto ja faris sian plej malbonan, sed Kristo dissemis siajn legiojn. Li fermis la oscedantajn pordegojn de infero kaj faris la stangojn el cxielo altaj portaloj falintaj. Ni povas nun eksplodi per krioj de sankta gxojo elprenas: Haleluja! Post tri malgxojaj tagoj en la tombo, Li glore levigxis el la mortintoj. Haleluja! La lasta strofo de la himno estas pregxo - pregxo, ke Kristo, per sia morto, povus liberigi nin el morto tiel ke ni vivu kaj kantu al Li: Haleluja!
Jesuo Kristo ja batalis kaj venkis la batalon super la potenco de morto kaj peko. Kredantoj je Li supervenkas (vidu: Romanoj 8:37). Tamen, tio ne signifas ke ili estas liberaj de la luktoj de la vivo. Fakte, Jesuo Kristo kategorie diris al Siaj discxiploj, ke ili havos problemojn en tiu cxi mondo. La bona novajxo estas ke Li jam venkis la mondo (vidu: Johano 16:33). La impliko de cxi tio por cxiu kredanto estas ke malgrau la fakto, ke Jesuo Kristo venkis la batalon super la potenco de morto kaj peko, ni devas daurigi kun la diversaj luktoj de la vivo, gxis ni mortos au Jesuo Kristo revenas kun la plena konscio ke Li jam donis al ni venkon. Haleluja!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Saturday, April 12, 2014
LA TRIUMFA ENIRO: CXU IA SIGNIFO?
Estimataj,
LA TRIUMFA ENIRO: CXU IA SIGNIFO?
(Teskto: Luko 19:28-40)
Palmodimancxo, la cxiujara soleno antaux Paskodimancxo memorhonorigas la triumfan eniron de nia Sinjoro Jesuo Kristo en Jerusalemon. La evento okazis je la unua tago de la Pasiona Semajno. La nomo "Palmodimancxo" devenas el Johano 12:13, "[Ili] prenis brancxojn de la palmoj, kaj iris al li renkonte, kaj kriis: Hosana?." La soleno komencigxis cxirkaux tria-kvara jarcento p.K. Tamen, cxu la evento havas ian signifon? Cxu ni lernas ian lecionon?
La evento montras humilon kaj pacon de Jesuo Kristo (v. 30). Jesuo Kristo elektis enrajdi Jerusalemon sur azeno (vidu Mateon 21:2), ne cxevalo. Azeno simboligas humilon kaj pacon dum cxevalo estas kutime asociita kun forto kaj milito. La rezulto de Lia elekto estis honoro kaj gloro (vv. 37, 38; Johano 12:19). La kristana mesagxo ne estas mesagxo de perforto aux tiranemo, sed mesagxo de paco (vidu: Efesanoj 6:15), cxar "...cxiu, kiu sin altigas, estos humiligita; sed kiu sin humiligas, tiu estos altigita."
La evento pluklarigas tutan transdonon (v. 35). La posedintoj transdonis la azenidon al la fremduloj kiuj venis malligi gxin. Same, la azenido lasis sin esti uzata de Jesuo Kristo surrajdi gxin. Ni devas ankaux esti pretaj transdoni niajn posedajxojn kaj ecx nin mem tute por la uzo de la Sinjoro.
La postefiko de la transdoneco estas alia leciono - nemeritita honoro (vv. 35, 36). Estas nekutime seli azenojn, sed pro la trasdono de la azenido, gxi estis selita kaj farigxis ilo por Jesuo Kristo. La azenido ricevis parton de la honoro farita de homo por Jesuo Kristo.
Iu ajn kiu transdonas sin al Jesuo Kristo ankaux travivos la gracon - la nemerititan favoron - donitan de Dio (vidu: Efesanoj 1:3-4; 2:4-8). Plue, la nedependeco kaj nekonformeco de homoj estis demonstritaj en la evento (vv. 37-38). Malpli ol semajno [semajnon] post la evento, la sama jerusalema homamaso kiu kriis "Hosana!" estis ankaux tiu kiu kriis "Krucumu Lin!" (23:18-23). Jesuo ne estis surprizita pri ili. Li iam deklaris pri ili: "Bone profetis Jesaja pri vi hipokrituloj, kiel estas skribite: 'Cxi tiu popolo honoras min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi'" (Marko 7:6).
Finfine, ni vidas la bezonon cxiam lauxdi Dion en cxi tiu evento (vv. 38-40). Iuj el la Fariseoj volis ke Jesuo haltigu la homojn kiuj lauxdis Lin, sed Li diris al ili fundamentan verajxon: " "...se cxi tiuj silentos, la sxtonoj ekkrios" (Luko 19:40). Cxi tiu signifas ke se ni ankaux rifuzas lauxdi Dion, Li levos aliajn homojn, ecx sxtonojn por lauxdi Lin! Dio ne anstatauxigu min per sxtonoj en Lia vinberejo.
Kiel ni celebras cxi-jaran Palmodimancxon, pripensu gxin: Cxu vi scias gxiajn signifojn? Cxu ili havas ian influon en via vivo?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 4-a de aprilo, 2004.
Saturday, April 5, 2014
KION VI TIE HAVAS EN VIA MANO?
Estimataj,
KION VI TIE HAVAS EN VIA MANO?
"Kaj la Eternulo diris al li: Kion vi tie havas en via mano? Kaj li diris: Bastonon. Kaj Li diris : Jxetu gxin sur la teron. Kaj li jxetis gxin sur la teron, kaj gxi farigxis serpento; kaj Moseo forkuris de gxi" (Eliro 4:2-3).
Kelkfoje, ni cxiuj sentas neadekvate, nesuficxe, nekapable, nekompetente kaj senhelpe fari ion, dum efektive la rimedoj uzendaj por fari la aferon estas je nia dispono. Moseo trovigxis en tia situacio. Kiel? La Eternulo alvokis lin iri kaj forkonduki la Izraelidojn el la lando de sklaveco. Li provis eviti la plenumon de dia tasko per nekonvinkeblaj senkulpigoj. Li malestimis sin. Do Dio demandis lin, "Kion vi tie havas en via mano?" Moseo eble pensis jene: "Kiel uzeblas simplacha bastono por plenumi tian grandan taskon?" Tamen la "ordinara" bastono farigxis eksterordinara ilo, kiam Moseo transdonis gxin al Dio.
Ankaux la discxiploj de Jesuo Kristo haltis antau disdecidigxo. Ili devis satigi pli ol kvin mil homoj en dezerta loko. Kiel tio fareblas? "Unu el Liaj discxiploj, Andreo, frato de Simon Petro, diris al Li: Cxi tie estas knabo, kiu havas kvin hordeajn panojn kaj du malgrandajn fisxojn; SED KIO ESTAS TIO POR TIOM DA HOMOJ?" (Johano 6:8-9). Kiel ili povis nutri tiom da homoj per la luncxo de knabo? Ili neniam vidis Dion super siaj kapabletoj. Tamen Jesuo satigis la homojn per tiu "malgranda" nutrajxo, kaj postrestigis dek du korbojn da krompecoj!
Same, vidvino de iu profeto estis perdonta siajn du filojn pro la sxuldo. Sxi alkuris profeton Elisxa por helpo. "Kaj Elisxa diris al sxi: Kion mi povas fari por vi? Diru al mi, kion vi havas en la domo? Sxi respondis: Via servantino havas en la domo nenion KROM KRUCXETO KUN OLEO" (2 Regxoj 4:2). Kiel sxi forpagu siajn sxuldojn per tiu "malgranda" krucxo da oleo? Elisxa diris al sxi iri kaj uzi tiun "malgrandajxon". Sxi plenumis lian ordonon kaj jen forpagis la sxuldojn, kaj ecx havigis al si plie!
Simile, mortis la filo de Sxunemanino. Sian bastonon Profeto Elisxa donis al sia servanto, Gehxazi, por ke li iru kaj levu de la morto la knabon. "Gehxazi iris antaux ili, kaj li metis la bastonon sur la vizagxo de la knabo; sed ne aperis vocxo nek sento. Kaj li revenis renkonte al li, kaj sciigis al li, dirante: La knabo ne vekigxis" (2 Regxoj 4:31). Li havis neniom da kredo. Li ne povis vidi la eksterordinaran potencon en la "ordinara" bastono.
Honeste rigardu vian propran vivon. "Kion vi tie havas en via mano?" Kion vi havas kiu aspektas "ordinare", "malgrande" aux "sensignife"? Rigardu gxin per okulo de kredo. Vi havas ion, kion aliaj ne havas. Lasu Dion uzi gxin fari Siajn mirindajxojn en via vivo. "[Cxar] la malnoblajn objektojn de la mondo, kaj la malestimatajn Dio elektis, kaj ecx la nerealajn, por neniigi la realajn; por ke neniu karno fieru antaux Dio" (1 Korintanoj 1:28-29).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 16-a de februaro, 2004.
Saturday, March 29, 2014
CXU VI ANKAU MALAKCEPTAS LIAN VOLON?
Estimataj,
CXU VI ANKAU MALAKCEPTAS LIAN VOLON?
"Tiele diras la Eternulo: Faru testamenton pri via domo, cxar vi mortos kaj ne vivos. Tiam Hxizkija turnis sian vizagxon al la muro, kaj ekpregxis al la Eternulo, dirante: Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antau Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio placxas al Vi. Kaj Hxizkija laute ekploris" (2 Regxoj 20:1-3).
Regxo Hxizkija de Judujo estis unika el la aliaj regxoj de Judujo. Dum multaj el la aliaj regxoj ne havis bonajn atestojn je iliaj rilatoj kun Dio, li "agadis bone, juste, kaj vere antau la Eternulo, lia Dio" (2 Kroniko 31:20). Dio reciproke donis al li sukcesojn super multaj fortaj regxoj de lia epoko. Kiam estis tauge por li forlasi la scenejon, li estis terure malsana ecx je la punkto de morto. Je cxi tio, Dio sendis al li profeton Jesajan por anonci lian okazontan morton. Tiu estis la absoluta volo de Dio por li. Dio volis ke li forlasu la scenejon dum la ovacio estis plej lauta. Tamen, li malakceptis la absolutan volon de Dio. Li pregxis al Dio por Lia permesema volo, kaj Dio aldonis al lia vivo aliajn dek kvin jarojn. Bedaurinde, la aldonaj jaroj farigxis lia risko. La Sankta Biblio diras, "Hxizkija ne repagis konforme al tio, kio estis farita por li; lia koro fierigxis. Kaj ekscitigxis kolero kontrau li kaj kontrau Judujo kaj Jerusalem" (2 Kronikoj 32:25). Parto de lia fiero estis la montro de lia potenco al la vizitantaj senditoj de iu Babilonia regxo, ago kiun Dio vigle kondamnis (2 Regxoj 20:16-18; 2 Kronikoj 32:31). Ecx la nasko de lia malvirta filo kaj sekvanto, Manase, okazis dum tiuj aldonaj jaroj. Hxizkija havus puran raporton se li akceptus la absolutan volon de Dio por sia vivo.
Jesuo Kristo preskau falis en la kaptilon de permesema volo de Dio kiam Li alfrontis Siajn suferon kaj morton. En la gxardeno de Getsemano, Li pregxis, "Patro, se Vi volas, formetu de mi cxi tiun kalikon; tamen plenumigxu ne mia volo, sed Via" (Luko 22:42). Li akceptis la absolutan volon de Dio. Li ecx kriis sur la kruco montrinte la agonion de la volo de Dio (Marko 15: 34). Tamen la nea respondo de Dio donis al Jesuo la nomon super cxiuj nomoj (Filipianoj 2: 7-11). Tiu ago de Jesuo Kristo jam donis al cxiu Kristano la esperon kiu estas preter ia alia espero ke se ni mortos hodiau, ni iros por regi kun Li.
Kio estas via reago kiam Dio malkovras Sian absolutan volon por vi kaj tiu volo ne estas "bona"? Cxu vi ankau malakceptas la absolutan volon de Dio kaj petas por Lia permesema volo? Cxu vi estas preta akcepti la "negativan" respondon de Dio al la deziro de via koro? Memoru, “...por tiuj, kiuj amas Dion, cxio [ecx morto] kunlaboras al bono" (Romanoj 8: 28).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 24-a de aprilo, 2006.
Saturday, March 22, 2014
VI ESTOS RESPONDECA
Estimataj,
VI ESTOS RESPONDECA
“Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la pasxtistoj de Izrael, kiuj pasxtas sin mem! cxu ne la sxafojn devas pasxti la pasxtistoj?... Jen Mi iras kontrau la pasxtistojn, kaj Mi elpostulos Miajn sxafojn el iliaj manoj, kaj Mi forprenos de ili la pasxtadon de sxafoj, kaj la pasxtistoj jam ne plu pasxtos sin mem, kaj Mi savos Miajn sxafojn el ilia busxo, por ke ili en plu estu mangxajo por ili” (Jehxezkel 34:2, 10).
Tragedio okazis pasintsemajne en multaj centroj, kie la Nigxeria Enmigrada Servo varbis novajn oficistojn kiam preskau dudek (20) homoj mortis kaj multaj aliaj personoj estis grave vunditaj en amaskuregoj kiam milionoj da junaj senlaboruloj baraktis por partopreni en la varbado. Tio estis poste cxiu el tiuj junaj senlaboruloj estis devigita pagi unu mil nairo (N1000). Jen agado kiu celas varbi malpli ol kvin mil (5000) homojn kaj tio estas certa, ke en korupta lando kiel Nigxerio, la influaj personoj en kaj ekster la registaro jam sciis sian proprajn homojn, kiuj estus fine varbitaj. Ironie, membroj de la tiel nomata nacia konferenco kiujn la registaro elektis kaj inauguris antau nelonge estos pagitaj kvar (4) milionojn da nairoj monate por tri monatoj en lando kiu trovas gxin malfacila por pagi dek ok mil nairojn (N18000) kiel minimumajn salajrojn por siaj laboristoj kaj la plimulto da homoj vivas en ekstrema malricxeco. Multaj, se ne cxiuj, el la membroj de tiu konferenco jam estas bone establitaj ricxaj personecoj. Do, la ricxuloj en la lando igxas pli ricxaj, dum malricxuloj igxas pli malricxaj. Bedaurinde, la plejparto de la homoj en la registaro instigas kaj ecx forte estas implikitaj en tiuj koruptaj praktikoj. Estante en la registaro igxis modo ricxigi sin. Estas domagxe, ke la homoj, al kiuj Dio grace konfidas la zorgon de la nigxeriaj homoj estas la samaj kiuj atakas ilin.
La popolo de Israelo en la Sankta Biblio ankau havis similajn spertojn. Iliaj gvidantoj, nomataj en multaj kazoj kiel pasxtistoj, ekspluatis ilin gxis la punkto ke Dio prononcis veojn sur cxi tiuj gvidantoj kaj tenis ilin respondecaj por iliaj kruelaj agadoj kontrau la personoj kiujn ili kondukis (vidu: Jesaja 56:11: Jeremia 10:21; 12:10; 23:1-4: 25:34-36: 50:6: Jehxezkel 34:1-10: Zehxarja 10:3).
Oni povas kulpigi la homojn cxe la registaro de koruptaj nacioj kiel Nigxerio pro la putreco en la sistemo de la regado. Ili estas ja mallaudindaj, kaj Dio tenos ilin respondecaj por la sufero de la amasoj malgrau la troajxo de la plimulto de tiuj landoj. Tamen, iu ajn kiu estas en ajna pozicio de gvidantaro estos respondeca por la mizero de la homoj kiujn li/sxi gvidas. Tiuj homoj en la registaro estos respondecaj. Vi ankau en via malgranda angulo de gvidantaro estos respondecaj.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Saturday, March 15, 2014
NE FIDU AMIKON
Estimataj,
NE FIDU AMIKON
"Gardu vin unu kontrau alia, kaj fidu neniun fraton; cxar cxiu frato insidas, kaj cxiu proksimulo disportas kalumniojn. Unu trompas alian, kaj veron ili ne parolas; ili lernigis sian langon paroli malveron, ili lacigxas de malbonagado" (Jeremia 9:4-5).
La vivo de tipa Judo je la tempo de Jeremia estis tiel degenerinta kaj koruptita ke estas malfacile fidi alian samjudon. Cxiu faris tion kio sxajnis gxuste cxe li. La politikaj estroj jam forlasis la vivantan Dion por senvaloraj dioj. Ecx la religiaj estroj ne estas fidindaj cxar ili miskondukis la popolon per falsaj profetajxoj. Jesaja montris cxi tiun malhonestan situacion tiele, "Kaj la vero estas forigita; kaj prirabata estas tiu, kiu detenas sin de malbono. Kaj la Eternulo vidis, kaj Li indignis, ke forestas justeco" (Jesaja 59:14-15). La situacio igis Jeremian averti la popolon gardi sin kontrau siaj amikoj kaj ne fidi iun ajn fraton (Jeremia 9:4-5).
Profeto Mihxa, kiu vivis antau profeto Jeremia, ankau havis similan averton. Audu lin, "Ne kredu al proksimulo, ne fidu amikon; kontrau tiu, kiu kusxas cxe via brusto, gardu la aperturon de via busxo; cxar filo malhonoras patron, filino batalas kontrau sia patrino, bofilino kontrau sia bopatrino; la domanoj de homo estas liaj malamikoj" (Mihxa 7:5-6).
Cxu cxi tiuj avertoj estas rilataj al ni nuntempe kiel gxi estis al la popolo juda? Cxu honesteco, vero kaj justeco ne estas forsenditaj al forgeseco? Cxu ni povas fidi niajn amikojn, proksimulojn, kunlaborantojn, gefratojn, kaj ecx niajn edz(in)ojn? Cxu miaj amikoj, proksimuloj, kunlaborantoj, gefratoj, kaj ecx mia edzino povas fidi min?
Cxi tiuj estas pensigaj demandoj je nia nuntempa socio kiu estas degenerinta morale per iaj abomenajxoj nome de civilizacio, raciigo, kaj liberaleco.
Tamen, iu "amiko estas pli sindona ol frato" (Sentencoj 18:24). Cxi tiu Amiko povas esti fidita cxiutempe ecx dum aliaj trompas vian esperon. La amiko estas Jesuo Kristo (vidu: Johano 15:13-15). Dum estas mafacile au singarde fidi iun amikon, fidu tute al Jesuo Kristo. Vi nemiam bedauros ke vi faris tiele.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 14-a de augusto, 2005
Saturday, March 8, 2014
INTERROMPANTA BENEGO
Estimataj,
INTERROMPANTA BENEGO
"Dum li ankorau parolis, oni venis el la domo de la sinagogestro, dirante: Via filino mortis; kial vi ankorau gxenas la instruiston? Sed Jesuo, ne atentante la parolon diritan, diris al la sinagogestro: Ne timu, nur kredu" (Marko 5:35-36).
La levo de la filino de Jairo el la mortintoj kiel rakontita de du el la verkintoj de la Evangelio (Marko 5 kaj Luko 8) estas fascina. Jesuo jxus transpasis la lagon de tie kie li estis malakceptita cxar Li sanigis demonhavinton kiam granda amaso de homoj kolektigxis al Li. Inter cxi tiuj homoj estis sinagogestro kiu venis por petegi Jesuon veni kaj sanigi sian mortantan filinon. La viro havis kredon ke Jesuo povas savi lian filinon de la venonta morto. Jesuo ne hezitis sekvi lin por iri kaj savi la filinon. La alia sencela homamaso sekvis ilin.
Dum ili iris, estis interrompo: iu virino kiu havis sangofluon baris Jesuon kaj ricevis sian sanigon de la dekdua-jara-agxa problemo. La dialogo kiu sekvis igis Jesuon atendi plie antau ol Li povis iri al tien, kien Li intencis iri kaj savi la mortantan infaninon.
Ve! Dum ili diskutis pri la kredo de la resanigita virino, iu venis de la domo de Jairo kaj malkasxis la malbonan novajxon: la infanino jam estis mortinta. Ne estis bezono gxeni Jesuo. La portanto de la novajxo rezonis. Kio estus la reago de Jairo? Eble, se estus nenia interrompo, Jesuo atingus lian domon kaj savus la infaninon antau ol sxi mortis. Tamen, Jesuo kuragxigis lin havi kredon.
Malgrau la nekredo kaj mokado de la homoj, Jesuo ankorau iris al la domo kaj levis la infaninon el la mortintoj. La sxajna interrompo farigxis benego por ambau, interrompintino kaj Jairo.
Cxu vi jam vokis al Dio fari ion al vi? Cxu sxajnas ke Li prokastas respondante al vi? Ne perdu esperon! Li estas survoje. Kiu scias, Li eble estas "interrompita" de alia homo. Tamen, la "interrompo" farigxos benego por vi. Eble vi volas ke Dio savu vin de malgranda problemo. Li eble lasas gxin farigxi pli granda, ecx senespera, antau ol Li agos, por ke Lia nomo estu glorata. Memoru la historion de Lazaro. Jesuo intence atendis dum du pliaj tagoj por alporti gloron al Dio. Via "interrompo" estu ankau benego por vi, kaj gloro al Dio. Jxus atendu kaj kredu.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 12-a de Juno, 2005.
Subscribe to:
Posts (Atom)