Saturday, December 24, 2011

DIO ANKORAU ESTAS FIDELA!

Estimataj,
DIO ANKORAU ESTAS FIDELA!
“Gxi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis, Sed cxiumatene gxi renovigxas; granda estas Via fideleco” (Plorkantoj 3:22-23).
“Sed, kiel Dio estas fidela, nia parolo al vi ne estas Jes kaj Ne” (2 Korintanoj 1:18).
Apostolo Paulo planis viziti la eklezion en Korinto, sed kelkaj cirkonstancoj preter lia rego malhelpis lin fari tion. Sxajnis ke la eklezio pridubis lian sincerecon. Liaj malamikoj tie sercxis cxiajn okazojn kulpigi lian karakteron, kaj sxajnis ke ili uzis cxi tion por riprocxi lian personecon kaj senkreditigi lian diservon. Emfazante sian dedicxon al sia plano por la Korintanoj je sia dua epistolo al ili, li uzis la fidelecon de Dio kiel ekzemplon. Kiam Dio promesas fari ion ajn, Li faros gxin. Li ne estas tiu persono kiu estas nekonsekvenca je Siaj vortoj. Efektive, Jeremia ekkriis, “Gxi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; cxar Lia kompatemeco ne finigxis, Sed cxiumatene gxi renovigxas; granda estas Via fideleco” (Plorkantoj 3:22-23).
Dio ja estas fidela je Siaj promesoj por Siaj infanoj. Liaj vortoj estas “jes” kaj “Amen.” Li certe faros tion kion Li promesas ke Li faros, cxar “Fidela estas Tiu, kiu vin vokas, kiu ankau faros” (1 Tesalonikanoj 5:24. Vidu ankau: Hebreoj 10:23).
Cxu Dio jam promesis fari ion ajn por vi cxijare? Cxu vi jam perdis esperon je Li au cxu vi pridubas Lin? Li estas fidela, kaj Li faros gxin. Daurigu fidi al Li cxar kvankam malfrua estas la jaro, Dio ankorau povas surprizi vin. La Joruboj havas cxi tiun dirajxon: “Oorun ti o ku ni oke yii si to aso i gbe.” Lauvorte, “la suno kiu restas sur la cxielo ankorau povas sekigi malsekan tukon.” Alivorte, ankorau estas espero je sxajne senespera situacio! La plenumo de la promeso de Dio eble malfruos, sed gxi certe venos. Malgrau la situacio, Dio ankorau estas fidela! Cxu vi kredas cxi tion? Se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio (kp. Johano 11:40).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, December 17, 2011

LA MISTERO DE LA NASKO DE JESUO KRISTO

Estimataj,
LA MISTERO DE LA NASKO DE JESUO KRISTO
"Cxar infano naskigxis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia sxultro, kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco" (Jesaja 9:6).
Ni estas en alia kristnaska festo! Gxi estas festo apartigita rememori la naskon de nia Savinto kaj Sinjoro Jesuo Kristo antau du mil jaroj. La festo estas unu el la plej celebrataj festoj tra la mondo. Estas multaj debatoj por kaj kontrau la festo. Kelkaj diras ke la festo havas idolanan deveno. Aliaj prave observas ke la 25-a de decembro ne povis esti la naskodato de Jesuo Kristo. Multaj homoj kiuj celebras gxin dedicxas la feston al la naskigxo de Jesuo Kristo. Tamen, ne gravas via opinio pri la festo, cxu vi iam pripensis la misteron de la nasko de Jesuo Kristo? Kio estis speciala je Lia nasko?
La Infano kiu estis naskita en Betlehem de la Virgulino Mario estas la Regxo de regxoj. La Filo kiu estis donita al ni estas la Kreinto de la cxieloj kaj la tero. Kiel la Potenca Dio, Li estas tiel potenca ke Li ne bezonis ian ajn helpon porti la regadon de cxi tiu mondo sur Lia sxultro. Li estis naskita kiel ordinara nove naskita infano, sed Li estas la Patro de Eterneco. Li estas la Mirinda Konsilisto kaj Princo de Paco.
La nasko de cxi tiu speciala Infano alportis lumon, pacon kaj gxojon al la vivoj de multaj homoj precipe homoj kiuj fidas tute al Li. Li regas je iliaj vivoj nuntempe. Sed Li regos sur la tuta universo unutage kiam Lia regno estos senfina.
Ne gravas cxu vi kredas je la festo de Kristnasko de Jesuo Kristo au ne. Tio kio gravas estas: cxu vi jam spertis la lumon, pacon kaj gxojon kiujn Jesuo Kristo alportis al cxi tiu mondo? Cxu vi havas Liajn enajn pacon kaj gxojon? Cxu vi partigas cxi tiujn lumon, pacon kaj gxojon kun aliaj homoj? Cxu vi briligas Lian lumon al la mallumo de la mondo? Cxu vi regos kun Li kiam Li finfine starigos Sian eternan regnon sur la universo?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, December 10, 2011

ILI RISKIS SIAJN VIVOJN

Estimataj,
ILI RISKIS SIAJN VIVOJN
"Salutu, miajn kunlaborantojn en Kristo Jesuo, kiuj pro mia vivo riskis siajn kolojn; ilin dankas ne nur mi, sed ankaux cxiuj eklezioj de la nacianoj" (Romanoj 16:3-4).
Iu fremda misiisto havis amikon. Ili estis kune tre longtempe. La misiisto reale fidis al cxi tiu amiko kiu estis indigxeno de la lando. Okazis ke persekuto ekestis kontraux la misiisto pro malkonsento inter li kaj la regxo de la lando. La persekuto estis tre granda ke la vivo de la misiisto estis riskata. La indigxena amiko riskis sian vivon por savi sian misiistan amikon de la persekuto per tio ke, trompante cxian ceremoniaron, li vidu la regxon kaj repacigu lin.
Akvila kaj Priskila estis bonaj geamikoj kaj gekunlaborantoj de Pauxlo, kaj en sia komerco kaj en la proklamdao de la evangelio. Cxi tiu reale kuragxigis Pauxlon dum ili daurigis disvastigi la evangelion.
Ne nur cxi tio, ili ankaux riskis siajn vivojn identigante sin kun Pauxlo en lia tempoj de problemo. Ili ne konsideris la dangxeron de tia ago, sed preferis daurigi kiel gekunlaborantoj de Pauxlo. Iliaj agoj altiris la dankadon ne nur de Pauxlo, sed ankaux de la "eklezioj de la nacianoj."
Epafrodito (alia kunlaboranto de Pauxlo) ankux ricevis tian lauxdon por "riskante sian vivon, por kompletigi tion" (Filipianoj 2:30).
La Sankta Biblio diras, ".ni devus demeti nian vivon pro la fratoj" (1 Johano 3:16). Kiel vi povas riski vian vivon ankaux por aliaj homoj? Amiko dum bezono estas ja amiko.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 1-a de Augusto, 2004.

Saturday, December 3, 2011

KONDUTO, NE KONDOMO (resendita)

Estimataj,
Je la 3-a de decembro, 2006, mi unue dissendis la mesagxon sube por rememorigi la Tagon de Aidoso en la Mondo tiujare. Estis multaj reagoj por kaj kontrau la mesagxo. Je la 5-a de decembro, 2009, mi decidis dissendi gxin ree por la Tago de Aidoso en la Mondo tiujare. Cxar la situacio de Aidoso estas ankorau preskau sama, mi decidas dissendi gxin ree por la Tago de Aidoso en la Mondo cxijare. Jen gxi:
KONDUTO, NE KONDOMO
"Cxar jen estas la volo de Dio, via sanktigxo, ke vi vin detenu de malcxasteco; ke cxiu el vi sciu preni al si sian propran ajxon en sankteco kaj honoro" (1 Tesalonikanoj 4:3-4).
Aidoso, iu klinika simptomaro (grupo de diversaj malsanoj kiuj kune karakterizas iun afekcion) devenante de difekto al la imuna sistemo kauzita de infekto per la homa imuna-nesuficxa viruso (HIV), jam batalas kontrau homaro ekde 1980. La malfelicxajxo pri gxi estas ke estas nenia sanigilo eltrovita por gxi. Tial, estas multaj kampanjoj por malebiligi gxin kaj helpi al tiuj kiujn gxi jam infektis au tusxis.
Cxar oni alprenas gxin cxefe per koito, la uzo de kondomo jam estas unu el la rimedoj kiujn multaj homoj rekomendas por malebligi la disvastigxon de cxi tiu mortiga malsano. Cxi tio jam igis multajn homojn esti plue dismalcxastaj. Sxajnas ecx ke homoj rekomendas la uzon de kondomo je la malprofito de fideleco al onia edz(in)o, au tuta abstinado de koito gxis edzigxo, kiu estas la originala volo kaj celo de Dio. Tamen, esploro jam montris ke la uzo de kondomo ne estas tute sekura por malebligi la disvastigxon de aidoso. Cxi tiu nova eltrovo jam pravigis la religiajn organizojn kiuj predikas tutan abstinadon por needzigxaj homoj au fidelecon al onia edz(in)o por edzigxaj homoj kiel unu el la rimedoj por malebligi la disvastigxon de la viruso.
Antau ne longe, mi estis je kunveno kie kelkaj reprezentantoj de iu organizo venis por plu informi nin pri la malebligo kaj mastrumado de aidoso. Cxi tiu homoj estis la unuaj nereligiaj homoj kiuj diris publike je mia audo ke ili ne rekomendas kondomon, sed konduton kiel rimedon de malebligo de la disvastigxo de la viruso. Lau ili, cxar kondomo ne estas tute sekura, estas pli bone intersxangxi de kondomo al konduto - maniero kie needzigxa homo tute detenas sin de koito, kaj kie edzigxa homo estas fidela al sia edz(in)o.
Jes! Konduto estas pli bona ol kondomo: krom la malebligo de tiu mortiga viruso kaj aliaj sekse transdonataj malsanoj, gxi igos vin fari lau la volo kaj celo de Dio (Eliro 20:14; Levidoj 18:20; 20:10; Sentencoj 6:24-35; Mateo 5:27-28; 1 Korintanoj 6:9; Efesanoj 5:3-5; Koloseanoj 3:5-6; 1 Tesalonikanoj 4:3-8; Hebreoj 12:16; 13:4).
Aidoso estas reala! Kondutu pie kaj prizorgu la aliajn malebligojn de gxia disvastigxo por ke vi ne estu infektita per gxi.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, November 26, 2011

EL SENSIGNIFECO AL RENOMECO

Estimataj,
EL SENSIGNIFECO AL RENOMECO
“Vi anstatauigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakajxon kaj zonis min per gxojo” (Psalm 30:12).
“Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, El la sxlima marcxo, Kaj Li starigis sur roko mian piedon Kaj fortikigis miajn pasxojn. Kaj Li metis en mian busxon novan kanton, Laudon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, Kaj ili esperos al la Eternulo” (Psalm 40:3-4).
Cxu vi scias ke Dio povas transloki vin el sensignifeco al renomeco? Cxu vi scias ke Li povas turni vian senesperan situacion al espera? Jes! Li povas fari tion. Li jam faris gxin antaue. Li faradas gxin nune, kaj Li daurigos fari gxin.
Dio faris tion je la vivo de Mefibosxet, filo de Jonatan, filo de Regxo Saul de Izrael. Post la morto de Saul kaj Jonatan en milito, David farigxis la regxo de Izrael. Mefibosxet ne estis lama denaske, cirkonstanco de la morto de liaj patro kaj avo farigis lin lama je la agxo de 5 jaroj dum lia vartistino provis savi lin (vidu: 2 Samuel 4:4). Oni lasis lin en sensignifeco je urbo kiu ne estis populare konata (vidu: 2 Samuel 9:3-4). Heredonto farigxis forkuranto je stranga loko. Ordinara servisto de lia patro regis liajn posedajxojn. Tamen, kiam Dio rememoris lin per Regxo David, li estis relokigita al Jerusalem, cefurbo de Izrael; li ekmangxis kun la regxo, kaj liaj tutaj posedajxoj estis redonitaj plene al li (vidu: 2 Samuel 9). Oni translokigis lin el sensignifeco al renomeco!
Oni translokigis multajn eminentajn homojn en historio el sensignifeco al renomeco. Ecx, nuntempe, oni translokigis kelkajn influajn homojn el sensignifeco al renomeco. Prezidento Barak Obama de Usono estis naskita al nekonata kenja enmigranto. Nune, li estas la prezidento de la plej influa kaj la plej potenca lando en la mondo. Prezidento Goodluck Jonathan de Nigxerio estis de sensignifa familio antau ol li farigxis la deputata reganto de iu sxtato. Nune, li estas prezidento de la plej popolhava nigra lando en la mondo.
Oni povas translokigi vin el sensignifeco al renomeco. Ne gravas kie vi estas nune au tio kio okazas al vi, Dio povas subite anstatauigi vian situacion. Li anstatauigos al vi vian plendon per danco. Li deprenos de vi vian sakajxon kaj zonos vin per gxojo. Multaj tion vidos kaj gxuos kun vi je la nomo de Jesuo. Amen.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, November 19, 2011

PRO KIO VI VIVAS?

Estimataj,
PRO KIO VI VIVAS?
“Lau mia fervora atendado kaj espero, ke mi pri nenio hontigxos, sed ke per cxia liberparolo, kiel cxiam, tiel ankau nun, Kristo estos glorata en mia korpo, cxu per vivo au per morto. Cxar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno” (Filipianoj 1:20-21).
Estas cxiam mia deziro vivi pro Kristo kaj esti fonto de Liaj benoj al la homaro. Cxi tio jam farigxis mia inspiro je cxio kion mi faras, precipe je cxiu aspekto de mia reta servo. Kiam mi antau nelonge aligxis al la reto de BlackBerry, mi konektigxis kun kiel multaj homoj kiel eble, kaj mi jam uzas tiun reton por plenumi mian aspiron je vivo. Tamen, mi estis surprizita unutage ke unu el la kontaktoj en mia BlackBerry uzis la reton por fari fifaran kaj needifan agon. Mi notis ankau ke kelkaj homoj jam uzas la reton por difekti aliajn homojn.
Fifaraj agoj kaj kruelegecoj ne estas limigitaj al la uzo de aparatoj de BlackBerry. Homoj faras la fifarajn agojn kaj elfaras kruelegecojn per aliaj teknologiaj aparatoj kaj rimedoj kaj ecx je aliaj diversaj rimedoj. Modela ekzemplo estas tio kion homoj enmetas sur siaj pagxoj en Facebook, sen mencii multajn friponajn retmesagxojn kiujn kelkaj homoj dissendas cxiutage al nesuspektintaj ricevantoj. Tiaj homoj simple montras tion pro kio ili vivas.
Apostolo Paulo enfaze diris gxin multfoje je siaj epistoloj ke sia vivo estis por disvastigi la regnon de Dio surtere kaj la bonfarton de homoj li renkontis. Li estis ecx preta morti por la Evangelio!
Pro kio vi vivas? Kio estas superega je via vivo? Cxu vi vivas por esti fonto de la benoj de Dio al homoj? Cxu vi estas fonto de gxojo kaj kuragxigo al ili? Au, cxu vi vivas por esti fonto de falo de, kaj malgxojo al aliaj homoj? Viaj vortoj, agoj, kaj ecx, kelkfoje, neagoj decidos tion pro kio vi vivas!
“Cxar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno” (Filipianoj 1:21).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Se vi estas en la reto de BlackBerry, vi povas inviti min esti unu el viaj kontaktoj, au sendu vian BBPIN-on al mi. Jen mia BBPIN:27C6552C. Vi estos benita ke vi faris tion!

Saturday, November 12, 2011

SODOMIO: ESTAS NENIA ALIA VORTO POR GXI

Estimataj,
SODOMIO: ESTAS NENIA ALIA VORTO POR GXI
"Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; cxar iliaj virinoj sxangxis la naturan uzadon en kontraunaturan; kaj tiel same ankau la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindajxon kaj ricevis en si mem la taugan rekompencon de sia malvirto. Kaj cxar ili malsxatis teni Dion en sia konado, Dio fordonis ilin al malaprobinda menso, por ke ili faru nedecajxojn" (Romanoj 1:26-28).
La Joruboj havas iun dirajxon, "Ohun ti ko dara ko ni oruko meji. Ohun ti ko dara ko dara ni." Lauvorte, "Tio kio ne estas bona ne havas ian alian nomon. Tio kio ne estas bona ne estas bona." Por tauga pensulo tra la mondo, la inklino de samseksa edzeco estas abomena kaj anomalio de naturo. Tamen, la inklino kreskas cxiutage. La subtenantoj de cxi tiu inklino opinias ke estas nenio malbona je la fakto ke du plenkreskuloj de la sama sekso kunsentas kunvivi kiel "edzo kaj edzino"! Multaj landoj de la mondo jam legxigis kaj akceptas cxi tion. La Unigxintaj Nacioj ecx jam faris decidon por gxi. La debato dauras je multaj landoj por kaj kontrau la inklino.
Interese, la inklino ne estas nova. Gxi ekzistas ekde jarcentoj. La vorto "sodomio" devenis de la samseksema ago de la homoj de la urbo Sodomo je Genezo 19:5. La ago estis unu el la kialoj kial Dio detruis la urbon. Bedaurinde, cxi tio ne servas kiel averto al aliaj homoj. Malgrau la esprimitaj legxoj de Dio kontrau tia ago (vidu: Levidoj 20:13; 18:22), ecx kelkaj el la Izraelidoj faris la agon (Jugxantoj 19:22)! Estas ecx neaudeble ke ekzistas samseksemaj episkopoj je kelkaj kristanaj konfesioj! Cxar homoj kiuj faras kaj subtenas la agon jam fermis siajn mensojn al tauga penso, Apostolo Paulo, kiam li pridiskutis la aferon, diris trifoje ke "Dio fordonis ilin al" iliaj malaprobindaj mensoj.
Estas vane malkonsili la farantojn kaj subtenatojn de samseksa edzeco je la ago. Normala persono ne pensos pri tia afero, nemenciite farante au subtenante gxin! Profeto Mihxa diris, "Estas dirite al vi, ho homo, kio estas bona kaj kion la Eternulo postulas de vi..." (6:8). Tamen, oni devas averti cxi tie: tiu kiu faras seksan agon kun alia persono de la sama sekso kaj/au homoj kiuj subtenas tian agon unutage eble faros kaj/au subtenos aliajn pli malbonajn seksajn perversajxojn kiel sangadulton kaj bestecaj interrilatoj. Estas nenia alia vorto por gxi. "Tio kio ne estas bona ne havas ian alian nomon. Tio kio ne estas bona ne estas bona!"
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).