Saturday, June 18, 2011

PATRO NIA KIU ESTAS EN LA CXIELO

Estimataj,
PATRO NIA KIU ESTAS EN LA CXIELO
“Vi do pregxu jene: Patro nia, kiu estas en la cxielo, sanktigata estu Via nomo” (Mateo 6:9).
Jesuo Kristo estis instruanta Siajn disxciplojn kiel ne pregxi. Eble tio kondukis al la peto de la disxciploj kiel pregxi lau la rakonto de la Evangelio de Luko (vidu: Luko 11:1). Je Sia respondo, Jesuo instruis al ili modelan pregxon kiu estas populare konata kiel “La Pregxo de la Sinjoro.” Cxi tiu modela pregxo en la rakontoj de Mateo kaj Luko komencigxis per miriga malkasxo: la celo de la pregxo kiu estas “Patro nia, kiu estas en la cxielo.” Jesuo ne aludis al Dio kiel Dio kiel multaj aliaj homoj je aliaj religioj de la mondo farus. Li aludis al Dio kiel “Patro.” Cxi tie ne estas la unu nura loko kie Jesuo aludis al Dio kiel Patro. Li aludis al Dio kiel Patro je multaj lokoj.
Cxi tiu aludo ne estis stranga al la Judoj cxar Dio jam malkasxis Sin al ili kaj jam traktis kun ili kiel patro. Efektive, la ofico kaj autoritato de la patro kiel la estro de la familio estas klare aprobitaj kaj komprenitaj je la Sankta Biblio, kiel similajxo de tiu de la Plejpotenca Dio supra Siaj kreitajxoj. La vorto “patro” estas aplikita en la Sankta Biblio al iu ajn praavo (Readmono 1:11; 1 Regxoj 15:11; Mateo 3:9; 23:30). Gxi estas uzita kiel titolo de respekto al cxefo, reganto au pliagxulo (Jugxistoj 17:10; 18:19; 1 Samuel 10:12; 2 Regxoj 2:12; Mateo 23:9). Oni povas uzi gxin por la komencisto de io ajn (Genezo 4:20, 21; Ijob 38:28). Gxi ankau estas aplikita al Dio (Eliro 4:22; Readmono 32:6; 2 Samuel 7:14; Psalmo 89:27, 28). Gxi indikas Lian interkonsentan rilato al la Judoj (Jeremia 31:9; Jesaja 63:16; 64:8; Johano 8:41), kaj per etendo al kristanoj. Tial, kredantoj estas nomataj “filoj” de Dio (Johano 1:12; Romanoj 8:16; Mateo 6:4, 8, 15, 18; 10:20, 29). Ili ankau nomas Lin “Patro” (Romanoj 1:7; 1 Korintanoj 1:3; 2 Korintanoj 1:2; Galatoj 1:4). La patreco de Dio estas la bazo kaj la modelo de homa patreco.
Kiel la Patro de cxiu el Siaj kreitajxoj, precipe homo, cxu vi rilatas al Dio kiel filo au filino? Cxu vi donas al Li la respekton kiun Li meritas? Dio demandis, “...se Mi estas patro, kie estas la respekto al Mi?” (Malahxi 1:6).
Kiel patro, cxu via biologiaj infanoj povas rilati libere al vi kiel ilia patro? Cxu vi jam faris suficxan aferon por meriti ilian respekton? Se ili ankorau havas vivantan patron, kiel vi prizorgas lin?
Felicxan Tagon de la Patro!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, June 11, 2011

AMIKO JE BEZONO...

Estimataj,
AMIKO JE BEZONO...
“Kaj Jonatan faris kun David interligon, cxar li ekamis lin kiel sian animon” (1 Samuel 18:3).
Jonatan, la filo de Regxo Saul, kaj David estis resumo de bonaj amikoj. Jonatan estis la sxajna heredanto al la trono, sed li amis Davidon (kiu estis minaco al tiu trono) kiel li amis sin kaj li faris interligon kun li. Efektive, li estis preta riski sian vivon pro la sekuro de David kiam Regxo Saul pruvis mortigi Davidon (vidu: 1 Samuel 21). Jonatan estis tie kiam David bezonis lin. Li estis ja amiko cxar li estis amiko je bezono. Kiam David finfine farigxis la regxo de Izrael post la morto de Saul, Jonatan kaj Isxbosxet (kiu sekvis Saulon kiel regxo), David rememoris sian amikecon kun Jonatan kaj rekompesis la filon de Jonatan laue (2 Samuel 9).
Nuntempe, estas malfacile trovi homojn kiuj estas konfida en amikeco kiel David kaj Jonatan. Homoj estas pli egoismaj nuntempe ke ili ne povas riski siajn vivojn pro siaj amikoj. Estas nun malfacile konfidi ecx amikojn pro la perfido de konfido kiun multaj homoj jam travivis de iliaj fidelaj amikoj.
Kiu estas via plej intima amiko? Kiel konfida estas vi al li/sxi? Cxu vi estas preta riski vian vivon pro li/sxi? Cxu via amiko tutkore konfidas vin? Cxu vi povas esti “amiko [kiu] estas pli sindona ol frato” (Sentencoj 18:24)? Amiko je bezono estas ja amiko!
Jesuo Kristo estas Amiko kiu povas esti konfida kaj kiu estas fidela al iu ajn kiu faras Lin lia/sxia amiko. Kiam ni bezonis savon de peko, Li mortis por ni (vidu: Romanoj 5:5, 8). Li estas preta provizi gxojon kaj pacon de anio al iu ajn kiu sercxas Lin diligente. Faru Lin via Amiko. Vi neniam bedauros ke vi faris. Li estas Amiko je bezono, la vera Amiko.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, June 4, 2011

CXIU ESTAS GRAVA

Estimataj,
CXIU ESTAS GRAVA
"Cxar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne cxiuj membroj havas la saman funkcion, tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj cxiuj aparte membroj unu de alia" (Romanoj 12:4-5).
"Cxar kiel la korpo estas unu, kaj havas multajn membrojn, kaj cxiuj membroj de la korpo, estante multaj, estas unu korpo; tiel same ankaux estas Kristo" (1 Korintanoj 12:12).
Estas normala inklino pensi ke kelkaj partoj de nia korpo ne estas tiel gravaj kiel la aliaj. Tamen, Dio kreis cxiun organon de la korpo egale. La fakto ke iu rolo ne estas kolosa ne faras gxin malpli granda. La fakto ke mi ne povas ludi vian rolon ne faras min enviema aux malestimigas vian roladon. Cxiu el ni ludas unikan rolon en la vinberejo de Dio (Romanoj 12:3-8; 1 Korintanoj 12:12-30; Efesanoj 4:7, 11-13).
Cxar Dio donas al ni malsamajn spiritajn donajxojn, iu kristano ne povas havi cxiujn donajxojn, sed neniu kristano havas neniun donajxon. Li donas al cxiu el ni laux la mezuro de Sia donajxo (Efesanoj 4:7). Do, cxiu unuo kiu konsistigas la nedivideblan tuton estas tre grava.
Tial ni estas kunlaborantoj kun Dio en Lia vinberejo (1 Korintanoj 3:9). Ni devas fari nian propran parton fidele ecx kiam ni estas kritikitaj, malkuragxigxitaj aux neremarkitaj. Ni estas respondecaj al Dio kiu rekompencos nin laux tio kion Li donis al ni.
Kiel vi sentas vin mem? Cxu vi pensas ke vi estas malplivalora ol aliaj? Vi estas grava! Via rolo estas signifa! La mondo eble ne agnoskas vin, sed Dio faras tion. Karaj, estu fidelaj je la tasko. "...nemoveblaj, cxiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro" (1 Korintanoj 15:58).
Cxiu estas grava, inkluzive de vi!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi mesagxo estis unue dissendita je la 7-a de Decembro, 2003.

Monday, May 30, 2011

CXU IAN TEMON VI HAVAS?

Estimataj,

CXU IAN TEMON VI HAVAS?

“Pri tio mi petegis trifoje la Sinjoron, ke gxi foriru de mi. Kaj li diris al mi: Mia graco suficxas por vi, cxar mia potenco perfektigxas en malforteco. Plej gxoje do mi plivole fieros pri miaj malfortajxoj, por ke la potenco de Kristo kovru min” (2 Korintanoj 12:8-9).

Fanny Crosby sendube estis unu el la plej inspiritaj kristanaj himnaraj verkintoj je historio. Sxi verkis multajn himnojn. Interese, sxi estis blinda dum la plej granda parto de sia vivo! Malgrau sxia fizika malebleco, sxi havis ian temon diri al cxiu. Sxi diris la temon je unu el sxiaj popularaj himnoj, “Bena konfido, cxe mi Jesu'!” kiun sxi verkis lau la muziko ludita de sxia kara amikino, Phoebe Knapp.

Por Fanny Crosby, Jesuo Kristo estis bena konfido cxar sxi konis pri sankta gxuo. Sxi sciis ke sxi estis kunheredanto de cxiela gloro kiu estis acxetita per Lia sango, savo, favoro. Sxi memvole cedis al la volo de Dio por sxia vivo kaj sxi havis plenan konfidon je tio. Malgrau sxia blindeco, belaj vizioj venis al sxia vido. Je cxi tiuj vizioj, sxi vidis cxielajn angxelojn kiuj traktis pri amo kaj Dia faro. Je sia memvola cedo estis ene la paco. Sxi estis plenigita per gracodonaco cxe la Savanto, kaj plena je beno, amo, de Dio, sxi tiam rigardis supren al sia Savanto. Sxi ja havis ian temon kaj gxi farigxis sxia laudkanto kaj la laudkanto de mil da homoj kiuj kredis, kaj ankorau kredas, cxi tiun benan konfidon en Jesuo Kristo.

Fanny Crosby havis ian temon. Kio estas via temo? Malgrau tio kion vi travivas nune, cxu vi povas kanti gxoje kiel cxi tiu virino? Sxi kiel apostolo Paulo povis plivole fieri pri sxiaj malfortajxoj cxar sxi sciis ke la graco de Dio suficxis por sxi kaj sxia potenco perfektigxis en malforteco. Ambau ili povis plivole fieri pri iliaj malfortajxoj cxar ili ne rigardis iliajn malfortajxojn, sed rigardis Dion kiu estas pli alta ol ia ajn maleblo au malfortajxo.

“Jen mia temo kaj laudokant', Kristo Jesuo mia Savant', Fide mi iras al la kulmin', Gxoje mi antas gxis tagofin'. Cxu ian temon vi havas?

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, May 21, 2011

"CXIO ESTAS PERMESATA"

Estimataj,
"CXIO ESTAS PERMESATA"
"Cxio estas por mi permesata, sed ne cxio estas oportuna. Cxio estas por mi permesata; sed mi ne volas sub io submetigxi" (1 Korintanoj 6:12).
"Cxio estas permesata; sed ne cxio estas oportuna. Cxio estas permesata; sed ne cxio edifas" (1 Korintanoj 10:23).
Unu el la problemoj kiujn alfrontis la disputema korintana eklezio en la unua jarcento estis la fakto ke ili pensis ke ili povas fari ion ajn. Sxajnas ke estis populara dirajxo je la urbo pravigi tion. Dufoje, Paulo pridiskutis la aferon je sia unua epistolo al la eklezio. Estas fakto ke cxio kaj io ajn eble estas permesata au rajta, sed ne cxio estas oportuna au edifa.
Antau nelonge, mi lernis cxi tiun lecionon en la aspekto de cxiutagaj citajxoj de mia reta servo je du rimedoj. Unue, mi kutime uzis ian ajn "bonan" citajxon de iu ajn gxis unu tago kiam mi uzis citajxon de iu konata nekredanto kies opinioj estas tute kontrau la instruoj de la Sankta Biblio. Interese, mi povis akiri versiklon de Sankta Biblio subteni tiun citajxon je la ekvivalenta "versiklo de la Sankta Biblio por la tago" aspekto de la servo. Multaj homoj kiuj legis la citajxon tiun tagon miris kial pastoro citis nekredanton. Due, tiu okazajxo igis min esti pli konscia pri tio kion mi uzos kiel miajn cxiutagajn citajxojn. Mi, precipe, nuntempe prizorgas plie uzante la versiklojn de Sankta Biblio subteni ian ajn citajxon. Mia ekstra zorgo igis min eltrovi ke ne cxiu citajxo gravas kiel bona gxi sxajne estas havas ekvivalentan versiklon de la Sankta Biblio. Plej multe el cxi tiuj citajxoj estas dezirataj pensoj de la iniciatantoj sen subteno de la Sankta Biblio. Cxi tio malkovras la dangxeron kiun la nuntempaj inspiraj parolantoj havas por la nesuspektindaj auskultantoj. Dum mi ne kondamnas cxi tiujn inspirajn parolantojn, oni devas certigi tion kion ili parolas kaj kontrolas cxu ili estas lauvorte kun la vorto de Dio.
Cxi tio estas aplikebla al aliaj aspektoj de vivo. Kion vi faras nune? Ne gravas kiel bona tiu afero eble estas, cxu vi povas subteni gxin per la pura vorto de Dio? Kiel oportuna au edifa estas tiu afero al vi kaj vi kaj aliaj cxe vi? "Cxio estas permesata." Tamen, prizorgu ke viaj "bonaj" agoj au vortoj estu oportunaj, edifaj kaj subtenataj per la vorto de Dio.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, May 14, 2011

CXU VI ANKAU DUBAS PRI LI?

Estimataj,
CXU VI ANKAU DUBAS PRI LI?
"Kaj Li demandis la patron: De kiom da tempo okazadas cxi tio al li? Kaj li diris: De infaneco. Kaj ofte gxi jxetis lin en fajron kaj en akvon, por perigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin. Kaj Jesuo diris al li: Kiel, se vi povas! Cxio estas ebla por kredanto. Tuj, ekkriante, la patro de la infano diris: Mi kredas; helpu mian nekredemon"(Marko 9:21-24).
Dum Jesuo Kristo kaj tri el siaj discxiploj estis for en la Monto de Transformigxo, iu dramo okazis inter la ceteraj discxiploj kaj skribistoj de la legxo. Kio estis la dramo? Iu posedita knabo estis alportita al la discxiploj por savo, sed ili ne povis savi lin. Tial la skribistoj diskutis kun la discxiploj. La diskuto eble temis pri la povo de Jesuo fari la savon.
Jesuo Kristo alvenis intertempe. Li demandis ilin pri la kauzo de la diskuto. Oni diris tion al Li. Jesuo kondamnis kaj la nepovon de Siaj discxiploj kaj la nekredemon de la homoj. Pligrave, Li volis resanigi la knabon, sed la respondo de lia patro al la demando de Jesuo estis esprimo de dubo pri la povo de Jesuo fari la miraklon: "…se vi povas fari ion…." Kial Jesuo rediris cxi tiun propozicion? Tio montris Lian surprizon pri la nekredemo de la patro. Ilia neforta kredo embarasis Lin. Tamen, Li aldiris ke se iu povus kredi en Li, estus neniu problemo kiun tiu persono povas alfronti. Pensu pri la respondo de la viro. Tuj li petis Jesuon por helpo venki sian nekredemon. Tial lia filo estis fine savita de la malbona spirito.
Vi ankau eble demandis Dion fari ion por vi, sed kelkfoje, dubo jxetas ombron sur vian kredon. Sxajnas ke la problemo farigxas pli grava ol antaue. Eble kelkaj homoj diris al vi ke estas neniu rimedo el la problemo. Kies vortojn vi kredus? Cxu vi ankau dubas pri Dio? Pensu pri la vortoj de Jesuo al la dubema Marta, "Cxu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?" (Johano 11:40).
Tio kion homoj kaj cirkonstancoj parolas al vi estus sxajne senchava, sed eble gxi ne estus la vortoj de Dio. Ne pridubu Dion pri via situacio. Kredu ke Li plibonigos gxin. "Cxio estas ebla por kredanto."
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 2a de Novembro, 2003.

Monday, May 9, 2011

KIE VI METAS VIAN KREDON?

Estimataj,
KIE VI METAS VIAN KREDON?
"Kaj la popolo venis en la tendaron, kaj la plejagxuloj de Izrael diris: Pro kio la Eternulo frapis nin hodiau antau la Filisxtoj? ni prenu al ni el Sxilo la keston de interligo de la Eternulo, por ke gxi venu inter nin kaj savu nin
kontrau la manoj de niaj malamikoj" (1 Samuel 4:3).
La Kesto de Interligo estis sankta portebla ujo kiu estis la plej grava saktajxo de la Izraelidoj dum la dezerta periodo. Gxi estis konata kiel la la kesto de la Eternulo (Josxua 6:11), la kesto de Dio (1 Samuel 3:3), kaj la kesto de atesto
(Eliro 25:22). Gxi servis kiel la cxeesto de la Eternulo inter la Izraelidoj. Kelkfoje, gxi gvidis ilin je ilia vojagxo en la dezerto (Nombroj 10:33) kaj gxi estis utila je la trairado de Jordan kiam la akvoj de la rivero cesxis flui tuj kiam la piedoj de la pastroj kiuj portis la keston eniris la akvon (vidu: Josxua 3:11-17; 4:7, 11, 18). Ne mirinde, kiam la Izraelidoj estis malvenkintaj je milito kontrau la Filisxtoj, ili fidis al la sxajna "magia potenco" de la kesto anstatau fidi al Dio, kaj ili prenis gxin al la milito. Ili pensis ke la kesto savos ilin de iliaj malamikoj. Bedaurinde, ili havis grandan malvenkon kaj la sankta kesto estis ecx kaptita de la malamikoj! (1 Samuel 4:1-11).
Nuntempe, estas surprize vidi kiel multaj kristanoj kaj ecx kelkaj konfesioj de
kristanoj troe emfazas kaj fidas al kelkaj sxajnaj sanktajxoj anstatau fidi al la cxiopova Dio kiu kreis tiajn ajxojn por la uzo de homoj. La ajxoj eble estas sanktigita oleo, "sanktigita" antautuko, mantelo au posxtuko, "sankta" akvo,
"saktigita" kandelo, sapo, spongo, kaj similaj. Interese, multaj homoj jam estis malkontentigitaj malgrau la uzo de tiaj ajxoj.
Kie vi metas vian kredon? Cxu gxi estas en kreitajxoj au la Kreinto? Ne gravas kiel sanktaj au "sanktigitaj" ili eble estas, kreitajxoj eble helpas vian kredon je Dio, sed estas pli bone fidi rekte al Dio ol fidi al cxi tiuj sanktajxoj au "sanktigitajxoj" antau ol vi povas akiri ion de Dio. La Psalmisto diris, "Unuj fidas veturilojn, aliaj cxevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio" (20:8).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).