Saturday, May 14, 2011

CXU VI ANKAU DUBAS PRI LI?

Estimataj,
CXU VI ANKAU DUBAS PRI LI?
"Kaj Li demandis la patron: De kiom da tempo okazadas cxi tio al li? Kaj li diris: De infaneco. Kaj ofte gxi jxetis lin en fajron kaj en akvon, por perigi lin; sed se vi povas fari ion, kompatu al ni kaj helpu nin. Kaj Jesuo diris al li: Kiel, se vi povas! Cxio estas ebla por kredanto. Tuj, ekkriante, la patro de la infano diris: Mi kredas; helpu mian nekredemon"(Marko 9:21-24).
Dum Jesuo Kristo kaj tri el siaj discxiploj estis for en la Monto de Transformigxo, iu dramo okazis inter la ceteraj discxiploj kaj skribistoj de la legxo. Kio estis la dramo? Iu posedita knabo estis alportita al la discxiploj por savo, sed ili ne povis savi lin. Tial la skribistoj diskutis kun la discxiploj. La diskuto eble temis pri la povo de Jesuo fari la savon.
Jesuo Kristo alvenis intertempe. Li demandis ilin pri la kauzo de la diskuto. Oni diris tion al Li. Jesuo kondamnis kaj la nepovon de Siaj discxiploj kaj la nekredemon de la homoj. Pligrave, Li volis resanigi la knabon, sed la respondo de lia patro al la demando de Jesuo estis esprimo de dubo pri la povo de Jesuo fari la miraklon: "…se vi povas fari ion…." Kial Jesuo rediris cxi tiun propozicion? Tio montris Lian surprizon pri la nekredemo de la patro. Ilia neforta kredo embarasis Lin. Tamen, Li aldiris ke se iu povus kredi en Li, estus neniu problemo kiun tiu persono povas alfronti. Pensu pri la respondo de la viro. Tuj li petis Jesuon por helpo venki sian nekredemon. Tial lia filo estis fine savita de la malbona spirito.
Vi ankau eble demandis Dion fari ion por vi, sed kelkfoje, dubo jxetas ombron sur vian kredon. Sxajnas ke la problemo farigxas pli grava ol antaue. Eble kelkaj homoj diris al vi ke estas neniu rimedo el la problemo. Kies vortojn vi kredus? Cxu vi ankau dubas pri Dio? Pensu pri la vortoj de Jesuo al la dubema Marta, "Cxu mi ne diris al vi, ke se vi kredos, vi vidos la gloron de Dio?" (Johano 11:40).
Tio kion homoj kaj cirkonstancoj parolas al vi estus sxajne senchava, sed eble gxi ne estus la vortoj de Dio. Ne pridubu Dion pri via situacio. Kredu ke Li plibonigos gxin. "Cxio estas ebla por kredanto."
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 2a de Novembro, 2003.

Monday, May 9, 2011

KIE VI METAS VIAN KREDON?

Estimataj,
KIE VI METAS VIAN KREDON?
"Kaj la popolo venis en la tendaron, kaj la plejagxuloj de Izrael diris: Pro kio la Eternulo frapis nin hodiau antau la Filisxtoj? ni prenu al ni el Sxilo la keston de interligo de la Eternulo, por ke gxi venu inter nin kaj savu nin
kontrau la manoj de niaj malamikoj" (1 Samuel 4:3).
La Kesto de Interligo estis sankta portebla ujo kiu estis la plej grava saktajxo de la Izraelidoj dum la dezerta periodo. Gxi estis konata kiel la la kesto de la Eternulo (Josxua 6:11), la kesto de Dio (1 Samuel 3:3), kaj la kesto de atesto
(Eliro 25:22). Gxi servis kiel la cxeesto de la Eternulo inter la Izraelidoj. Kelkfoje, gxi gvidis ilin je ilia vojagxo en la dezerto (Nombroj 10:33) kaj gxi estis utila je la trairado de Jordan kiam la akvoj de la rivero cesxis flui tuj kiam la piedoj de la pastroj kiuj portis la keston eniris la akvon (vidu: Josxua 3:11-17; 4:7, 11, 18). Ne mirinde, kiam la Izraelidoj estis malvenkintaj je milito kontrau la Filisxtoj, ili fidis al la sxajna "magia potenco" de la kesto anstatau fidi al Dio, kaj ili prenis gxin al la milito. Ili pensis ke la kesto savos ilin de iliaj malamikoj. Bedaurinde, ili havis grandan malvenkon kaj la sankta kesto estis ecx kaptita de la malamikoj! (1 Samuel 4:1-11).
Nuntempe, estas surprize vidi kiel multaj kristanoj kaj ecx kelkaj konfesioj de
kristanoj troe emfazas kaj fidas al kelkaj sxajnaj sanktajxoj anstatau fidi al la cxiopova Dio kiu kreis tiajn ajxojn por la uzo de homoj. La ajxoj eble estas sanktigita oleo, "sanktigita" antautuko, mantelo au posxtuko, "sankta" akvo,
"saktigita" kandelo, sapo, spongo, kaj similaj. Interese, multaj homoj jam estis malkontentigitaj malgrau la uzo de tiaj ajxoj.
Kie vi metas vian kredon? Cxu gxi estas en kreitajxoj au la Kreinto? Ne gravas kiel sanktaj au "sanktigitaj" ili eble estas, kreitajxoj eble helpas vian kredon je Dio, sed estas pli bone fidi rekte al Dio ol fidi al cxi tiuj sanktajxoj au "sanktigitajxoj" antau ol vi povas akiri ion de Dio. La Psalmisto diris, "Unuj fidas veturilojn, aliaj cxevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio" (20:8).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, April 30, 2011

"MI NE SCIKONAS LIN!"

Estimataj,

"MI NE SCIKONAS LIN!"

"Por ke mi sciu Lin kaj la potencon de Lia relevigxo kaj la kunulecon en Liaj suferoj, konformiginte al Lia morto" (Filipianoj 3:10).

Iun vesperon, dramo okazis en mia familio. Mia kvarjara filo volis eniri malluman cxambron. Lia patrino donis al li sercxlumilon. Tamen, li hezitis eniri. Tial cxi tiu konversacio sekvis inter ili:
"Panjo, mi ne povas iri tien. Mi timas."
"Diru, "Timo, foriru je la nomo de Jesuo.'"
"Timo, foriru je la nomo de Jesuo." (Sed li plu estis hezitema eniri la cxambron.)
"Petu ke Jesuo sekvu vin."
"Jesuo, sekvu min."
"Elstrecxu vian manon por ke Jesuo tenu vin." (Li elstrecxis sian manon.)
"Panjo, mi ne povas iri."
"Cxu Jesuo ne estas kun vi? Cxu vi ne plu scikonas Lin?"
"Panjo, mi ne scikonas Lin!"

Ni cxiuj ridegis pri la lastaj vortoj de la knabo. Tamen, multaj homoj estas kiel li. Ili jam auxdis pri Jesuo Kristo longtempe. Eble, ili "adorservas" Lin longtempe, sed ili ne scikonas Jesuon Kriston. Tiaj homoj nur scikonas Lin fakte; ili ne scikonas Lin sperte. Ili ne havis personan rekontigxon kun Li. Ili ne havas tian profundan rilatecon kun Li kiu povas fidigi ilin al Li en malfacila momento.

Sperta scikono de Jesuo Kristo estas cxu momenta, cxu dauxra. Gxi estas la sava potenco kiu elfluas de la sango de Jesuo Kristo. Gxi estas Lia naturo, Lia karaktero, Lia faro, kaj kun la savo kiun Li elfaris.

Estas surprize ke la discxiploj de Jesuo Kristo pasigis pli ol tri jaroj kun Li kaj ne havis ankorau tiun scion. Sendube, Li demandis unu el ili jene: "Cxu mi estas kun vi tiel longan tempon, kaj vi min ne konas…?" (Johano 14:9). Pauxlo konstatis cxi tiun kaj pregxis jene: "Por ke mi sciu Lin…" (Filipianoj 3:10).

Kiom da jaroj vi estas en la kredo? Cxu vi scikonas Lin? Cxu vi venas al Lia sava scio? Li estas apud vi en ia ajn malluma momento. Invitu Lin tuj en vian vivon kaj via vivo ne restos sama kiel antaue.

Je la servo de Dio,

Bayo Afolaranmi (Pastoro).

PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la dimancxo 16-a de majo, 2004.

Saturday, April 23, 2011

KIO ESTAS LA VALORO DE JESUO KRISTO?

Estimataj,
KIO ESTAS LA VALORO DE JESUO KRISTO?
“Tiam unu el la dek du, nomata Judas Iskariota, iris al la cxefpastroj, kaj diris: Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek argxentajn monerojn” (Mateo 26:14-16).
Judas Iskariota estas konata pro lia fia ago de perfido de Jesuo Kristo al la Judaj estroj por la sumo de nur tridek argxentaj moneroj. Tio estis la valoro de Jesuo Kristo al li. Li poste bedauris sian agon, redonis al la estroj la monon kaj iris kaj pendigis sin.
La valoro de Jesuo Kristo variis al aliaj disxciploj kaj sekvintoj de Jesuo Kristo. Jozef, el Arimateo, valorigis ecx la senvivan korpon de Jesuo Kristo ke li “prenis la korpon, kaj envolvis gxin en pura tolajxo, kaj metis gxin en sian novan tombon, kiun li jam elhakis en la roko; kaj li alrulis grandan ŝtonon al la enirejo de la tombo” (Mateo 27:59-60). Li donis al Jesuo tion kio estis speciala al li cxar li valorigis Lin grande. Maria Magdalena kaj aliaj virinoj kiuj servis Lin antau Lia morto estis ankorau al Li ecx post Lia morto. Ili alportis spicojn kaj parfumon por olei Lian korpon. La dirajxo de Paulo pri la valoro de Jesuo Kristo estas klasika: “Cxar cxe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno” (Filipianoj 1:21). Jesuo Kristo valoras la tutan vivon por Paulo. Ne mirinde, li poste diris, “mi rigardas cxion kiel malgajnon pro la supereco de la scio de Kristo Jesuo, mia Sinjoro, pro kiu mi suferis malgajnon de cxio, kaj rigardas cxion kiel rubon, por ke mi gajnu Kriston” (Filipianoj 3:8). Simon Petro jam antaue diris similajxon: “Jen ni cxion forlasis kaj vin sekvis!” (Marko 10:28).
Jesuo Kristo ne valoras ion ajn al multaj homoj. Kiel Judas, tiaj homoj ne zorgas pri tio kio okazas al Jesuo Kristo kaj la afero de la Evangelio. Tiaj homoj eble estas tiel nomataj kristanoj. Pro ilia intereso estas ne afektita, ili povas vendi Jesuon Kristo por ia ajn kvanto. Alie, Jesuo Kristo estas la tuta mondo al kelkaj homoj. Kiel Paulo kaj aliaj fidelaj sekvintoj de Jesuo Kristo en la Sankta Biblio, tiaj homoj estas pretaj doni cxion al Jesuo Kristo kaj la afero de la Evangelio.
Kio estas la valoro de Jesuo Kristo al vi? Cxu Li valoras ion ajn al vi? Kion vi povas forlasi au fordoni pro Jesuo Kristo? Kiel Will L. Thompson (1847-1909), mi havas la kuragxon diri, Jesuo estas la tuta mond’ al mi, kaj fidela al Li mi estos; Ho kial mi povas nei cxi tiun Amikon, kiam Li estas tiel fidela al mi? Sekvante Lin mi scias ke mi estas prava, Li gardas min dum tago kaj nokto; Sekvante Lin tage kaj nokte, Li estas mia Amiko.”
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, April 16, 2011

KIEL EFIKA ESTAS VIA BREMSO?

Estimataj,
KIEL EFIKA ESTAS VIA BREMSO?
"Tial, cxirkauzoninte la lumbojn de via menso, estu sobraj kaj esperadu perfekte la gracon alportotan al vi en la malkasxo de Jesuo Kristo" (1 Petro 1:13).
"[Graco de Dio instruas] nin, ke foriginte malpiecon kaj laumondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo" (Tito 2:12).
Bremso estas mekanika aparato por malakceli, haltigi au reguligi movon au funkciadon de masxino. Gxi estas tre grava aparato en automobilo. La sistemo de bremso en automobilo enhavas manbremson, bremsan pedalon, kaj ujon de bremsa fluido inter aliaj. Iu ajn kiu veturigos automobilon devas certigxi ke la sistemo de bremso de la automobilo funkciu bone. Malfunkciado de bremso povas esti tre dangxera precipe kiam tio okazas ne atendite dum movo. Interese, uzado de bremso subite kaj sen taktiko dum movo povas esti pli dangxera.
Cxiu normala homo ankau devas havi sistemon de bremso kiu li au sxi uzas sinregadon. Tia sistemo estas nomata sinrego au sobreco. Gxi estas ago de rego au venko de oniaj agoj, emocioj, deziroj kaj pasioj, precipe oniaj voluptaj apetitoj. La Sankta Biblio instruas ke sinrego estas virto kiun cxiu kristano devas fari (Sentencoj 23:1-3; 25:16; Daniel 1:8, 12-16; 1 Korintanoj 7:9; 9:25; Galatoj 5:22-23; 1 Tesalonikanoj 5:6-8; 1 Timoteo 3:2-3, 8; Tito 1:8; 2:2-3, 12; 1 Petro 1:13; 2 Petro 1:6). Nur tiuj kiuj lasas lokon al Dio en iliaj vivoj kaj igas Lian gracon kiel la bremsan fluidon havos efikan bremson nomatan sinregon au sobrecon.
Estas bedaurinde ke kelkaj homoj ne havas cxi tiun gravan virton. Ili ne scias kiel regi sin kiam estas plej grave. Nemirinde, tiaj homoj faras aferojn ielmaniere al sia malprofito. Ilia manko de sinrego jam kauzis, kaj ankorau kauzas, eviteblan detruon al ilia reputo.
Cxu vi havas bremson en via vivo? Kiel efika estas via bremso? Kiel vi regas vin, viajn agojn, emociojn, dezirojn kaj pasiojn, precipe viajn voluptajn apetitojn? Cxu vi havas efikan regon sur vi kaj cxi tiuj aferoj? Pregxu ke la Eternulo helpu vin kutime prizorgi la bremson de via vivo kaj uzi gxin efike.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, April 9, 2011

ROK' ETERNA

Estimataj,
ROK' ETERNA
"Cxar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono; Li kasxos min en sekreta loko de Sia tendo; Sur rokon Li levos min." (Psalmo 27:5).
La himno "Rok' eterna" estas unu el la plej konataj kaj plej amataj himnoj. Augustus M. Toplady (1740-1778), pastoro de Anglikana konfesio, verkis gxin. La forta deklaro de la himno pri Jesuo Kristo kaj Lia faro sur la kruco kiel la ununura espero de savo por homo el jugxo kiun lia peko meritas donas al gxi lokon de honoro inter himnoj de graco. La analogio de Jesuo Kristo al roko havas siajn radikojn en la Sankta Biblio. Efektive, la vorto "roko" estas kutime uzata figure en la Sankta Biblio por diskuti pri Dio kaj Jesuo Kristo. Kiel Roko, Dio estas la Kreinto (Readmono 32:18), la forto de Lia popolo (Readmono 32:4), la defendo kaj rifugxo de Lia popolo (Psalmo 31:2-3; 94:22), kaj la savo de Lia popolo (Readmono 32:15; Psalmo 89:26). En la Nova Testamento, Jesuo Kristo estas la Roko el kiu la Spirito de vivo fluas (Johano 4:13-14; 1 Korintanoj 10:4), la fondajxo de la eklezio (Mateo 16:18) kaj gxia bazangula sxtono (Efesanoj 2:20). Aludante al la Izraelidoj dum ilia vagado en dezerto, Paulo skribis, "...cxar ili trinkis el spirita roko, kiu ilin sekvis; kaj la roko estis Kristo" (1 Korintanoj 10:4). Paulo sxanje aludis al la okazajxo rakontita en Eliro 17:6. Moseo, je la ordono de Dio, frapis la rokon en Horeb, mirakle elportante bezonitan provizon de akvo por la popolo de Dio. La fizika roko estas la bildo de Jesuo Kristo frapita por provizi la "akvon" bezonatan por kontentigi la spiritan bezonon de pekanta homo. Aldone, estas multaj versikloj de Malnova Testamento al la Eternulo kiel la "Roko" au "Roko de savo".
La preciza bildo de Jesuo Kristo kiel roko malfernita por provizi lokon de spirita rifugxejo por pekantaj homoj estas certe cxerpita el la sperto de Moseo rakontita en Eliro 33:20-23. Cxar Moseo, falinta homo, ne povis vidi la vizagxon de Dio kaj vivi, Dio mem protektis Moseon metante lin en la fendon de roko dum Li pasis. Same, kasxante en Jesuo Kristo, la Roko je la kruco, la kredanto estas protektita de la eterna morto kiun li alfrontus kiam li staros antau la sankta, virta Dio.
Cxi tiu himno ja emfazas la klaran instruon de la Sankta Biblio pri la tuta maleblo de homo, iel, doni al Dio ion ajn por akiri au meriti savon. Paulo diris al Tito, "...ne per laboroj faritaj en justeco, kiujn ni mem farus, sed lau Sia kompato [Jesuo Kristo] savis nin" (Tito 3:5a. Vidu ankau: Romanoj 3:20, 28; 4:5; 11:6; Galatoj 2:16; 3:16-21; Efesanoj 2:8-9; 2 Timoteo 1:9).
Cxu vi estas en la fendo de cxi tiu Roko, au cxu vi ankorau fidas al viaj penoj esti savita? Kasxu vin en Li, kaj vi neniam bedauros ke vi faris tiel!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

Saturday, April 2, 2011

FARU GXIN DENOVE!

Estimataj,
FARU GXIN DENOVE!
"Kaj responde Simon diris: Estro, ni jam laboris la tutan nokton kaj kaptis nenion; tamen lau via diro mi mallevos la retojn" (Luko 5:5).
Simon Petro kaj liaj kunuloj estis profesiaj fisxkaptistoj kiuj sciis cxion kion oni devas scii por kapti fisxojn sukcese je la familiara lago Genesaret. Ili laboris tra la nokto por kapti fisxojn sed ili ne povis. Je la mateno, Simon Petro jam perdis la esperon kapti ian fisxon tiutage kiam li preparigxis iri hejmen sen fisxoj. Tamen, lia sxipeto farigxis predika ilo por Jesuo Kristo. Post Sia predikado, Jesuo diris al Petro forsxovi lian reton gxis la profundo de la lago. Ordinare, Petro devus debati kun Jesuo ke tiu tempo ne estas la gxusta tempo fari tian agon, krome, li kaj liaj kunuloj jam faris gxin je la gxusta tempo nokte sen sukceso. Tamen, cxar Jesuo diris tiel, Petro estis preta obei. Li forsxovis sian reton en la lagon kaj li havis grandan kapton de fisxoj.
Multaj homoj jam faris penojn sukcesi je multaj klopodoj. Ili jam aplikis siajn profesiajn sciojn sen sukceso. Multaj el tiaj homoj pensas perdi esperon au jam perdis esperon je tiaj klopodoj. Tamen, pliaj penoj kaj persisto igos ilin havi sukceson, precipe se ili povus fidi al Dio kiu povas turni la neeblon al eblo.
Kion vi jam faris au ankorau faras kiu estas sen dezirata rezulto? Cxu vi pensas forlasi tiun aferon? Ne perdu esperon je gxi! Faru gxin denove precipe kun fido al Dio. "Se vi povas! Cxio estas ebla por kredanto" (Marko 9:23).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).