Estimataj,
PRIZORGU VIAJN GEPATROJN
"Jesuo, rigardante Sian patrinon, kaj la apudstarantan discxiplon, kiun Li amis, diris al Sia patrino: Virino, jen via filo! Tiam Li diris al la discxiplo: Jen via patrino!" (Johano 19: 26-27).
Dum Jesuo Kristo estis krucumita, multaj homoj venis por atesti la okazon. La virinoj kiuj jam estis kun Jesuo Kristo ekde la tempo kiam Li estis en Galileo estis tie. Ili staris cxe la kruco. Inter ili estis Lia patrino. Kiam Li vidis sxin kaj la discxiplon kiun Li amis, Li faris cxi tiun deklaron, "Virino, jen via filo! ...Jen via patrino!" La deklaro estas esprimo de prizorgo por la patrino, ecx sur la kruco. La fakto ke Jesuo aludis Sian patrinon kiel "virino" kaj ne "patrino" jam igis kelkaj el Liaj kritikantoj akuzi Lin pri malhonoro al Sia patrino. Tamen, la esprimo estis kutima je Lia epoko kaj oni neniam rigardis gxin kiel signon de malhonoro. Lia respekto por Sia patrino igis Lin transdoni sxin al unu el Siaj fiditaj discxiploj por deca zorgo. Li volis ke sxi vidu la discxiplon kiel sian filon kaj la discxiplo vidu sxin kiel sian patrinon, kaj tial li prizorgu sxin. La discxiplo komprenis Lin kaj tuj prenis sxin en sian propran domon.
La apliko de cxi tiu deklaro estas ke infanoj devas prizorgi siajn gepatrojn, ecx kiam estas malfacile por ili fari tiele. Jesuo Kristo jam antaue kondamnis la agon de malzorgo de oniaj gepatroj dum oni servas Dion (vidu: Mateo 15:4-6;Marko 7:10-13). La kvina legxo jam ordonis devigon al gepatroj kiel religian devigon (Eliro 20:12; Readmono 5:16). Por infano ne prizorgi siajn gepatrojn precipe dum ili estas maljunaj estas peko.
Jesuo Kristo prizorgis Sian patrinon je Sia mortanta tempo. Cxu vi prizorgas viajn gepatrojn? Cxu ili povas pregxi por vi kaj beni vin je siaj mortantaj tempoj pro via prizorgo?
Dum kelkaj partoj de la mondo celebras la Tagon de la Patrino cxi-semajne, faru gxin kiel devon prizorgi, ne nur vian patrinon, sed viajn ambau gepatrojn. Se ili ne plu vivus, sercxu homojn kiujn vi povas prizorgi honore al viaj mortintaj gepatroj. Felicxan Tagon de la Patrino!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Pregxaj Petoj:
1. Dio, helpu min por ke mi povu prizorgi miajn gepatrojn je ilia maljuneco.
2. Helpu miajn infanojn por ke ili povu prizorgi min je mia maljuneco.
Saturday, May 8, 2010
Saturday, May 1, 2010
KIO ESTAS VIA FOKUSO?
Estimataj,
KIO ESTAS VIA FOKUSO?
"Kaj la sepdek revenis kun gxojo, dirante: Sinjoro, ecx la demonoj submetigxas al ni per via nomo. Kaj [Jesuo Kristo] diris al ili: ...ne gxoju pri tio, ke la spiritoj submetigxis al vi; sed gxoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la cxielo" (Luko 10:17-20).
"Se do vi estas levitaj kun Kristo, sercxu tion, kio estas supre, kie Kristo sidas dekstre de Dio. Atentu tion, kio estas supre, ne surterajxojn" (Koloseanoj 3:1-2).
Jesuo Kristo forsendis sepdek el Siaj discxiploj "duope antau sia vizagxo en cxiun urbon kaj cxiun lokon, kien li mem estis venonta" (Luko 10:1). La misio estis granda sukceso dum la discxiploj revenis kun multaj atestoj. La discxiploj diris la atestojn al Jesuo Kristo kun granda gxojo. Sendube, ilia fokuso estis sur la sukceso. Tamen,re-asertinte la venkon de la discxiploj super la Diablo kaj liaj subuloj, Jesuo Kristo redirektis ilian fokuson al pli bona afero kaj loko: cxielo.
Multaj kristanoj nuntempe fokusas al sukcesoj en akademiaj, okupaj, edzecaj, financaj, kaj/au ecx spiritaj klopodoj. Plej precipe, multaj servistoj de Dio igas la euforion de diservaj sukcesoj superi la decidigan celonatingi cxielon kaj akiri rekompecojn en cxielo. Ili estas superigitaj kaj sxajne kontentigitaj pro siaj sukcesaj diservoj. Ne mirinde, multaj el tiaj servantoj de Dio ne prizorgas kiel ili akiras tian sukceson. Sukceso je ia ajn klopodo estas bona, sed tio devas ne esti la fokuso de iu tauga-anima kristano. La fokuso devas esti cxielo kaj la rekompecoj kiujn oni akiros tie.
Kio estas via fokuso surtere? Cxu gxi estas surtera sukceso? Kiel servanto de la evangelio, kio igas vin gxoji dum vi faras la diservon? Cxu gxi estas la sukceso kiun vi akiras je la diservo? Via fokuso estu la fakto ke vi laboras kun Dio kaj ke Li rekompencos vin laue je Lia cxiela regno. Kio estas via fokuso?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Saturday, April 24, 2010
NE MALTRANKVILIGXU VIA KORO
Estimataj,
NE MALTRANKVILIGXU VIA KORO
"Ne maltrankviligxu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankau al mi…. Ne maltrankviligxu via koro, nek senkuragxigxu" (Johano 14: 1, 27).
Estas multe da problemoj kaj malfacilajxoj nuntempe kiuj faras la mondon neeltenebla por vivado. Neniu estas imuna kontrau cxi tiuj aferoj kiuj alfrontas homaron cxiutage. Multaj perdis cxiujn esperojn kaj atendas la plej malbonon. Kelkaj jam mortigis sin pro tio. Tamen, je cxi tio, Jesuo Kristo diras, "Ne maltrankviligxu via koro."
Jesuo Kristo estis kun Siaj disxciploj en la supra cxambro donante Sian adiauan parolon dum Li faris cxi tiun deklaron. Liaj disxciploj maltrankviligxis pro kelkaj eventoj kiujn Jesuo Kristo antaudiris: Li foriros (Johano 7:34; 8:21; 12:8, 35; 13:33); Li mortos (Johano 12:32-33); Unu el ili estos perfidanto (Johano 13:21); Satano agos kontrau cxiuj ili (Luko 22:31-32); ili ne povos sekvi lin kien Li iros (Johano 13:36); Petro malkonfesos Lin trifoje (Johano 13:38); kaj cxiuj ili ofendigxos pro Li (Mateo 26:31). Tamen, Jesuo Kristo konsilis ilin fidi al Li (Johano 14:1). Li reale diris ke ili devus kredi je, resti en, fidi al, kaj dependi de Li. Fido estas la granda kontrauveneno por afliktita koro. Vidante Dion super niaj problemoj niaj koroj ne maltrankviligxos.
Jesuo Kristo ne nur diris al Siaj disxciploj fidi al Li kiel kontrauveneno por iliaj afliktitaj koroj, Li ankau donis al ili kialojn por Sia admono. Li asertis la realecon de cxielo kie Li estis ironta prepari lokon por la disxciploj (kiel same aliaj kredantoj), kaj reveni por preni ilin(Johano 14:2-3). La rekompenco de kristana servo en la estonto estas kuragxigo por la discxiploj kaj ecx kredantoj nuntempe persisti en afliktoj de kredo.
Jesuo Kristo ne forlasos Siajn discxiplojn en la mondo. Li promesis ke la Patro sendos alian Konsolanton al ili, Iu kiu restos kun ili por eterne (Johano 14:15-17, 26). Cxi tiu estos la Sankta Spirito.
Malgrau tio ke Jesuo Kristo forlasis Siajn discxiplojn, Li donos al ili Sian pacon (John 14:27). Cxi tiu paco estos malsama ol la monda paco au ia ajn paco kiun ili povas pripensi. Sed cxi tiu paco, lau Paulo, "…superas cxian intelekton, [kaj gxi] gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo" (Filipanoj 4:7). Cxi tio estos por ili, kiel parto de iliaj vivoj en eterneco, sed kiel grava aspekto de iliaj vivoj surtere. La paco estas ankau por cxiuj kiuj tute fidas al Jesuo Kristo.
Jesuo Kristo mallonge menciis gxin dum Li finis Sian adiauan parolon ke Li jam venkis Satanon, la princon de cxi tiu mondo (Johano 14:30). Satano ja venis al cxi tiu mondo, tamen li ne venkos la discxiplojn. Jesuo Kristo reasertis cxi tion en Johano 16:33 ke Li jam venkis la mondon.
Kion vi travivas kiu maltrankviligas vian koron? Memoru la admonon de Jesuo Kristo, "Ne maltrankviligxu via koro." Li jam iris por prepari nian eternan lokon por ni. Li revenos por preni nin al Li. Venu al Dio per Li, la ununura vera Vojo. Lasu la Sanktan Spiriton fari Sian volon en via vivo. Vi spertos Lian pacon. "Cxar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj (2 Korintanoj 4:17-18).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 17-a Oktobro, 2004.
Saturday, April 17, 2010
PRO KIO VI ESTOS REMEMORIGITA?
Estimataj,
PRO KIO VI ESTOS REMEMORIGITA?
"La memoro de piulo estas benata; Sed la nomo de malpiuloj forputros" (Sentencoj 10:7).
"Cxar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne" (Psalmo 112:6).
Dum mi farigxas plia aktiva je la Facebook (iu popular reta socia interliga servo), mi skanis kelkajn el miaj memoreblaj fotoj kaj metis ilin sur mia Facebook. Unu el la fotoj estas tiu de mia mortinta mentoro, frato, amiko, kaj pastoro - mortinta pastoro Goke Adeleke - kiu mortis antau kvin jaroj je auta akcidento je la cxefa agxo de 37 jaroj. El la fotoj kiujn mi metis sur mia Facebook je unu tago, la foto de cxi tiu estimata viro de Dio ricevis la plej multon da atento kaj komentoj de miaj retaj Facebook-aj amikoj kaj aliaj homoj kiuj povis vidis gxin. Estis pli ol kvardek komentoj en la dauro de dudek kvar horoj pri la virtoj de cxi tiu homo. Mi ne povis konservi cxi tion al mi kaj mi montris ilin al alia pastoro cxe mia oficejo. Post pensado dum kelkaj minutoj, la pastoro faris penseman rimarkon. Li diris, "Se iu el ni mortus hodiau, pro kio ni estos rememorigita? Kion homo diros pri ni?" Interese, aliaj unu au du komentantoj sur la Facebook poste donis similajn komentojn pri cxi tiu neforgesebla viro de Dio.
Nuntempe, multaj homoj ankorau vivas, sed homoj jam forgesis pri ili cxar ili ne havas ian bonan virton rememoreblan. Rememoro de multaj homoj estas pri la malbono kiun ili faris, kaj ankorau faras. Tamen, multaj homoj estas "cxiamverda kreskajxo" je la memoro de homoj pro iliaj virtoj. Iu Joruba dirajxo estas jene, "Arise ni arika, arika ni baba iregun. Ohun ti a ba se ni oni, oro itan ni bi o di ola." (Litere, homoj rememoras pri vi tion kion vi faris au faras.)
Pro kio vi estos rememorigita ecx antau ol vi mortos? Se homoj havus la oportunon honeste komenti pri vi, kion vi diros pri vi? Cxu ili diros bonajxojn pri vi? Ja, benata estas la memoro de piulo, kaj oni nemiam forgesos ilin. Pro kio vi estos rememorigita de homoj kiuj konas vin hodiau?
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estas dedicxita al la neforgesebla mortinta pastoro Josiah Adegoke Adeleke (la 3-an de Februaro, 1967-la 11-an de Januaro, 2005). Se vi komprenus la anglan, vi povas legi la komentojn pri li sur Facebook cxe http://www.facebook.com/photo.php?pid=3683041&l=373c908e9a&id=504257534 kaj eble aligxi al liaj estimantoj sur Facebook cxe http://www.facebook.com/pages/Late-Reverend-Goke-Adeleke/113953761949906?v=wall. Dio benu vin!
Saturday, April 10, 2010
VIAJ MALAMIKOJ NE MORTOS (Repliko)
Estimataj,
VIAJ MALAMIKOJ NE MORTOS (Repliko)
"Kiam falas via malamiko, ne gxoju, kaj cxe lia malfeliĉo via koro ne plezurigxu" (Sentencoj 24:17).
"Vi audis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon, kaj malamu viajn malamikojn; sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj pregxu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la cxielo; cxar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn" (Mateo 5:43-45).
Mi malofte skribas replikon pri miaj antauaj mesagxoj au sciigas la reagojn de homoj al tiaj mesagxoj kaj miaj respondoj al aliaj homoj. Tamen, mi skribu replikon pri iu mesagxo kiun mi dissendis antau nelonge bazita je kelkaj el la reagoj de homoj al gxi. La mesagxo temas pri nepregxo kontrau onia malamikoj au deziro al ili de malfelicxo. Jen du el la reagoj kiujn mi ricevis kaj miaj respondoj:
Reago Unua: "Je spirita milito, la pregxoj estas multfoje direktitaj al la spiritoj kiuj regas la malamikojn. Tio kion ni ne vidas estas pli ol tio kion ni vidas. La fakto ke kelkaj eklezioj pregxadas kelkajn strangajn pregxojn kiel "falu kaj mortu" ne signifas ke tiaj pregxoj estas celitaj al homoj sed la malvirtaj spiritoj kiuj subtenas la agojn de la malamiko."
Mia Respondo: "Estas interese noti ke spiritoj au demonoj ne mortas! Pregxi por ilia morto estas malsxparo de onia alte valora tempo. Anstatau fokusi sur la malamiko au la spirito kiu subtenas lin, estas pli bone fokusi sur Dio kaj tio kion Li faros por ni, ne la malamiko au lia malbona spirito. Dio scias kiel Li traktos la malamikon kaj la spiriton kiu regas lin."
Reago Dua: "La malamiko devas morti. Sorcxistinon ni ne lasos vivi."
Mia Respondo: "Tio montras ke vi ne estas Kristo-animo-hava! Vi ankorau vivas je la tempo de la Malnova Testamento. Tio estas aludo al la Legxo de Moseo (vidu: Eliro 22:17; Levidoj 20:27). Jesuo Kristo instruis je multaj lokoj ke ni devas pregxi POR kaj beni niajn malamikojn (vidu: Mateo 43-48; Luko 6:27-35). Li elmontris cxi tion sur la kruco (vidu: Luko 23:34; 1 Petro 2:23). Stefano sekvis la ekzemplon (Agoj 7:60) Paulo kaj Petro ankau instruis ke ni ne devas malbeni niajn malamikojn (vidu: Romanoj 12:14-21; 1 Petro 3:9). Kie tiam, se ne en la Malnova Testamento, vi havas vian instruon de malbenado de malamikoj?"
Efektive estas kelkaj asertitaj malamikoj kiujn oni eble konas kiuj ja laboras kontrau onian bonon. Multaj okazoj okazas, precipe je cxi tiu parto de la mondo. Iu ecx diris al mi tion kio lia patro faracxis al li. Tamen, cxu ni bazas nian kredon sur cirkonstanco au la vorto de Dio? La Sankta Biblio diras, "Pregxu POR kaj benu viajn malamikojn," sed cirkonstancoj kaj homa naturo diras, "Malbenu kaj ecx mortigu viajn malamikojn, se eble." Ne gravas la cirkonstanco, mi sekvos la vorton de Dio kaj lasos cxion al Dio. Li faru tion kion Li volas. Se Li permesus al la malamikoj sukcesi, gxi estas por Lia pli bona celo por mi. Mi atendos la pli bonan planon de Dio per la faroj de malamikoj ol fari mian bonan planon forigante la malamikon miarimede. Miaj malamikoj ne mortos!
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Sendu viajn reagojn rekte al mi cxe spiritualdigest@yahoo.com. Dio benu vin!
Saturday, March 27, 2010
VIAJ MALAMIKOJ NE MORTOS
Estimataj,
VIAJ MALAMIKOJ NE MORTOS
"Kiam la regxo David venis gxis Bahxurim, ...Sximei, filo de Gera; elirante, li sencxese insultadis. Li jxetis sxtonojn sur Davidon kaj sur cxiujn servantojn de la regxo David" (2 Samuel 16:5-6).
"...tiam Sximei, filo de Gera, falis antau la regxo..." (2 Samuel 19:19b).
Estas fifama tendenco inter kelkaj kristanoj kaj kristanaj konfesioj: malbenante oniajn sxajnajn malamikojn kaj dezirante ke ili mortu. Tamen, cxi tiu tendenco estas kontraubiblia kaj gxi igas homojn vengxi anstatau lasi vengxon al Dio kiu jam promesis fari tiele laue (vidu: Romanoj 12:17-21; Levidoj 19:8; Hebreoj 10:30; Mateo 5:43-48; Luko 6:32-36). Krome, multaj ekzemploj el la Sankta Biblio kaj historio jam montris ke estas plibone por la malamikoj esti vivaj kaj ne nur vidi la plibonon de siaj malamatoj, sed ecx veni kaj gxui parton de la plibono je la kompato de tiuj malamatoj.
Sximei, filo de Gera el la tribo de Benjamin estis subtenanto de la regno de Saulo dum la regno de David kiel la regxo de Izrael. Estis okazo por li publike insultadi Davidon dum Absalom, unu el la filoj de David pruvis renversi lin. Dum David kaj homoj kiuj estis lojalaj al li forkuris, Sximei venis kaj malbenis Davidon kaj kulpigis lin pro la falo de Saulo. Li ecx "jxetis sxtonojn sur Davidon kaj sur [liajn] servantojn." Abisxai, unu el la soldatoj de David volis iri kaj mortigi Sximei-n, sed David ne permesis al li. David anstataue permesis al Dio pravigi lin. Sximei faris sian plej malbonon tiutage. Li eble poste aligxis al la soldataro de Absalom kiu militis kontrau la soldataro de David. Kvankam estis multaj viktimoj je la kampo de Absalom antau la morto de Absalom kaj venko de la homoj de David, Sximei estis viva atesti la revenon de David al la trono. Li poste venis por pardonpeti al David, kaj lia daura vivado estas je la kompato de David.
La historio de Josef kaj liaj fratoj estas klasika. Se la fratoj kiuj estis evidentaj malamikoj de Josef jam estus mortintaj antau lia plialtigo en Egiptujo, kaj se ilia daura vivado ne estus je la kompato de Josef, la historio ne suficxe estus instruema.
Vi ne devas pregxi por la morto au malfelicxo de viaj malamikoj. Antataue, pregxu ke Dio levu vin supre viaj malamikoj. Viaj malamikoj ne mortos! Ili vivos por vidi la bonon de Dio en via vivo, kaj ili venos por pardonpeti al vi pro ilia malamo. La Eternulo ja gloros Sin je via vivo je la nomo de Jesuo. Amen.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro)
Saturday, March 20, 2010
NE EKZISTAS MALBENO, SED...
Estimataj,
NE EKZISTAS MALBENO, SED...
“Li ne vidis pekon cxe Jakob, Kaj Li ne rimarkis malpiecon cxe Izrael; La Eternulo, lia Dio, estas kun li, Kaj regxa aklamado estas cxe li. Dio, kiu elkondukis ilin el Egiptujo, Estas por ili kiel la forto de bubalo. Cxar ne ekzistas sorcxado en Jakob, Nek augurado en Izrael” (Nombroj 23:21-23).
“Kaj Izrael logxis en Sxitim, kaj la popolo komencis malcxastadi kun la filinoj de Moab. Kaj ili invitadis la popolon al la oferoj de siaj dioj, kaj la popolo mangxadis kaj klinigxadis antau iliaj dioj. Kaj Izrael aligxis al Baal-Peor; kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontrau Izrael” (Nombroj 25:1-3).
Dum la Izraelidoj estis enirontaj la Promesitan Landon post kvar dek jaroj de vagado en la deserto je sia eliro el la lando de sklaveco, Balak, la regxo de Moab dungis Bileamon, iun diveniston, por veni kaj malbeni la Izraelidojn por ke li, Balak, povu militi kontrau la Izraelidoj kaj venki ilin. Tamen, Bileam sciis ke la Izraelidoj estis benita popolo de Dio kaj ke ili ne povis esti malbenitaj. Li hezite venis por fari la malbonan asignon, kvankam kondicxe ke li estu permesita de Dio malbeni la Izraelidojn. Estis evidente el liaj kvar orakoloj ke la popolo Izraela ne povis esti malbenita. Efektive, li benis je cxiu okazo ke Balak volis ke li malbenu ilin je la malplezuro de Balak. Li emfaze diris je unu de siaj orakoloj ke ekzistas nenia malbeno kontrau la Izraelidoj cxar ilia Dio estis kun ili. Tamen, li sciis alian rimedon kiun la Eternulo povis turni kontrau Sia benita popolo: peko! Li instruis al Balak por igi la Moabajn virinojn logi la Izraelidojn en malcxastecon kaj idolecon (vidu: Nombroj 25:1-3; 31:16; Apokalipso 2:4). Cxi tio igis Dio esti kolera kun Sia popolo, kaj 24,000 homoj mortis inter la Izraelidoj je unu tago. Tio kion malbeno ne povis fari, peko facile faris!
Ne ekzistas malbeno, sorcxado, augurado, au ia ajn malbono planita au alvokita kontrau iu vera infano de Dio kiu plenumos (vidu: Jesaja 54:17). Tamen, malgrau la fakto ke peko ne kauzas cxiun katastrofon, gxi povas kauzi ruinigan detruegon al iu ajn pekanta infano de Dio. Satano scias ke Dio konstruas fortigitan bordon cxirkau Siaj amatoj, sed li ankau scias ke li povas kauzi sian detruego al iu ajn ribela kristano.
Cxu vi ribelas je via rilato kun Dio? Vi donas al la diablo la oportunon laboracxi je via vivo. Prizorgu ke VI ne malstrecxu la fortigitan bordon kiun Dio jam konstruis cxirkau vi. Ne ekzistas malbeno, sed....
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
Subscribe to:
Posts (Atom)