Saturday, March 25, 2017

DIO NE ESTAS SILENTA!

Estimataj, DIO NE ESTAS SILENTA! “Ho Dio, ne silentu; Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio! CXar jen Viaj malamikoj ekbruis, Kaj Viaj malamantoj levis la kapon” (Psalm 83:2-3). Antau malmultaj tagoj, teroristo enpusxis auton en piedirantojn sur Ponto de Westminster en Londono, Britio, ponardis policiston, kaj provis eniri la parlamentkonstruajxon antau ol la polico mortigis lin. Krom la policisto kaj la atakanto, iu alia nombro da homoj estis laudire mortintaj dum multaj estis enhospitaligitaj pro la terorisma atako. Cxi tio ne estis la unua terorista atako kontrau sensuspektaj senkulpuloj en Londono kaj aliloke en la mondo. La sencxesaj atakoj de Boko Haram terorisma grupo en nordorienta Nigxerio kaj aliaj najbaraj landoj estas ankorau fresxaj en onia memoro. Foje, mi scivolas, kion cxi tiuj teroristoj devenas de tiuj murdemaj kaj memmortigaj atakoj. Kiel studento de pacaj studoj, mi lernis ke krom kialoj asociitaj kun etno-naciismo, fremdigxo/diskriminacio, soci-ekonomia statuso, politikaj plendoj kaj hazarda insurgento, religio estas la cxefa kialo de la terorismo. Plej ofte terorismaj atakoj estis efektivigitaj kun religia kialoj. Estas kvazau tiuj teroristoj sxajne batalas por sia religio kaj, amuze, por la fondinto kaj la dio de la religio. La fakto ke la cxiopova Dio estas sxajne silenta kaj permesas la plej multajn el tiuj teroristaj atakoj por esti sukcesaj faras ke tiuj senkoraj homoj kaj iliaj kunlaborantoj opinias ke ili batalas justa kauzo. Kiel multaj aliaj homoj, ecx nuntempe, la psalmisto je Psalmo 83 pensis ke Dio estas silenta al tiuj malbonvolaj agoj kontrau la homaro kaj homoj de Dio. Li do pregxis, ke Dio povu levigxi kaj batali kontrau tiuj malamikoj de progreso. Tamen, Dio NE estas silenta. En Sia boneco kaj toleremeco, Li sopiras, ke tiuj senkoraj homoj venu al pento. Apostolo Paulo diris, "Au cxu vi malestimas la ricxecon de Lia boneco kaj toleremeco kaj pacienco, ne sciante, ke la boneco de Dio alkondukas vin al pento?" (Romanoj 2:4. Vidu ankau: 2 Petro 3: 9). Eble sxajnas, kvazau cxi tiuj krimintoj de malbono sukcesas en iliaj malbonaj agoj. Tamen, Dio elmontros ilin kaj jugxos ilin unutage. La verkinto de Predikanto diris: " Cxar cxiun faron Dio venigos al jugxo, ecx cxion kasxitan, cxu gxi estas bona au malbona" (12:14. Vidu ankau: 3:17; 11:9; Psalmo 96:13; Mateo 10:26; Romanoj 2:16; 1 Korintanoj 4:5; 2 Korintanoj 5:10; Apokalipso 20:11-15). Eble sxajnas, kvazau Dio estas silenta nuntempe. Dio ne estas silenta. Cxu vi estas teroristo au kunlaboranto de teroristoj? Dio ne estas silenta. Cxu vi estas viktimo de terorismo au ajna formo de malbonajxo? Dio ne estas silenta. Cxu vi pregxas ke Dio cxesigu cxiujn tiujn malbonajxojn en la mondo? Dio ne estas silenta. Li agos iutage. Tamen, kiam Li agus en la jugxo, cxu Li rekomendos au kondamnos vin? Memoru, "Terure estas fali en la manojn de la vivanta Dio" (Hebreoj 10:31). Dio ne estas silenta Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke Dio levigxu kaj metu finon je cxiuj terorismaj agadoj en la mondo.

Saturday, March 18, 2017

...TIAM KIAL VI TROZORGAS?

Estimataj, ...TIAM KIAL VI TROZORGAS? “Pri nenio trozorgu; sed pri cxio, per pregxo kaj peto kun dankesprimo, viaj deziroj sciigxu al Dio. Kaj la paco de Dio, kiu superas cxian intelekton, gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo” (Filipianoj 4:6-7). Antaunelonge mi ricevis vídeoklipon tra unu el miaj WhatsApp-aj grupoj kiuj estas tre inspira por mi. En la klipo, oni humure prezentis sentempan veron pri trozorgo retorike demandanta kelkajn demandojn. Mi provu transskribi parton de lia prezento: "Cxu vi havas problemon en la vivo? Ne. Tiam kial vi trozorgas? Cxu vi havas problemon en la vivo? Jes. Cxu vi povas fari ion pri gxi? Jes. Tiam kial vi trozorgas? Cxu vi havas problemon en la vivo? Jes. Cxu vi povas fari ion pri gxi? Ne. Tiam kial vi trozorgas?” La prezento povas sxajni humura, sed gxi estas io pri kio oni devas pripensi. Kial vi trozorgas pro problemo kiu ne ekzistas? Kial vi trozorgas pro problemo pri kiu vi povas fari ion? Cxefe, kial vi trozorgas pro problemo pri kiu vi ne eblas rekte fari ion? Tiam kial vi trozorgas? Tiu prezentanto ne kompletigis la sentempan veron pri trozorgo. Oni povas ne trozorgi pri neekzistanta problemo, problemo pri kiu oni povas facile trovi solvon, au plej precipe problemo pri kiu oni ne povas solvi per si mem. Tamen, estas kontrauvenenoj por trozorgo: pregxo kaj fido. Cxiu kiu povas pregxi al kaj fidi je Dio ne trozorgu, sed havu mensan pacon malgrau la problemo. Estas multaj bibliaj instruoj en subteno de tio. Krom Filipianoj 4:6-7 (citita supre); Psalmo 23:4; 56:3; Sentencoj 3:5-6; 12:25; Mateo 11:28-30; Luko 12:24-34; Johano 14:27; Romanoj 8:38; Koloseanoj 3:15; 2 Tesalonikanoj 3:16; Hebreoj 13:5-6 kaj multaj aliaj Biblio verskiloj, konsideru cxi tiujn verskilojn cititajn sube: “Tial mi diras al vi: Ne zorgu pri via vivo, kion vi mangxu, au kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Cxu la vivo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo? ...Kaj kial vi zorgas pri vestaĵo? …Tial ne zorgu, dirante: Kion ni mangxu? au: Kion ni trinku? au: Kion ni surmetu? ...Tial ne zorgu pri la morgaua tago, cxar la morgaua tago zorgos pri si mem. Suficxa por la tago estas gxia propra malbono” (Mateo 6:25-34). “Metu vian sxargxon sur la Eternulon, Kaj Li vin subtenos; Neniam Li lasos fali piulon” (Psalmo 55:23). “Humiligu vin do sub la potencan manon de Dio, por ke Li altigu vin gxustatempe; surĵetante sur Lin cxian vian zorgon, cxar Li zorgas pri vi” (1 Peter 5:6-7). Vi eble ne povas fari ion ajn pri la problemo de via vivo, sed vi havas zorgantan Dion kiu pretas auskulti vin kaj doni al vi Sian pacon kiam vi pregxas al kaj fidu je Li, tiam kial vi trozorgas? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi ne trozorgu, sed cxiam pregxu al kaj fidu je Dio negrave la problemo de via vivo.

Saturday, March 11, 2017

GRACO PLI GRANDA OL NIA PEKO

Estimataj, GRACO PLI GRANDA OL NIA PEKO "Kaj la legxo eniris, por ke la eraro plimultigxu; sed kie peko plimultigxis, graco multe pli superabundis, por ke tiel same, kiel la peko regxis en morto, la graco regxu per justeco gxis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro" (Romanoj 5:20-21). Kio estas graco? Simple, graco estas nemeritita favoro donita de Dio al nemeritintaj pekuloj kiuj venas al Li per la fido al la Sinjoro Jesuo Kristo. Tiu graco estas cxefa koncepto en la kristana kredo, estas multe pli granda ol la pekoj de la pekuloj (vidu: Romanoj 5:20-21). Tio estas la mesagxo kiun Julia Harriet Johnston (1849-1919) komunikis en sia populara angla himno, GRACE GREATER THAN OUR SIN [esperante: GRACO PLI GRANDA OL NIA PEKO]. Julia estis filino de presbiteriana pastoro. Sxi estis tre aktiva en dimancxa lernejo en sia pregxejo kaj ankau en la Presbiteriana Misia Soco de Peorio, Ilinojo, Usono. Julia Johnston vidis cxi tiun gracon kiel mirindajxon de amanta Dio. Malgrau la fakto ke la peko de homo faras lin kulpa antau Dio, kaj cxi tiu faras homon esti en malespero kaj li provas veni al Dio je liaj terminoj, la graco estas ege pli granda ol ajna peko au kulpo kiun iu povas havi. Gxi estas la produkto de la sango de Jesuo Kristo versxita sur la kruco de Kalvario. La sango forlavas cxiun makulon de peko kaj faras la pekulon blanka kiel negxo. Julia substrekis ke cxi tiu graco estas mirinda, senfina kaj nekomparebla, kaj oni donis gxin al cxiuj kiuj kredas je Jesuo Kristo. Klariginte la eniron de peko en la homaron tra Adamo kiu provokis jugxon, kaj la justeco kiu venis tra la obeemo de Jesuo Kristo, Apostolo Paulo sugestis ke la graco de Dio estas multe pli granda ol la peko (vidu: Romanoj 5:12-21) . Sen cxi tiu graco, neniu povas esti savita. Nur tiuj, kiuj venas tra fido al Dio per Jesuo Kristo povas havi gxin. Gxi ne estas per homaj klopodoj (vidu: Efesanoj 2:5-10). Tamen, graco povas esti ege pli granda ol ajna peko, gxi neniam estas licenco peki. Apostolo Paulo emfaze diris ke ni ne povas daurigi en peko kaj atendi ke la graco de Dio abundas (vidu: Romanoj 6:1-2). La fakto ke ni havas la gracon de Dio farus nin peni travivi senpekan vivon. Iu kiu havas la gracon de Dio, ne plu pekos (vidu: 1 Johano 3:7-9). Kian grandan sxancon ni havas: havi gracon kiu estas multe pli granda ol niaj pekoj! Tamen, cxu vi havas tiun gracon? Memoru, gxi estas nemeritita favoro kiun vi povas havi per fido en Jesuo Kristo. Au, cxu vi ankorau provas akiri gxin tra via homaj klopodoj? Vi estas invitita akcepti tiun gracon. Cxu vi jam obeis tiun inviton? Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke la graco de Dio estu abunda en via vivo, kaj ke vi ne misuzu tiun gracon.

Saturday, March 4, 2017

IDOLOJ DE LA KORO

Estimataj, IDOLOJ DE LA KORO “Ne faru al vi idolon, nek bildon de io, kio estas en la cxielo supre au sur la tero malsupre au en la akvo sub la tero; ne klinigxu antau ili kaj ne servu ilin; cxar Mi, la Eternulo, via Dio, estas Dio severa…” (Eliro 20:4-5). “Ho filo de homo! Cxi tiuj homoj levis siajn idolojn en sian koron, kaj allogilon de sia malpieco ili starigis antau sia vizagxo…” (Jehxezkel 14:3). La primitiva Afriko estis plena de idoloj. Ju pli mi sxatas la afrikan kulturon, des pli mi malamas gxian ligon kun idolkulto. Dank’ al Dio ke mi estas savita de cxiuj cxi tiuj prapatraj idoloj. Je Kristo, mi povas esti vera afrikano sen esti idolservanta. Tamen, kiam mi forigis ciujn cxi tiujn idolojn videblajn, kio pri la nevideblaj idoloj de la koro? Cxu mi estas libera de ili? Dio akuzis la ekzilitajn Izraelidojn pri idolservado de la koro. Kvankam, ili estis senditaj en ekzilon pro cxi tiu peko, ili daurigis gxin en la ekzilo. Interese, cxi tiu popolo ankorau volis audi de Dio, kio signifis ke ili eble ne konstatis ke ili starigis idolojn en siaj koroj kontrau la volo de Dio. Mi dubas cxu vi ankorau posedas iun videblan idolon kiun vi adoras. Tamen, kio pri la idoloj en via koro? Kiuj estas tiuj kiuj prenis la lokon de Dio en via koro? Cxu gxi estas mono, ofico, tempo, sportoj, plezuro, rekono, pozicio, viaj infanoj, via edz(in)o, aux ecx via vivo? Io ajn kion vi pli sxatas au amas ol Dion estas idolo de via koro. Forigu ilin nun kaj starigu Dion en Lia gxusta loko en via koro. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke vi povu forigi cxiujn idolojn kiuj prenas la lokon de Dio en via koro.