Saturday, January 28, 2017

CXU NI DEVUS METI ARMILOJN AU MORTIGI?

Estimataj, CXU NI DEVUS METI ARMILOJN AU MORTIGI? "Cxar kvankam ni iradas en karno, tamen ni ne militadas lau karno (cxar la iloj de nia militado estas ne laukarnaj, sed potencaj antau Dio por la dejxetado de fortikajxoj)... "(2 Korintanoj 10:3-4). "Surmetu la tutan armilaron de Dio, por ke vi povu kontraustari al la artifikoj de la diablo. Cxar nia luktado estas ne kontrau sango kaj karno, sed kontrau regantoj, kontrau autoritatoj, kontrau mondpotenculoj de la nuna mallumo, kontrau la spiritaroj de malbono en la cxielejoj. Tial prenu al vi la tutan armilaron de Dio..." (Efesanoj 6:11-13). Cxi tiu tempo ne estas la plej bona tempo por kristanoj precipe en la norda parto de Nigxerio kie ili alfrontas persekutojn de cxiuj specoj kiel mortigojn, kripligadon kaj detruon de posedajxoj de Boko Haram (unu el la plej mortigaj teroristaj grupoj en la mondo), "Fulani" pasxtistoj, kaj diskriminacio de malamikaj komunumoj kaj ecx registaro. Cxi tiuj persekutoj dauris sencxese dum jardekoj, sed ili nuntempe intensigxis. Kristanoj estas ja duarangaj civitanoj en plej multaj lokoj en la norda parto de Nigxerio kiuj estas regataj de islamanoj. Interese, estis tendenco inter kelkaj "fajraj kristanoj" ke kristanoj devus preni armilojn kaj komenci mortigi tiujn persekutantojn. Gxi farigxis debato sur socia amaskomunikilaro cxu kristanoj devus cedi al tiu alvoko au ne, cxu kristanoj devus preni armilojn au mortigi? Cxu tio estas la plej bona maniero por sin defendi au haltigi cxi tiun minacon? Kion la Sankta Biblio instruas pri tio? Cxi tiuj temoj ja estas etikaj, situaciaj kaj plej precipe teologiaj aferoj kiujn oni devas trakti kun zorgo. Cxi tiu mesagxo ne temas pri la etikaj kaj situaciaj aspektoj de tiuj problemoj. Certe, ili estas tre polemikaj. Tamen cxi tiu mesagxo temas pri mallonga substreko de la bibliaj instruoj pri kristana militado kaj kiel trakti onies perceptitajn malamikojn. Estas fakto ke kristanoj estas en milito, sed kristanaj militado estas ne laukarna au fizika cxar kristanoj ne vere batalas kontrau homoj, sed kontrau spiritaj fortoj kiuj subtenas la homojn (vidu: 2 Korintanoj 10:3-5; Efesanoj 6:10-12). Estos mislokita prioritato kaj miskalkulo de klopodoj por alfronti la malgxustan celon en militado de tiu grando. Batalante cxi tiun militadon, kristanoj devus vesti sin per kelkaj virtoj kiu utilos kiel armiloj. Tiuj virtoj priparolitaj en Efesanoj 6 kiel "la tutan armilaron de Dio" estas vero, justeco, la evangelio de paco, fido, savo, la vorto de Dio kaj pregxado (vidu: verskiloj 14-18). Tiu listo ne estas gxisfunda konsiderante aliajn verskilojn kiel 2 Korintanoj 10:6 kiu mencias obeemon; Jakobo 4:7 kiu mencias submetigxon al Dio; Romanoj 13:12 kiu mencias lumon; 1 Petro 4:1 kiu mencias distingivon suferi pro Kristo; Luko 21:36 kiu mencias vigladon, inter aliaj. Plie, malgrau la malamikeco de la malamikoj, Jesuo Kristo kaj la apostoloj instruis ke Kristanoj devas ami siajn malamikojn, kaj fari bonon al ili (vidu: Mateo 5:43-45; Luko 6:27-28; Romanoj 12:17-21; 1 Petro 3:9). Jesuo Kristo kaj la apostoloj ne nur instruas tion, ili vivis gxin (vidu: Luko 23:34; Agoj 7:59). Kristanoj devus NE preni armilojn au celi por mortigi iun ajn. Prefere, kristanoj devus esti pretaj por batali la bonan batalon de la fido – la kristanan militadon – dezirante surmeti la menciitan "tutan armilaron de Dio", tiam, venko estas certa kaj la regno de Dio surtere estos vastigita. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke vi okupigxas pri la kristana militado prave metante la tutan armilaron de Dio. PS Bonvolu sendi vian reagon rekte al mi cxe spiritualdigest@yahoo.com. Dankon.

Saturday, January 21, 2017

ANTAU OL ESTAS TRO MALFRUE

Estimataj, ANTAU OL ESTAS TRO MALFRUE "Sed kiel la tagoj de Noa, tiel estos la alesto de la Filo de homo. Cxar kiel dum la tagoj, kiuj estis antau la diluvo, oni mangxis kaj trinkis, edzigxis kaj edzinigxis, gxis la tago, kiam Noa eniris en la arkeon, kaj oni ne eksciis, gxis la diluvo venis kaj forprenis cxiujn; tiel estos la alesto de la Filo de homo" (Mateo 24:37-39). WhatsApp jam donis al mi kaj aliaj uzantoj de la platformo avertojn dum multaj monatoj ke baldau finigxos subteno por certaj aparatoj. La koncernitaj aparatoj estis listigitaj, kaj unu el la aparatoj kiun mi uzas por mia reta servo estas listigita. Mi komence cedis tiujn avertojn kaj komencis limigi mian uzon de tiu aparato por WhatsApp-aj celoj. Mi informis la plejparton de la grupoj kaj iujn homojn kun kiuj mi havas kontakton per tiu aparato, ke mi volas cxesi uzi la telefonnumeron asociitan kun la aparato de la tempo kondicxita. Mi memoras unu el miaj kontaktoj respondis ke WhatsApp jam etendis la limdaton por aliaj ses monatoj. Mi parte kredis lin, sed kiam nenio okazis post la anoncita limdato, mi pensis ke li pravis, kaj mi daurigis uzi la aparaton por WhatsApp-aj celoj. Ve, du semajnojn poste, mi povis aliri miajn babilejojn kaj grupojn, sed mi ne povas plu sendi mesagxojn tra ili. Mi ricevis cxi tiun mesagxon angle: “You can’t send messages to this chat because WhatsApp no longer supports this phone.” [Esperante: "Vi ne povas sendi mesagxojn al tiu babilejo cxar WhatsApp ne plu subtenas tiun telefonon."] Mi ne estis kaptita nekonscia per la mesagxo, sed mi pensis ke mi ankorau havas pli da monatoj por gxui WhatsApp-ajn servojn per la aparato. La plimulto de miaj kontaktoj en WhatsApp kaj plejparto de la WhatsApp-aj grupoj al kiuj mi apartenas jam movis kun mi al la aliaj telefonnumero uzita je apogita aparato. Tamen, ankorau estas iometo de grupoj kaj kontaktoj kiuj ne plu havas aliron al mi pro tio ke ili estas asociitaj kun mi nur en la nesubtenata aparato. Tiu incidento estas ekzemplo de kio baldau okazos al multaj personoj kiuj ne cedas al la avertoj pri la dua veno de Jesuo Kristo. Jesuo Kristo kaj multaj aliaj personoj en la Sakta Biblio jam avertis homojn pri Lia dua veno. Okaze de la inundo en la tempo de Noa, kiel priskribita en Genezo cxapitroj 6 kaj 7 uzita de Jesuo Kristo por averti homojn, Noa avertis sian generacion dum jaroj pri la tuja inundo, sed nur Noa, liaj tujaj familianoj kaj iuj selektitaj bestoj estis savitaj el la inundo enirante en la keston (vidu ankau: 1 Petro 3:20-21; 2 Petro 2:5, 3: 5-10; Hebreoj 11:7). Malgrau la avertoj pri la dua veno de Jesuo Kristo kaj la tuja jugxo pri cxiu persono, multaj homoj nuntempe ankorau vivas kvazau Jesuo Kristo ne venos. Ili kondutas kvazau ili ne raportos pri siaj agoj sur tero. Tamen, Jesuo Kristo venos denove kaj cxiu raportos pri siaj agoj (vidu: Mateo 16:27; 19:28; 25:31-33; 1 Tesalonikanoj 4:16; Apokalipso 1:7). Cxu Li renkontos vin preta, au vi estas senzorga pri Lia veno? Antau ol estas tro malfrue, preparu vin por la dua veno Jesuo Kristo kaj Lia jugxo. Ne permesu al Li renkonti vin ne preta. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu, ke la dua veno de Jesuo Kristo ne renkontos vin ne preta.

Saturday, January 14, 2017

CXU ESTRO DE FRIPONOJ?

Estimataj, CXU ESTRO DE FRIPONOJ? "Kaj kolektigxis al [David] cxiuj viroj premataj, sxulduloj, afliktitoj, kaj li farigxis ilia estro; ili estis kun li cxirkau kvarcent viroj" (1 Samuel 22:2). David estis pasxtista knabo kiu estis forgesita ecx de sia patro kiam gravis plej: elekti la personon esti die sanktoleita kiel la estonta regxo de Izrael el liaj gefratoj. Dio eltrovis lin de kie li flegis sxafojn de sia patro kaj igis Profeton Samuelon sanktolei lin kiel la venontan regxon de Izraelo (vidu: 1 Samuel 16). Li estis tro juna por membrigxi en la bataltrupo kiu alfrontus tiujn kiuj konfesis sin malamikoj de Izraelo – la Filisxtojn, kaj lia pli agxa frato, Eliab, malestimis lin kiam li volontulis por alfronti Goliaton. Tamen, li mortigis la giganton kaj tuj igxis heroo en Israelo (vidu: 1 Samuel 17). Pro sia kuragxo, li igxis bofilo de Regxo Saul (vidu: 1 Samuel 18). Malgrau cxi tio, li igxis vaganto provanta savi sian vivon de la jxaluza regxo. Li ecx devis transloki siajn gepatrojn al alia lando. Estis dum tiu periodo ke aliaj kiel li, kiuj estis en mizero, en sxuldo, kaj/au malkontentaj (cxirkau kvarcent viroj) kolektigxis al li, kaj li farigxis ilia estro – estro de friponoj kaj "senesperaj" homoj! Interese, tiuj "senesperaj" homoj igxis la herooj kiujn Dio uzis por establi la Davidan dinastion en Israelo (vidu: 1 Samuel 22; 1 Kronikoj 12). Kio estus en la menso de David kiam li gvidis tiujn "senesperajn" friponojn? Cxu li havis neniun esperon de pli bona estonteco por tiuj homoj kaj li mem? Li sciis, ke Dio per Profeto Samuel lin (Davidon) sanktoleis kiel la sekvan regxon de Izrael. Tamen, kiel li suprenirus la tronon kiam la nuna regxo volis morti lin? Cxu la senesperaj friponoj kiuj ne povis helpi sin helpus lin? Malgrau cxi tio, li atendis sian tempon, kaj li poste igxis la plej granda regxo de Izrael. Multaj homoj nuntempe ankau igxas "vagantoj" en la vojagxo de vivo pro malamo, jxaluzo, persekutado kaj timigado de la potencoj kiuj estas cxirkau ili. Aliaj sxajne senesperaj homoj kiuj ankau sercxas rifugxon de siaj dilemoj eble ecx cxirkauas tiujn homojn. Malgrau cxi tio, ekzistas espero por cxiu el ili, se ili povus rigardi al Dio por konsolo. La Eternulo estas la defendanto de la senhelpaj, precipe la malpli privilegiitaj (vidu: Psalmo 68: 5; Eliro 22:23; Readmono 10:18; Psalmo 10: 14c; 146: 9; Sentencoj 15:25). Cxu sxajnas kvazau vi estas ankau "vaganto" en la vojagxo de vivo pro malamo, jxaluzo, persekutado kaj timigado de la potencoj kiuj estas cxirkau vi? Cxu vi kondukas personojn kiuj estas en senesperaj au senhelpaj situacioj? Cxu vi kaj viaj sekvantoj estis ridindigitaj hodiau? Fidu al Dio. Li jugxos vin. Negrave kio, vi atingos vian landon de promeso baldau. Vi baldau igxos iu influa kiun oni ne povas ignori je la nomo de Jesuo. Amen. Je la servo de Dio, Bayo Afolaranmi (Pastoro). Pregxa Punkto: Pregxu ke Dio ebligu vin atingi vian landon de promeso baldau negrave kio.