Saturday, August 7, 2010

BONAJ KONDUTOJ

Estimataj,
BONAJ KONDUTOJ
"Nomo bona estas pli preferinda, ol granda ricxeco; Kaj bona estimo, ol argxento kaj oro" (Sentencoj 22:1).
Je la aspekto de tagaj citajxoj de mia reta servo, antau nelonge, mi elsendis iun citajxon de Fanny Jackson Coppin kiu estas jene angle: "Good manners will often take people where neither money nor education will take them." [Esperante: Bonaj kondutoj ofte kondukas homojn al tie kie mono kaj eduko ne kondukos ilin.] Homo ekreagis al la citajxo apenau unu horon post la elsendo. La argumento estis ke estas malfacile por bonaj kondutoj fari tion je nuntempa mondo, precipe en Nigxerio. Tiuj homoj konfirmis la novan direkton kie bonaj kondutoj ne gravas al homoj cxu akiri au doni favoron. Homoj nuntempe povas doni ion ajn por akiri tion kion ili volas. Multfoje, homoj kun bonaj kondutoj estas konsideritaj por ofico pro la korupteco je la nuntempa socio.
Tamen, la citajxo kaj multaj instruoj el la Sankta Biblio pri bonaj kondutoj ankorau estas rilataj nuntempe. Oni eble evitas bonajn kondutojn por akiri favoron, sed tia favoro ne dauros eterne. Oni eble havas ricxajxojn, oficon, kaj similajn, sed estas pli bone havi bonan nomon kaj bonajn kondutojn. Dum ricxeco, ofico, kaj similaj malaperos, bona nomo kaj bonaj kondutoj restas eterne.
Kion vi preferas inter bonaj kondutoj kaj ricxeco? Multaj homoj preferos la postan. Sed, estas pli bone elekti la antauan. Bona nomo ja estas pli preferinda, ol granda ricxeco, bonaj kondutoj ofte kondukas vin al tie kie mono kaj eduko ne kondukos vin.
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).

No comments:

Post a Comment