Saturday, April 24, 2010

NE MALTRANKVILIGXU VIA KORO

Estimataj,
NE MALTRANKVILIGXU VIA KORO
"Ne maltrankviligxu via koro; vi kredas al Dio, kredu ankau al mi…. Ne maltrankviligxu via koro, nek senkuragxigxu" (Johano 14: 1, 27).
Estas multe da problemoj kaj malfacilajxoj nuntempe kiuj faras la mondon neeltenebla por vivado. Neniu estas imuna kontrau cxi tiuj aferoj kiuj alfrontas homaron cxiutage. Multaj perdis cxiujn esperojn kaj atendas la plej malbonon. Kelkaj jam mortigis sin pro tio. Tamen, je cxi tio, Jesuo Kristo diras, "Ne maltrankviligxu via koro."
Jesuo Kristo estis kun Siaj disxciploj en la supra cxambro donante Sian adiauan parolon dum Li faris cxi tiun deklaron. Liaj disxciploj maltrankviligxis pro kelkaj eventoj kiujn Jesuo Kristo antaudiris: Li foriros (Johano 7:34; 8:21; 12:8, 35; 13:33); Li mortos (Johano 12:32-33); Unu el ili estos perfidanto (Johano 13:21); Satano agos kontrau cxiuj ili (Luko 22:31-32); ili ne povos sekvi lin kien Li iros (Johano 13:36); Petro malkonfesos Lin trifoje (Johano 13:38); kaj cxiuj ili ofendigxos pro Li (Mateo 26:31). Tamen, Jesuo Kristo konsilis ilin fidi al Li (Johano 14:1). Li reale diris ke ili devus kredi je, resti en, fidi al, kaj dependi de Li. Fido estas la granda kontrauveneno por afliktita koro. Vidante Dion super niaj problemoj niaj koroj ne maltrankviligxos.
Jesuo Kristo ne nur diris al Siaj disxciploj fidi al Li kiel kontrauveneno por iliaj afliktitaj koroj, Li ankau donis al ili kialojn por Sia admono. Li asertis la realecon de cxielo kie Li estis ironta prepari lokon por la disxciploj (kiel same aliaj kredantoj), kaj reveni por preni ilin(Johano 14:2-3). La rekompenco de kristana servo en la estonto estas kuragxigo por la discxiploj kaj ecx kredantoj nuntempe persisti en afliktoj de kredo.
Jesuo Kristo ne forlasos Siajn discxiplojn en la mondo. Li promesis ke la Patro sendos alian Konsolanton al ili, Iu kiu restos kun ili por eterne (Johano 14:15-17, 26). Cxi tiu estos la Sankta Spirito.
Malgrau tio ke Jesuo Kristo forlasis Siajn discxiplojn, Li donos al ili Sian pacon (John 14:27). Cxi tiu paco estos malsama ol la monda paco au ia ajn paco kiun ili povas pripensi. Sed cxi tiu paco, lau Paulo, "…superas cxian intelekton, [kaj gxi] gardos viajn korojn kaj pensojn en Kristo Jesuo" (Filipanoj 4:7). Cxi tio estos por ili, kiel parto de iliaj vivoj en eterneco, sed kiel grava aspekto de iliaj vivoj surtere. La paco estas ankau por cxiuj kiuj tute fidas al Jesuo Kristo.
Jesuo Kristo mallonge menciis gxin dum Li finis Sian adiauan parolon ke Li jam venkis Satanon, la princon de cxi tiu mondo (Johano 14:30). Satano ja venis al cxi tiu mondo, tamen li ne venkos la discxiplojn. Jesuo Kristo reasertis cxi tion en Johano 16:33 ke Li jam venkis la mondon.
Kion vi travivas kiu maltrankviligas vian koron? Memoru la admonon de Jesuo Kristo, "Ne maltrankviligxu via koro." Li jam iris por prepari nian eternan lokon por ni. Li revenos por preni nin al Li. Venu al Dio per Li, la ununura vera Vojo. Lasu la Sanktan Spiriton fari Sian volon en via vivo. Vi spertos Lian pacon. "Cxar nia malpeza kaj momenta sufero elfaras por ni, pli kaj pli ekster mezuro, eternan pezon da gloro; dum ni rigardas ne la vidatajxojn, sed la nevidatajxojn; cxar la vidatajxoj estas tempaj, sed la nevidatajxoj estas eternaj (2 Korintanoj 4:17-18).
Je la servo de Dio,
Bayo Afolaranmi (Pastoro).
PS
Cxi tiu mesagxo estis unue dissendita je la 17-a Oktobro, 2004.

No comments:

Post a Comment